Esperanto — iPad, IPhone, Android ## Vikipedio — WikiTrans ### Mikrofone

Laŭ anonco de "PrMac", informretejo pri la "Mac-mondo", la programo "Esperanto — English to Esperanto Dictionnary" de la usona societo Sofweb, fondita en 1999 en Arizono, estas nun havebla por senklavara komputilo "iPad" :  "Esperanto now available for iPad".

La anonco havigas interesajn informojn pri Esperanto. Bazaj klarigoj pri la lingvo kaj ties utileco aperas ĉe http://www.sofweb.com/esperanto.php kie troveblas ekzemploj pri serĉado (Search), Vikipedio (Wikipedia), Foliumado (Browse), Gramatik-konsiletoj (Grammar tips), pri ĝia uzateco en la mondo. Tio estas des pli interesa, ke tion anoncas komerca anglalingva firmao, plie, usona !

Al konciza anonco de Ian Fantom pri tio ĉe Reago,  jene reagis Jacob Nordfalk, el Danio :
Haha, tio ĉi estas ridinda sensencaĵo.
"Esperanto" ne haveblas por iPhone. Temas pri angla-Esperanto-vortaro :-)

Pro la fermeca sinteno de Apple oni eĉ ne kapablas la ĉapelitajn literojn kaj ne en la proksima estontenco kapablos ( http://iphoneo.info/klavaro-por-ifono#more-704).

Se vi emas esperantumi vi forĵetu vian iFonon kaj aĉetu Android-telefonon, ekzemple unu el tiuj de HTC (http://www.htc.com/).

* Sistemo estas malferma.
* Fontokodoj estas malfermaj.
* Kaj, pro la malfermeca naturo, ekzistas kompreneble jam klavaro por Esperanto:
http://bubiloop.com/android-tools-anysoftkeyboard

Jen ekranfotoj kaj priskriboj: http://nighstar.net/blog/?p=367#more-367

Pro la fermeca naturo de iFono tiaj alternativaj klavaroj ne povas ekzisti por iFono, do vi povas nur esperi ke Apple iam emos enmeti Esperanton en la kerna sistemo (kaj kio estas la probableco de tio?? haha), aux rompu la protekton de la operaciumo (t.e. 'rooting' de la telefono).

Pri Google Android oni povas voĉdoni por Esperanto ĉe la hejmpaĝo ( http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730) kaj eblus eĉ mem, sendepende, prilabori la enmeton de Esperanta klavaro en la kerna sistemo.
Nur mankas la kapabla homo kiu povas doni la tempon kaj pretigi la necesajn ŝanĝojn, ŝajne.

Komento de Flandra Esperanto-Ligo ĉe  http://www.ipernity.com/group/138635/discuss/30535 :
"Efektive, temas pri unu el la (pluraj) Esperanto-vortaroj, kiuj jam de jaroj ekzistas por iPhone, kaj kiuj nun estas uzeblaj ankaŭ en iPad. Sed tio tute ne signifas, ke la mastruma sistemo de iPad kaj/aŭ iPhone estas en Esperanto."

Rimarkoj HM
: Necesas tamen klarigi, ke la originala anonco ne aludas pri iPhone, sed nur pri iPad. Sed ja aperas en la artikolo mem, poste, aludo al tio ke temas pri "universala aplikaĵo funkcianta tra iPad, iPhone, iTouch".
Kiom ajn estas la mankoj, temas tamen pri bona paŝo de privata usona komerca firmao, same kiel la interretaj tradukprogramoj, kiuj pliboniĝas sed ja havas ankoraŭ mankojn : Traduku, Apertium, GramTrans (por kiu laboras Jacob Nordfalk).
Bonvenaj estas ĉiuj klopodoj kaj streboj en la direkto de praktika aplikado de Esperanto, ĉu por Mac, ĉu por Android, ĉu por Google kaj aliaj.
Por Google, eblas elekti Esperanton kiel lingvon de interfaco kaj lingvon de serĉado  : http://www.google.com/preferences?hl=eo sed ne ankoraŭ inter la lingvaj iloj. Ĉe http://www.google.com/transconsole/giyl/check/status Esperanto aperas en du listoj, laŭ alfabeta ordo kaj laŭ ordo de tradukkompleteco kun 92%, do ne fintradukita. Ĉu tio supozigu, ke klopodoj ekzistas por ke iam ankaŭ Esperanto estu uzebla ĉe Google en aŭtomata tradukado ? Pli precizaj informoj pri tio estus interesaj kaj utilaj.

---

Vikipedio — WikiTrans

Proksimiĝas la tago kiam Vikipedio atingos 130 000 artikolojn, verŝajne ĉirkaŭ la fino de la semajno, sed ankaŭ kiam ĝi perdos sian 22an lokon profite al la dana. De 500 kaj kelkdeko al 400 kaj keldeko, la diferenco inter ambaŭ plue malkreskis al 374 la 22an de majo (129 578 - 129 204),  kresketis al 376 la 23an (129615 - 129239), ree malkreskis al 343 la 24an (129645 - 129302), al 303 la 26an de majo (129713 - 129 410)...

Ĉu konsolos nin la fakto ke WikiTrans - Esperanto ebligas nun konsulti 559 573 artikolojn el la pli ol 3 milionoj de la angla Wikipedia en Esperanto-traduko ? La 9an de majo 2010, Bernhard Pabst (DE) anoncis : "Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj". La 22an de majo, jam estis 559 573, do t.e. pli ol 109 000 artikoloj pliaj en 13 tagoj. Je tiu ritmo (ĉ.  8384 artikoloj tage, fakte, kontraŭe al Vikipedio, WikiTrans ne estas prizorgata dum ripoztagoj; krome, ne ŝanĝiĝis la nombro de la 22a ĝis la 16a de majo...), la tri milionoj estos relative rapide atingitaj. Tamen la kvalito varias multe.

Kuriozuloj povas, ekzemple, indiki serĉocele, ĉe http://epo.wikitrans.net/ , la nomon de sia administra regiono (departemento, ŝtato), ekzemple "Vendée". Tie ili eble trovos nomojn de urboj kaj vilaĝoj por kiuj ekzistas neniu artikolo kaj aliajn kiuj estas relative kompletaj, ekzemple "Fontenay-le-Comte" http://epo.wikitrans.net/Fontenay-le-Comte?eng=Fontenay-le-Comte , kiu ne aperas en Vikipedio (en la franca Wikipédia : http://fr.wikipedia.org/wiki/Fontenay-le-Comte )

Eĉ se restas multe da laboro farenda por redakti artikolojn por Vikipedio surbaze de ĝi (korektado, polurado de la stilo, aldonoj surbaze de nacilingva versio, ktp), tio povas konsiderinde faciligi la publikigon de artikoloj pri urboj kaj vilaĝoj pri kiuj ekzistas neniu artikolo en Vikipedio, ekzemple kiam temas pri loko de venonta Esperanto-evento ;-) Ĝuste pri tio, pri Vaŝingtono, kie okazos la venonta usona nacia kongreso, vi komparu la artikolon de Vikipedio kun tiu de WikiTrans.

Kompreneble, estas same pri aliaj temoj, ekzemple pri birdoj, ekzistas tre ampleksaj artikoloj :

Precizeco Titolo Tekstero
0.877 Birdoj de Aŭstralio (Birds of Australia) Grupo de Galahs Kockatiel Por libroj kun similaj titoloj, vidu La Birdoj de Aŭstralion. Aŭstral...
1.1556 La Birdoj (The Birds) Al La Birdoj povas plusendi:
0.8397 Apodoformaj birdoj (Apodiformes) Tradicie, la birdo mendo Apodoformaj birdoj enhavis tri vivantajn familiojn: la apusojn, Apus...
0.8089 Pegoformaj birdoj (Piciformes) Naŭ familioj de plejparte arbaraj birdoj inventas la ordon Pegoformaj birdoj, la plejbone-...
0.8089 Kaprimulgoformaj birdoj (Caprimulgiformes) La Kaprimulgoformaj birdoj estas ordo de birdoj kiu inkludas kelkaj birdojn kun tutmonda ...
0.778 Koracioformaj birdoj (Coraciiformes) La Koracioformaj birdoj estas grupo de kutime bunta proksime de paserbirdoj inkludante la ...
0.7595 Stymphalian-birdoj (Stymphalian birds) En helena mitologio, la Stymphalian-birdoj ( grekaj: , Stymphalídes-órnites) estis vir-manĝan...
0.7567 Anseroformaj birdoj (Anseriformes) La ordo Anseroformaj birdoj enhavas proksimume 150 vivantan specion de birdoj en tri konser...
0.877 Monal (Monal) Monal Himalayan Monal Scienca klasifiko Regno: Animalia Fylum: Chordata Klaso: Aves Ordo: K...
0.8171 Buceros (Buceros) Buceros estas genro de grandaj aziaj buceroj (familio Bucerotidoj).
0.8171 Blackburnian Warbler (Blackburnian Warbler) La Blackburnian Kantisto, Dendroicfusca, estas malgranda paruliedoj. Ili multobliĝas en orient...
0.8089 Rosybill (Rosybill) La Rosybill aŭ Rosybill Pochard ( Netta peposaca [1 ] ) estas anaso kun karakteriza ruĝ...
0.7964 Amerika Ruĝvostulo (American Redstart) La Amerika Ruĝvostulo, Setofaga ruticilla, estas paruliedoj. Ili multobliĝas en Nordameriko, ...
0.7735 Tragopano (Tragopan) Tragopano estas genro de birdo en la familio Fazanedoj. Tiuj birdoj estas ofte nomitaj "korne...
0.7453 Beko (Beak) La beko, fakturo aŭ tribuno estas ekstera anatomia strukturo de birdoj kiu estas uzita por...
0.7309 Neĝa koko (Snowcock) La Neĝaj kokoj estas grupo de birdspeco en la genro Tetraogallus de la fazanofamilio, Fa...
0.7309 Sheldgoose (Sheldgoose) Chloephaga estas la sheldgese genro en la birdofamilio Anasedoj.
0.7309 Pitangus (Pitangus) Pitangus , la kiskades, estas genro de birdoj en la tiranedo familio, Tiranidoj. La gentno...
0.7272 Nigroblankpuga kalidro (Surfbird) La Nigroblankpuga kalidro estas malgranda kompakta vadbirdo en la Familioskolopedoj. Ĝi estas...
0.7077 Amerika Ĉerpilo (American Dipper) La amerika Ĉerpilo ( Cinclus mexicanus), ankaŭ konata kiel cinklo, estas kompakta malhelgriza ...
... see more hits ... (vidu pliajn)

Konklude : la bezono de kapablaj reviziantoj/korektantoj rapidege kreskas. Pri tio ni nepre atentigu la kursanojn kaj ankaŭ amasinformilojn en nia informado kaj en reagoj.

Nuntempe, ekzistas kvar interretaj aŭtomataj tradukprogramoj, kiuj prikonsideras Esperanton.
La unua estis "Traduku.net" de Elitrad (Etna-Lingva Internacia TRADukado) de Mike Leon (Nov-Zelando, ekde 1999) kaj de Aaron Irvine (Norda Irlando, ekde 2001) : http://traduku.net/pri.php . Nun ĝi proponas dudirekte la lingvoparojn  EN-EO kaj HU-EO kaj unidirekte CA-EO kaj ES-EO.
La dua estis Apertium, prilaborata kadre de la Universitato de Alikanto, Hispanio, kiu proponas diversajn lingvoparojn, inter kiuj, ĝis nun, ES-EO, CA-EO, EN-EO/EO-EN. Pri Apertium eblas legi diverslingve ĉe http://www.apertium.org/?id=whatisapertium&lang=fr . Por proponoj pri kunlaboro : http://xixona.dlsi.ua.es/apertium-www/?id=contact
La tria estis GramTrans. Interesatoj pri kunlaboro bonvolu legi Senkoste
Ekzistas ankaŭ simpatia multlingva interreta senkotiza tradukservo "Cucumis" (mi ne scias kiam ĝi aperis).

---
===============================

"Mikrofone"

Temas pri bela trimonata publikaĵo per kiu la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia flegas siajn rilatojn kun sia aŭskultantaro. Ĝi estas elŝutebla ĉe http://esperanto.cri.cn/mikrofone.htm
Ekzistas ankaŭ belaspekta 16-paĝa papera versio ricevebla perpoŝte. La redakcio deziras koni la opinion kaj la dezirojn de sia aŭskultantaro :

""Mikrofone" estas jam fenestro, tra kiu viaj vortoj el letero kaj retmesaĝo karesas la okulojn de tutmondaj samideanoj.
Nun la distribua kvanto superas milon kaj centojn da ekzempleroj. En 2007 la kuriero fariĝis gazeto trimonata kaj, en la estonteco eble dumonata dank' al abundiĝo de viaj kontribuaĵoj. Ni atendas vian pluan subtenon en la komuna redaktado!
"

Mikrofone estas unu el la montrindaj Esperanto-gazetoj en ekspozicioj pri la Internacia lingvo. Grupoj, asocioj kaj unuopaj aktivuloj nepre petu ĝin.

Granda loko en la reta programo de Ĉina Radio Internacia estas nun dediĉita al Gvidlibro pri la Ŝangaja Monda Ekspozicio : http://esperanto.cri.cn/other/expo/expogl.htm

Adreso: Esperanto service,
CRI-36 China Radio International
P.O.Box 4216, Beijing
P.R.China 100040
Tel: 8610 68891940
8610 68891795
Retpoŝto: Espradio@cri.com.cn


=============

Fonto: Retmesaĝo de Henri Masson <espero.hm@wanadoo.fr>
2010/5/26 # Esperanto — iPad, IPhone, Android ## Vikipedio — WikiTrans ### Mikrofone


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero