Kial gravas kompreni la parolatan Esperanton?

Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo kabareda_ludado.mp3 Listen on Posterous Ĉar, ekzemple, nur tiel oni povas ĝui teatraĵojn! Antaŭ kelkaj jaroj mi emeritiĝis kaj forlasis, post 50 jaroj, la universitatan mondon. Ĝuste tiam mi verkis tekston por kabareda monologo, kies titolo estis: "Preter l' trikvarono de l' vojo - El la universitata RID-punkto". Temis pri kolekto de kelkaj humuraj, foje spicaj, travivaĵoj pri mia universitata vivo, komence kiel studento kaj asistanto en Italujo kaj poste en Israelo, kiel universitata preleganto. Mi prezentis la monologon laŭ la stilo de "staranta komediisto" unuafoje en esperanta tutlanda kunveno kaj duafoje en Armenio dum somera esperanta tendaro. Malgraŭ miaj onidire komikaj kapabloj, mi sukcesis amuzi nur pli malpli dek procentojn de la aŭskultantaro, kiuj fine ja varme aplaŭdis. La aliaj, verdire pacience, enuis la tutan t...