Aprila revuo Esperanto


​L​
a enhavlisto de la aprila kajero:

  • 75 ... Malferme: Fabrício Valle opinias, ke oni bezonas reinventi la E-movadon.
  • 77 ... Unua Alineo: Artikoleto pri la simpleco de Esperanto kaj teksto pri Strategio kaj Taktiko.
  • 78 ... László Szilvási prezentas sian opinion pri diversaj aspektoj de la E-movado. Lia entrepreno 30-jariĝas kaj li rakontas pri sia laboro.
  • 80 ... Kalejdoskopo: Kalejdoskopo kun longaj notoj adiaŭas kaj revenos en la maja numero enhavante nur mallongajn notojn.
  • 82 ... La daŭripova vojo: Mark Fettes finas la serion de artikoloj pri daŭripova evoluo kaj Esperanto.
  • 83 ... Bela iniciato: 5-jara knabino petas helpon de siaj gepatroj kaj realigas sukcese lernejan projekton, kombinante Esperanton kun skajpo. Per tio ŝi inaŭguras novan manieron uzi Esperanton en la praktiko kadre de lerneja kunteksto kaj signalas, ke ekzistas ebloj pri kiuj la movado ne atentas.
  • 84 ... La lokaj E-kluboj: La lokaj E-centroj, fundamenta ŝtono de la E-movado, travivas malfacilan periodon, sed kun la partopreno de la junularo ili povas startigi novrolan movadon, kun diversaj tipoj de kluboj, adaptitaj al la diversaj celpublikoj.
  • 87 ... Lingvoj de Meksiko: Kurioza okazaĵo en Meksiko montras, ke la tieaj indiĝenoj estas pretaj rezisti kontraŭ lingva diskriminacio.
  • 88 ... Bonaera Arkitekturo: Partopreni la Universalan Kongreson en Argentino estos franda okazo por tiuj, kiuj ŝatas ĝui belan arkitekturon kaj ĉarman urbon.
  • 90 ... Noam Chomsky: Detlev Blanke recenzas Esperantan version de libro de la mondfama usona lingvisto.
  • 91 ... Ne ĉio bonordas, sed... Humphrey Tonkin kritike reagas al la ĉefa raporto en la marta numero de Esperanto.
  • 92 ... Maskerado: Pri la Esperantlingva aŭtobiografio de Tivadar Soros kaj anglalingva prelego de Tonkin.
  • 93 ... TEJO protestas: Massimo Ripani raportas pri la protesto de TEJO rilate materialon de Eramus+ nur en la angla.
  • 94 ... UEA-statistikoj: UEA prezentas la statistikojn pri sia membraro tra la mondo, rilate la jaron 2013.




Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero