Posts

E-Retradio: Bioetanolo por brazilaj aŭtomobiloj

Image
Bioetanolo por brazilaj aŭtomobiloj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio bioetanolo_brazilo.mp3 Listen on Posterous En Brazilo oni evoluigis post nafta krizo alian tipon de fuelo por funkciigi motorojn de aŭtomobiloj. En la jaro 1975 brazila registaro starigis la programon tiam nomata Pró Álcool (por alkoholo) kaj la fabrikoj de tiuj tempoj kiuj estis tri aŭ kvar laboris en produktado de alkohole movataj motoroj anstataŭ benzino. La alkoholo por tiu uzo nomiĝas bioetanolo. Oni plantas tiucele sukerkanon sur proksimume 1 procento de la brazila teritorio sude de la amazonia pluvarbaro. De komence la motoroj malbone funkciis kaj ili preskaŭ ĉiam prezentis problemojn kaj paneojn dum matenaj malvarmaj tagoj; la fifamo de tiaj aŭtomobiloj estis tiom, ke inter ni brazilanoj, ni kutime ŝerce diris: aŭtomobiloj je alkoholo! Iam vi havos ian....aŭtomobilon, ĉu ne? Subkomprenite: kapdoloron. Sed la tempo pasis kaj la teĥnologio disvolviĝis....

E-Retradio: Sukera diabeto

Image
Sukera diabeto Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio sukera_diabeto_.mp3 Listen on Posterous Daŭra hiperglukozemia stato (do tro da glukozo en la sango) estas karakteriza por la malsano nomata sukera diabeto (medicin-latine: Diabetes mellitus ). Sukera diabeto estas kronika malsano. Ĉe tiu ĉi afekcio, la sangosukera nivelo estas tiom alta (pli ol 125 mg/dl da glukozo en la sango, post manĝ-fasto), ke ĝi aperigas glukozon en la urino post ekmanĝado, efiko kutime uzata por diagnoza urin-testo. Karakterizaj simptomoj de sukera diabeto estas: pliiĝo de malsato, soifo ĝis soifego, troiĝo de urinado. Notindas ke 85-90% de la pacientoj kun sukera diabeto estas dikuloj. Tio montras al ni la gravecon adekvate manĝi por preventi la malsanon kaj por helpi ekvilibri la glukozemion, kiam la malsano jam estas. Gravas do, unue, korekte manĝi, kaj samtempe praktiki fizikajn ekzercojn. Nur poste oni devas uzi medikamentojn. Sukera diabeto estas la...

Esperanta Retradio: Hubert von Goisern

Image
Hubert von Goisern Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio hubert_goisern.mp3 Listen on Posterous Hubert von Goisern naskiĝis la 17-an de novembro 1952 en Bad Goisern, Supra Aŭstrio. Lia naskiĝnomo estas Hubert Achleitner kaj de sia edzino li transprenis la nomon Sullivan. Li estas aŭstra kantaŭtoro. Per sia miksaĵo de rokmuziko kun tradicia popola muziko el la Alpoj kaj el la tuta mondo Hubert von Goisern estas internacie konata. En 1974 la aŭstra muzikisto Wolfgang Ambros komponis la muzikalon "Der Watzmann ruft" (La monto Watzmann vokas). En turneo Hubert von Goisern kaj la grupo Alpinkatzen ludis la muzikalon. Jen teksto en la regiona dialekto el unu el la fruaj kantoj kaj televida registraĵo el la jaro 1993 ĉi tie spektebla en Jutubo, "Weit, weit , weg" (For, tre for de mi) Jetzt sind die Tåg schon kürzer word'n und Blattln fålln a von die Bäum und auf'm Almasatl liegt schon Schnee. Jam mallon...

Esperanta Retradio: En 1991 disfalis Jugoslavio

Image
Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio disfalis_jugoslavio.mp3 Listen on Posterous La 25-an de junio 1991 Slovenio kaj Kroatio deklaris sian eliron el la jugoslavia federacia ŝtato kaj la ŝtatan memstarecon. Polico kaj unuoj de teritoria defendo en Slovenio tiam transprenis la kontrolon de la limoj al Aŭstrio, Hungario kaj Italio. Tio kaŭzis reagon flanke de la jugoslavia ŝtatprezidento. Li ordonis al la jugoslavia popola armeo protekti la ŝtatajn limojn: En la nokto al la 27-a de junio jugoslaviaj tankoj enveturis Slovenion el kio sekvis 10-taga milito kiu finiĝis per armistico kiun peris Eŭropa Unio. Mortis tiam 67 homoj. La lasta jugoslavia soldato forlasis Slovenion la 26-an de oktobro de la sama jaro. Al tiu sufiĉe rapida venko de la slovenoj kontribuis la fakto ke Slovenio havas komunan limon kun Aŭstrio kaj sur la aŭstra flanko la aŭstra armeo haltigis jugoslaviajn militaviadilojn kaj ŝirmis la dorson de la slovenaj defendunuoj. ...

Esperanta-Retradio: "Fumado eksmodiĝis"

Image
Fumado eksmodiĝis Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio fumado_eksmoda.mp3 Listen on Posterous Modoj, kutimoj, sintenoj en la socio estas ŝanĝiĝemaj. Bonŝance kelkaj el tiaj ŝanĝiĝoj signifas progreson. Tio certe validas por la malsana kutimo de la fumado. Dum longa tempo la ŝtato iel subtenis la fumadon pro la altaj impostoj kiujn la ŝtato enspezis el la vendado de tabakaĵoj. Sed aliflanke la kostoj por la kuracado de homoj kiuj suferis pri tabakrilataj malsanoj, ekz. pulmokancero ŝanĝis tiun kalkulon kaj montriĝis ke estas pli bone por la tuto de la popolo malakceli la fumadon. Sed la realigo de tiu intenco estis malfacila tasko. La fumado ja estis akceptita en la socio. Precipe en publikaj lokoj kaj en asociaj kunvenoj fumado estis reganta kutimo. Kiu ne fumis devis elteni la fumadon de la plimulto aŭ forlasi la ejon. Mi mem spertis tion sufiĉe ofte ĝis antaŭ 10 jaroj. En la komenco de kunveno la situacio estis ankoraŭ eltenebla, ĉar ne jam e...

Esperanta Retradio: Hejma flegado

Image
Hejma flegado Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio hejma_flegado.mp3 Listen on Posterous Granda defio por nia hodiaŭa socio estas la fakto ke pli kaj pli da maljunaj homoj bezonas daŭran flegadon, en multaj kazoj tio signifas 24 horojn tage dum 7 tagoj de la semajno. Ekzistas ja maljunulejoj kie la flegataj homoj ricevas ĉion kion ili bezonas. Sed ĉu vere ĉion? Ili ja devas forlasi sian hejmon en kiu ili vivis dum jardekoj. Ĉiuj memoroj al la pasintaj vivoperiodoj tiel forŝiriĝas kaj ne plu estas espero revidi sian familiaran ĉirkaŭaĵon. Oni povas facile imagi ke tio signifas por la koncernaj homoj gravan senesperiĝon kaj do aldonan pliakriĝon de la jam tre limigita vivokvalito. Eviti la maljunulejon kaj resti en sia hejmo do estas la deziro de preskaŭ ĉiuj kiuj bezonas daŭran flegadon. Bonŝancaj estas tiuj kiuj havas familianojn (filinon aŭ geedzan partneron) kiuj plenumas tiun taskon. Sed tio signifas por la flegantaj familianoj rezigni pri propra...

Revuoj cifericigitaj ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko

Image
From: Roland Rotsaert < roland.rotsaert@gmail.com > Date: 2011/6/18 Subject: [esphist] Revuoj cifericigitaj ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko To: esphist@googlegroups.com    Danke al Eddy Van den Bosch, kiu trovis la informoj je http://www.ipernity.com/blog/bernardo/330927 , mi eksciis ke la Aŭstria Nacia Biblioteko ciferigis grandan kvanton da E-revuoj ( http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm - listo poste). Unuflanke estas ĝojiga afero, aliflanke tiu hazarde trovita novaĵo atentigas pri manko de informinterŝanĝo inter bibliotekoj. Roland Rotsaert, Marie Popelinplantsoen 3 - bus 0402, 8000 Brugge www.esperanto-kortrijk.info     www.rotsaert.info Amikeco. - 1925-1926 Austria Esperantisto. - 1924-1938 The British Esperantist. - 1905-1939 Casopis Ceskych Esperantistu. - 1908-1914 Cosmoglotta (Serie B). - 1935-1948 La dek-sepa. - 1910-1914 La Esperantisto. - 1889-1895 Esperanto. - 1905-1946 Germana Esperantisto. - 1905-1935 Informoj por la anoj de la...