TEJO-aktuale, numero 390, 2014-09-07
Numero 390, 2014-09-07
La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado
En la numero:
- [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Rezultoj de la 1-a muzika konkurso de Kontakto
- [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Ĉu vi lernas Esperanton aŭ la ĉinan?
- Fariĝu nova volontulo de E@I! Jam ekde oktobro!
- Partoprenalvoko por la 50-a Brazila Kongreso de Esperanto!, Rio de Janeiro, Brazilo
- KKPS - KlaĉKunveno PostSomera 2014, Wijk aan Zee, Netherlando, 7a ĝis 9a de novembro 2014
- 14a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Schwerte, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro 2014
- Prezentado de Esperanto kaj de la kursoj 2014-2015, Parizo, Francio, 27a de septembro 2014
- 11a Rata Rendevuo, Rinteln, Germanio, la 11an de oktobro 2014
- [esperantic.org] ESF-premio rekonas elstarajn lingvolernajn teknologiojn
- Venontaj renkontiĝoj
- Kolofono
[TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (TEJO)] REZULTOJ DE LA 1-A MUZIKA KONKURSO DE KONTAKTO
La Perdita Generacio kaj Barok' estas la grandaj gainintoj en la 1ª  Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. La sveda grupo LPG, kun la kanto "Ĉu  vi kontentas" ricevis la unuan lokon en la voĉdonado de la ĵurio kaj  ankaŭ en la premio de publiko. La brazila metalmuzika projekto Barok'  ricevas la duan lokon en la ĵurio kun la kanto "La plej bona ĉasisto".  
  Por la konkurso "Kanto de la Jaro" alvenis entute 16 konkursaĵoj, kiuj  estis alŝultitaj por publika aŭskultado en la retejo SoundCloud (https://soundcloud.com/revuo–kontakto/).  La kantoj estis aŭskultitaj 5.694 fojojn. Por la premio de la pubiko venis  183 validaj voĉdonoj. La planita konkurso "Albumo de la Jaro" ne estis  alĵuĝita pro malmultaj alvenintaj konkursaĵoj. 
  La 1ª Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto  kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo en UEA kaj  disvastiga helpo de Vinilkosmo/EUROKKA. Ĝi naskiĝis kun la celo plenigi  la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" el la Belartaj  Konkursoj de UEA en 2011. Jam estas diskutoj kaj proponoj plibonigi la  konkurson por la sekva jaro! 
  Fonto: http://kontakto.tejo.org/2014/08/rezultoj-de-la-1-muzika-konkurso-de.html
[TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (TEJO)] ĈU VI LERNAS ESPERANTON AŬ LA ĈINAN?
Lastatempe mi estas ege okupata, sed feliĉa. Mi realigantas revon mian:  perfekta kombino de komputilo kaj instruado: mi kreas retan lingvokurson  por la ĉina, kiu baziĝas sur modernaj ideoj de artefarita inteligento kaj  instruadoscienco. Tiu-ĉi lingvokurso estas malsama por ĉiu uzanto. Ĝi  adaptiĝas al ĉies bezonoj. Kaj nun mi montras ĝin al publiko por la unua  fojo: http://igg.me/at/chinese.  
  Eble ne tiom interesas vin lingvokurso por la ĉina. Sed ekzistas alia  bonega novaĵo: brita Esperanto-fondaĵo pagos al mi por adapti la kurson  al Esperanto. Ene de nur kelkaj monatoj, ekestos do revolucio en la  interreta instruado de Esperanto. 
  Mi skribas al vi por peti vian helpon. Por krei kiel eble plej bonan  retkurson, kaj por la ĉina kaj por Esperanto (ĉar ili uzos ja la saman  kodobazon), mi hodiaŭ lanĉis publikfinancadan kampanjon. Por ekhavi multe  da atento en la amasmedioj, ege gravas, ke multaj homoj subtenu la  kampanjon aŭ parolu pri ĝi dum la unuaj tagoj. Pro tio, bonvolu iri al http://learnyu.com/share kaj klaki sur  la du ligiloj por disvastigi la informojn pri la retkurso. Kaj se ne estas  tro multe por peti, ĉu vi poste iros al la kampanja paĝo por donaci $1?  Por ekhavi intereson de la amasmedioj, gravas ĉefe la kvanto de  subtenantoj, ne la grandeco de la donacoj, do eĉ $1 estus ege utila.  
  Dankegon pro via subteno. Mi promesas, ke mi kreos la plej bonan imageblan  Esperanto-kurson. 
  Amike, Judith
FARIĜU NOVA VOLONTULO DE E@I! JAM EKDE OKTOBRO!
Fariĝu nova volontulo de E@I! Jam ekde oktobro - ni daŭre serĉas 2 personojn! Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus pasigi 12 monatojn en E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi diversajn aranĝojn, inkluzive de SES kaj KAEST), nepre kontaktu nin! Jam ekde oktobro ni havas lokon por 4 novaj volontuloj (de tio jam estis elektitaj du - po unu el Svedio kaj Pollando). Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage EOn, helpu al ni progresigi niajn projektojn! Pli da detaloj troveblas en la pasintjara artikolo: http://blogo.ikso.net/2013/07/farigu-ei-volontulo-jam-ekde-septembro/ (se vi havus demandojn, skribu al "info ĉe ikso.net" aŭ en FB).
PARTOPRENALVOKO POR LA 50-A BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO!, RIO DE JANEIRO, BRAZILO
Por partopreni sendu vian proponon (prezenton, prelegon, kurseton) al la  retadreso magisterpita ĉe gmail.com ĝis la 30a de oktobro kun la sekvaj  informoj: 
  - Via nomo kaj mallonga resumo pri via esperantista vivo (maksimume 50  vortoj) 
  - Titolo de la aktivaĵo 
  - Resumo de la proponita aktivaĵo 
  - Okazigeblecoj (kiujn tagojn vi partoprenos BKE kaj la plej bonan  tago-parton, por ke ni povu plej bone aranĝi ĉies horaron) 
  Legu pli: https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10204197370713016&set=gm.769967516383130&type=1
KKPS - KLAĈKUNVENO POSTSOMERA 2014, WIJK AAN ZEE, NETHERLANDO, 7A ĜIS 9A DE NOVEMBRO 2014
De la 7-a ĝis la 9-a de novembro 2014, en domo ĉe la maro, okazos la sekva KKPS. La loko estas Kvartalo-ĉe-Maro, nordokcidente de Amsterdamo. Ĉi-jare estos pli luksaj ĉambroj, pliaj eblecoj por memzorgi, pli bela ĉirkaŭajo kaj pli multaj kursoj pro kunlaboro kun la studsemajnfino de Esperanto Nederland kaj la Grundvig-seminario. Legu pli kaj aliĝu per la subaj ligiloj. Ĝis novembro! Legu pli: http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/
14A KAFOKLAĈO KAJ LUDOJ DUM RENKONTIĜO SEMAJNFINA (KOKOLORES) LA RENKONTIĜO POR LUDEMULOJ, SCHWERTE, GERMANIO, 2A ĜIS 5A DE OKTOBRO 2014
Se vi ŝatas ludi, babili, renkonti homojn kaj viziti interesan parton de  la Ruhr-regiono, germane „Ruhrgebiet", venu al KoKoLoRES en Schwerte .  
  Kompreneble ni havos multajn ludojn, kafon, kukon & klaĉon. Ĉu vi  havas ludojn, muzikon, (lum)bildojn ktp, kiujn vi ŝatas prezenti? Ne  hezitu kunporti ilin! 
  Alveno ĵaŭde, la 2-an de oktobro, ekde la 17-a horo. Ni restos ĝis  posttagmeze dimanĉe, la 5-an de oktobro. La 3-an de oktobro estas nacia  festotago en Germanio. Legu pli: http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
PREZENTADO DE ESPERANTO KAJ DE LA KURSOJ 2014-2015, PARIZO, FRANCIO, 27A DE SEPTEMBRO 2014
Sabaton, la 27an de septembro je la 15h00, okazos la prezentado de Esperanto kaj de la kursoj 2014-2015 en la sidejo de SAT-Amikaro. Legu pli: https://www.facebook.com/events/337211696454811/?ref=3&ref_newsfeed_story_type=regular
11A RATA RENDEVUO, RINTELN, GERMANIO, LA 11AN DE OKTOBRO 2014
La "Ratkaptista Bando" kore invitas al la 11a Rata Rendevuo en Rinteln,  sabaton, la 11an de oktobro 2014: 
  - ekde la 9a: renkontiĝo por frualvenantoj en la glaciaĵkafejo "Rialto",  Marktplatz 5, por trinki kafon; 
  - 10a-12a: renkontiĝo ĉe la noktogardista monumento sur la foira placo,  komenco de la ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro de Rinteln kaj la  muzeo "Eulenburg" ("Strigokastelo"), Klosterstr. 21 
  - poste ĉirkaŭ la 12a 15: tagmanĝo en la restoracio "Grammophon",  Mühlenstr. 15, kun elrigardo al la Vezero, kaj jarĉefkunveno de EMAS  (Esperanto Malsupra Saksio) ekde la 13a horo 
  - 14a 30-16a 30: ĉiĉeronado tra la entrepreno, inkluzive de gustumado de  la produktoj kaj amuza aĉetebleco ĉe la firmao Schwarze & Schlichte,  Dankerser Str. 24, (certe vi konas kelkajn de la brandoj kaj likvoroj, kiuj  estas produktitaj kaj enboteligitaj ĉi-tie ;-) ) 
  - poste laŭ interkonsento agrabla kunestado en kafejo 
  Kostoj: kombinita ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro kaj la muzeo  "Eulenburg", ĉiĉeronado tra la entrepreno Schwarze & Schlichte  inkluzive de gustumado de la produktoj: 12,00 €; 
  manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (glaciaĵejo, restoracio) ĉiu mem pagas;  Aliĝu kaj ĝiru la kotizon bonvole plejeble ĝis la 10-a de septembro:  Doodle-listo: http://doodle.com/rffitsfwsvbs8w2b   
  Bonvolu ĝiri la kotizon de 12,00 € por la ĉiĉeronadoj kaj por la  vizito de la entrepreno ĝis la 10-a de septembro 2014 al la konto de la  "Esperanto-Gruppe Hameln" ĉe la Sparkasse Weserbergland, IBAN:  DE87254501100160118618, BIC: NOLADE21SWB 
  Legu pli: https://www.facebook.com/events/1444752545814595/?ref=2&ref_dashboard_filter=upcoming
[ESPERANTIC.ORG] ESF-PREMIO REKONAS ELSTARAJN LINGVOLERNAJN TEKNOLOGIOJN
Inter la celoj de ESF estas la subteno de lingva edukado, aparte en  interlingvaj kaj interkulturaj kuntekstoj. En 2003 ESF iniciatis kunlaboron  kun CALICO (Computer-Assisted Language Instruction Consortium -  Komputil-Bazita Lingvoinstrua Konsorcio) por rekoni elstarajn senpagajn  interret-bazitajn lingvolernajn/lingvoinstruajn ilojn. CALICO estas unu el  la plej grandaj organizaĵoj en la mondo kiuj okupiĝas pri la uzo de  diversspecaj teknologioj por antaŭenigi kaj plibonigi lingvolernadon.  
  Ĉi tiu kunlaboro kondukis al la kreo de ĉiujara premio, kunsponsorata de  CALICO, lernu!, kaj ESF, nomata la premio (Esperanta) "Aliro al  lingvo-edukado" (ALE). Unuafoje prezentita en 2004, la ALE-premio estas  prezentata ĉiujare al retejo kiu ekzemplas nian komunan celon antaŭenigi  vastan aliron al efika lingvolernado. De tempo al tempo, oni prezentas  Fokus-Premiojn al aliaj retejoj kiuj meritas specialan rekonon. Ne-komercaj  (senkostaj) retejoj, kreitaj kaj/aŭ subtenataj de CALICO-membroj, rajtas  ricevi ĉi tiun premion. 
  ALE-premiojn ricevis lerniloj por lingvoj kun centoj da milionoj da  parolantoj, kiel la hispana, araba, kaj rusa, kaj ankaŭ aliaj kun multe  pli malgrandaj lingvokomunumoj, kiel ajmara kaj makedona. La gamo de  premiitaj retejoj inkluzivas tiujn reprezentantajn konsorcion de  instruistoj de pluraj universitatoj, ĝis projektoj subtenataj de unuopulo.  Iuj retejoj subtenas lernadon de pluraj lingvoj, dum aliaj koncentriĝas je  unu lingvo. Iuj proponas ĉefe lernomaterialojn por lernantoj, dum aliaj  pli emfazas ilojn por instruistoj. La komuna fadeno de la ALE-premio estas  rekono de elstaraj lingvolerniloj. 
  Akcenti kaj antaŭenigi la projektojn de la avangardaj esploristoj kaj  edukistoj de CALICO estas kaj restas fruktodona kunlaboro. 
  La ALE-premiito en 2014 estas Resource Center for Teachers of Russian  (Rimed-centro por instruistoj de la rusa lingvo). 
https://calico.org/, https://calico.org/page.php?id=507#WebsiteAward  (ĉi tiu URL ŝanĝiĝos ĉi-aŭtune, post renovigo de la CALICO-retejo)
VENONTAJ RENKONTIĜOJ
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de septembro 2014,  Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,  CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com  kaj http://www.cdeli.org/  
  25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de  septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/   
  Post-Somera Komuna Kuirado en Laarne (Belgio, iom sude de Gento), 19a ĝis  21a de septembro 2014, http://www.pskk.be/  
  Ĉu vi volas vidi Berlinon kaj lerni Esperanton? Berlino, Germanio, 20a  ĝis 21a de septembro 2014 https://docs.google.com/forms/d/1_q1sDsKbdkwvdcTHmPvR2BmFT453kvPLDrJ4Xphvuj4/viewform
  Tria Interlingvistika Silmpozio, Poznano, Pollando, 25a kaj 26a de  septembro 2014, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html   
  30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Pollando, 26a ĝis  28a de septembro, http://arkones.org   
  TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) +  Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a  ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de; Detaloj pri la  klerigofertoj, studmoduloj: http://ic-herzberg.de/page.php?pid=81093452   
  Migrado en la Vogezoj, Pairis, Alsaco, Francio, 4a de oktobro 2014, Engelbert.Sester ĉe  t-online.de (Esperantogrupo Oberkirch) 
  La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de  oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/   
  3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), Jimaguayú, Kubo, 9a ĝis 12a de  oktobro, Ariadna García Gutiérrez (arita_piscis14 ĉe yahoo.es)  
  Svisa Feria Esperanta Renkontiĝo (SFERO), Vordemwald, Argovio, Svisio,  17-an ĝis 19-an de oktobro 2014, http://esperanto.ch/konkurso   
  4a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro  2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". https://www.esperanto.de/gea.malnova/ema2014.html   
  AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj,  Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a  de novembro, http://gresillon.org/  
  Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra  Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/  
  Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014,  Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,  CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com  kaj http://www.cdeli.org/  
  67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis  14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de  
  Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014,  Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,  CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com  kaj http://www.cdeli.org/  
  Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de  decembro, vejo.vjetnamio ĉe  gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245   
  Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara  Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio,  27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr   
  6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro  2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno  kaj baldaŭ en http://jes.pej.pl  
  Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu
KOLOFONO
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. 
  TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize  kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj  ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por  publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org. 
  Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta  
  Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org  
  Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org  
  Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero 
  Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj
-- 
| Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO Movimento Virtual de Esperanto no Brasil | 
| Facebook: http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko | 

 
 
Comments
Post a Comment