Unika ZEO sub la maro!



La plej okcidenta parto de duoninsulo Krimeo - duoninsulo Tarhankut - estas unika loko de belegaj golfetoj, kie la fundo estas travidebla je 12 metroj. Tie estas subakva muzeo. Komence de la "rekonstrua periodo" en Sovetunio oni ofte forĵetadis bustojn de bolŝevikoj. Subakvistoj aranĝis tie en la maro "aleon de bolŝevikoj", poste aleon de eminentaj personoj kaj rezulte aperis unika subakva muzeo.
En la jaro 2008 ĝuste apud tiu loko okazis ukrainia-rusia E-renkontiĝo
IET-1 (Internaciaj Esperantaj Tagnoktoj), kiun partoprenis ĉ. 180 esperantistoj. Dum la renkontiĝo la partoprenantoj solene inaŭguris Esperanto-Aleon, en kiu la unuaj bustoj estis tiu de Zamenhof kaj fama blinda esperantisto, vojaĝanto, verkisto Vasilij Eroŝenko. La 20-kilogramajn 45-centimetrajn bustojn kreis konata skulptisto Sergej Fjodorov.
Ĉi-jare komence de julio en la sama loko okazos IET-2, dum kiu en la Esperanto-aleo aperos tria busto - de fama Esperanto-pioniro, svedo Valdemar Langlet: unua E-vojaĝanto, unua prezidanto de Sveda E-Federacio, redaktoro de la dua E-gazeto "Lingvo Internacia", fondinto de dua en la mondo E-klubo kaj... unua internacia esperantista geedziĝo. Ne preterlasu eblecon partopreni IET-2. Pliaj informojn dezirantoj povas trovi ĉe http://esperanto.net/iet2010/
Jefim Zajdman
jefim_z@mail.ru

Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO: http://www.eventoj.hu

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero