Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-02-16 21:05 GMT-02:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-02-15, dim
Komentario: Marko 1:40-45 ... Por elimini chiun formon de socia
marghenigo; al la kardinalaro: la vojo de la eklezio estas iri serchi
sen antaujughoj la malproksimulojn; prediko en la konsistorio por 20
novaj kardinaloj ... Vatikanurbo: kvar monahhinoj estos
sanktproklamitaj, el Francio, Palestino kaj Italio; fina funebra rito
por kardinalo Josef Becker.

2015-02-12, jhau
La reformo de la kurio ne estas celo en si mem sed rimedo por doni
fortan kristanan ateston ... Papo Francisko akceptis audience s-inon
Shahindokht Molaverdi, vic-prezidantino de Irano ... Monda tago
kontrau la uzo de infansoldatoj; Italio: la senato aprobis
leghprojekton kontrau neadismo de la Holokausto - Prezidanto Yousif
Muhammed Sadiq: Ni helpu la kristanojn char ili estas parto de ni kaj
de Kurdistano; Ukrainio: estroj de kvar landoj subskribis
antau-akordon por haltigi la konflikton; Israelo-Palestino: urbestroj
parolas al papo Francisko pri konstruota muro en la Valo de Cremisan;
Usono: progresas la rilatoj kun Chinio; Francio: raporto pri gazetara
libereco en la mondo.

2015-02-11, mer
Gefiloj estas donaco kiujn Dio faras al la familio kaj al la mondo kaj
ne posedajhoj de la gepatroj; pregho en la antautago de la konsistorio
de la novaj kardinaloj; alvoko pro la surmara tragedio en la regiono
de Lampedusa; saluto al la gepatroj de junaj malsanuloj ... Por
renkonti Dion, necesas riski kaj ekiri; du novaj tuiteraj mesaghoj
Vatikanurbo: La papo chiam celas sin turni al chiuj partioj
koncernataj de la ukrainia krizo - fina tago de la laboro de la
konsilio de nau kardinaloj pri la regado de la eklezio kaj la reformo
de la roma kurio - Estas prezentita Direktivaro pri Homilioj
Movada informo: la dato 11a de februaro markas du datrevenojn: la
oficiala agnosko de IKUE en 1992 kaj la lancho che Facebook de la
pagho de IKUE antau du jaroj.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA