Traserĉu tiun blogon

2013-05-01

Meditado kaj cerba funkciado

Meditado1

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

meditado_funkciado.mp3Listen on Posterous
De jarmiloj la homoj praktikas meditadon. Verŝajne ĝi estas universala inklino. Laŭlonge de tiom da tempo, ĝi akiris fortan karakteron de religia praktikado. Sed kvankam religieca meditado estas interesa kaj respektinda, tamen ne pri tio temas nia hodiaŭa artikolo: ĝi celas la sciencajn aspektojn kaj precipe la sanigajn povojn de tiu antikva homa emo.   

Esploristoj el la hospitalo Albert Einstein, en San-Paŭlo, Brazilo, antaŭ nelonge publikigis seriozan studaĵon pri la efiko de meditado je la cerbo. Per modernaj aparatoj, kiuj bildigas la funkciadon de la cerbo (nuklea spinresonanco), ili komparis la nervan funkciadon de du grupoj da  homoj, el kiuj unu  konsistis el regulaj praktikantoj de meditado dum almenaŭ tri jaroj, dum po tridek minutoj, je tri tagoj,  ĉiusemajne. Ili observis frapantan diferencon. La cerboj de meditantoj reagis multe pli ekvilibre fronte al malfacilaj, "streĉaj" situacioj, per uzado de multe pli "trafaj", taŭgaj neŭronoj. Ili kvazaŭ "ŝparas" la funkciadon de la cerbo kaj pli bone plenumas tiaspecajn taskojn. Krome, ili montris multe pli efikan funkciadon de partoj de la cerbo, kiuj respondecas pri atentemo. Tio signifas, ke tiaj homoj probable pli facile povas alfronti la problemojn de la ĉiutaga vivo kun malpli da elĉerpiĝo. Ĝi povas esti utila ankaŭ por prizorgado de malsanuloj (ekzemple ĉe dependantoj de drogaĉoj, de angoruloj, eĉ de pure korpe malsanaj homoj, kiel kormalsanuloj). Kaj ĉe ne malsanaj homoj, ĝi povas esti valora helpo por ia pli serena, trankvila vivo.
    
Inter la meditantoj en tiu studo, nur du estis monaĥoj. Aliaj praktikis budhismajn teknikojn, aliaj jogon, aliaj modernan trejnadon pri atentokapablo. Kvankam estas diferencoj inter ili, tamen, ĉiuj montriĝis efikaj: konservi fiksan atenton sur iu bildo aŭ ideo estas ŝajne utila kaj saniga por la cerbo. Kurioza ekzerco konsistas ekzemple en fiksado de atento al ruĝa kvadrato, nepre ignorante  vorton verde skribitan sur ĝi.
    
Grava koncepto en meditado tamen estas, ke oni devas praktiki ĝin trankvile, sen penado, en plena malstreĉiĝo. Oni nomas tion "senstreĉa atentado". Post iom da tempo, meditantoj kapablas praktiki ne nur en specialaj momentoj kaj lokoj, sed ie ajn, iam ajn: surstrate, meze de laboro, dum simpla piedirado, dum manĝado. Tion oni nomas neformala meditado. Necesas tamen fari tion regule kaj konstante.
    
Nia cerbo verŝajne meritas tian zorgemon, dum kelkaj minutoj, ĉiutage, ĉu ne?


.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

No comments:

Post a Comment