Eurovision : karikaturo pri Eŭropo


Eurovision : karikaturo pri Eŭropo

Eŭropa Unio havas 23 oficialajn lingvojn, inter kiuj unu pli "oficiala" ol la ceteraj, pli kaj pli ofte unika.  Ĝi
a devizo estas "Unueco en diverseco". Pli konforma al la realo estus "Unueco en hipokriteco", ĉar tiun onidiran "diversecon" ni spertas kaj konstatas ĉiutage en la eŭropuniaj instancoj : temas pri evoluo al unulingveco, al nuranglalingveco, al superrego de nacia lingvo super ĉiuj ceteraj

Sendepende de la eŭropaj institucioj, tiu "diverseco" estas konstatebla kaj kontestenda ankaŭ en la kantokonkurso "Eurovision" (Eŭrovido-Kantokonkurso) por kiu la nomo "Anglovision" (Anglovizio) pli kongruus kun la realo. Forestas originaleco kaj aŭtentikeco. Tio tre similas al la menuodiverseco kaj dietika diverseco de usona manĝmaniero, pro kiu danĝera kaj eĉ mortiga trodikiĝo plej multe trafas Usonon...

Tamen estas io ĝusta en Eurovision 2010 : nur la titolo de la kanzono per kiu
la juna germana kantistino Lena-Meyer Landrut gajnis tiun konkurson : "Satellite"...

Efektive, Eŭropa Unio fariĝis satelito de Usono kaj de ties eŭropa partnero en satelitigo de la ceteraj eŭropaj landoj. Pli kaj pli kreskas la prefero kaj eĉ postulo pri denaskaj parolantoj de la angla — "native English speakers" — en anoncoj, kaj ne de homoj, eĉ profesie spertaj kaj valoregaj, por kiuj ĝi estas unue lernita fremda lingvo.
Unu ekzemplo : http://www.aladom.fr/cours-anglais/paris-75/baby-speaking-jobs-for-native-english-speakers-m34
Tion pagas la impostpaganto... Pripensu tion dum redaktado de via deklaro pri enspezoj !

Pli aktualaj ol iam ajn estas la libroj de profesoro Robert Phillipson : "Linguistic Imperialism Continued" (Lingva imperiismo, daŭrigo) kaj  "
English only Europe: Challenging Language Policy" ("Ĉu nur-angla Eŭropo? - Defio al lingva politiko", aperinta en Esperanto-traduko), de la angla historiistino kaj ĵurnalistino Frances Stonor Saunders ( '''Who Paid the Piper ? : CIA and the Cultural Cold War'' — : Kiu pagas la flutludanton ? : CIA kaj la kultura malvarma milito) aŭ de Charles Xavier Durand ("Une colonie ordinaire du XXe siècle" — Ordinara kolonio de la 20a jarcento).

Ĝustan ilustraĵon pri tio afiŝis Mariana Evlogieva (Bulgario) sur sia blogo : http://13.interpres.org/evroviziya-2010-iskam-mnogoezichna-evroviziya/  :



Ni neniam forgesu tiujn ĉi vortojn de Margaret Thatcher (2000) :
"In this twenty-first century, the dominant power is America; the global language is English; the pervasive economic model is Anglo-Saxon capitalism." (En tiu 21a jarcento, la superreganta povo estas Usono, la superreganta lingvo estas la angla, la superreganta ekonomia modelo estas la usona-angla kapitalismo.)
kaj de David Rothkopf (1997) :
"It is in the general interest of the United States to encourage the development of a world in which the fault lines separating nations are bridged by shared interests. And it is in the economic and political interests of the United States to ensure that if the world is moving toward a common language, it be English; that if the world is moving toward common telecommunications, safety, and quality standards, they be American; that if the world is becoming linked by television, radio, and music, the programming be American; and that if common values are being developed, they be values with which Americans are comfortable." (Estas en la ekonomia kaj politika intereso de Usono zorgi ke, se la mondo adoptos komunan lingvon, ĝi estu la angla; ke, se ĝi orientiĝas al komunaj normoj pri telekomunikado, tiuj normoj estu usonaj; ke, se ĝiaj apartaj partoj estas kunligitaj per la televido, la radiofonio kaj la muziko, la programoj estu usonaj; kaj ke, se ellaboriĝas komunaj valoroj, ili estu valoroj en kiuj usonanoj sentu sin komforte.").

Ni reagu tie, kie prezentiĝas okazo !

FONTO: Henri Masson
http://www.ipernity.com/home/32119
espero.hm(ĉe)wanadoo.fr


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA