AK Affonso Costa, nia saŭdado!

ALLAN KARDEC AFFONSO COSTA NE PLU INTER NI

Jam, en 1970, eble antaŭe, mi eniris klasĉambron de Esperanto de Prof. Allan Kardec Affonso Costa. Mi sentis en tiu momento, ke tiu patreca homo, krom humila kaj sindonema persono, estis granda esperantisto. Li tre afable kaj helpeme metis min enen de ŝtopite plena klaso de la lingvo internacia en União Espírita de Minas Gerais, en Belo Horizonte. Ekde tiu tago mi ne lasis admiri lin. Li ĉiam estis absolute dediĉa al nia kara internacia lingvo. Li estis treege ligita, fratece kaj samideane al Ismael Gomes Braga, la granda disvastiganto de Esperanto en Brazilo; li ĉiutage faris silentan kaj dediĉan laboron por la internacia lingvo en nia Belorizonto. Post la eldoniĝoj de liaj famaj vortaroj fare de FEB (Esperanto-Portugale kaj inverse), li fariĝis nia kunulo de ĉiutagaj studoj de la lingvo pere de sia verko, dum multaj jaroj.

Revenis li hieraŭ, post longa deĵoro en nia Tero, jam kun  cent-kaj-ioma jaraĝo, al pli superaj planoj.  Tre favore dediĉita al Zamenhofaj idealoj kaj al Spiritismo li laboris. Nia karmemora profesoro Allan demetis siajn fizikajn vestojn, por reviziti sian spiritan frataron en aliaj dimensioj. Ke ni ĉiuj havu inter ni la markojn de lia amo al Esperanto kaj ĉefe al homaranismo laŭ kristana spirita vidpunkto de amo kaj karito. Li ĉiam instruis al ni, ĉiujn, la Diajn vortojn pri boneco kaj sindonemo.

Daŭre laboru, nia karulo, nun en aliaj niveloj de la homa ekzistado, pri la niaj eternaj celoj al interkomunikado inter la homoj.

Vivu ĉiam nia Profesoro Allan!

(Adonis Saliba, via eterna lernanto de Esperanto kaj Esperantismo)


--

IKEo (Aulas ao Vivo de Esperanto): http://bit.ly/pma-ikeo
Esperanto@Brazilo: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA