Ekzotika Esperanto-aranĝo: Piedmarŝo al la monto Ĉomolungma-Everest!

Ekzotika Esperanto-aranĝo: Piedmarŝo al la monto Ĉomolungma-Everest!

Piedmarŝo al la monto Ĉomolungma-Everest estas nova projekto de la retejo "Vojagxo.info" – sporta vojaĝo al la  baza tendaro de la monto Everest – (nepale Sagarmatĥa, tibete Ĉomolungma) –  la plej alta monto en la mondo. Ĝi situas en la montaro Himalaja sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto.

Laŭplane ni startos el Katmanduo komence de oktobro 2014 jaro. Ni buse veturos de Katmanduo al la  setlejo Jiri (Ĝiri), kaj poste piedmarŝos laŭ pado al vilaĝo Lukla, poste laŭ tradicia itinero de piedmarŝo al la baza tendaro preter vilaĝoj Namĉe Bazar, Tengboche, Dingboche ĝis najbara al Everesto monto Kala Patthar. Ĉi tie, apud baza tendaro de monto Ĉomolungma-Everest estas nia supra punkto de la  piedmarŝo. Post atingo de ĝi ni revenos laŭ sama itinero.

Atentu, ke tiuj vojaĝantoj, kiuj ne volas plu piedmarŝi kelktagan parton de Lukla ĝis Jiri povas antaŭmendi flugon el Lukla ĝis Katmanduo.

Plena supozata daŭro de la vojaĝo estas ĉirkaŭ 20 tagoj. Post reveno laŭplane ni ekskursas apude, ekz. Pokĥara kaj revenas hejmen. Ĉiuj vojaĝantoj ricevos Gvidlibron al Everesta Baza Tendaro.

Pliaj detaloj kaj aliĝilo troveblas en la retejo http://vojagxo.info/piedmarso-al-everesto/


La retejo "vojagxo.info" realigas ne  nur tiun ĉi ekzotikan projekton, sed ankaŭ plurajn aliajn: vojaĝo laŭ Trasiberia Fervojo, Sudamerika Karavano, Vojaĝanta Somero, Pilgrimado en Turkio, kaj aliaj. Se vi ŝatas nekutimajn Esperanto-aranĝojn, se vi ŝatas aventurojn, interesaĵojn, do indas konatiĝi kun la novtipa servo de Vadim Biserov ĉe: http://vojagxo.info

Szilvási László / Ret-Info

____________________________________________________________
                 Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.facebook.com/Ret.Info



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

  1. Saluton mi estas poshraj subedi de nepalano mi logxas en kathmandu nepalo cxu ni ankaux povas partopreni ?

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA