Evaldo Pauli ne plu estas inter ni!

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 554
2014-08-20


FORPASIS EVALDO PAULI (1925-2014)

Prof. Evaldo Pauli, la plej elstara Esperanto-aganto en la kampo de filozofio dum la lastaj jardekoj, forpasis la 17-an de aŭgusto en Florianópolis, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Sankta Katarino. Li naskiĝis la 24-an de februaro 1925.

Pauli diplomiĝis pri filozofio kaj poste instruis ĝin dum sia tuta vivo. De 1955 ĝis 1985 li estis profesoro de la Federacia Universitato de Sankta Katarino. De 1970 ĝis 1977 li instruis ankaŭ ĉe la Universitato de "Vale do Itajaí" (UNIVALI). Li membris en la Brazila Akademio de Filozofio, en la Historia kaj Geografia Instituto de Sankta Katarino, en la Beletra Akademio de Sankta Katarino kaj en la Akademio Internacia de Sciencoj San-Marino. En la periodo 1950-1967 li estis ankaŭ katolika pastro.

Komence de la 1980-a jaroj Pauli energie ekorganizis filozofian agadon en Esperanto. En la 68-a UK en Budapeŝto en 1983 li fondis Filozofian Asocion Tutmondan, kies prezidanto kaj ĉefa motoro li ĉiam restis. Samjare li lanĉis la filozofian revuon Simpozio, por kies eldonado li starigis la Kulturan Fondaĵon Simpozio. Ĝis 2007 aperis 47 numeroj. Sur la paĝoj de tiu revuo Pauli komencis grandan projekton de filozofia enciklopedio en Esperanto. Krom multaj libroj en la portugala, li aperigis Esperante la verkojn Rekta pensado (1984), Pri dubo kaj certeco (1984), Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo (1983) kaj Mil jaroj de kristana filozofio (1985). Li verkis ankaŭ la lernolibron Baza Esperanto / Esperanto básico (1985).

Ekde 1984 Evaldo Pauli estis delegito de UEA kaj fakdelegito pri filozofio. De 1986 ĝis 1992 li reprezentis Brazilan Eperanto-Ligon en la Komitato de UEA. En 2002 li estis elektita Honora Membro de UEA.





Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

  1. Mi vizitis lin hejme en 2006. Li fieris pri komunuma centro, Simpozio, 1 au' 2 km for de sia hejmo cxe plagxo, jam uzata de esperantistoj, sed mankas la lokaj fortoj. Simpozio Kultur-centro ankorau' vivas. Regionaj esperantistoj devas agadi kun la novaj respondeculoj por jarkunveno tie.

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero