[ret-info] La sekto "Civito" vendas mortintan Heroldon



---------- Forwarded message ----------
From: Szilvasi Laszlo / Lingvo-Studio <ret-info@eventoj.hu>
Date: 2013/6/11
Subject: [ret-info] La sekto "Civito" vendas mortintan Heroldon
To: asalibabr@gmail.com


"Civito" vendas mortintan Heroldon
----------------------------------

La Esperanta sekto "Civito" ne plu kapablas eldoni Heroldon de Esperanto, sed esperas ricevi monon, vendante la gloran nomon al nova eldonisto. Tion montras freŝa komuniko, aperinta en la retejo de la Civito.

-----
Heroldo de Esperanto, unu el la plej malnovaj kaj iam unu el la plej prestiĝaj gazetoj en Esperanto, ĉesis aperi pasintjare. Jam el la jarkolekto 2011 mankis kvin numeroj. El la promesitaj 17 numeroj en 2012 aperis nur kvin.

Jam de longe evidentis, ke la Civito spertis enormajn problemojn, provante plenigi la paĝojn de la malfruantaj numeroj de Heroldo. Grandan lokon en la lasta aperinta numero, ial nomata 10/2012, okupis ampleksa represo de teksto el Libera Folio. Tiu tuta numero temis pri la Universala Kongreso en Hanojo, okazinta antaŭ preskaŭ unu jaro.

La malfruo en la aperritmo jam atingis pli ol unu jaron, ĉar mankas entute 23 numeroj, kaj devus aperi 17 numeroj ĉiujare. Multaj abonantoj esprimis sian malkontenton – aŭ simple ne plu abonis.

Unu el la nekontentaj abonantoj en Germanio estis Hans Eichhorn, kiu turnis sin al la loka peranto por postuli klarigon, alsendon de la mankantaj numeroj – aŭ repagon de la mono.

Responde al la plendoj la peranto, Wolfgang Schwanzer, klarigis, ke ŝajne ankaŭ neniu alia el la restintaj sume ses (6) abonantoj de Heroldo en Germanio ricevis la promesitajn numerojn – almenaŭ li mem ne ricevis. Tial li decidis ekde la venonta jaro ne plu peri Heroldon, nek aliajn eldonaĵojn de la Civito.

Se konsideri, ke Germanio estas unu el la landoj kun la plej forta Esperanto-movado en la mondo, oni povas certi, ke Heroldo havas maksimume centon da pagintaj abonantoj por 2013, supozeble klare malpli. Tial ne tre mirigas, ke ĝi efektive ĉesis aperi, eĉ se la Civito ĝis nun ne publike anoncis tion.

La 10-an de junio tamen en la retejo de la Civito aperis "respondo al lastatempe ricevita demando", laŭ kiu "nenio malhelpas la eventualan vendon" de Heroldo de Esperanto. La Civito laŭ la sama anonco pretas vendi ankaŭ la nomojn de siaj aliaj ne plu aperantaj periodaĵoj.

La tuta artikolo estas legebla ĉe: http://www.liberafolio.org/2013/civito-vendas-mortintan-heroldon


-----
L.S. / Ret-Info

______________________________________________________________________
Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.facebook.com/Ret.Info




Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO 

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero