Feliĉan solsticon, liberan "Feston de la lumo"!


---------- Forwarded message ----------
From: Lingvo-Studio / Szilvasi Laszlo, LS <ret-info@eventoj.hu>
Date: 2014-12-21 18:45 GMT-03:00
Subject: [ret-info] Feliĉan solsticon, liberan "Feston de la lumo"!


Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio
FELIĈAN SOLSTICON, FELIĈAN "FESTON DE LA LUMO"!

Hodiaŭ estas la decembra, la novjara solstico. Hodiaŭ okazas "LA" festo, hodiaŭ turniĝas la periodoj de lumo kaj mallumo. En la norda hemisfero nun plej mallongas la tago, plej longas la nokto, kaj hodiaŭ finiĝas la regnado de la mallumo... – dum en la suda hemisfero oni festas la gloron de la lumo, bruligas fajrojn en la somermezo, ja nun plej longas la tago, kaj plej mallongas tie la nokto.

La hodiaŭa festo ne ligiĝas al iu religio, do estas libere festebla de ĉiu homo.

La 21-a de decembro, la novjara solstico estas plurmiljara lumo-festo – festata ankaŭ de ŝtonepokaj homoj – kiam en la norda hemisfero post la plej longa nokto de la jaro ni salutas la alvenontan lumon, renaskiĝon de la naturo, la komencon de nova jaro.

Estas interese scii, ke la briloj, kandeloj kaj lampoj de la nuntempaj kristnaskaj arboj kaj ornamaĵoj aludas ĝuste al tiu malnova "Festo de la lumo"...

Estas malpli vaste konate, ke la kristana eklezio (konkrete la papo Julius en la jaro 350) konscie transmetis la naskiĝdaton de Jesuo al tiu ĉi periodo, ja la jarfina – aŭ alinome la novjara – solstico estis festata ankaŭ de paganoj (nekristanoj) jam de multaj jarmiloj.

Multaj homoj sentas sin ĝenataj pro la religia enhavo de "Krist-Nasko", sed Solstico estas "libera" festo! – Interesa artikolo pri la hodiaŭa festo troviĝas ĉe http://www.ipernity.com/blog/bernardo/214142 .

Agrablajn solsticajn festojn, kaj feliĉan novan jaron por ĉiu!

------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu



--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero