Nova estraro en la Akademio de Esperanto





Christer Kiselman – nova prezidanto de la Akademio de Esperanto

Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE)  rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj.

Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de  la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj  pri prononco.

La nova estraro de AdE estas kvarpersona:

Christer Kiselman, prezidanto
Probal Dasgupta, vicprezidanto
Brian Moon, vicprezidanto
Renato Corsetti, sekretario

Kiel direktoroj estis elektitaj:

Sergio Pokrovskij, Faka Lingvo
Bertilo Wennergren, Gramatiko
Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro
Anna Lowenstein, Kontrolado de lerniloj
Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo
Paul Gubbins, Literaturo
Probal Dasgupta, Prononco
Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE
Nguyen Xuan Thu, Komisiono pri homaj nomoj

Pli detala artikolo estas legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/10/kiselman/

-----
L.S. / Ret-Info

____________________________________________________________________________
Komentu, korektu, kompletigu la mesaĝon ĉe: http://www.eventoj.hu/retinfo-interaktive.htm




Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO 

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero