Traserĉu tiun blogon

2012-01-29

Juneca ĉarmo allogas spektantojn


Ĉe la lingva agado por Esperanto virinoj havas ŝlosilan funkcion: Ili estas simpatiportantoj de la lingvo. Virinaj voĉoj povas veki agrablajn sentojn aŭ mildigi malagrablajn sentojn. Beboj ja aŭdas la lingvon unue de la patrino. Ŝi karese, lude, stimule parolas kun la infano. Kaj kutime patrino estas mem ankoraŭ sufiĉe juna kaj tiel elradias bebecan ĉarmon.

La lernado kaj praktikado de lingvo ne povas esti konsiderata nur el vidpunkto de utileco kaj facileco. Tio estas faktoroj kiuj alparolas la racion. Por lerni kaj praktiki la lingvon la sentoj - la koro - ludas grandan rolon. Se vekiĝas varmaj sentoj dum aŭdado de iu parolado tiam la preteco al kompreno kaj al lernado estas decide pli granda ol sen tio. Tial junaj virinoj kaj knabinoj aperas en reklamoj. Ili servas kiel emociaj ligiloj al ofte sufiĉe neemocivekaj objektoj.

Antaŭ nelonge mi trovis en la interreto raporton pri 25-jara blonda usonanino kiu instruas la usonan lingvon en la interreto al ĉinoj. Ŝi perfekte regas la ĉinan (mandarin) kaj parolas kun tiom da juneca ĉarmo ke la ĉinaj spektantoj de ŝiaj filmetoj estas tute ravitaj. Ankaŭ mi foje produktis filmeton kun juna instruistino kiu diris kelkajn frazojn en Esperanto. Tiu filmeto atingis pli da elvokoj ol la ceteraj en kiuj nur mi aperis.

Do estas tute klare ke havi ĉarman junulinon kiu perfekte kaj bonprononce parolas Esperanton en filmeto trovos multoble pli da spektantoj ol jam sufiĉe aĝaj homoj kiel ekzemple mi.

Ni eĉ en Esperantujo havas ĉarman junulinon kiu jam produktis kelkajn filmetojn en Esperanto. Ŝi kapablas ravi la homojn kaj do povus bone servi kiel simpatiportanto por Esperanto. Ŝia nomo estas Kati, en Jutubo ŝi nomiĝas "La Gringa en México", tio estas la "usonanino en Meksikio".

Principe ankaŭ junaj viroj povas elradii junecan ĉarmon, sed trovi junulon kiu ne nur perfekte regas la lingvon sed ankaŭ kapablas emocie alparoli la publikon estas ankoraŭ pli malfacile ol trovi ĉarman junulinon. Kompreneble plej bone estus ke en filmeto aperu kaj junulino kaj junulo.

Teorie devus esti pli facile trovi ĉarman junulinon por parolado en retradio, sed virinoj bezonas instigon, ili ne de si mem anonciĝas kiel eblaj parolantinoj. Necesus trovi ilin en junularaj renkontiĝoj aŭ en porfamiliaj aranĝoj. Ankaŭ la teknika flanke, la produktado de enhavoj estas granda obstaklo.

Ni devus trovi grandan komunan interkonsenton pri la graveco aŭdigi Esperanton per ĉarmaj junaj voĉoj. Se tio enirus nian konscion ni kapablus decide plibonigi la allogopovon de nia lingvo.




_________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-01-27

Nova paradigmo por Esperanto


nova_paradigmo.mp3 Listen on Posterous

Por alveni ĉe nova paradigmo por Esperanto necesas unue prezenti la nunan paradigmon:

Laŭ ĝi Esperanto estas rimedo por alporti pacon en la mondo per forigo de lingvaj baroj. La celo do estas politika, nome alporti pacon en la mondo kaj la rimedo por tio estas la lingvo Esperanto. Tial la agado por Esperanto estas ĉefe politika, nome la informado pri Esperanto per flugfolioj kaj aliaj amasaj presaĵoj kaj la kontaktado de politikistoj por instigi ilin subteni la enkondukon de Esperanto. La enkonduko okazu per ĝenerala instruado de Esperanto en lernejoj. Post kiam la instruado en lernejoj estos realaĵo, la vastskala internacia aplikado de Esperanto aŭtomate sekvos. La akcento de la poresperanta agado laŭ tiu ĉi paradigmo do evidente kuŝas sur la provo konvinki simplajn kaj gravajn homojn pri la neceso realigi ideon. Ĝi preteratentas la fakton ke Esperanto estas lingvo kiu intertempe fariĝis vivanta kaj kiu evoluas kaj kreskos laŭ la leĝoj kiuj plejparte validas por ĉiuj vivantaj lingvoj. Pro tio la nivelo de la lingvo uzata (precipe la nivelo de la parolata lingvo) restas daŭre malalta, nome ĝi restas je nivelo de helplingvo. Tio signifas ke ĝi ja funkcias, sed ke ĝi plej ofte ne estas plaĉa. Tamen por trovi akcepton por la lingvo necesas ke ĝi plaĉu al la homoj. Pro la malalta kvalito de la parolata lingvo la lingvouzo restas prefere skriba. La akcento sur la politika agado ankaŭ kondukas al neglekto de evoluigo de pretaj aplikeblecoj kaj al rezigno pri agado laŭ celgrupoj. La rezulto estas daŭra stagno. Tiu ĝisnuna paradigmo do jam delonge evidente pruviĝis netaŭga. La mondo teknike kaj socie grave ŝanĝiĝis kaj nun eblas formuli novan paradigmon por Esperanto.

Jen ĝi: Esperanto estas lingvo destinita por universala internacia uzo. Ĝi estas plene taŭga por skriba kaj parola uzo. Pro ĝia deveno kiel skribobaza lingvo ĝi ne havas firman lokon de daŭra parolado en la reala mondo. Tamen pro la pertelefona kaj interreta komunikado ekzistas virtualaj lokoj por Esperanto en kiuj ĝi estas parolata kaj kie ĝi estas aŭdebla, aŭ individue (per telefono) aŭ tutmonde (per interreto). Tiu virtuala tutmondeco kondukas al decida plibonigo de la parola situacio de la lingvo precipe rilate al la kvalito de la parolado. Tiel la parolnivelo povas evolui de helplingva nivelo al alta nivelo. La lingvo fariĝos pli alloga kaj pli da homoj plene akceptos ĝin. Tiuj evolueblecoj de la lingvo ŝovas la politikan agadon favore al Esperanto en la fonon, ĉar klare montriĝas ke en la nuna evolufazo de la lingvo gravas la lingva agado, t. e. amasa produktado de parolataj enhavoj. La politika agado povas nur konduki al financa subteno de la lingva agado. La instruado de Esperanto en lernejoj de kelkaj unuopaj landoj havas kompare kun la tutmonda instruado kaj aplikado de la lingvo en la interreto ankoraŭ duarangan signifon. Kio ja gravas estas porti la virtualan uzon de la lingvo al la reala mondo per organizado de internaciaj renkontiĝoj laŭ sociaj kaj fakaj celgrupoj. Ŝtataj resp. superŝtataj subvencioj povas helpi por plifortigi kaj plirapidigi la evoluon. La iniciatoj tamen devas veni de aktivaj esperantistoj resp. de laŭcelaj organizaĵoj. La celo de agado por Esperanto estas akiri stabilan pozicion en la mondo tiel ke la ekzisto kaj funkciado kiel internacia lingvo ne plu dependos de ŝtata politiko aŭ de poresperantaj premgrupoj, sed ke la vasta uzantaro de la lingvo mem tenos ĝin vivanta kaj kreskanta. ----

Mi invitas vin esprimi vian opinion pri tiu nova propono de paradigmo. Se ni komune sukcesos formuli ĝin, ĝi povos fariĝi gvidlinio por nia agado kaj kontribui al decide pli forta kreskado de la lingvo Esperanto.
_______________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-01-26

Raŭpoj produktas aranean silkon


raupoj_aranea_silko.mp3 Listen on Posterous
Araneaj fadenoj estas konsiderataj esti miraklaĵo, ili estas pli solidaj ol ŝtalo kaj pli elastaj ol gumo, sed ĝis nun ne eblis bredi ilin. Nun esploristoj manipulis la genetikan kodon de raŭpoj tiel ke ili produktas anstataŭ la propra silko multe pli fortajn fadenojn el silko de araneoj. La silko de la raŭpoj enhavas proteinon de la pli solida aranea silko kaj tial tiuj silkaj fadenoj taŭgas kiel materialo por vundokudriĝoj sed ankaŭ por multaj aliaj medicinaj kaj aliaj aplikoj. La silko de la araneoj estas pli elasta kaj pli streĉebla ol tiu de raŭpoj. Tamen malgraŭ ĝia pli bona kvalito aranea silko apenaŭ estas ekonomie uzata. La problemo konsistas el tio ke araneoj ne estas kunvivemaj en grandaj kvantoj. Ili defendas sian areon kaj reciproke vore atakas unu la alian. Por eviti tiujn problemojn jam funkcias provoj produkti la aranean silkon el bakterioj, insektoj aŭ plantoj. Kvankam tio principe eblas, restas unu malfacilaĵo: Per tiu produktomaniero ne estiĝas fadeno. Pro tio estas malfacile ekhavi la silkon kaj ŝpini gin. La Silkraŭpo au Bombikso estas larvo de papilio, origina el la norda parto de Ĉinio. Kiam bombikso estas raŭpo, ĝi produktas altvaloran fibron. Ĝi elkorpigas unikan fadenon el kruda silko kaj per ĝi konstruas sian kokonon. Tiu fadeno estas inter 300 kaj 1500 metrojn longa. Esploristoj en la universitato de Wyoming/Usono nun modifis la produktadon de la silkaj fadenoj en silkaj raŭpoj. Ili enmetis en la silkoproduktajn glandojn de la bestetoj la konstruplanon por silkoproteino de la Ora Silkaraneo (Nephila clavipes). Kaj vere fakte la silkaj fadenoj de la raŭpoj enhavis post tio je malgranda parto ankaŭ la silkoproteinojn de la araneo. Tio plibonigis la kvaliton de la silkaj fadenoj. Ili estis pli solidaj ol la naturaj fadenoj de la silka raŭpo, nome same solidaj kiel la silko de la araneoj. Jam delonge esploristoj provas ĝisfunde kompreni silkajn fadenojn. Komputilaj simuloj montris ke araneoj produktas nedetrueblan naturan fibron kiu estas pli solida ol ŝtalo kaj pli elasta ol gumo. Tiaj modeloj povus helpi imiti la forte deziratan materialon.
______________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-01-25

Revoj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Revoj.mp3 Listen on Posterous

En interparoloj kun konatoj, ni ofte uzas la parolturnon „Mi revas pri...". Revi, signifas intense pensi pri iu dezirinda objekto aŭ situacio. De tempo al tempo ni konsciiĝas, ke nia vivo ne nepre devas aspekti tiel, kiel ĝi aspektas. Kvankam en nia kapo kelkfoje aperas belaj pensoj pri pli bona vivsituacio, ili daŭras nur momenton kaj ni kutime rapide revenas al tio, kio ŝajnas esti por ni pli reala. Tamen kelkaj revoj realiĝas, kelkfoje eĉ grandaj.

Do hodiaŭ ni haltu ĉe kelkaj pensoj koncerne revojn, kiuj estas troveblaj en la pola parto de Vikicitaro kaj devenas de diversaj aŭtoroj. Ekzemple tiu ĉi: „Memoru, ĉio estas ebla! - La hieraŭaj revoj estas la hodiaŭa realeco". Ĉu ne estas esperplene ekscii, ke ĉio eblas? La aŭtoro de la penso diras tion, kaj tuj poste kvazaŭ klarigas al ni, ke ĝuste tio efektiviĝas, pri kio ni pli frue revis. Tio rememorigas al mi iun elstaran gdanskan muzikiston, danke al kies revo en la muroj de iama elektrejo kreiĝis la nuna bela objekto de la gdanska Balta Filharmonio. Unue estis revo kaj post la decido pri ĝia realigo aperis multaj diversaj obstakloj por ĉirkaŭiri. Horoj da interparoloj por supervenki multajn formalaĵojn, por konvinki plurajn decidopovajn personojn pri la senco de la ideo, por ricevi permesilojn, kreditojn ktp.ktp. Sekve imagu fervoron de la artistaro de la gdanska orkestro, kiu sub la gvido de sia direktoro kaj ideodonanto de la projekto propramane ordigadis la tiaman industrian terenon de sia estonta sidejo eksterlabortempe, tute honorofice.

Sufiĉis kelkaj jaroj por nun povi diri: „hieraŭaj revoj estas la hodiaŭa realeco". Alia plaĉa penso tekstas: „Tio, kion oni plej volas fari, estas verŝajne la plej farinda". Alivorte se ni tre volas fari ion, kio elfluas el la profundo de nia koro, ni certe sukcesos. Kaj kvazaŭ daŭrigon de la penso ni povas trovi en la jena citaĵo: „La celo tio estas la tasko, kiun ni starigas al niaj revoj". Ne sufiĉas do revi, sed necesas ankaŭ plenumi konkretajn agojn por realigi precize difinitan celon. La vera revo certe puŝos nin, kaj kiam ni komencos agi, ni certe eksentos la alfluon de nova energio. Tre optimismige sonas ankaŭ alia frazo: „Kiam ni pensas pri la realigado de revoj, ni neniam estas solecaj". Plej verŝajne temas pri tio, ke niaj revoj povas esti tiom fortaj, ke ni tiam kvazaŭ altiras homojn, kiuj akompanas nin, kaj kune kun kamaradoj oni povos ja aliri ĉien. Anstataŭ tio kvazaŭ averta mi trovas la jenan eldiron: „Kiel komforte estas revi, se ni ne devas efektivigi niajn planojn". Ĉe tia sinteno antaŭ ni ankoraŭ longa vojo al sukceso. Multaj ja diras, ke ili revas, sed fakte ili nur sopiras al iu utopio. Sed kiel ni legas en alia citaĵo: „Ĉiu rajtas revi malsame". Tio, pri kio ni revas estas nia propra elekto. Ni estas liberaj inviti pensojn, kiuj gastas en nia menso, kaj ili kutime konsistigas la enhavon de nia vivo.

Mi tute ne intencas instrui kiun ajn, ĉar ne mi elpensis tiujn saĝajn, cititajn tie ĉi, vortojn. Skribante la tekston mi mem kvazaŭ intencas konsciiĝi pri kelkaj veroj, kiuj tiel facile estas perdi. La vivo sen revoj fariĝas griza kaj malplena. La revo estas kutime bona penso, kiu donas sencon, kiu igas nin aktivaj. Ĝi ligiĝas kun nia deziro ŝanĝi ion. Sed por ŝanĝi ion, ni devas fari ion! Valoras do dediĉi tempon por revi, sed ĉio kiel ĉiam dependas de ni. Kaj la lastan diraĵon mi kvazaŭ dediĉas al esperantistoj:

La revo de feliĉuloj estas feliĉigi aliajn".


____________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-01-24

Novega tramvojo en Jerusalemo

Tramo_en_jerusalemo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

tramvojo_jerusalemo.mp3 Listen on Posterous

Ĉu rimedo por loĝantara integriĝo?

Male al tre multaj urboj en la mondo, nur lastatempe ekfunkciis en Jerusalemo, la ĉefurbo de Israelo, moderna kaj surprize silenta tramvojo. Temas pri la unua tramlinio de vasta reto planita por solvi la ĉiam pli gravan problemon de amastransportado por loĝantaro de preskaŭ 800,000 homoj. Tiu ĉi unua tramlinio ("la ruĝa linio") estas 14 kilometrojn longa, kun 23 haltejoj kaj kunligas la modernajn nordajn kvartalojn kun la sudaj, tamen ne rektlinie, sed, per longa kurba devio, ĝi pasas apud la ege famaj muregoj de la malnova Jerusalemo. La konstruado de la tramlinio postulis kelkajn rimarkindajn vorkojn(*) de inĝenierarto kaj arkitekturo. La plej elstara estas sendube la "pendoponto de la kordoj" (vidu la supran dekstran bildon), kies dezajnisto estis la konata hispana arkitekto Santiago Calatrava. Sed vere mirinda afero estas, ke, helpe de trafa moderna transportsistemo, gravaj sociaj problemoj ektrovas neatenditan solvon. Simile al la Metrocable-telfero en Medellín en Kolombio (pri kiu raportis Anton en la sonartikolo de la 21-a de decembro 2011), ankaŭ la nova tramvojo en Jerusalemo ekinfluas la socian medion kaj kontribuas al integriĝo de la malsamaj etnaj kaj religiaj grupoj loĝantaj en la urbo. Kiam la tramvagonaro anoncas sian alvenon per delikata sonoriltintado kaj silente glitas al la unua suda haltejo, multaj homoj jam staras tie kaj ekscite atendas ĝin. Dum preskaŭ la tuta tago, eĉ vespere, oni povas vidi ĉirkaŭ tiu ĉi haltejo multajn familiojn de ultraortodoksaj judoj kun multaj infanoj, virojn kun densa barbo kaj tradicia nigra vestaro kaj junajn religiulojn. Tiu ĉi unua suda haltejo ja troviĝas en la ultraortodoksa kvartalo de "Bait vagan". Al la senmova tramo alkuradas aldonaj pasaĝeroj, sen spiro kaj retenantaj per mano la tradician rigidan nigran ĉapelon surkape por malebligi, ke blovo de vento ĝin forflugigos. Simila spektaklo atendas nin ankaŭ en la alia ekstremo de la tramlinio, en la arabaj kvartaloj "Ŝuafat" kaj "Bet Hanina", kies pasaĝerkajo ĉiam estas plenplena de familioj kun multe da infanoj. Evidente, post kelkaj monatoj de funkciado de la jerusalema tramvojo, la loĝantoj de la nordaj kaj sudaj kvartaloj ankoraŭ romantike miras pri la progreso kaj la moderneco, kiujn la tramvojo prezentas. Kompreneble, multe uzadas la tramon ankaŭ la laika tute ne religia juda loĝantaro de Jerusalemo, interalie knabinoj kun ege liberaj vestmanieroj. Jen do, teorie, ĉiuj komponantoj por estigi situacion de daŭra streĉiteco inter la malsamaj etnioj kaj inter la malsamaj grupoj de ĉiu etnio, des pli, ke la vojaĝado per la tramo kaŭzas inter ili kubutan kontakton. Okazis kaj ankoraŭ okazas, kvankam sufiĉe malofte, kvereloj kaj incidentoj inter laikoj kaj religiuloj kaj inter judoj kaj araboj. Lastsemajne, judaj knabinoj ŝprucigis pipran gason sur arabaj knaboj, kiuj verŝajne tro ĉikanis ilin. Plurfoje, ultraortodoksuloj insultis kaj forpelis knabinojn pro iliaj provokaj vestaĵoj. Antaŭe, homoj el la etnaj kaj religiaj grupoj de Jerusalemo, krom vivi en disigitaj kvartaloj, ankaŭ veturis per siaj propraj busoj, kiuj rekte kondukis ilin hejmen. Tiamaniere ili kutimiĝis ne rilati unu al la alia en la ĉiutaga vivo. Nun la tramo, pro la amasiĝo, devigas ilin eĉ fizike froti kaj rigardi unu la alian. Ĉu povas ekzisti pli bona rimedo por proksimigi homojn ol korpa kontakto? Nur la tempo donos respondon al tiu ĉi tikla demando.
- - -
* vorko = grava publika konstruaĵo (aŭtovojo, ponto, tunelo ks)
_______________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


TEJO kongresos ĉijare en Vjetnamio, proksimjare en Israelo.




IJK DUFOJE SINSEKVE EN AZIO

Post trisemajna necerteco pri la loko de la 68-a Internacia Junulara Kongreso post la subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, la Estraro de TEJO decidis okazigi ĝin en Hanojo, Vjetnamio, kiu ĉi-jare gastigos ankaŭ la 97-an Universalan Kongreson de Esperanto. Decidita estis ankaŭ la loko de la TEJO-kongreso en 2013. La 69-a IJK okazos en Israelo.

Pli da informoj pri ambaŭ decidoj legeblas en la intervjuo kun la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj kun la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar.


VERKISTINO ELI URBANOVÁ FORPASIS

La ĉeĥa Esperanto-verkistino kaj Honora Membro de UEA Eli Urbanová forpasis la 20-an de januaro 2012 en Prago. Ŝi naskiĝis la 8-an de februaro 1922. Profesie instruistino, ŝi esperantistiĝis en 1948 kune kun Štefo Urban , ŝia edzo ĝis 1955 kaj aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961). Ambaŭ membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ ekverkis en Esperanto. Jam en 1940 Eli Urbanová aperigis poemaron en la ĉeĥa. En la periodo 1952-1957 ŝi ricevis dek premiojn en literaturaj konkursoj, i.a. la unuan premion pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954 .
Fortan impulson al la verkado de Urbanová donis ŝia amikiĝo kun Julio Baghy, kun kiu ŝi ekkorespondis en 1952 kaj kiu vizitis Pragon en 1956. Ŝi aperigis la poemarojn Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996; dulingva, kun ĉeĥa parto tradukita de Josef Rumler ), El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp' (2003) kaj Prefere ne tro rigardi retro(2007). Ŝia! j poemoj aperis ankaŭ en la kolektoj Kvarfolio (1976) kaj Eli Urbanová - nuntempa Esperanta poetino (2005), kaj en Esperanta antologio (1958 kaj 1983). Ŝia literatura ĉefverko tamen estas la ampleksa aŭtobiografia romano Hetajro dancas (1995), pro kiu ŝi ricevis la OSIEK-premion en 2001.
Eli Urbanová multe artikolis pri Esperanto en la ĉeĥa kaj instruis la lingvon. En 1957 ŝi estis unu el la fondintoj de Internacia Verkista Asocio. IVA funkciis dum deko da jaroj kaj estis en 1983 sekvita de Esperantlingva Verkista Asocio, en kiu ŝi ankaŭ membris. De 1975 ĝis 1980 ŝi estis juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA. En 2003 OSIEK dediĉis sian konferenco en Prago parte al ŝia verkaro. La prelegaro, titolita laŭ la konferenca temo Intimaj temoj en la Esperanto-beletro, aperis en 2005.
Membro de la Akademio de Esperanto ŝi estis de 1986 ĝis 1995. En 1982 Eli Urbanová fariĝis honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. En 1996 ŝi ricevis la saman distingon de UEA, al kiu ŝi aliĝis jam en 1950.

UEA INVITAS AL TERMINOLOGIA TREJNADO

Subtene al siaj junaj membroj, UEA ofertas al du studentoj la eblon partopreni trejnadon pri terminologio en la Universitato de Vieno ekde la 8-a ĝis la 14-a de julio ĉi-jare. Instruos mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado. Studentoj povos ricevi ses universitatajn poentojn (laŭ ECTS) pro partopreno en tiu ĉi intensa unusemajna kurso, post kiu eblos ekzameniĝi kaj, kaze de sukceso, ricevi oficialan atestilon de Terminologia Manaĝero, agnoskitan en 18 EU-landoj.

UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn, restadon kaj unusemajnan bileton por la publika trafiko en Vieno. Kandidatiĝojn oni sendu al la komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, Mélanie Maradan, maradan@uea.org. Detalaj informoj troviĝas en la koncerna PDF-dosiero. La limdato por kandidatiĝoj estas la 8-a de aprilo 2012.

Kiu opinias tian instigon al faka laboro subteninda kaj volas ebligi terminologiajn aktivadojn ankaŭ en estonteco, povas donaci al Fondaĵo Wüster, la speciala fondaĵo de UEA por tiu celo.

_____________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-01-23

Zorgu pri via haŭto!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

zorgu_hauto.mp3 Listen on Posterous

En la suda hemisfero, alvenis somero. Varmege brilas la suno, homoj libertempas, kaj sunbaniĝo sur belaj plaĝoj kaj naĝbasenoj estas ofta elekto de turistoj. Kaj eĉ el la norda parto de la mondo alvenas tiuj, kiuj povas forkuri el neĝo kaj malvarmo kaj ĝui nian bluan ĉielon. Meze de tiom da feliĉo, tamen, unu parto de nia korpo endanĝeriĝas: la haŭto.

Kvankam medicino tute ne eltrovis la fonton de eterna juneco, tamen koncerne maljuniĝon de la haŭto ĝi rekomendas, ke oni zorgu pri ĝi ekde infana aĝo. Ĝenerala maljuniĝo estas iaspeca genetika determino, laŭ vivocikloj. Ĉi tio ne estas ŝanĝebla. Sed eksterajn faktorojn, ekde frua aĝo, oni povas mildigi, prenante sanajn vivkutimojn. Kaj eĉ por nejunaj homoj, ĉiam estas tempo por direkti tiujn vivkutimojn sur pli prudentan vojon. Unua rekomendo estas uzi kremojn, kiuj filtras ultraviolajn radiojn de la suno. Tro multe da tiaj radioj (kiuj ekzistas dum la tuta tago, eĉ se homo ne estas rekte sub la suno) povas bruligi, makuli kaj sulkigi la haŭton kaj eĉ kaŭzi haŭtkanceron. Protektajn kremojn oni devus konsideri ne kiel kosmetikaĵojn, sed efektive kiel preventan medikamenton – tiel ke nuntempe oni intencas devigi labordungantojn liveri ilin al laboristoj, kiuj submetiĝas al troa radiado. Alia rekomendo estas manĝado de fruktoj, precipe de tiuj, kies ŝelojn oni povas engluti: tio pligrandigas la kvanton da vitaminoj kaj fibroj. Ideale, oni devus manĝi po kvin porcioj da fruktoj ĉiutage. Eventuale oni povas kompletigi tion per vitaminaj piloloj, sed ĉiam sub kuracista gvidado: tro da vitaminoj povas damaĝi la korpon. Tria indiko por ĝenerala sano, speciale por haŭta sano estas korpekzercoj. Ili devas esti regulaj, moderaj, konstantaj kaj plezuraj. Tro streĉitaj korpekzercoj, male, povas kaŭzi problemojn. Kaj kompreneble, evitu tro fortan sunon! Ja ekzistas medikamentoj, kiuj resanigas kaj plijunigas la haŭton. Tiu estas bolanta kampo de medicinaj esploroj kaj certe aperos aŭspiciaj novaĵoj – ĉar, nu, temas pri homa vanteco kaj deziro sin montri bela. Sed nenia medicino estas pli efika ol la preventa. Ni konservu nian haŭton sana ekde frua aĝo per simplaj kaj sanaj vivkutimoj.
________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-01-22

Mastrumado de asocioj



mastrumado_asocioj.mp3Listen on Posterous

Mi estas kasisto de nia loka kantorondo. La jara buĝeto superas 10.000 eŭrojn. Niaj enspezoj venas ĉefe de niaj koncertoj kaj tiujn enspezojn ni bezonas por pagi la kostojn de la koncertoj. Dank'al saĝaj aranĝoj ni povas minimumigi la kostojn. Aliflanke la enspezoj el la vendado de koncertbiletoj estas kontentige altaj kaj la municipo donas al ni subvencion por nia loka kultura agado.

Fine de la buĝeta jaro preskaŭ ĉiam estas eta pluso en nia kaso. Tiu pluso akumuliĝas al financaj rezervoj kiujn ni povas uzi por investoj. Kiel kasisto mi do estas en komforta situacio, ĉar mi povas rekomendi elspezi monon por investoj aŭ por tutsimple pliagrabligi nian asocian vivon per komunaj vojaĝoj. Ĉio tio tamen ne kondukas al redukto de niaj rezervoj. Do la mono restas sur ŝparkonto.

Mi menciis ke ni ricevas subvencion de la municipo por nia kultura agado. Tio ja estas subvenciinda agado, same kiel prizorgado de infanoj kaj gejunuloj aŭ popola klerigado. La celo de la E-asocioj tamen ĉefe nek estas rekte kultura nek rekte kleriga, sed politika. Nome la E-asocioj volas influi la ŝtatan politikon tiel ke Esperanto estu instruata en lernejoj kaj ke Esperanto estu aplikata kiel konferenca lingvo en internaciaj organizaĵoj.

Sed por tiu celo apenaŭ haveblas subvencioj. La E-asocioj devas do havigi al si la monon kaj por membrokotizoj inkluzive de donacoj kaj heredaĵoj, per vendado de instrumaterialo kaj aliaj esperantaĵoj, kaj per propraj aranĝoj kompareblaj kun la koncertoj de nia kantorondo. Temas pri internaciaj renkontiĝoj, seminarioj ktp. Se tiuj aranĝoj havas klerigan kaj edukan karakteron, tiam eblas ankaŭ ricevi subvenciojn.

Se la organiza forto de asocio ne sufiĉas, estas konsilinde ke du aŭ pluraj asocioj kunlaboru. Oni ja povas okazigi renkontiĝojn en limregionoj. Ekzemplo por tio estas la JES kiu okazas en kunlaboro de pola kaj germana E-junularo. Ekzistas ankaŭ la tradicio de Trilandaj Renkontiĝoj. La orientaj kaj sudaj limregionoj de Aŭstrio resp. ties translimaj regionoj ege bone taŭgas por tio. Mi ankaŭ intencas entrepreni ĉi-koncernajn iniciatojn.

Por sukcese mastrumi asocion mono ja estas grava, sed pli gravas iniciatemo, kunlaboremo kaj kapablaj gvidantoj. Se tio funkcias, la asocio restas alloga por la membroj kaj por la subtenanta publiko. Tiam ankaŭ la afero, pri kiu okupiĝas la asocio, ĝuos altan reputacion kaj tio ebligas pluan kreskadon.
______________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Necesas nova paradigmo


paradigmo.mp3Listen on Posterous

Ni volas kompreni la mondon kaj la fenomenojn kiuj regas nian vivon, por ke ni ricevu gvidliniojn por nia agado. En la scienco ekzistas specifa nocio por tiu vido de la mondo, nome la scienca paradigmo. El Vikipedio mi prenis jenan priskribon:

Scienca paradigmo, el la greka (παράδειγμα parádeigma), estas aro de strukturoj aŭ vidpunktoj pri la mondo de iu scienca komunumo. Scienca paradigmo inkluzivas modelojn, teoriojn, presupozojn kaj valorojn.

Laŭ Thomas Kuhn estas periodoj de "normala" scienco, en kiuj ĉiuj sciencistoj havas saman vidpunkton, t. e. laboras ene de la sama paradigmo. Tio daŭras ĝis la apero de anomalioj, t. e. nevulgara okazaĵo aŭ neregula afero, ne klarigebla de la tiamaj reguloj aŭ leĝoj, io kion la kutimaj teorioj ne povas ekspliki. Tiam novaj teorioj estas proponataj kaj oni bezonas repensi la sciencajn konceptojn. Tio nomiĝas "krizo de paradigmo". Tiuj krizoj okazas tre malofte. Kuhn proponis kiel ekzemplon la "kopernikan revolucion". La modelo de Tero kiel centro de Universo estis anstataŭita de alia, en kiu la Suno estas la centro de la Universo. Tiu malfermas pordojn al novaj "neperfektaĵoj" en la universo, kiel la elipsaj orbitoj de Keplero kaj la krateroj en Luno de Galileo.

Montro de paradigma krizo estas la apero de hipotezo ad-hoc. Tio okazas kiam aperas nova teorio kiu estas stranga al tiama paradigmo. Oni proponas hipotezon ad-hoc por klarigi tion kion nova teorio ne sukcesis ekspliki. Ekzemple, kiam Alfred Wegener proponis la teorion pri la movo de kontinentoj, oni ne povis klarigi kial ili moviĝas. Sed estas fakto ke ili moviĝas (epur se muove, dirus Galileo...). Oni sugestis ke la gravita forto estas la kaŭzo de la movo de kontinentoj, malgraŭ ke ne estas ia scienca pruvo de tio. Tiu hipotezo ne daŭris, sed permesis ke oni pasu al aliaj problemoj en la teorio, ĝis oni malkovris la veran motivon de la movo.

Jürgen Habermas havas malsaman vidpunkton pri paradigmo. Laŭ li, eble estas kelkaj paradigmoj samtempe, ĉar ĉiu aro de sciencoj bezonas sian paradigmon. Do estus nune la Paradigmo de Materialisma Serĉo por natursciencoj, Paradigmo de Konstrua Serĉo por homaj sciencoj kaj Paradigmo de Kritika Demando por filozofio.

Rilate al la disvastigado de Esperanto ankaŭ ĝis nun regis certa paradigmo kaj mi opinias ke unuflanke la mondo dum tiuj 125 jaroj de ekzisto de Esperanto multe ŝanĝiĝis kaj ke aliflanke nia kompreno pri multaj fenomenoj decide pliboniĝis. Tial eblas renversi la regantan paradigmon kaj anstataŭi ĝin per nova kiu liveros al ni taŭgajn gvidliniojn por nia agado. Jen temo por alia sonartikolo.
_________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Ĝemelinoj kiel lakto kaj ĉokolado


duopo_lakto_cxoko.mp3Listen on Posterous

En Lepsiko geedza paro havas ĝemelinojn el kiuj unu filino havas helan haŭton kiel la patrino kaj la dua filino estas preskaŭ same malhelhaŭta kiel la patro el Niĝerio. La ŝancoj por tia nigra-blanka duopo staras 1:1 miliono.

Se malhelhaŭta viro kaj helhaŭta virino ricevas ĝemelojn, ĉiuj homoj atendas 2 infanojn kun haŭto kiel kafo kun lakto. En Lepsiko tamen geedza paro estas tre fiera pri siaj du filinoj kiuj aspektas kvazaŭ kiel lakto kaj ĉokolado. La 40-jara germanino kiu jam havas du filojn el antaŭa vivrilato kaj havas ankaŭ komunan filon kun sia niĝeria vivopartnero jam antaŭĝojas pri la konfuzaj rigardoj kiam ŝi dum printempo promenos kun sia "bunta" familio.

Oni povus kredi ke tiaj ĝemeloj estas sensaciaj. Tamen por humangenetikisto ĝemelinoj kiel la hela Leonora kaj la malhela Lucia ne estas sensacio kvankam la ŝancoj pri blanka-nigra duopo fakte estas treege malgrandaj. Sed tiaj kazoj jen kaj jen aperas. Verŝajne en la aktuala kazo temas pri duovaj ĝemelinoj kiuj samtempe kreskas en la utero de la patrino, naskiĝas samtempe, sed tamen ne havas pli da komunaj trajtoj ol normalaj gefratoj. Duovaj ĝemeloj de gepatroj kun malsama haŭtkoloro do ne pli similas unu al la alia ol la filoj de la konata tenisĉampiono Boris kaj lia edzino Barbara Becker. La unua filo pli similas al la malhelhaŭta patrino, dum la dua filo similas pli al la ruĝblonda patro.

Krome la haŭtkoloro ne miksiĝas kiel en la biologia eksperimento de Gregor Mendel en kiu ruĝaj kaj blankaj floroj ĉiam miksiĝis al rozkoloraj. Laŭ genetikistoj estas diversaj genoj kiuj regas la haŭtkoloron. Oni ne jam precize konas la funkcimekanismon. Eĉ ĉe unuovaj ĝemeloj malofte povas aperi diferencoj en la haŭtkoloro. Plej diversaj faktoroj ludas rolon rilate al la haŭtkoloro. Kaj krome la haŭto de bebo povas iom malheliĝi dum la tempo. Do la helhaŭta ĝemelino post kelkaj jaroj eble pli similos al la pli malhelhaŭta fratino.

Nunmomente ĉiukaze la gepatroj de la lepsikaj ĝemelinoj estas tute entuziasmaj pri siaj nigra-blankaj filinoj - same kiel estis ĉe paro el Berlino en la jaro 2009, kiam la germana patro kaj la patrino el Ganao ricevis ĝemelojn kun malsamaj haŭtkoloroj. Kaj en Britio estis mikskolora paro kiu dufoje sinsekve ricevis ĝemelinojn kun haŭtkoloro kvazaŭ kiel lakto kaj ĉokolado.
____________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-01-21

Aŭtomatizitaj servoj



automatizitaj_servoj.mp3Listen on Posterous

Dum vintraj labortagoj mi ĉiumatene veturigas mian edzinon al la stacidomo kiu troviĝas en distanco de 2 kilometroj. Tute proksime al nia domo troviĝas benzinstacio kiun ni preterpasas. Ni vidas la elektronikajn ŝildojn kun la aktualaj prezoj de benzino. La prezoj povas ŝanĝiĝi plurfoje tage. Nuntempe ili estas konsiderinde pli altaj ol antaŭ 2 semajnoj ĉar la kurzo de la eŭro rilate al la dolaro falis. La mirinda afero estas ke ne nur la prezoj montriĝas sen iu ajn homa interveno surloke, sed ankaŭ la tuta prenado de benzino funkcias plenaŭtomate. Do la solaj homoj ĉe la benzinstacio estas la klientoj.

Simile okazas ĉe la stacidomo. En ĝi haltas nur regionaj trajnoj kaj ankaŭ ĝi funkcias tute sen homoj deĵorantaj tie. KIam alvenas trajno, oni anoncas ĝin per laŭtparolilo, sed la voĉo venas el komputilo. Nur en la trajno mem deĵoras lokomotivestro kaj konduktoro por la pasaĝeroj.

Post la stacidomo povas okazi ke mi volas depreni monon de mia konto ĉe ŝparkaso. Je la 7-a kaj duono matene la giĉetoj ne jam estas malfermitaj, sed tio ne ĝenas min. Kvankam la pordo de la banko estas ŝlosita mi povas malfermi ĝin per mia bankomat-karto kaj povas eniri antaŭsalonon kie troviĝas diversaj aŭtomatoj per kiuj mi povas ricevi monon aŭ ĝiri monon. Mi povas ankaŭ elprinti mian konteltiron se mi volas.

Sed tiu aŭtomatizita mendado de servoj kaj la sekva pago - kiel okazas ekzemple ĉe la biletaŭtomatoj en la stacidomo - ne nur funkcias ĉe tiaj publikaj maŝinoj, sed ĝi funkcias ankaŭ hejme ĉe la propra komputilo. Oni bezonas por tio aliron al la interreto kaj printilon kaj jen oni povas plani, mendi kaj pagi ekz. flugvojaĝon ĉu interne de Eŭropo ĉu ĉirkaŭ la mondo. La vizito al vojaĝagentejo fariĝis superflua kaj anstataŭ trafoliumi dikajn katalogojn oni vizitas la koncernajn retpaĝojn de turismaj entreprenoj kaj oni esploras la lokajn cirkonstancojn ekz. per Guglo-mapoj.

Kiam mi pasintjare mendis mian flugvojaĝon al Britio per RyanAir mi elprintis miajn flugbiletojn mem kaj samtempe mi mendis la trajnbiletojn por la fervojo de la flughaveno al la urbo. Post la mendo mi ricevis kodon kiun mi notis kaj - alveninte en la flughaveno Londono-Stansted mi entajpis la kodon en biletaŭtomaton kiu poste elkraĉis la menditajn biletojn. Per tiu procedo mi ŝparis multe da mono ĉar la biletoj kostis en tiu kazo nur ĉirkaŭ la duonon de la ordinara prezo.

Oni ja bezonas certan lertecon por uzi ĉiujn aŭtomatojn kaj precipe maljunuloj povas havi problemojn. Sed mi ne volas plendi: La progreso estas vere okulfrapa. Nun eblas konkeri la mondon jam de la hejma komputilo. Eĉ se multaj servoj funkcias sen interveno de homoj, finfine eblas renkonti multajn aliajn homojn kaj do ne estas manko de personaj kontaktoj. La aŭtomatoj tiel ne nur plifaciligas nian vivon sed ankaŭ malfermas al ni la eblecon plibeligi nian vivon.

_________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!



2012-01-18

Maltaj Proverboj



Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA


Spracherfindung und ihre Ziele, Lingvistiko, Gesellschaft für Interlinguistik, 2011. Dek kontribuaĵoj al la jara kunveno de la Asocio por Interlingvistiko, 26-28 novembro 2010. Prezo: 20.10 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8758

200 maltaj proverboj kun paralela Esperanta traduko, Legolibroj, Malta E-Societo, 2011. Prezo: 8.10 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8759



2012-01-17

Tango


tango.mp3 Listen on Posterous

La nomo Tango ŝajne devenas el lingvo de la afrikaj sklavoj en Ameriko, kiel ankaŭ la nomoj de parenca muziko milongo (milonga).

La nuna tango naskiĝis en la bordeloj de Montevideo kaj Bonaero, en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. Ĝin influis la muzikoj de la enmigrintoj venintaj el Italio kaj Germanio. Ĝi estis komence muziko de la plej malaltaj sociaj tavoloj, kaj la danco ankoraŭ montras trajtojn de la originloko. En la komenco de la 20-a jarcento aperis la unuaj konataj komponistoj kaj muzikistoj. La unua tango kun konata aŭtoro estas El entrerriano (Tiu el Entre Ríos), de Rosendo Mendizábal, publikigita en 1898. Iom post iom la tango modiĝis, kaj atingis pli altajn sociajn klasojn. Ankaŭ komenciĝis la internaciiĝo, precipe pere de la filoj de riĉaj familioj vojaĝantaj al Parizo. Ankaŭ la interpretistoj profesiiĝas kaj alvenas pli spertaj komponistoj. La jaroj 20-aj kaj 30-aj fariĝas ora epoko por la tango. La ĉefa figuro estas Carlos Gardel, kiu famiĝis tutmonde. Li komponis grandan parton de la muziko de siaj tangoj, dum pri la tekstoj zorgis lia amiko Alfredo Le Pera. Iliaj tangoj fariĝis klasikaĵoj. Gardel partoprenis diversajn filmojn kaj kantis en Parizo kaj Novjorko. Post lia frua morto en aviadilakcidento en Medellín, Kolombio, li fariĝis mito por la argentinanoj. Aliaj gravaj figuroj tiutempaj estis muzikistoj kiel Pascual Contursi, Juan Carlos Cobián, Julio de Caro, Osvaldo Fresedo, kaj kantistoj kiel Ignacio Corsini, Sofía Bozán, Rosa Quiroga aŭ Agustín Magaldi. En la 40-aj jaroj la tango firmiĝis. Kvankam ĝi transiris al la riĉaj scenejoj, plu restis la popola karaktero, kaj la mito de la kvartaloj. Formiĝis diversaj orkestroj, kaj brilis la tekstoj de Enrique Santos Discépolo, Homero Manzi, Enrique Cadícamo, Cátulo Castillo kaj Osvaldo Pugliese. Post ia stagno, alvenis renovigo de la tango. La plej konata figuro estas Ástor Piazzolla, tre influita de la modernaj kurentoj de la klasika muziko (interalie de Igor Stravinski kaj Béla Bártok), kiu tial suferis fortajn kritikojn de la puristoj. Nuntempe estas ofta la mikso kun aliaj tipoj de muziko, kiel la ĵazo, la roko aŭ la elektronika muziko. Konataj grupoj estas Bajofondo Tango Club, Tanghetto aŭ Gotan Project, kaj muzikistoj kiel Adrián Iaies kaj la saksofonisto Miguel de Caro, inter aliaj. Carlos Gardel - Adios Muchachos -Tango

Embedded media -- click here to see it.

Astor Piazzolla Libertango (originala versio)

Embedded media -- click here to see it.


___________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-01-16

Volontula kaj honorofica laboro


volontula_honorofica.mp3 Listen on Posterous

En la agado por Esperanto estas nur malmultaj homoj kiuj povas perlabori monon por vivteni sin tiel. Por ĉiuj aliaj Esperanto estas eksterprofesia dediĉo kiu laŭ la kapabloj de la aganto funkcias je nivelo de amatoro aŭ de profesiulo. Por la funkciado de socio honorofica laboro estas ege grava. En tiu kazo ne temas pri simple amatora laboro, sed pri laboro kiu havas ĉiujn trajtojn de profesia laboro. La sola diferenco al plene profesia laboro estas nur ke ĝi estas nedeviga por la aganto kaj apenaŭ alportas monan kompenson.

Se oni laboras honorofice tio okazas plej ofte en la kadro de organizaĵo, sed la ekzemplo de la Esperanta Retradio montras ke ankaŭ eblas labori memstare kaj tamen honorofice. Honorofica laboro estas ankaŭ nomata volontula laboro. Ni do prilumigu la nociojn "amatoro" kaj "volontulo" kaj eksciu kion diras pri ili Vikipedio: Amatoro (de latina. amare, ami) estas persono kiu faras ion ĉar li aŭ ŝi ŝatas aŭ amas tion fari. Malsame, profesiulo, aŭ iu kiu deziras esti profesiulo, faras ion kun la celo gajni monon farante tion. Alia vorto por amatoro estas diletanto. La vorto amatoro estas foje uzata por iu, kiu ne plenumas sian taskon sufiĉe bone. Amatoro ofte scias malpli pri la tasko ol profesiulo. Volontulo estas homo, kiu plenumas iun publike utilan laboron senpage, volonte, ĉu enlande, aŭ eksterlande. Kadre de Eŭropa Unio (EU) establiĝas volontulaj centroj, kiuj peras volontuladon kadre de EU kun beneficoj al la volontuloj el la buĝeto de EU. Ekster Eŭropo volontuladon peras UN-Inform-Centroj. La centroj akreditas sendantajn volontulajn organizojn kaj akceptantajn volontulajn organizojn. Oni distingas volontuladon: 1-e individuan, neorganizitan 2-e organizitan (inkluzive de membra principo) 3-e volontulan servon kiel specifan formon de organizita volontulado. Akrediton por volontulado povas ricevi civitana societo, eklezio aŭ religia asocio, aŭ fondaĵoj Sendanta volontula organizo en akreditita reĝimo sekurigas por la volontuloj informojn, trejnadon, asekuron, kaj sekurecon dum sendado al akceptanta volontula organizo. Ne eblas akcepti volontulojn por sia propra utilo kaj sendi volontulojn al fizikaj personoj. Volontulado okazas mallongtempe, dum malpli ol tri monatoj, aŭ longtempe, dum pli ol tri monatoj. Ekzistas ankaŭ malvolontuloj, nome civilservantoj kiuj anstataŭ servi en armeo plenumas iun socian laboron dum servoperiodo. Rilate al la agado por Esperanto ne ekzistas internacia organizaĵo kiu grandskale organizas volontulan laboron. Principe tion ja povus fari UEA: En la Centra Oficejo ja jen kaj jen laboras volontuloj, sed evidente estas problemo krei taŭgan laboron por taŭgaj volontuloj. Kutime volontuloj ja estas junaj homoj, sed en Esperantujo estas multaj pensiuloj kiuj disponas pri multaj spertoj, disponas pri sufiĉe da libera tempo kaj kiuj ne bezonas monan kompenson por kunlaboro. Ekzemple ĉe la Esperanta Retradio tri el la kvar daŭraj laborantoj estas pensiuloj kaj la kunlaboro bonege funkcias.
________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-01-15

Elegantaj bicikloj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Estimata aŭskultanto de la Esperanta Retradio: laŭ via opinio, kiu estas la plej eleganta veturilo iam inventita? Ĉu franca reĝa kaleŝo el la 18-a jarcento? ĉu moderna sportaŭtomobilo de la marko Ferrari? ĉu transsone rapida aviadilo? Laŭ mia propra opinio, neniu el tiuj fame konataj maŝinoj superas la elegantecon de... biciklo.

Kun kesteto antaŭe, aŭ sen ĝi; kun bagaĝujo malantaŭe, aŭ ne; nigra, arĝentkolora aŭ alikolora, kun dikaj aŭ maldikaj pneŭmatikoj, bicikloj plu ĝuas prestiĝon tra la tuta mondo, jaro post jaro. Multaj homoj daŭre interŝanĝas klimatizilojn de luksaj aŭtomobiloj favore al agrabla venteto sur la vizaĝo, dum bicikla promeno.

La unuan biciklon oni konstruis en Francujo, en la fino de la 18-a jarcento, tute el ligno. Ĝi ne havis pedalojn, kaj oni puŝis ĝin per la piedoj, rekte sur la grundo. Tuj poste, en Germanujo, oni produktis modelon kun stirilo, kaj poste infanan modelon. Nur meze de la 19-a jarcento oni aldonis pedalojn, kiujn komence oni ligis al la antaŭa rado; tiutempe oni supozis, ke se la antaŭa rado estus pli granda, tio faciligus la veturadon. Pasis longa tempo ĝis oni almetis kaŭĉukajn pneŭmatikojn por mildigi la aferon. La ceteron de la historio ni ĉiuj konas, de dentradoj por kontroli rapidecon ĝis la uzado de malpezaj, korodimunaj substancoj kaj aliaj aldonaĵoj por komfortigi biciklojn. Nuntempe en Brazilo, oni eĉ produktas biciklojn fabrikatajn tute el plasta materialo elprenata el uzitaj boteloj kaj aliaj plastaj objektoj. Tiamaniere, bicikloj fariĝas duoble mediprotektaj veturiloj.

Bicikloj estas tiel ŝatataj, ke biciklad-konkuroj fariĝis populara sporto en multaj landoj. En Francujo, ekzemple, longa biciklokurado estas grava sporta evento, kaj same en olimpikaj ludoj. Kaj ankaŭ inter Esperantistoj oni faras longajn vojaĝojn, eĉ internaciajn, kiel organizas BEMI – Biciklista Esperantista Movado Internacia. En Danlando, Ĉinujo, Germanujo kaj Nederlando amaso da homoj uzas biciklojn ĉiutage. En la brazila urbo San-Paŭlo 500 mil homoj tion faras ĉiutage. La populareco de bicikloj tiel disvastiĝis, ke oni ĉie konstruas vojojn speciale por ili, kaj rezervas lokojn por ili en vagonaroj. Kaj estas konata fakto, ke regula biciklopromenado, krom amuza, estas tre saniga korpekzerco.

Ĉarma, amuza, malmultekosta, saniga kaj mediprotekta! Jen kial mi reasertas, ke biciklo estas ja la plej eleganta veturilo en la mondo.


______________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!