Traserĉu tiun blogon

2013-06-16

Je kiu aĝo oni fariĝas maljuna ?


by @Cash_Jeanne-Marie , PELLISSIER_Jérôme on 6/15/13

NE HAZARDE la tri dominantaj paroladoj pri la maljunaj personoj estas demografiaj, medicinaj kaj ekonomiaj : manke de pensado pri maljuneco, oni fokusas al la nombro, la korpo kaj la kosto. La malfacilo trovi ĝustan terminon jam atestas pri embaraso : « maljunulo », kontraŭe al « junulo », estante perceptata preskaŭ kiel insulto, la vorto fariĝis preskaŭ tabua. Laŭ la modoj, oni do parolas pri « grand-aĝaj personoj », « senjoroj », « plejaĝaj » aŭ « malnovuloj ». La timo de maljuneco kaj la ekonomia obsediĝo kondukas al misformado de la realeco : oni ĉiam tro taksas la nombron de tiuj, kiujn oni forigas. Tiel, prifajfante la donitaĵojn, s-ino Valérie Pécresse, tiama ministro pri supera instruado, emfazis la « katastrofon de maljuniĝo » (« Ripostes », France 5, 24-a de aprilo 2008). Prezentante la planon « Solidareco - Maljuneco », la 27-an de junio 2006, s-ro Philippe Bas, tiama vicministro pri la grandaĝaj personoj, parolis pri « demografia cunamo ». Kaj la nuna vicministro taskita pri grandaĝaj personoj kaj aŭtonomeco, s-ino Michèle Delaunay, kantas foje la saman rekantaĵon : Francujo « enhavas pli da maljunuloj ol da sub-18-jaruloj [1] », ŝi pretendas, dum Le Monde asertas ; « La maljunuloj estas fariĝantaj plimulto » (21-a de februaro 2013). Kelkajn jarojn antaŭe, la demografiisto Jacques Dupâquier deklaris : « En 2050, [Francujo] pli similos al maljunulejo ol al gimnastiko-klubo » (parolado ĉe la Akademio de moralaj kaj politikaj sciencoj, la 8-an de januaro 2007). Ja nur junuloj sportas, ĉu ne ?...
Tamen Francujo enhavas hodiaŭ pli da sub-18-jaruloj (ĉirkaŭ dek kvar milionojn) ol da homoj pli ol 65-jaraj (ĉirkaŭ dek unu milionojn). Kaj trioble pli da junuloj (30 % de la loĝantaro havas malpli ol 25 jarojn) ol da maljunuloj (9 % havas pli ol 75 jarojn) [2]. En antaŭvidebla estonteco, la pli-ol-60-jaruloj aŭ pli-ol-65-jaruloj neniam estos la plimulto ! En 2060, tio estas en la momento kiam ili, pro la « baby-boom »-generacia efiko, estos la plej multnombraj, la loĝantaro estos dividita en tri trionoj, kun sama proporcio de malpli-ol-30-jaruloj, 30-60-jaruloj kaj pli-ol-60-jaruloj [3]. Francujo similos do nek al maljunulejo, nek al vartejo, sed al lando egale prezentanta ĉiujn aĝojn.
LA MENSOJ konservas idealigitan – sed falsan – vidadon de juna lando : la Francujo de la 19-a jarcento, markita de tre aparta geopolitika kunteksto, kiam la junaj francoj, konsiderataj ĉefe kiel laboristoj kaj soldatoj, nepre devis transpasi laŭnombre la junajn germanojn. Alfred Sauvy kaj Robert Debré tiel analizis la venkon de la naziaj armeoj : « La terura malvenko de 1940, eĉ pli morala ol materia, devas esti parte ligita al tiu timiga sklerozo [maljuniĝanta loĝantaro] [4]. »
Tio ankaŭ estas forgesi, iom tro rapide, ke lando (la tiama Francujo, same kiel kelkaj nunaj afrikaj landoj) junas kiam tre multaj infanoj mortas antaŭ ol fariĝi plenkreskuloj kaj kiam la plenkreskuloj mortas frue, antaŭ ol atingi maljunaĝon. Hodiaŭ oni vivas ĝenerale pli bonfartaj kaj pli longe. Konsekvenco : la aĝo de maljuneco ŝanĝiĝas. Dum pluraj jarcentoj, 60-65 jaroj estis konsiderata kiel « aĝo de eniro en maljunecon [5] ». Nun, kiel montris la esploroj de Patrice Bourdelais, oni devas atendi aĝon de 75-80 jaroj por simili, rilate sanon, mezan restantan vivdaŭron kaj aktivaĵojn, al la sesdek-jaruloj de la 1950-aj jaroj [6].
Ekzistas tamen grandaj varioj inter individuoj : oni ne fariĝas ĉiuj subite maljunaj je sama aĝo, same kiel oni ne fariĝas subite plenkreskaj samaĝe. La momento de maljuneco varias ankaŭ laŭ la sociprofesiaj kategorioj : la meza vivdaŭro je naskiĝo estas la sama por ĉiuj, sed je 40 jaroj, ĝi estas nur kvardek unu jaroj por man-laboristo, kontraŭ kvardek sep jaroj por kadrulo [7]. Kaj la diferenco estas eĉ pli granda se oni konsideras la vivdaŭron sen invalideco : respektive tridek du kaj kvardek jaroj. Alivorte, por iuj, aparte la laboristoj, estas « duobla puno (…) : pli da jaroj en invalideco en vivo pli mallonga [8] ». Kvankam ĝenerale ni ne plu estas kiel tiuj maljunuloj « eluzitaj jam je dekkvin jaroj » prikantitaj de Jacques Brel, kelkaj plu maljuniĝas tro frue ; preskaŭ 30 % de la viroj mortas antaŭ 65 jaroj. La laboro konservas … tiujn, kiujn ĝi ne mortigis.
La demando pri la aĝo de maljuneco ne estas nur manio de demografiistoj aŭ gerontologoj. Ĝi ŝanĝas la rigardon de ĉiu kaj de la tuta socio. En la 16-a jarcento, Montaigne elvokas maljunecon ekde 30 jaroj ; en la 17-a, oni preferas paroli pri 40 jaroj ; en 1950, pri pli ol 60 jaroj (kio estas 16 % de la tiama loĝantaro) ; en 2000, pri pli ol 65 jaroj (16 %) ; kaj en 2060, pri pli ol 75 jaroj (16 %). Oni vidas, ke la demografia maljuniĝo, tio estas la proporcio de pliaĝaj personoj en la loĝantaro, tute ne similas cunamon ! Tion konfirmas la evoluo de la mediana aĝo [9], kiu pasos de 40 jaroj nun al 45 jaroj en 2060.
Estas ja demografia revolucio : tiu de la forta kresko de la nombro de pli-ol-60-jaruloj. Sed tio ne signifas, ke la nombro de maljunuloj multe kreskas, nek ke maljuneco daŭras pli longe ol antaŭe.
Ĝis la 19-a jarcento, plej multaj homoj ne nur mortis junaj, sed ankaŭ mortis rapide : estis tre malmultaj kronikaj invalidigantaj malsanoj. Nun ili estas multaj : kancero, diabeto, nervaj malsanoj – inter kiuj la Alzheimer-malsano kaj parencaj malsanoj. Ofte oni povas longe vivi kun unu el ili. Krome, iuj malsanoj, ligitaj al la ĉirkaŭanta medio, al la laborkondiĉoj, al la vivmanieroj, malfrue aperas kaj sin manifestacias nur post pluraj jardekoj.
La nombro de ĉiuaĝaj homoj, kiuj vivas kun kronikaj kaj invalidigantaj malsanoj, en situacio de handikapo kaj de aŭtonomi-perdo, kreskis kaj daŭre kreskos en la venontaj jardekoj. El sesdek kvin milionoj, proksimume sep milionoj suferas pro longdaŭra afekcio (LDA) ; unu miliono tricent mil estas en situacio de aŭtonomec-perdo kaj ricevas monkompenson (du milionoj kaj kvarcent mil antaŭviditaj en 2060). Oni do nepre devas pripensi la manieron laŭ kiu oni flegu kaj akompanu ilin. Je kiu ajn aĝo. Ĉar, male al la komuna opinio, tiuj situacioj ne koncernas nur la maljunulojn, kaj ne ĉiuj maljunuloj estas « dependaj ». Nur 17 % de la pli-ol-75-jaruloj, ekzemple, ricevas la monkompenson por aŭtonomeco (MKA).
NE ĈIUJ MALJUNULOJ estas malsanaj, sed, ĉar oni fariĝas malsana pli kaj pli malfrue, maljuneco estas ofte asociata kun malsano. En la Francujo de la 18-a jarcento, ekzemple, kiam plej mortis infanoj, (unu el du mortis antaŭ sia kvina jaro), kaj kiam estis malmultaj maljunuloj, tiuj ĉi estis konsiderataj esceptaj : ili pretervivis malsanojn, eskapis morton. Nun la plimulto de la mortoj okazas en granda aĝo, kio pligrandigas konfuzon inter maljuneco kaj morto. La emo kaŝi la morton, kiun oni konstatas en nia kulturo kondukas nin ankaŭ kaŝi tiujn tre maljunajn homojn, kiuj tro memorigas ĝin al ni...
Jen alia fenomeno kaŭzata de la kresko de la meza vivdaŭro sen invalideco : la periodo inter la fino de la profesia aktivado kaj la komenco de la maljuneco plilongiĝas. La aŭtonomec-perdo – kiam ĝi okazas – okazas ĝenerale nur ĉe la fino de la vivo. Homoj, kiuj mortas 85- aŭ 90-jaraj ne vivas « en maljuneco » de sia 60-a datreveno ; almenaŭ, ne en la biologia maljuneco. Sed socie ? Por s-ino Delaunay, ne estas dubo : « Estas tempo por mia generacio mezuri, ke la maljunuleco daŭros tridek jarojn, eble eĉ pli » (intervjuo kun Le Monde, jam citita. Ĉu oni nutras ĉi tiun konfuzon por pravigi iujn politikojn ?
Pierre Bourdieu diris tion, aĝo estas « biologia donitaĵo socie manipulata kaj manipulebla [10] ». Estas evidente pri la sesdek-jara limo. Tiu, kiu deziras konvinki, ke necesas postmeti la aĝon de emeritiĝo forgesas la penigajn metiojn, kaj insistas pri tio, ke oni estas « ankoraŭ juna » tiu-aĝe. Kiam, male, oni volas ekskluzivi el helpaj planoj personojn en situacio de handikapo kaj aŭtonomec-perdo, oni konsideras tiujn kiel « maljunulojn » je 60 jaroj, kaj ilia handikapo oficiale transformiĝas en « dependeco » (malpli kompensata). La sesdek-jaruloj do estos junaj aŭ maljunaj, laŭ tio, kion oni deziras ke ili fariĝu : rendimentaj aktivuloj aŭ malplikostaj handikapuloj.
« Paroli pri la junuloj kiel socia kategorio, aparta grupo dotita per komunaj interesoj, kaj rilatigi tiujn interesojn al aĝo biologie difinita, estas jam evidenta manipulado », opiniis Bourdieu. La manipulado aplikiĝas ankaŭ al tiuj milionoj da personoj, metitaj en la malpreciza kategorio « grandaĝaj personoj ». Ĉu oni parolas pri la pli-ol-sesdek-jaruloj ? Pli-ol-okdek-jaruloj ? Aktivuloj ? Emeritoj ? Pri la 70-jaraj gefiloj aŭ pri iliaj 95-jaraj gepatroj ? Estas pli da komunaj punktoj inter du parizaj advokatoj, respektive tridekjara kaj sepdekjara, ol inter tridekjara pariza advokato kaj samaĝa kamparano.
La enketoj ne sciigas pli ol tion. Unuflanke, pri iuj temoj, la « pli-ol-...jaruloj » estas ja ne enkalkulataj : tiel estas en pluraj grandaj esplorraportoj realigitaj ĉi-lastajn jarojn, pri sekseco, sano aŭ sekureco. Nur la plenkreskuloj sub 60 jaroj estas pridemanditaj en parto de la enketo « Vivmedio kaj sekureco » de la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ekonomiaj Esploroj (Insee, 2006-2007) ; sub 70 jaroj en la esploro « Kunteksto de sekseco en Francujo » de la Nacia Instituto pri Sano kaj Medicina Esploro (Inserm) kaj de la Nacia Instituto de Demografiaj Esploroj (INED, 2007). Ni ankaŭ ne havas fidindajn donitaĵojn koncerne la perfortaĵojn al virinoj, ĉar la lasta enketo de la Insee estis limigita je la malpli-ol-60-jaruloj [11].
ALIFLANKE, la aĝo-tavoloj plilarĝiĝas kiam la aĝo kreskas. Tiel, la « pli-ol-.. » estas grupigitaj en kategorio tiom vasta, ke ĝi perdas sian signifon : oni pasas ofte de la 18-24-jaruloj (ses jaroj) kaj de la 40-49-jaruloj (naŭ jaroj) al la « pli-ol-60- aŭ pli-ol-65-jaruloj », kiuj povas havi pli ol tridek jarojn da diferenco kaj aparteni al malsamaj generacioj. Rigardataj tra tiaj okulvitroj, ĉiuj maljunuloj estas grizaj...
Kiam oni tiel false konstruis falsan unuecon, oni facile povas ĝeneraligi por ĉiuj tiuj homoj karakterizojn, vivmanierojn, ktp., aprtenantajn al nur iuj el ili. Ĉi tiu formo de « aĝismo » uzas procedon, kiun oni trovas cetere en rasismo aŭ seksismo : « la eksterlandanoj », « la virinoj », « la maljunuloj »... tiom da kategorioj, kiuj enportas antaŭjuĝojn.
En politiko, la rekantaĵo estas ja konata : la maljunuloj estas « senmovismaj », reakciaj. La komentistoj uzis tiun kategori-efekton, ekzemple, okaze de la prezidanta elekto de 2012. Ili insistis pri la 41 % de la pli-ol-65-jaruloj, kiuj voĉdonis favore al s-ro Nicolas Sarkozy (Unuiĝo por Popola Movado- UMP) por malgravigi la 30 % da ili, kiuj elektis s-ron François Hollande (Socialisma Partio), kaj eĉ pli pri la fakto, ke tiu « aĝ-klaso » estas tiu, kiu plej malmulte voĉdonis favore al ekstremdekstro. Kaj la 54 % da emeritoj, kiuj voĉdonis por s-ro Sarkozy ĉe la dua balotvico, ofte forgesigis la 46 % kies elekto estis alia !
OKAZAS KONFUZO inter la aĝo-efiko, kiu estus ligita al donita karakterizo – la maljunuloj voĉdonas dekstre ĉar ili estas maljunaj -, kaj generaci-efiko : la voĉdonantoj, kiuj regule voĉdonis dekstre, daŭre voĉdonas dekstre kiam ili maljuniĝas, kaj la voĉdonantoj, kiuj regule voĉdonis maldekstre plu voĉdonas maldekstre. Tiel, tiuj, kiuj havas ĉirkaŭ 60 jarojn, kiuj do havis 20 jarojn en la 1970-aj jaroj, pli multe voĉdonis por s-ro Hollande aŭ por s-ro Jean-Luc Mélenchon (Maldekstra Fronto) ĉe la unua balotvico ol la balotantoj 25-34-jaraj aŭ 35-49-jaraj. La seriozaj esploroj emas montri, ke la generaci-efiko kaj la soci-ekonomiaj aspektoj ludas gravan rolon, dum la aĝ-efiko estas ĉefe imagita [12].
Tio ne malhelpas kelkajn eseistojn nutri tiujn stereotipojn kaj eltiri el ili sufiĉe surprizajn konkludojn. Tiel, Yves Michaud, direktoro de la Universitato pri ĉiuj scioj, opinias necese « meti la demandon pri fino de la civitana vivo. Mi opinias, ke pli malpli frue oni devos konsideri aĝon por la « civitana emeriteco ». Mi vidus favore, ke homoj voĉdonu inter 16 kaj 80 jaroj. Kaj, je 80, oni ĉesu [13] ». Tiuj fantasmoj dissolvi la demokratecon esprimiĝas eĉ pli radikale ĉe s-ro Martin Hirsch : « Necesas restarigi la riĉecan balotrajton kaj doni du voĉojn al la junuloj kiam maljunuloj havas unu. Necesas doni tiom da voĉoj, kiom oni havas da vivdaŭro. (..) Iu, kiu havas kvardek jarojn por vivi havu kvardek voĉojn, kiam tiu, al kiu restas nur kvin jaroj havu nur kvin voĉojn [14]. »
Oni ankaŭ trovas tiun falsan unuecon de la maljunuloj en la sfero de la enspezoj kaj vivmanieroj. Regule priskribitaj kiel finance komfortaj kaj privilegiitaj, la emeritoj estas akuzataj pri la malriĉeco de la junuloj. Ili ĉiuj estas similigataj al la plej riĉaj kaj urbanecaj el ili, tiuj de la reklamoj por luksaj aŭtoj kaj brakhorloĝoj. Sed la mezvaloro de la pensioj estas ĉirkaŭ 1.200 eŭroj monate, kaj malpli ol 900 eŭroj por virinoj.
Jes ja, la malriĉeco konstante malpliiĝis de la 1960-aj jaroj. En 1970, la proporcio de malriĉeco inter la pli-ol-65-jaruloj estis 35 % (17 % en la tuta loĝantaro), dum ĝi nun situas ĉirkaŭ 10 % (14 % en la tuta loĝantaro). La pli-ol-60-jaruloj estas malpli trafitaj de malriĉo ol la malpli-ol-30-jaruloj. Sed ankaŭ tie prudento necesas : la pli-ol-75-jaruloj estas pli trafitaj ol ĉiuj tavoloj inter 30 kaj 65 jaroj [15]. Sed ni scias, ke malriĉo, izoleco kaj malforteco adiciiĝas por krei tre malkomfortajn situaciojn. En 2011, triono de la sinmortigintoj aĝis pli ol 65 jarojn.
La parolado pri la « finance komfortaj emeritoj » konstruas specon de ekrano uzata por priskribi la sociajn dividojn kvazaŭ simplan konflikton inter maljunuloj (riĉaj) kaj junuloj (malriĉaj). Tio kapablas kaŝi la kreskantajn malegalecojn sine de ĉiu generacio, kiel ankaŭ la kunagantajn efikojn de seksismo kaj aĝismo (izolitaj virinoj, malriĉaj kaj ofte tre maljunaj). Tamen, ofte, junuloj kaj maljunuloj estas kune viktimoj de samaj fenomenoj. Ekzemple sur la kampo de dungado : pretekste de la sensperto de la pli junaj kaj de la obsoleto de la pli maljunaj, oni tranĉas amblaŭflanke de la « aĝo de ideala dungindeco », kiu reduktiĝas inter 25 kaj 45 jaroj. La meza daŭro de senlaboreco estas duobla por la pli-ol-50-jaruloj, kompare kun la aliaj laborserĉantoj [16].
TIO ANKAŬ VERAS rilate al la nestabileco. La junuloj ja estas trafitaj, sed la situacioj de malforteco ligitaj al maljuneco denove kreskas de post la sinsekvaj reformoj de la pensioj. Inter la malfacilaĵoj spertitaj de du jardekoj de la pli-ol-50-jaruloj, izoleco, malriĉeco, handikapo kombinas siajn efikojn. Ĉio anoncas, ke la malriĉaj maljunuloj de la 1970-aj jaroj reaperos en la Francujo de la jaroj 2030-2040 [17].
Dum la potenculoj prifajfas sian aĝon, por la aliaj oni koncentras la atenton al la generacioj, ĝis tiu grado neglekti la demandojn pri povo kaj sociaj klasoj. Ĉu ekzistas plu nur junularo, kompatinda, kaj maljunularo, riproĉinda ?
Kiam la kliŝa bildo de la maljunulo finance komforta, senokupa egoisto, respondeca pri la malfeliĉoj de la junularo, ŝajnas vere tro eluzita, aperas tiu de la « dependa maljunulo », kun ties trenataj malvirtoj (malrapido, timemo, neadaptiĝemo...), kiun oni ĉi-foje akuzas kosti tro multe. Kiel anoncis en la 1960-aj jaroj la unua oficiala raporto pri la temo, la maljunuloj « finance pezos sur la ekzistokondiĉoj de la franca loĝantaro [18] ». Ne volante ataki la verajn kaŭzojn de la bankroto de nia ekonomia sistemo, iuj elektas novajn kulpulojn : la neaktivuloj (emeritoj aŭ malsanuloj), kiuj vivas nun pli longe. Kaj ĉiuj tiuj, kiuj, mezuritaj laŭ mallongvidaj kontonormoj, kostas pli ol ili enspezigas : emeritoj, senlaboruloj, metiistoj pri flegado, kulturo, edukado...
En ekonomiaj terminoj, la « problemo » estas metita kaj solvoj proponitaj delonge, kiel atestas tiu formulo de la japana ministro pri financoj, en januaro 2013 : « La problemo [de la financado de la Socia Asekuro] ne estos solvita dum oni ne lasos la [malsanajn maljunulojn] pli rapide morti » [19]. En Francujo, « oni ne lasas la maljunulojn morti », sed la manko de rimedoj kondukas al forlaso de multaj maljunuloj, kiuj estus povintaj esti flegitaj en urĝservoj, se oni prizorgus ilin sufiĉe frue. Aŭ ĝi kondukas, kiel en kelkaj maljunulejoj, al ne helpi ilin vivi taŭge.
La malriĉaj maljunuloj estas ĉefe akuzataj pezi, sed la riĉaj maljunuloj estas nuntempe objekto de multa atento, fare de la subtenantoj de la « arĝenta merkato » silver market, aŭ merkato de la maljuniĝo (vd artikolo de Florian KOHLBACHER), kiuj revas pri maljunaj konsumantoj movemaj, sportemaj, ŝatantaj teknologion kaj « inteligentajn domojn » (domotiko, ...). Tial naskiĝas specifaj aranĝoj destinitaj prizorgi ilian sankapitalon kaj ilian intelektan kapitalon, superŝuti ilin per depend-asekuroj, kiuj eblligos, kiam ili estos malsanaj kaj handikapitoj, krei ne delokeblajn dungofertojn. Laborpostenoj ofte penigaj, kun malaltaj salajroj kaj evidenta manko de metilernado, ĝenerale okupitaj de delokitaj laboristinoj...
Dume, por la 60-jaruloj kaj 70-jaruloj al kiuj oni asertas, kiel faras s-ino Delaunay, ke ilia maljuneco komenciĝis, estas problemo jam nun : la socio invitas ilin al « bonkvalita maljuniĝo », socie kaj kulture malplena [20], kaj imagas por ili nur serion de aktivaĵoj tiel malmulte ekcitaj kiel la kogno-stimulado sur ludkonzolo por eviti la Alzheimer-malsanon, la Tajĝiĉuano (tàijíquán) por antaŭmalhelpi falojn aŭ la teknologiigo de ilia loĝejo por « prokrasti dependecon ». Kaj ne forgesante – ĉar ili ne vivu kiel « egoismaj maljunuloj » – multnombrajn misiojn : varti siajn nepojn, finance helpi siajn gefilojn, flegi siajn maljunajn gepatrojn, animi lokajn asociojn... Multaj emeritoj ja partoprenas en tiuj solidarecaj agadoj, ĉu familiaj, ĉu asociaj. Sed ekzistas danĝero transformi tiujn elektojn en ordonojn, kaj eĉ en kondiĉojn por esti socie helpata aŭ konsiderata.
POR LA TIEL NOMATAJ dependaj maljunuloj, alia problemo fariĝas koŝmaro. En kelkaj landoj (Germanujo, Nederlando, Danujo...), la handikapoj kaj malsanoj forigantaj aŭtonomecon rajtigas helpojn, kia ajn estas la aĝo de la homo, sed en Francujo, oni ĉesas je 60 jaroj esti « handikapulo » kaj fariĝas « dependa maljunulo », kun, por sama handikapo, malpli da helpoj. Diskrimina sistemo, daŭrigata de registaro al registaro tial, ke « kostus tro multe » helpi la pli-ol-60-jarajn handikapulojn same kiel oni helpas tiujn sub 60.
La « reformo de la dependeco » anoncita de la socialista registaro de s-ro Jean-Marc Ayrault ne ĉesigos tiun diskriminacion. Fokusita al la financado, simile al tio, kion s-ro Sarkozy kaj s-ino Roselyne Bachelot imagis, la estonta leĝo verŝajne ĉefe reduktos la elspezojn, forigante la helpojn de la malplej « dependaj » homoj, kio, en ministra lingvaĵo, skribiĝas tiel : « La publikaj helpoj estos pli orientataj al tiuj, kiuj havas plej grandan bezonon » (S-ino Delaunay al Le Monde). La celo ankaŭ estas « aktivigi la individuan respondecon » - esprimo uzita de s-ro Hollande okaze de lia interveno ĉe la kongreso de la Nacia Interfederacia Unio de la nelukraj privataj organismoj por sano kaj sociala helpo (Uniopss) la 29-an de januaro 2013, kaj tio signifas reale : fortan alvokon al la privataj asekurkompanioj.
Ĉu do la principo de nacia solidareco ne aplikiĝu al la pli-ol-60-jaraj civitanoj, kaj aparte al la civitaninoj ? Ja la maljunaj virinoj estas la ĉefaj viktimoj de tiu « dependeco »- aranĝo. Same kiel en la tempo, kiam Simone de Beauvoir kondamnis la manieron laŭ kiu la socio traktis ilin, ili suferas sistemon kiu, adiciante seksismon, aĝismon kaj utilismon, konsideras ke iuj vivoj estas malpli valoraj ol aliaj. Kaj realiĝas tiel la prognozo de Hannah Arendt : « Se ni obstine persistas koncepti nian mondon utilisme, amaso da homoj konstante fariĝos superfluaj [21]. »
Jérôme PELLISSIER

​-------​


​kontribuo: Carlos Filho​


Programo MIA AMIKO
Lernu Esperanton kun amikoj
ESPERANTO@BRAZILO 
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil
Twitter: @MiaAmiko

No comments:

Post a Comment