Denove pri la leĝoprojekto por Esperanto-instruado disponebla en brazilaj lernejoj

Denove pri la leĝoprojekto por Esperanto-instruado disponebla en brazilaj lernejoj

Post la amasa reago de esperantistoj kun subteno al la aprobo de la leghoprojekto por instigo al la instruado de Esperanto en brazilaj mezlernejoj, la federacia deputito sinjorino Andreia Zito (el la ŝtato Rio de Janeiro, partio PSDB) denove prezentis hodiaŭ sian favoran raporton.

Antaŭ pluraj semajnoj, ŝi ial reprenis sian raporton (ankaŭ favoran) en la Komisiono pri Edukado kaj Kulturo de la Brazila Deputita Ĉambro.

Ĉu diferenco inter la versioj? Jes. Aldoniĝis al la mezo de ŝia raporto tri alineoj, kies esenco estas:

     "Nepras reliefigi, ke Esperanto ne celas anstataŭigi naciajn lingvojn, sed roli kiel dua, por pritraktado de mondaj problemoj kaj interpersonaj rilatoj. Ĝi ne havas kulturimperiismajn celojn kaj agas favore al la konservado de la kulturo kaj la suvereneco de la popoloj.

     Nepras reliefigi, ke Esperanto ne estas ligita al kiu ajn religio. Ĝi estas nur lingvo kaj tial ĉiuj rajtas ĝin uzi laŭplaĉe, por kiu ajn celo.

   Pri la jam pruvitaj avantaĝoj de la uzo de Esperanto, ni povas aserti, ke pro tio, ke ĝi ne estas ligita al specifa lando, ĝi ne donas privilegiojn kaj oni povas ĝin lerni pli rapide danke al la simpleco de la prononco, al ĝia internacia vortaro, al ĝia prefiksa/sufiksa sistemo, ĝia vasta literaturo de tradukitaj kaj orginalaj verkoj kaj ĝia faciligas la kulturan kaj intelektan interŝanĝon inter la popoloj."

Tiu dokumento ekigos la voĉdonadon de la leĝoprojekto, en unu el la venontaj semajnaj sesioj de tiu deputita temkomisiono.

Se vi ankoraŭ ne salutis ŝin, jen la reta kaj "fizika" adresoj:

dep.andreiazito@camara.gov.br

Deputada Andreia Zito
Praça dos Três Poderes - Câmara dos Deputados
Gabinete: 636 - Anexo: IV
70160-900 - Brasília - DF - Brazilo

La prezidanto de tiu Komisiono, respondeca do pri la tagordoj, estas Deputito Angelo Vanhoni (el la ŝtato Parana, partio PT):

dep.angelovanhoni@camara.gov.br

La brazila Senato jam antaŭe aprobis tiun projekton, sed pro teknika termino, kiun la raportinta deputitino proponas modifi en la redakto, eble kaŭzos ĝian resendon al la Senato, por ratifo. Post tio, la leĝo sekvos al fina sankciigo fare de la respublika prezidanto (nuntempe Luis Inacio Lula da Silva, kiu lastjare komisiis oficiston sendi subtenan respondon responde al letero pri Esperanto de UEA-prezidanto).

Amike dankas

James Rezende Piton
UEA-Ĉefdelegito por Brazilo

Comments

  1. Saluton James.

    Mi petas vian permeson por meti cxi tiun informon en mia fanzino.
    Ekde nun mi dankas vin:

    Pietro, Pouso Alegre - MG

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero