El Popola Cxinio serĉas eksterlandan redaktoron


El Popola Ĉinio serĉas eksterlandan esperantistan redaktoron
El Popola Ĉinio – http://www.espero.com.cn – estas Esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado.

Nun nia redakcio intencas laborigi eksterlandan esperantistan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo. La kondiĉoj por kanditatiĝi al la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli ol 50-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan nivelon de Esperanto, esti sperta en redaktado kaj havi sc​ion de la ĉina kulturo. Aparte bonvena estas tiu, kiu profesie okupiĝas pri historio, sociologio kaj literaturo. Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli en la ĉina aŭ angla lingvo.

Kiu interesiĝas pri la posteno, bonvolu sendi materialojn inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, eduka diplomo, kaj esperantaj verkoj al nia retpoŝta adreso: 13693326472@163.com
Fonto: http://www.espero.com.cn/2014-03/28/content_31931882.htm

--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS


Programo MIA AMIKO
Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil
*


Twitter: @MiaAmiko

Comments

  1. Gratulon al la familio de la personoj ke malaperis kun la aviadilo, cxar ili ne estas mortinta, ili restas felicxe cxe subterurbo. Ili estas tie kun amikoj eksterlandanoj kiu instruas lin pri la nova tersistemo de vivo monde. Ili estos la cxefistoj de la nova vivo sen bankoj, sen mono. Sune ili aperos kaj montros nin la novan vivon. Memoru ke kiam ili aperos ankaux aperos la novan sistemon kosmikan.Certe!

    ReplyDelete
  2. Baldaux ili aperos kaj montros nin...

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA