Estonta Esperanto

Estonte, se Esperanto disvastiĝos en Azio kaj Afriko samnivele kiel en Eŭropo, la vortaro de Esperanto devos ŝanĝiĝi multe kaj draste. Kunmetitaj vortoformoj estos preferataj ol okcidentdevenaj radikvortoj. Multaj vortoj eĉ fundamentaj devos esti plivastigitaj je sia senco pro aldono de pli kutimaj konceptoj de azianoj kaj afrikanoj.

Pri vortoformoj mi ja konscias, ke fakte ankaŭ multaj el la okcidentaj esperantistoj preferas kunmetaĵojn. Sed mi vidas, ankaŭ ke pli multaj okcidentanoj elektas radikvortojn senkonscie.

Nu, pli grava ŝanĝiĝo estos sencovastiĝo de vortoj. Kaj tiu fenomeno jam komenciĝis parte.
Ekzemple, laŭ PIV2005 "drako" estas "fabela besto, kiun antikvuloj imagis kun flugiloj, ungegoj k serpenta vosto". Ĝi estas okcidenta drako. Aliflanke drakoj, kiuj loĝas en aziaj rakontoj, havas similan aspekton, sed ne flugilojn. Kaj ĉi tiuj apartenas al bonaj dioj.
La Reta Vortaro prave rimarkigas nin pri tio jam de la jaro 2002.

Ni vidos tiajn ekzemplojn pli multe en estonto de Esperanto.

Fonto: el la blogo AKVOSFERO (sabato, la 1an de Majo, 2010 )

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero