Fwd: [Esperanto@Brazilo] Radio Rio de Janeiro elsendos programojn parolatajn en Esperanto



Radio Rio de Janeiro elsendos programojn parolatajn en Esperanto


Fabiano Henrique


Radio Rio de Janeiro elsendos programojn tute parolatajn en Esperanto. La novaĵo estis konigita je la 11-a de Aŭgusto, en la Mirinda Urbo. La estraro de tiu radiostacio aprobis projekton, proponitan fine de Julio, por la pliigo de ĝia aktivado rilate al la Internacia Lingvo.


Estos produktitaj du monataj programoj, elsendotaj nur per interreto. La unua, titolita "Esperanto, la Lingvo de Frateco", havos neŭtralan karakteron kaj enhavos muzikon, novaĵojn kaj intervjuojn. La dua, kies nomo estas "La Konsolanto", havos doktrinan trajton, enfokusigante la verkaron de Allan Kardec.


La novaj programoj estos disponeblaj por senpagaj aŭskultado kaj elŝutado. Je ĉiu dua semajno, aldoniĝos la respektivaj sondosieroj. Oni ankaŭ intencas meti ambaŭ programojn en la programaron realtempe elsendatan perrete. 


La debuto de "Esperanto, la Lingvo de Frateco" kaj "La Konsolanto" okazos komence de la ventonta monato. Nuntempe, membroj de la Esperanta fako kaj la sonteknikistoj de Radio Rio de Janeiro prilaboras la lastajn detalojn de la sontrajtoj de ambaŭ programoj.


Nova epoko


Laŭ la radioparolisto Givanildo Costa, la estigo de novaj programoj en Esperanto metas Radion Rio de Janeiro inter la ĉefajn staciojn, kiuj elsendas en la lingvo kreita de Zamenhof:


– Ĝis nun, Radio Rio de Janeiro aperadis inter lokaj radiostacioj, kiuj elsendis pri Esperanto, ĉar ĝiaj programoj estis precipe parolataj en la portugala lingvo. Ni havis parte profititan komunikan virtualan kapablon, kiu instigis nin iri pluen. Nun ni estas pretaj por elpaŝi, atingante pli ampleksan publikon. Tial ni sendube estos inter la tradiciaj stacioj, kiuj elsendas per mallongaj ondoj kaj interreto, kiel Radio Havano Kubo, Radio Vatikana kaj Ĉina Radio Internacia – asertis la brazila radioparolisto.


Ne okazos ia ŝanĝo rilate al la portugallingvaj programoj. Ili plu iros en la eteron per mezaj ondoj kaj alireblos per interreto. Ĉiuj havas konsiderindan kvanton da aŭskultantoj.


Fonto: Esperanto Ilustrita 


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA