Traserĉu tiun blogon

2011-09-30

Esperanta Retradio: Taskoj por pensiuloj

Taskoj por pensiuloj

taskoj_pensiuloj.mp3 Listen on Posterous

retiredcouple.jpg

Se oni estas pli ol 60 jarojn aĝa kaj ne plu profesie laboras, tiam oni havas principe multe da libera tempo. Libera tempo ja ne estas malplena tempo, sed tempo pri kiu oni mem libere povas disponi. Oni povas doni la taskojn al si mem kaj oni povas mem decidi kiel rapide oni volas plenumi tiujn taskojn. Per tio la vivo povas ricevi novan sencon kaj oni povas esti utila al aliaj.

Tio validas unuavice por la propra familio. Oni povas helpi al siaj gefiloj en la konstruado de domo, en la ekipado de loĝejo, oni povas disponigi manĝojn por ili okaze de vizito kaj oni povas helpi aranĝi multajn aferojn. Se oni havas genepojn eblas eĉ transpreni la vartadon kaj prizorgadon de la infanoj, se la gepatroj petas pri tio. Kaj tiam genepoj povas esti granda fonto de ĝojo.

Kutime la prizorgado de la familio estas pli ofte tasko de virinoj, dum viroj zorgas aŭ pri la teknikaj aferoj en la domo aŭ okupiĝas pri eksterfamiliaj aferoj. Tio povas ekzemple esti kunlaboro aŭ agado en kultura asocio ekz. en kantrondo. Tio estas por multaj homoj tre taŭga ebleco fari ion pozitivan kio levas la vivoĝojon kaj per kio oni povas pasigi la tempon kun saminteresuloj.

Sed oni povas ankaŭ esti kreiva kaj verki ion. Plej ofte temas pri spertoj el la propra vivo kaj ĝuste tiujn spertojn oni volas transdoni al la pli juna generacio. Oni povas eĉ volontule labori: Parenco mia kiu antaŭ jaro pensiiĝis nun denove sed volontule laboras kiel bankoficisto dum kelkaj tagoj ĉiumonate. Temas pri speciala banko por homoj kiuj en neniu alia banko ricevus konton pro bankrotiĝo.

Por aktivaj esperantistoj malfermiĝas granda agadkampo. Ili povas okupiĝi pri la lingvo kaj ĝia disvastigo. Tio kompreneble hodiaŭ postulas regadon de la komputilo kaj scion pri la eblecoj de la interreto. Eble en mia aĝo hodiaŭ ne jam estas multaj spertuloj pri komputiloj, sed certe post 10 jaroj estos konsiderinde pli da homoj kiuj post pensiiĝo scipovos lerte labori per la komputilo kaj aliaj modernaj teknikaj rimedoj. Pro tio estas des pli grave ke la malmultaj esperantistoj kiuj estas spertaj kaj rilate al la lingvo kaj rilate al la uzo de modernaj teknikaj rimedoj laboru kaj kunlaboru por kreskigi Esperanton.

Labori por Esperanto kune kun aliaj estas tre kontentiga afero kaj mi do povas varme rekomendi tion al ĉiu kiu havas la eblecon pri tio.

2011-09-29

Esperanto Retradio: Ni devus renkontiĝadi

Ni devus renkontiĝadi

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando

Ni_devus_renkontiĝadi.mp3 Listen on Posterous
Anjo_dum_arkones

Laŭ la universala opinio la interreto liveras al siaj uzantoj preskaŭ ĉion. Sur la ekrano de komputilo aperas koloraj kaj moviĝantaj bildoj, kiujn akompanas stereofonia muziko kreanta spacon de sonoj. Ili atingas la orelon ĉiuflanke, kaj vi havas la impreson, ke vi partoprenas realan mondon. Kiom multaj el ni ravitaj de la nuntempaj teknikeblecoj subiĝas al tiu ĉi iluzio, tiel ke post kelka tempo ni ĝuas ĉi-oportunan manieron ĉeesti diversajn eventojn. Malgraŭ ke post sufiĉe nelonga tempo pasigita antaŭ la komputilo mi fariĝas laca, entiras min la ebleco trarigardi fotojn aŭ filmojn, aŭskulti sonregistraĵojn de prelegoj aŭ koncertoj kaj sekvi interŝanĝojn de opinioj dum diversaj diskutoj. Ĉu vi ankaŭ konas tion?

Sed kiam mi iras al koncertejo aŭ al teatro, eĉ post plurhora spektado, eĉ kiam kelkfoje oni devas stari, mi revenas hejmen kontenta kaj ripozinta, spertinte neripeteblajn intimecon kaj plezuron. Nur tiam, kiam oni troviĝas inter aliaj homoj, oni povas resenti ĉiujn nuancojn de la evento, kiu vere okazas antaŭ viaj okuloj. Ĉar inter vi kaj muzikisto aŭ aktoro, inter vi kaj aliaj aŭskultantoj aŭ spektantoj, inter vi kaj via interparolanto - ekestas siaspeca streĉo, kiu forte stimulas vin reciproke.

Ĉi-jare kiel kutime en la pola Poznano okazis fama E-aranĝo ARKONES, kies nomo estas mallongigo de ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Sen amika instigo, anstataŭ partopreni ĝin, mi certe restus hejme inter miaj kutimaj ĉiutagaj zorgoj. Bonŝance estis alie. Mi ricevis permeson de miaj proksimuloj kaj mi forveturis. Surloke mi renkontis multajn esperantistojn, kiujn mi ĝis nun konis nur de la retaj fotoj aŭ E-podkastoj. Mi povis interparoli kun ili, premi iliajn manojn, amike brakumi ilin. Mi pasigis multajn horojn en E-etoso, aŭskultis prelegojn, koncertojn, spektis teatraĵojn, interŝanĝis varmajn rigardojn kaj sincerajn ridetojn. Mi ektroviĝis en tute spontanaj situacioj, kiuj postulis nature reagi kaj permesis kontroli miajn lingvokonon kaj lingvouzon. Kiam vi kuraĝas interparoli dum E-aranĝoj, vi rapide konscias, ke estas nenio por timi. Ĉiuj estas afablaj, eĉ se vi stumblas. Nur la publika uzo de ĉiu fremda lingvo je kiu ajn nivelo estas la unusola maniero por plene posedi ĝin. Tio ĉi vere kontentigas kaj instigas daŭrigi la pluan aventuron kun nia bela lingvo Esperanto. Ni uzu la interreton por informiĝi, ni nepre aŭskultu E-podkastojn, ni interparolu per Skajpo, sed krom tio, kiel la homoj ni devus renkontiĝadi.

Kaj por la fino mi proponas al vi aŭskulti fragmenton de la kanzono titolita „Mi trovis patrujon", kiun mi registris dum la okazinta en la ARKONES koncerto de Anjo Amika, kies repertuaro tre trafis mian gustosenton. Bonvolu aŭskulti.


Laste aperis en libroservo de UEA

Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA


8685.jpg

Revado, Rêverie, KD-oj, DownBridge Publishing, 2011. Po 10 kantoj etno-progresivaj en Esperanto kaj la itala. Prezo: 14.10 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8685

8691.jpg

Ĉio komenciĝis ĉe la Verda / Zaczęło się na Zielonej, Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto / O Ludwiku Zamenhofie, jego rodzinie i początkah espe. Zbigniew Romaniuk, Tomasz Wiśniewski, KD-oj, 2011. Voĉlegita versio de la samtitola libro. Prezo: 7.20 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8691



2011-09-28

Esperanto Retradio: Mia dentokuracisto

Mia dentokuracisto

mia_dentokuracisto.mp3 Listen on Posterous

DSC00191.JPG

Dum la pasintaj monatoj mi sufiĉe ofte vizitis dentokuraciston, ne ĉar okazis iu grava damaĝo, sed ĉar sinsekve unu dento post la alia bezonis kuracadon resp. riparadon. Mi tre ŝatas mian dentokuraciston kiu prizorgas min jam de pli ol 30 jaroj. Lia praktikejo estas 30 km for de mia loĝloko kaj do estas multaj aliaj dentokuracistoj en la proksima ĉirkaŭaĵo, sed mi konas lin jam de mia lerneja tempo kaj ni estis kune en la sama junulara grupo. Sed estas ne nur pro tio ke mi restis fidela al li. Li ankaŭ vere zorgas konservi la dentojn, do li entreprenas ĉion por ne ekstrahi ilin.

La sociala asekuro pagas la kuracadon kaj la riparadon, do la normalajn plombojn, sed ne la dentokronojn kaj ne la dentoimplantaĵojn. Se oni volas havi tiajn protezojn oni devas elspezi sufiĉe multe da mono. Kiam antaŭ pli ol 20 jaroj malfermiĝis la limoj al la eksaj komunismaj landoj en centra Eŭropo, la tieaj dentokuracistoj ofertis tiajn servojn je duona prezo aŭ eĉ malpli. Tial ekestis signifa translima medicinturismo. Tamen ne estas tiel facile ŝanĝi de sia hejma dentokuracisto al eksterlanda, ĉar oni ja bezonas ankaŭ kuraciston en la proksimo. Do kvankam multaj homoj veturas al Hungario por ricevi novajn dentojn, ankaŭ la hejmlandaj kuracistoj tenas la pacientojn, ĉar ili ja ofertas "plenan servon" kaj daŭre estas je dispono sen bezono de granda vojaĝo.

Kaj se oni sidas sur la kuraceja seĝo, dum la plej longa tempo oni estas prizorgata de la helpantino. Ŝi informas, prenas eblan timon aŭ premon kaj eblas agrable babili kun ŝi. Kaj tiel la restado ĉe la dentokuracejo tute ne plu estas timiga afero, sed alportas eĉ iom da vivoĝojo. Mi ne scias ĉu mi povus havi tiajn sentojn en eksterlando. Mi pensas ke en hejmeca etoso estas plej agrable. Baldaŭ denove mi vizitos mian dentokuraciston.

2011-09-25

Radio VATIKANA: Gravaj Intervjuoj

radio-vatikan-498.jpg

La elsendoj en Esperanto de Radio Vatikana de la venontaj 2 semajnoj
proponos intervjuojn kun elstaraj esperantistoj.
 
Jen enhavolisto:
 
Merkredon la 28an de septembro: intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - unua
parto: lia esperantiĝo, la landnomigoj en la komencaj jaroj de Esperanto;
 
Ĵaŭdon la 29an de septembro: Intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - dua
parto: -io/ujo: la dusistema sistemo por landnomoj, kun rilato al ŝtataneco
kaj etneco. Ĉu esperanto estas facila lingvo? Jes, sed novaj radikoj ne
faciligas la komunikadon. Kiu estas "koristo"?
 
Dimanĉon la 2an de oktobro: septembra leterkesto.
 
Merkredon la 5an de oktobro: Intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - tria
parto: pledo por la nepra uzo de la Fundamento kaj la interreta projekto
dedichita al chi tiu celo. Senpage mendebla libro ("Esperanto estas facila")
 
Proponas fundamentajn vortojn fronte al senutilaj novaj vortoj. Kio estas
"kantrio"? Kio estas "insolacio"? Kion signifas "gracila" kaj "vizuala"?
Eble "autonoma" estas io rilate al nomo de aŭtomobilo, ĉu?
 
Ĵaŭdon la 6an de oktobro: intervjuo kun d-ro De Salvo: lia laboro por
kolosa vortaro itala/esperanto: ĉu la Fundamento kaj la oficialaj aldonoj
sufiĉas por diri ĉion en esperanto? La proverboj kaj dirmanieroj: ĉu
internacie kompreneblaj?
 
Bonan aŭskulton pere de radioondoj, aŭ interreto:
http://www.radiovaticana.org/it1/on_demand.asp?gr=esp
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
 
Centra Oficejo de IKUE


2011-09-24

Vinilkosmo necesas vian Helpon!

87193-kia-viv-039-ven-12252009-1356.jpg

En la lasta semajno, Vinilkosmo suferis gravan akcidenton.

1) Sendu konsolajn kaj kuraĝigajn mesaĝojn al Floréal Martorell (Flo);
2) Aĉetu nedamaĝitan KD-on pro la incendio;
3) Organizu donacajn kampaniojn favore al Vinilkosmo;
4) Petu helpon al aliajn esperantistojn.

Pli Informoj:
1) Katastrofo ĉe Vinilkosmo
http://sezonoj.ru/2011/09/flo/
2) Detrua fajro ĉe Vinilkosmo
http://www.liberafolio.org/2011/detrua-fajro-ce-vinilkosmo

Subskribu favorajn mesaĝojn en la retpaĝaroj indikitaj. Nepre diskonigu tiujn informojn al ĉiuj movadanoj.


2011-09-23

Esperanta Retradio: Kafo ne manku

Kafo ne manku

kafo_nemanku.mp3 Listen on Posterous

morris-steven-coffee-beans-in-a-scoop.jpg

Kiam mi parolis pri "Trinki kaj drinki" mi ne menciis trinkaĵon kiu por multaj homoj en la tuta mondo estas agrabla akompanaĵo dum la tuta tago. Estas trinkaĵo kiun oni konsumas ĉefe varma aŭ eĉ varmega. Ĝi donas energion, ĝi vekas vin, ĝi faras vin preta por komenci la tagon. Ne necesas longe pripensi pri kio temas: Kafo pliriĉigis la homan kulturon. Ĝi konkeris ĉiujn angulojn de la mondo, oni trinkas ĝin same en malvarmaj landoj kiel en la landoj kun tropikaj temperaturoj. La bezono por kafo estas tiel granda kaj forta ke ĝia manko povas kaŭzi politikan krizon kiel okazis en la tiama GDR kiam al la ŝtato mankis la mono por importi kafon.

Eĉ en Esperantujo la kafo trovis sian lokon, ĉu temas pri kafoklaĉa renkontiĝo aŭ kafoklaĉa rondo. Kafo tie kunligiĝas kun babilado en amika etoso, la kafoklaĉo. Kafejoj fariĝis kulturaj institucioj. La unua kafejo en Vieno ekfunkciis en la jaro 1685. Efiko de la kafo resp. de la kafeino ja estas stimulo de la cerbo kaj tial ĝi helpas krei etoson por kreivaj homoj kiel poetoj kaj literaturistoj. La kafejo estis kaj ankoraŭ estas loko por interŝanĝi informojn kaj ĝi eĉ servis por popularigi la interreton en la formo de la interreta kafejo.

La kafo aperis nur relative malfrue en la historio kaj tial ĝia konsumo ne estas trafita de iuj religiaj malpermesoj. Tial ĝi estas ankaŭ ege populara en la islama mondo. Ankaŭ tie kafejo estas loko por kunveni kvankam tie ne povas libere kunveni viroj kaj virinoj. En la okcidenta mondo la kafejo ja ankaŭ servas por nodi kontaktojn inter viroj kaj virinoj.

Sed ankaŭ la konsumo de kafo en la propra hejmo kaj en la laborejo estas rekorde alta. Por la preparado de kafotrinkaĵoj ekzistas kaj publikaj kaj privataj aŭtomatoj. La plej nova sistemo estas tiu de kafokapsuloj. Multaj homoj trinkas kafon ankaŭ vespere hejme, certe por ne ekdormi dum la spektado de televida programo. Mi mem trinkas kafon nur malofte kaj se entute nur matene, ĉar ĉe mi la efiko de la kafeino estas tiel forta ke mi ne povas ekdormi laŭ miaj kutimoj.

Kiam mi parolis pri "Trinki kaj drinki" mi ne menciis la kafon ankaŭ pro tio ĉar ĝi apenaŭ taŭgas por sensoifigi la homon. Oni tiucele en kafejoj servas kroman glason da akvo. Tamen por multaj homoj kafotrinkaĵo estas vivnecesa kiel akvo.

2011-09-22

Mesaĝo de Vinilkosmo

de: Vinilkosmo / EUROKKA <eurokka@club-internet.fr>

82874-vinilkosmo-esperanto-muzik-prod-mar-03022010-2038.jpg

Saluton gekaraj, 

Fajrego startis en la ekzercejo N° 7 kie ankaux estas la stokejo de la sonmaterialo por sonsistemo kaj registrejo, instrumentoj por la regsitrejo kaj ankaux granda parto de la stoko de diskoj eldonitaj de Vinilkosmo.
Eble vi ankoraux ne sciis kaj mi volas informi vin ke okazis incendio cxe Vinilkosmo dum al nokto de la 18a/19a de septembro.
Mi nun estas pritraktata tion kun la asekurkompanioj, estas komplika afero ĉar estis en tiu ejo la materialo de 3 bandoj ,  materialo de EUROKKA, materialo de Studio de la Trappe kaj la diskostoko de Vinilkosmo..
Felicxege la registreja studio ne fobruligxis ni sukcesis savi gxin ...kaj dauxre funkcias, sed mankos materialo kaj instrumentoj kiuj estis stokitaj en la stokejo.. sed baza materialo por registri  ne estis brulita.
 La valoro de ĉio kio estis tie estas ege granda kaj devas veni 5 ekspertoj el 5 malsamaj sekurkompanioj  jm venis 1 aliaj en la venontaj tagoj mi preparas tutan dosieron .. verŝajne la aliaj postuloj la samon ... kaj ili ankorau ne anoncis rendevuon ..
Ĝis kiam mi ne havos indikon pri kiom pagos la sekurkompanio por la materialo  kaj kiom por la ejo.. mi tute ne scias  niaj bezonoj ...
Mi tamen forte dubas ke la asekurkompanio pagos  por la tuto kaj ke per tio eblos aĉeti novan ekvivalentan son materialon .. nek ke ni povos represigi la detruitajn diskojn...
Ni vidos kion  anoncos la sekurkompanio...
cxiukaze estas preskaux certe ke la disko stoko ne estos repagita cxar mi ne subskribis specifan asekuron por diskostoko, sd mi vidos cxu  eblos ke parto estu konsiderata kiel materialo.. mi tamen dubas ..
La afero povas dauxri iom longe ĝis mi scios ..
ĉiukaze mi ne jam pretas ĉesigi .. kaj mallevi la brakojn ...
Ni ricevis multajn kuragxigajn kaj subtenajn mesagojn de homoj kiuj iel volas helpi..
ni informos en la venontajn semajnojn kion eblos fari por helpi Vinilkosmon ... post kiam la afero pri repago de la asekuro estos klara.
 
Tamen nia diskoservo dauxre funkcias  homoj povas aĉeti diskojn ĝis kompleta elĉerpiĝo de la referencoj detruitaj (resti kelkaj kvantoj en la oficejo) kaj ĉiuj referencoj ekde VKKD099 estas stokitaj en mia domo  do la malaperinta stoko koncernas nur la referencoj de 0 ĝis 99.
feliĉe .. la plej lastaj eldonoj ne malaperis ..
eblas ankaux elŝuti en nia elsxutejo por subteni nin ....
Nun la plej bona maniero  helpi nin atednate la rezultojn de la asekurkompanioj estas subteni nin aĉetante diskojn ĉe
www.vinilkosmo.com kaj elŝuti  albumojn en nia elŝutservo www.vinilkosmo-mp3.com

La projektoj lanĉitaj  dauxre aktualas .. tio estas  por oktobro la distribuado de la nova disko de Kajto "Duope" kaj la eldono de la disko "Amindaj" sen forgesi la novajn diskojn kiuj aperis ĉi somere  HHK2 (Hiphopa kompilo 2) kaj Revado de Rêverie, kaj iom antauxe La Afrika Kompilo, Samideano de Eterne Rima, Trajn' nenien de Dolchamar, Urbano de inicialoj dc, Duonvoĉe ... tutkore de Manuel, Brassens plu de Jacques Yvart...

Baldaux en oktobro alvenos la nova disko de kajto "Duope" kiu estas survoje kaj la disko de la Kuba bando "AMINDAJ"  do nepre homoj akiru la diskojn kaj tio alportos al ni mono por alfronti la venontajn monatojn ...
En oktobro ankaux alvenos Zhou-Mack por registri regean-afrobit'  albumon en esperanto  la unua ! (Rikardo, Roel Haveman, Miguel Gutierrez kaj Giuseppe Castelli  preparas tekstojn por li..)

Nun mi havas amasegon da laboro por  prepari dosierojn por la asekuroj kaj ekspertoj ...
Mi provos informi regule pri la evoluo de la situacio (kun fotoj) en nia Ipernity Pagxo cxe http://vinilkosmo.ipernity.com
kaj en nia Facebook pagxo cxe miaj notoj en http://www.facebook.com/flo.martorell
 
Tuj kiam eblos ni provos fari inventarion  por scii precize kiujn diskojn entute malaperis sed jam mi preskaux certas ke ne plu ekzsitas JoMo kaj Liberecanoj , Placxas al mi de kaj Tiel plu, la unua de dolcxamar, sen de persone , Kia viv' de Kore, Fek al Esperanto de La Pafklik, Duoble unu, Eksplodigos vian domon de LPG, Supernova, Inspir de Morice Benin.
Mi faros precizan inventarion tuj kiam eblos ..
En la oficejo restas kelkaj ekzempleroj de cxiuj por la kurantaj mendoj sed post tio estos finite por tiuj referencoj.
 
Mi rekontktos vin kiam mi havos pli da novajxoj

Plej muzikamike
Flo !
www.vinilkosmo-mp3.com
www.vinilkosmo.com
http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod
http://vinilkosmo.ipernity.com
http://www.facebook.com/flo.martorel
[sendita de Renato Corsetti] 



Esperanta Retradio: Kadenco kaj akĉento

Kadenco kaj akĉento

Kadenco_akcxento.mp3 Listen on Posterous

255.jpg

Ĉiu parolado enhavas elementojn de kantado. Dum parolado la sonalteco varias, ankaŭ la laŭteco kaj la rapideco. Do estas melodio, ritmo, takto en la parolado. Tiu variado de la sonoj en la germana nomiĝas "sonfalo" (Tonfall), la koncerna esperanta vorto ankaŭ esprimas tion per "kadenco". Tiu parolmelodio varias de persono al persono, de familio al familio, de socia aŭ regiona grupo al alia. Ĝi estas ligita al la koncerna lingvo de la homoj, sed ĝi ne estas firma parto de la koncerna lingvo, do ĝi ne estas necesa por ĝenerala interkompreno. Ĝi nur montras kiu oni estas aŭ de kie oni venas.

Ankaŭ Esperanton oni povas paroli kun plej diversaj kadencoj kaj oni tamen estas bone komprenata se oni respektas la ceterajn prononcregulojn. La kadenco estas elemento kiu vivigas kaj beligas la lingvon kaj ĝi donas al la lingvo individuan karakteron.

Kontraste al la kadenco la akĉento povas malhelpi la komprenon, ĉar paroli lingvon kun certa akĉento - nome paroli fremdan lingvon laŭ la maniero de sia propra lingvo - signifas paroli vokalojn kaj konsonantojn alimaniere ol laŭ la prononcreguloj de la koncerna fremda lingvo. Se ekzemple en la fremda lingvo oni diras "è" anstataŭ "é", tio jam povas kaŭzi miskomprenon resp. malhelpi la komprenon.

Se oni konsideras Esperanton fremda lingvo tio signifas ke oni parolas la sonojn de Esperanto laŭ la sonsistemo de la propra lingvo. Tio okazas se oni lernas Esperanton en kursoj kie la unuopaj lernantoj estas samlandanoj kaj ĉiuj laŭtlegas iujn tekstojn. Kompreneble lernantoj precipe en la komenco laŭtlegas kun forta akĉento kaj nun en la kurso ili aŭdigas tian paroladon kun akĉento al la aliaj kaj tiel ĉiuj senkonscie alprenas tiun paroladon kiel modelon, se ne la instruanto decide korektas kaj laŭte ripetas la tekston kun la korekta prononco.

Mi foje vizitis Esperanto-kurson kie la lernantoj tre pene legis la tekston kaj do dum la tuta leciono la lernantoj ne aŭdis bonan Esperanton. Mi do proponis al la instruantino ke fine mi laŭtlegu la tekston por ke ili aŭdu ĝin en flua Esperanto. Ŝi bedaŭrinde diris al mi ke ne plu estas tempo por fari tion. Mi supozas ke ofte kursoj estas tiaj kaj tiam ne estas mirinde ke komencantoj longan tempon restas komencantoj. Aŭskulti retradion povas helpi en tia situacio.

2011-09-21

Obama, Rousseff, Sarkozy, Kirschner, Calderon, Suliman - Mult-lingva Tago


El: Neil Blonstein <neil_nachum@yahoo.com>
Dato: 2011/9/21

dilma-obama-onu_pablo-martinez-monsivais_ap_20012011-600.jpg

Kadre de la cxefa prelegaro de la Gxenerala Asembleo de UNO mi au'skultis kaj vidis en plena cxambrego (cxirkau' 2,000 homoj) la estrojn de Brazilo, Usono, Kataro, Meksiko, Kazahxstano, Francio, Argentino, Libano kaj Koreio (en tiu ordo) inter la 9a kaj 13a horo hodiau'. Estis mia unua kaptado de la cxefaj prelegoj de la gxenerala asambleo dum  mia volantulado 3-jara. (En la ambasadora-diplomata sekcio devis stari cento de homoj--en la observanta sekcio mi kaptis segxon.)
 
Ban Ki-moon cxeestis dum kelkaj horoj.
 
Hodiau' estis mia plej mult-lingva tago cxe UNO de kiam mi ekvolantulis cxar Dilma Rousseff parolis portugale, kelkaj estroj parolis hispane, Sarkozy parolis france, Suliman arabe kaj mia kap-au'skultilo-tradukilo estis difekta! Mi devis lukti kun preskau' cxiuj miaj lingvo-scioj.
 
Rektaj kontaktoj kompreneble malfacilas. Hierau' mi vizitis la Brazilan Mision de UNO por la unua fojo hierau' pensante kiel akiri detalojn pri la programo de la brazila estrino.
 
Mi speciale gxuis la emfazon de D. Rouseff pri virinaj rajtoj/infanoj/edukado.
 
Ne precize amuza nek surprizega estas kiam duono de cxiuj diplomatoj/ambasadoroj/estroj foriris post la unuaj du prelegoj de Dilma Rouseff kaj Barack Obama. Cxu la aliaj ne gravas? Ankau' Dilma Rouseff foriris post prelego de Obama.
 
Estas pluraj samtempaj programoj/prelegaroj do mi ne povas esti certa kiuj iras kien.
 
Fotoj/filmetoj sekvos estontece.
 
Nijl

BAN KI-MOON JE LA INTERNACIA TAGO DE LA PACO



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 429
2011-09-21


BAN KI-MOON JE LA INTERNACIA TAGO DE LA PACO


internationalPeaceDayChildrensCompetition.jpg

La 21-a de septembro estas Internacia Tago de la Paco. Gxi estis proklamita de Unuigxintaj Nacioj kaj unuafoje prifestita en la jaro 1982. Jen la mesagxo de la Gxenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon por la Internacia Tago de la Paco:

Cxiujare dum la Internacia Tago de la Paco homoj cxirkaux la mondo dedicxas sin al senperforteco kaj harmonio inter cxiuj popoloj kaj nacioj. La paco estas nia misio, nia cxiutaga celo.

La cxi-jara temo fokusigxas cxe la aktuala demando de paco kaj demokratio. Demokratio estas kerna valoro de Unuigxintaj Nacioj. Gxi estas gravega por homaj rajtoj. Gxi liveras kanalojn por la malnodigxo de diferencoj. Gxi donas esperon al la margxenuloj, kaj potencon al la popolo.


Sed demokratio ne simple okazas; gxi devas esti flegata kaj defendata. La mondo bezonas ke vi elparolu; por socia justeco kaj libereco de la gazetaro, por pura medio kaj la potencigo de virinoj, por la regado de juro kaj la rajto havi ion por diri pr! i via propra estonteco.


Cxi-jare, gejunuloj estis en la unuaj batalvicoj por libereco. Mi salutas la aktivulojn kaj ordinarajn homoj pro ilia kuragxo kaj ilia decideco konstrui pli bonan estontecon.


Ni cxe Unigxintaj Nacioj laboros kune por realigi niajn dividatajn aspirojn por digno, sekureco kaj sxancoj por cxiuj.


Al cxiuj kiuj celas pacon, tiu cxi estas via Tago, kaj ni estas kun vi.

Legu pli:

Retejo de la Tago  (en la angla)
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Rekomendo pri Edukado por Internaciaj Komprenigho, Kunlaboro kaj Paco kaj Edukado rilate al Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj

Retejo pri UN

Retej! o pri homaj rajtoj

Esperanta Retradio: Nova politika fenomeno

Nova politika fenomeno

politika_fenomeno.mp3 Listen on Posterous

3860708252_dfe86efb9a.jpg

Pasintan dimanĉon la balotantoj en Berlino elektis novan landan parlamenton por la ĉefurbo. Do temis pri loka aŭ regiona evento kaj ĝenerale el lokaj eventoj eblas nur malfacile konkludi ke politika situacio en certa loko jam povas esti ekzemplo por aliaj lokoj aŭ eĉ por la tuta ŝtato. Tamen se ekzemple malapero de partio el la parlamento okazas jam en serio kiel ĉe la liberala partio, tiam oni povas certe paroli pri tendenco.

Sed en Berlino okazis ankaŭ io alia: Aperis tute nova partio kun sufiĉe malserioze sonanta nomo "Pirata Partio" kiu konkeris 15 mandatojn en la parlamento resp. atingis 9 procentojn de la voĉoj. La rezulto eĉ surprizis la 15 kandidatojn. Precize tiuj entute 15 personoj (inter ili estas 14 viroj kaj unu 19-jara virino) fariĝas deputitoj. Dum la balotkampanjo ili postulis "liberan uzon de publikaj transportiloj" kaj "senkondiĉan bazan vivenspezon". Sed ilia ĉefa postulo estas la travidebligo de politikaj decidprocezoj.

Ĉiuj gekandidatoj de la partio apartenas al la juna interreta generacio por kiu la uzo de la interreto apartenas al la ĉiutaga vivo. Ili deziras uzi la eblecojn de la interreto ankaŭ por la politiko. Per ĝi la civitanoj povus pli rekte partopreni en la politika vivo kaj do ankaŭ kundecidi pli rekte. Kaj ĝuste tio por la tradiciaj politikaj partioj inkluzive de la verduloj signifas nur ĥaoson. Ili vidas bezonon kontroli la uzon de la interreto. Por ili la interreto estas pli minaco ol ŝanco.

Kiel ni scias la interreto certe ne estas loka fenomeno kaj la deziro de la homoj partopreni en la politika vivo estas tutmonda. Tial la furora apero de la Pirata Partio en Berlino certe ne restos efemera fenomeno, sed mi kuraĝas konkludi ke la partio kreskos kaj ke ankaŭ en aliaj lokoj "oranĝaj piratoj" (oranĝa estas ilia partikoloro) konkeros seĝojn en lokaj kaj regionaj parlamentoj.

Mi spektis kaj legis diversajn intervjuojn kun la nun novaj berlinaj deputitoj de la Pirata Partio kaj mi ekhavis la impreson ke temas pri tute seriozaj homoj spite al ilia nekonvencia ekstera apero. Ili estas ĉiuj spertuloj en la uzo de komputiloj kaj do havas tre teknikan aliron al la politiko. Sed ili ankaŭ bone konas la novajn sociajn teknikojn kaj ili do pli bone ol tradiciaj politikistoj ekscias kion la homoj deziras. Tio vere estas nova politika fenomeno kiu ŝanĝos la politikan pejzaĝon.

2011-09-20

Gazetaraj Komunikoj de UEA




Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 428
2011-09-21


FINA DEKLARO DE UN-KONFERENCO: PLENA SUKCESO DE UEA

Symposium_Linguistic_Rights_Droits_linguistiques_24_04_2008_UN_Geneva-336x86-72dpi.jpg

La amendoj pri lingvaj rajtoj, proponitaj de UEA, eniris la definitivan version de la fina deklaro de la 64-a Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. La temo de la konferenco estis Daŭrigeblaj socioj – respondecaj civitanoj. Post la konferenco la respondeculoj pri la fina deklaro daŭrigis la traktadon de la ŝanĝoproponoj, akceptante ĉiujn faritajn de la delegitaro de UEA. (Pri la cetera paso de la konferenco vd. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 426.)

Neniam mi vidis tiom da mencioj pri lingvo, lingvaj rajtoj kaj diverseco en UN-dokumento, komentas kun kontento Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj kaj unu el la kvin reprezentantoj de UEA ĉe la konferenco. En la originala projekto de la deklaro la vorto "lingvo" aperis eĉ ne unufoje, li aldonas. Eĉ du komplete novaj alineoj proponitaj de UEA estis akceptitaj. La plej rimarkinda el ili troviĝas inter la rekomendoj al "Rio + 20", t.e. Konferenco de UN pri Daŭripova Evoluo, okazonta en Rio-de-Ĵanejro en junio 2012. Ĝi tekstas:

Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.


Laŭ iniciato de UEA eniris la dokumenton ankaŭ alineo, en kiu la konferenco rekonas, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj alarmas pri la perdo de tradiciaj scioj kiel sekvo de la perdo de lingva diverseco. La fina teksto ankaŭ alvokas la ŝtatojn antaŭenigi adekvatan lingvan politikon kiu atentas la bezonojn de la nuna kaj estontaj generacioj. Mencioj pri la graveco de lingva politiko por daŭripova evoluo kaj pri la valoro de kultura, lingva kaj etna diverseco estis aldonitaj plurloke. Interalie, la konferenco kuraĝigas evoluigi indikilojn ankaŭ pri lingva kaj kultura diverseco por mezuri la progreson al verda ekonomio.

Kvankam la deklaro de la NRO-konferenco en si mem ne reprezentas sintenon de UN, ĝi aperos en la dokumentaro de UN kaj havas valoron kiel morala premo de la civila socio al la monda organizaĵo. La partoprenintaj NRO-j direktis ĝin tute aparte al la konferenco "Rio + 20", en kiu ĉeestos ankaŭ UEA laŭ ĵusa decido de la Estraro. UEA partoprenos ankaŭ en la venontjara UN-konferenco de NRO-j, pri kiu en Bonn oni esprimis la deziron, ke ĝi okazu en Mez-Oriento, Nord-Afriko aŭ araba lando.

Legu pli: http://www.linguistic-rights.org/eventoj

Esperanta Retradio: Hidrogeno por aŭtomobiloj

Hidrogeno por aŭtomobiloj

hidrogeno_automobiloj.mp3 Listen on Posterous

fuel_cell_small.JPG

Ĝis hodiaŭ karbono estas nemalhavebla por la produktado de energio. Ĝi aŭ estas disponebla en solida formo kiel karbo aŭ en likva formo ĉe fueloj kiel benzino aŭ dizel-oleo. Precipe la likva formo estas tre praktika ĉar ĝi estas facile transportebla kaj enverŝebla en fuelujojn por esti bruligata en motoroj. Tio ĉefe gravas por aŭtomobiloj. Principe ja eblas ankaŭ bruligi puran gason en motoroj, sed la gasboteloj estas tre pezaj kaj forprenas tro da spaco en la aŭtomobiloj. Kaj ankaŭ la gasoj entenas karbonon, karbonon kiu post bruligo fariĝas karbondioksido. Tiu karbondioksido kontribuas al ŝanĝo de klimato, al plivarmiĝo de la terglobo.

Ekzistas tamen unu gaso kiu ne malpurigas la aeron post bruligo, ĉar la rezulto de la bruligo de la gaso estas la plej grava vivelemento, nome akvo, en formo de vaporo. Uzi hidrogenon kiel fuelo estus do ideala solvo, se ne estus tiu problemo pri la pezo de la gasboteloj kaj la alta premo. Sed nun la germana firmao Daimler-Benz prezentis prototipan aŭtomobilon kun strukturintegrita gasrezervujo. "Strukurintegrita" signifas ke interne de la rezervujo estas kvazaŭ treege poroza sponĝo el novaj materialoj kiu povas ensorbi konsiderinde pli da hidrogeno je sufiĉe malalta premo je nur 30 baroj.

En la prototipa aŭtomobilo de Daimler-Benz la hidrogeno estas bruligata en t. n. fuelaj ĉeloj kie hidrogenaj kaj oksigenaj atomoj ĉe la kunfandiĝo liveras elektron. Tiu elektra energio fluas en tre altkapacitan akumulatoron kiu siavice liveras ĝin al elektraj motoroj. Daimler-Benz volas per tio atingi veturkapaciton ĝis 1000 kilometroj per unu plenigo de la hidrogenrezervujo. Tamen la vojo tien estas ankoraŭ longa, sed ĉe Daimler-Benz oni estas konvinkita ke hidrogeno estas la fuelo de morgaŭ kaj investas grandegajn sumojn por la evoluigo de la hidrogeno-teknologio por aŭtomobiloj.

Oni povas nur esperi ke la projekto sufiĉe baldaŭ fariĝos realo por haltigi la pluan malpurigadon de la aero pro la bruligo de karbono. La hidrogenon oni povus produkti per sunenergio el akvo, do per daŭrigebla teknologio kiu ne damaĝas la medion.

2011-09-17

Giorgio Napolitano citis Esperanton en Rumanujo


giorgio-napolitano_1258.jpg
La itala shtatprezidanto Giorgio Napolitano oficiale vizitas Rumanujon
en chi tiuj tagoj.

La rumana chefministro oficiale renkontis la italan respublikan
prezidanton, dum grava arangho. Komence la rumana chefministro sin
adresis al la itala prezidanto, demandante, en la angla, chu li
preferas uzi la anglan au uzi traduk-servojn.

Prezidanto Giorgio Napolitano, profunda konanto de la anglaj lingvo
kaj kulturo, respondis tute trankvile en la angla: "Kiel Vi preferas.
Ni povas paroli Esperanton, au anglan, au italan aŭ rumanan".

La rumana chefministro, post rideto, agnoskis ke italoj kaj rumanoj,
parolante la propran lingvon, povas komprenighi (kaj tio alude al la
komunaj latinaj radikoj).

La tuto estas spektebla en tiu chi ligilo.

La rumanaj jhurnalistoj en pluraj rumanlingvaj jhurnaloj skribis, ke
la itala respublika prezidanto, Giorgio Napolitano, shercis kaj
ofendis ilian chefministron.

Ni, en Italujo, male opinias, ke la itala respublika prezidanto
(cetere: alta protektanto de la UK Florenco 2006 kaj tiam tre
informita pri Esperanto) elmontris grandan volon auskulti. Lia sherca
diro estus interpretebla jene: "mi ege deziras paroli. Ne gravas kiun
lingvon ni uzos, kondiche ke ni komuniku"!. Temas esence pri
diplomatia maniero inviti al dialogo.

Plej ghoja afero por italaj esperantistoj estas, ke shatestro scias,
kio estas Esperanto, kaj ke li ne hezitas mencii ghin.
Problemo estas la "famo" de Esperanto kiu, evidente, en kelkaj landoj
estas pozitiva, en aliaj ne.

[Adaptita mesagho lau samtema mesagho de Carlo Sarandrea]

2011-09-16

Esperanta Retradio:Parolaj variaĵoj de Esperanto

Parolaj variaĵoj de Esperanto

parolaj_variajxoj.mp3 Listen on Posterous

difference.jpg

Simono Pejno skribis en "Libera Folio" ke Esperanto ne havas dialektojn. Se oni parolas pri dialekto oni celas specifan parolan formon de la lingvo en certa regiono. La skriba lingvo de Esperanto ja estas vere daŭre internacia, do okazas daŭra interŝanĝo kun la tuta mondo ke lokaj variaĵoj en la skriba lingvo ne estas imageblaj. Loka variaĵo estas nur imagebla en la parola uzo de la lingvo.

En la parolo Esperanto ja povas varii de loko al loko, depende de la gepatralingva fono de la parolantoj. Sed eĉ tio nur en lokoj for de grandaj centroj havas ŝancon realiĝi ĉar en la grandaj centroj ankaŭ la parolado estas internacie miksita. Tie troviĝas E-parolantoj el aliaj landoj, do kun alia gepatralingva fono ol la lokaj enlandanoj. Krome eĉ tiu gepatralingva fono en la centroj estas tre varia kaj do iu unueca loka variaĵo de la parolado de Esperanto ne naskiĝos.

Mi mem spertis en mia hejmlando Supra Aŭstrio la ekziston de loka variaĵo de parola Esperanto. Sed tia loka variaĵo certe ne estas komparebla kun iu dialekto, ĉar en la kazo de la loka Esperanto temas pri helplingva parolado, do pri parolado je sufiĉe malalta prononca nivelo. Estas ne nur la lokaj nuancoj en la prononcado de vokaloj kaj en la kadenco per kiuj karakteriziĝas tia loka variaĵo sed ankaŭ nescio aŭ miskompreno de la prononcreguloj de Esperanto.

Tio koncernas ĉefe la akcenton. En Esperanto la akcento kuŝas ja sur la antaŭlasta silabo. Tiu regulo ne havas esceptojn kaj do ĝi validas ankaŭ en kunmetitaj vortoj. Sed en la germana lingvo en kiu ja kunmetitaj vortoj estas tre oftaj oni emas akcenti la unuan el la du vortoj kio en Esperanto ne eblas, precipe se temas pri mallongaj vortoj kiel ekz. "jarfino". Germanparolantoj emas prononci "járfino". Aŭ en Radio Vieno foje estis parolantino kiu diris "letérkesto" anstataŭ "leterkesto". Multaj E-parolantoj verŝajne ne konscias pri tiuj diferencoj en prononco. En la lokaj E-kluboj ofte mankas instruantoj kiuj kapablas instrui la bonan prononcon de Esperanto kaj tiel povas esti ke en tiu loko ekestas tre stranga parola variaĵo de Esperanto.

Mi konscias ke perfekta prononco estas atingebla nur ĉe tre malmultaj homoj, sed lerni Esperanton signifas ankaŭ lerni iom pri prononco kaj apliki tiun novan scipovon en la parolado. Regule aŭskulti la Retradion ege helpas atingi pli bonan prononcon.

2011-09-15

"Debato pri lingvo kaj movado" de CORSETTI, Renato kaj aliaj

 mfl_langsday_main07.gif

La redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis nova ero ĉe la Filmejo.

Ĝi estas ero de la prilingvaj aranĝoj, lanĉitaj okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj.
Ni kalkulas je via aktiva partopreno.

Jen estas kelkaj informoj pri ĝi:

Titolo: Debato pri lingvo kaj movado
Aŭtoro(j): Miguel Gutierrez Aduriz
Rolanto(j): CORSETTI, Renato; CAMACHO, Jorge; del BARRIO, Antonio

Vi trovos ĝin rekte en la paĝo: http://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=50

Titolo: Debato pri lingvo kaj movado
Temo: Bona lingvo, neologismoj
Kategorio: kulturo, lingvistiko, movado
Aŭtoro(j): Miguel Gutierrez Aduriz
Rolanto(j): CORSETTI, Renato
CAMACHO, Jorge
del BARRIO, Antonio
Daŭro: 1h16m44s
Priskribo: Bonvolu lasi vian komenton kaj voĉdonu en la FORUMO

Kadre de la aranĝo Eŭropa Tago de Lingvoj ni lanĉas retan diskuton pri la flegado de nia lingvo. La bazo de la diskuto estas la debato inter Renato Corsetti akademiano kaj puristo kaj Jorge Camacho neologismema poeto kaj verkisto. La interesa kaj amuza debate okazis kaj estis filmita dum la Hispana Kongreso en Laŭrenco Eskoriala, en julio 2011.

Ni invitas vin spekti la debaton kaj partopreni en la reta diskuto kun voĉdoneblo pri la temo.
La debato estas anoncita kiel oficiala aranĝo de la lingva kampanjo de la Konsilio de Eŭropo, listigita sur ilia paĝaro kaj sekvata de la organizantoj. Ankaŭ tial estas grave ke vi partoprenu kaj ni povu poste anonci viglan aktivadon kaj multnombran partoprenon flanke de nia komunumo.
Informcele jen kelkaj rilataj informoj, kiuj estas menciitaj en la debato:
- Retejo de Bona Lingvo: Simplaj, samsignifaj vortoj
- Mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto [1999]
- Neologismoj: http://eo.wikipedia.org/wiki/Neologismo


Esperanto Retradio: Poresperantaj entreprenoj

Poresperantaj entreprenoj

poresperantaj_entreprenoj.mp3 Listen on Posterous

business-growth.jpg

Ĉiu kiu volas fondi entreprenon devas unue difini la celon de la entrepreno. "Kion mi entute volas fari? Por kiu estos miaj servoj? Kiun avantaĝon havu la ricevontoj de miaj servoj? Ĉu mi kapablas fari tion?" Se la respondo je tiu lasta demando estas: "Principe jes, sed mankas al mi ankoraŭ diversaj rimedoj", tiam la entreprenemulo devas koncentriĝi je la demando, ĉu tamen iu komenco eblas, ĉu ankaŭ per la limigitaj rimedoj eblas starti la entreprenon. Oni pensu pri la garaĝoj en kiuj multaj hodiaŭ grandaj entreprenoj komencis funkcii. La minimuma grandeco de entrepreno dependas de la vasteco de servoj kiujn la entrepreno ofertu. El tio eblas konkludi ke ĉe tre limigitaj rimedoj ankaŭ la servoj povas esti nur tre malvastaj. Eblas en la komenco atingi nur malgrandan grupon de homoj kiuj decidas uzi la novajn servojn.

Bonŝance ĉiu entrepreno povas kreski. Se la servoj estas bonaj kaj la ricevintoj de la servoj estas kontentaj, tiam kreskas ankaŭ la rimedoj por fari pli. Kreskas samtempe ankaŭ la spertoj kiuj ebligas ekonomie - do sen perdo de mono aŭ de klientoj - plivastigi la servojn.

Granda eraro en la fondo de entrepreno estas fari ĝin tro granda en la komenco, se oni ne jam disponas pri la necesaj spertoj kaj rimedoj. Tio bedaŭrinde daŭre okazas en la E-movado. Por impresi aliajn oni laŭte distrumpetas ke oni volas starti nun grandiozan agadon kaj oni komencas kolekti monon ĉe la esperantistoj por financi la aferon. Bona ekzemplo estis la "Internacia Televido" kiun brazilano antaŭ jaroj volis fondi. Li eĉ vojaĝis al Eŭropo kaj kolektis monon ĉe E-kluboj. La afero fine fiaskis. Naiva homo volis uzi la monon de naivuloj. "Pompe-trompe" nomiĝas tia agado en niaj rondoj jam de jardekoj, sed ĉiam denove aperas homoj kiuj promesas realigi iun grandiozan planon.

La Esperanta Retradio estas alitipa entrepreno. La celo estas tre klara: alparoli E-parolantojn por levi ilian lingvan nivelon. La rimedoj kaj la kostoj estas eĉ modestegaj, sed la spertoj jam estas longjaraj. La agado nun jam daŭras denove seninterrompe ĉiutage de pli ol duona jaro. Kaj la afero daŭre kreskas, malrapide sed solide. Decidaj estas la personaj kapabloj kaj la spertoj. Jen ekzemplo kiel poresperanta entrepreno povas funkcii.


2011-09-14

Esperanta Retradio: La Internacia Librofoiro en Rio

La Internacia Librofoiro en Rio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

Internacia_Librofoiro_Rio.mp3 Listen on Posterous

bienal-do-livro-rio-de-janeiro-2011.jpg

En la unuaj tagoj de la monato septembro 2011 okazis en Rio la 15-a Internacia Librofoiro. Mi havis la feliĉan okazon viziti ĝin. Tio estis eksterordinara sperto. En vastegaj salonegoj – oranĝkolora, blua kaj verda pavilonoj – amasiĝis centoj da standoj de eldonejoj, kiuj montris kaj vendis siajn librojn. Ili uzis diversajn reklamrimedojn por allogi publikon, kio faris, ke la tuto aspektis kiel granda festo, granda spektaklo. La brua, multenombra ĉeesto de homoj kontribuis por tia festo, precipe de multege da infanoj, kiujn lernejoj ekskurse kondukis tien, por stimuli ilin al familiariĝo kun legado kaj lernado. Pli ol 600 mil homoj vizitis la foiron ĉi-jare. Preskaŭ 1000 aŭtoroj sin prezentis persone, inter ili 21 eksterlandaj. Oni lanĉis multajn novajn titolojn. Okazis amaso da prelegoj, debatoj, tiel nomataj "Literaturaj Kafejoj" kaj renkontiĝoj kun ŝatataj aŭtoroj, en kiuj estis eble peti de ili aŭtografon. Oni starigis bibliotekon kaj kuriozan eblecon interŝanĝi librojn. 76 procentoj el la vizitintoj aĉetis librojn, mezume po 5,5 ekzempleroj. Tio signifas 58 milionojn da realoj, nome rekordan ciferon.

Pro la eduka kaj ekonomia graveco de la librofoiro, Prezidento Dilma Roussef prestiĝis la malfermon kaj anoncis programon por malaltkostaj libroj en nia lando. Aliaj politikistoj kaj entreprenistoj simile agis kaj diskutis pri la perspektivoj de la eldona merkato en Brazilo, inkluzive de la nova fenomeno "virtualaj libroj". Ĉi tiu estas kurioza punkto. Nuntempe, la Internacia Librofoiro en Rio estas unu el la plej grandaj en la mondo. Tamen, Brazilo kiel tutaĵo estas ankoraŭ lando, kie oni relative malmulte legas. Interalie pro mankoj en la eduka sistemo, brazilanoj ĝenerale legas malmulte, kompare kun aliaj landoj – se oni konsideras la tutan vastecon de nia teritorio kaj ĝian grandegan loĝantaron. Pro tio la foiro estas tre grava stimulilo por plibonigi tian situacion.

Esploro montris, ke 99 procentoj el la vizitintoj asertis, ke ili estas tre kontentaj pro la vizito, kio motivas la organizintojn okazigi ankoraŭ pli belan foiron en 2013.

Se Esperantisto vizitas la Internacian Librofoiron en Rio, nepre venas en lian kapon tuja demando: ĉu Esperantaj libroj ne devus esti tie? Fakte, en almenaŭ du standoj mi trovis manplenon da libroj en Esperanto kaj pri Esperanto, tute sen ia aparta atentigo pri nia lingvo. Ili estis standoj de religiaj eldonejoj, kiuj apogas nian aferon. Efektive, ne mankas fervora deziro de brazilaj Esperantistoj, ke nia lingvo estu digne montrata en proksima eldono de la evento. La problemo estas... mono! Malgranda stando kostas kelkajn dekmilojn da realoj, kaj tiu sumo estas tro alta por nia movada kaso. "Ni povus kolekti monon dum du jaroj, ĝis la proksima foiro", argumentas iuj entuziasmuloj. Sed aliaj opinias, ke oni povus uzi tiun monon por pli gravaj paŝoj en nia movado. Kion vi opinias?


2011-09-13

"Eŭropa himno en Esperanto"


YouTube
Eŭropa himno en Esperanto, kantita de Neven Mrzlečki laŭ la tradicia teksto de Umberto Broccatelli kaj kun la muziko de "Odo al Ĝojo" de la 9-a simfonio de Beethoven.Proponata teksto (versio 5c):Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur,nek rivero nek montaro por landlimoj estas nun.Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid';nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'.Via flago kunfratigas homojn post milita temp',via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol',gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'.Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord',tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'.Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj':tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'.http://www.europo.eu/http://lingvo.org/himno.php

2011-09-12

Esperanta Retradio: Liberaj elektoj

Liberaj elektoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando

Liberaj_elektoj.mp3 Listen on Posterous

fluency.gif

Ĉu vi, kara aŭskultanto, estis devigita lerni Esperanton? Ĝenerale ĉi elekto ja estas libera. Se viakaze estis alie, mi kompatas vin. Oni povas uzi Esperanton por kio ajn kaj esti kontenta pro tio. Sed miaopinie pli kontenta estas tiu, kiu pli bone regas la lingvon. Alikaze garantiata estas prefere malkontento kaj frustriĝo. Mia imago de la esperantisto ligiĝas kun sufiĉe bona lingvokono, ebliganta flue utiligi ĝin ĉiuforme, sed bedaŭrinde oni ne povas atingi tion sen lerni.

En la komenco de mia lernado, kaj pli precize memlernado, mi deziris aŭdi vivantan lingvon, ĉar mian propran prononcon mia jam konis. Vi devas scii, ke tiutempe internacilingvaj radioelsendoj estis malfacile kapteblaj. Ne estis grave, ke mi ankoraŭ ne multe komprenis. Mi estis tre scivolema, kiel sonas Esperanto en la plenumo de spertuloj. Supozeble inter nunaj komencantoj, ankaŭ estas tiaj, kiuj deziras la parolatan lingvon, eĉ se ili dum sia kurso aŭdas instruiston. Tial inter esperantistoj oni nepre devus propagandi Esperanton parolante ĝin. Kiu ne deziras enprofundiĝi en la belecon de la lingvo, tiu fakte ne devas fari tion. Oni povas por ĉiam resti nur simpatiulo de la lingvo. Tute libera elekto.

Sed ankaŭ paroli eblas diversmaniere. Laŭ mia orientiĝo nia lingvo plej bone funkcias surkampe de la sciencaj fakoj ol en la ĉiutaga vivo. Kiam oni troviĝas inter specialistoj oni rajtas paroli pli altnivele ol kiam oni estas inter ordinaraj homoj. Kompreneble estas agrable troviĝi inter flue parolantaj samlingvanoj. Aliflanke neniam mi estas kontenta, kiam mi ne estas komprenata. Publiko aprecas lertajn parolantojn, kies lingvo estas klara kaj komprenebla. Ili certe elektas konformajn vortojn. Kaj tiu ĉi fenomeno nomiĝas parolarto.

Kredeble ankaŭ tie ĉi, kadre de la E-RetRadio vekiĝas kompreno krei kulturon de la parolata lingvo. La kulturo povas ekzisti inter lingvoamantoj, kiuj tute libervole posedos ĉiujn formojn de la lingvouzo aŭskultadon kun kompreno, legadon kaj paroladon kun ĝusta prononco kaj fine skribadon. Ĉiujn tiujn formojn oni devas ekzerci ĉiutage, simile kiel oni prenas iun kuracilon - unu kulereton da Esperanto matene, tagmeze kaj vespere. La kuracilo estas efika, sed ne eltrinku la tutan botelon tuj.

2011-09-10

Interveno de Universala Esperanto Asocio ĉe UN/United Nations

Simpozio-pri-lingvaj-rajtoj-24-04-2008-UN-Genevo_ar_ru_es_fr_zh_en_UN_ONU_700x181x150dpi.jpg

Interveno de Universala Esperanto-Asocio  ĉe Unuiĝintaj Nacioj, en Bonn, ŝanĝis deklaron por inkuzivigi lingvajn rajtojn .

http://www.linguistic-rights.org/dokumento/Bonn_Draft_Declaration_2011_linguistic_diversity.pdf

Bonvole diskonigi.

Informo de Stefano Keller.



Gazetaraj Komunikoj de UEA (N-ro 427)

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 427
2011-09-10
Enhavo:

    Pri Tibor Sekelj kaj Vikipedio en la Malferma Tago
    Septembro, monato de informado

Tibor_Sekelj_Mondo_de_traviva%C4%B5oj.jpg

PRI TIBOR SEKELJ KAJ VIKIPEDIO EN LA MALFERMA TAGO

La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro atentos la 100-an datrevenon de Tibor Sekelj (1912-1988), pri kies multfaceta vivo prelegos la Esperanto-verkistino Spomenka Ŝtimec . La datreveno de Sekelj fakte estos en februaro, tiel ke la novembra Malferma Tago fariĝos enkonduko al la jaro, dum kiu okazos ankoraŭ multaj aliaj aranĝoj omaĝe al tiu fama mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto.

Alia temo de la Malferma Tago estos Vikipedio, pri kies evoluigo kaj utiligeblo parolos d-ro Ziko van Dijk . Ekde majo ĉi-jare li estas prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio kiu estras tiun! ĉi liberan retan enciklopedion. En la posta tago en la CO okazos ankaŭ seminario por esperantistoj-vikipediistoj.

En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

SEPTEMBRO, MONATO DE INFORMADO

Septembro estas tre konvena monato por informado pri Esperanto, skribas la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak en sia mesaĝo al la landaj Esperanto-asocioj komence de nova laborperiodo post la kongresa sezono. Pietrzak, kiu en la Estraro de UEA respondecas ankaŭ pri informado, instigas aparte atenti kaj utiligi tiurilate la Gazetaran Kampanjon pri Universalaj Kongresoj, la Internacian Tagon de Paco kaj la Eŭropan Tagon de Lingvoj.

La Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ UK-oj jam alportis multajn fruktojn kaj ĝi plu daŭras, skribas Pietrzak, klarigante, ke ĝi celas helpi disvastigon de informoj pri la UK kaj Esperanto pere de nacilingvaj amaskomunikiloj, inkluzive de novspecaj informkanaloj, vastigantaj la efikecon de la tradiciaj kanaloj, kiel gazetaro, radio kaj televido, kaj keklfoje superante ilin. Per tio ŝi aludas al la uzo de retaj rimedoj por diskonigi la UK-ojn. Ĉi-jare oni kreis specialan informcentron por la Kampanjo en la reta komunumo (http://esperanto.com) , pri kiu respondecas Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko, la komisiitoj de UEA pri la Kampanjo.

Antaŭ 10 jaroj UN proklamis la 21-an de septembro Internacia Tago de Paco. Okaze de tiu Tago UN invitas ĉiuspecajn organizaĵojn sur ĉiu nivelo kaj ne laste privatajn personojn kunlabori kun UN favore al monda paco. Esperantistoj ofte uzas la sloganon, ke Esperanto estas lingvo de paco, skribas Pietrzak. La 21-a de septembro estu do okazo en kluboj organizi kunvenojn kaj diskutojn pri tio, kion tiu slogano konkrete signifas. Kiel paroli pri la paca mesaĝo de Esperanto al la ekstera mondo? Tiaj kunvenoj kaj diskutoj tamen ne okazu nur inter esperantistoj: Ni invitu al ili ne-esperantistajn amikojn, konatojn, najbarojn. Samtempe ni kaptu la okazon partopreni mem eventojn ligitajn kun la Tago por tie prezenti Esperanton kiel rimedon de pli paca mondo.

La 26-a de septembro jam por la 10-a fojo estos Eŭropa Tago de Lingvoj. Ĝi celas plialtigi la konscion de la eŭropanoj pri la multlingveco kaj multkutureco de Eŭropo kaj instigi ilin lerni fremdajn lingvojn. Laŭ Pietrzak esperantistoj havas tiun konscion sen apartaj alvokoj, sed por ili la Tago donos la ŝancon paroli pri efikeco de Esperanto por reale fronti kaj profundigi la konscion pri multkultura Eŭropo kaj pri la efikeco de Esperanto por egalrajta komunikado per unu, neŭtrala lingvo. Ŝi vidas la Tagon kiel bonan okazon por pli bone kompreni kaj komprenigi al aliaj la signifon de demokrata komunikado, efika lernado de fremdaj lingvoj, plurlingveco, lingvaj rajtoj -- ideoj vortumitaj i.a. en la Praga Manifesto.

Pietrzak komentas la kelkfojajn kritikojn, ke oni ne sufie agas por persvadi EU pri la avantaĝoj de Esperanto: Ne brua kampanjado sed nur konkreta laboro portos fruktojn. Kiel tian frukton ŝi mencias la raporton de la Civitansocia Platformo pri Multilingveco. En tiu Platformo de la Eŭropa Komisiono partoprenas 29 organizaĵoj, i.a. Eŭropa Esperanto-Unio. La raporto, aperinta en la retejo de Eŭropa Komisiono, plurloke parolas pozitive pri ebla rolo por Esperanto por antaŭenigi multlingvecon. Pietrzak atentigas, ke unu el ĝiaj kernaj rekomendoj estas science esplori, kiu dua lernata lingvo plej efike kuraĝigus la lernadon de tria lingvo. La rekomendo rekte referencas al detala raporto pri la brita projekto Springboard to Languages. El la sep ekzemploj de "plej bonaj praktikoj", kiujn la raporto citas, du baziĝas sur la uzo de Esperanto. Ni uzu la informon pri tiu raporto kaj ĝiaj rekomendoj ne sole okaze de la 26-a de septembro kaj ne sole en Eŭropo, instigas Pietrzak.

La ĝenerala sekretario de UEA memorigas en sia cirkulero ankaŭ pri Gvidlinioj por informado (Jarlibro 2011, p. 9, aŭ http://www.uea.org/dokumentoj/gvidlinioj.html). Tiun dokumenton oni nepre
konsultu ankaŭ planante agadon lige kun la menciitaj okazoj.

2011-09-09

PepsiCo kaj Esperanto ĉe la ĵusa UN-konferenco


UEA aktivis ĉe la UN-konferenco!
Julia_Noe_Marcos_Cramer_Stefano_Keller_Manfred_Westermayer_Melanie_Maradan_64a_UN_DPI_NRO_Konferenco_Bonn_Germanio_3_5_sep_2011.jpg

Kvin reprezentantoj de UEA partoprenis la ĉi-jaran Konferencon de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn, Germanio de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. Tiu ĉi plej grava ĉiujara evento de UN por NRO-j okazis por la 64-a fojo kaj havis la temon "Daŭrigeblaj socioj - respondecaj civitanoj". La konferencon malfermis Kiyo Akasaka, asista ĝenerala sekretario de UN pri komunikado kaj publika informado. Ĝenerala sekretario Ban Ki-Moon salutis la inaŭguron per videomesaĝo.
 
Kiel delegitoj de UEA partoprenis Marcus Cramer, Stefano Keller, Mélanie Maradan, Julia Noe kaj Manfred Westermayer. Dum la konferenco ili havis multajn okazojn por interparoli kun reprezentantoj de aliaj NRO-j kaj interŝanĝi ideojn, informilojn kaj kontaktkartojn.
 
Dum unu el la rond-tablaj diskutoj Keller revenis al la afero post elpaŝo de reprezentanto de PepsiCo, kiu prezentis la klopodojn de sia firmao subteni la evoluon en la diversaj mondopartoj, kie ĝi fabrikas kaj vendas siajn varojn. Keller demandis, ĉu PepsiCo ne povus per subvencio ebligi ankaŭ uzon de aliaj oficialaj lingvoj de UN ol nur la angla ĉe similaj konferencoj, se ĝi jam faras tiom vastan "homhelpan" laboron. La estrarano de UEA ricevis la respondon, ke pri tio oni skribu al la oficejo de PepsiCo. La sama respondo venis ankaŭ al lia demando, ĉu la firmao, kiu ĉeestas en tiom da lingvoregionoj, ne povus meti ankaŭ Esperantajn vortojn sur siajn varojn.

Ĉe la rond-tabla diskuto pri civitana partopreno, Mélanie Maradan demandis, kiel la prelegantoj imagas la partopreneblon en tiu diskuto kaj en surloka agado ekz. de indiĝenaj popoloj, se oni uzas nur la anglan. Ŝi rimarkigis, ke ĝuste la koncernatoj ne povas partopreni en la diskuto kaj ke en la konferenco multaj reprezentantoj ne povas interveni pro nesufiĉa kono de la angla. Maradan demandis, kion oni intencas fari por solvi tiun problemon, sed ŝi ne ricevis respondon.

La delegitoj de UEA ĉeestis kelkajn laborgrupojn, kie ili aldonis al la diskutoj menciojn pri la neceso konsideri la rajton de ĉiu popolo je uzo de sia gepatra lingvo kaj je plukultivado de sia kulturo.

En kunsido kun la ĉefino kaj la stabo de la NRO-rilatada oficejo de UN Stefano Keller alparolis en Esperanto kun angla interpretado de Marcos Cramer. Li komentis diversajn kontakt- kaj informkanalojn de UN, kiu pli kaj pli uzas Facebook, Twitter kaj Youtube por rilati kun la civila socio. Kiel ekzemplon pri la agado de UEA, Keller menciis la novan retejon kreitan en Novjorko, kiu informas la esperantistaron pri la laboro de UN. Manfred Westermayer alparolis pri projekto realigata de esperantistoj en Afriko.

Jam komence de la konferenco estis publikigita malneta projekto de la fina deklaro, pri kiu la ĉeestantaj NRO-j povis komenti kaj fari proponojn pri ŝanĝoj kaj aldonoj. La teamo de UEA proponis aldonon de frazoj pri lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj, pri kiuj la tekstoprojekto tute silentis.

La lastan tagon oni prezentis la kune finverkitan deklaron de la konferenco, el kiu tamen mankis la mencioj pri lingvaj rajtoj proponitaj de UEA, pri kiu ellaso Maradan protestis. Du el la tekstoprilaborantoj estis favoraj al lingvaj rajtoj, kaj private venis al Keller por sugesti denovan aldonon de la modifproponoj de UEA en la jam plulaboritan tekston. Tion Keller kaj Maradan faris, dum iliaj kolegoj Cramer, Noe kaj Westermayer plu kontaktadis reprezentantojn de aliaj organizaĵoj.

Ankoraŭ dum kelkaj tagoj la respondeculoj pri la fina deklaro plu laboros pri ĝia teksto laŭ la lastminutaj plendoj kaj aldonproponoj. Kia ajn ĝi estu, kiel rezulto de la partopreno de UEA en la konferenco restos, ke la ĉeestintoj aŭdis pri lingvaj rajtoj, pri Esperanto kaj pri UEA. Sekve ili eksciis pri la defendado de lingvaj minoritatoj fare de esperantistoj kaj pri la uzo de Esperanto por interetna kompreniĝo, dialogo kaj komunikado.
 
[Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 426]

--------------

Fotoj aperos baldaŭ kaj atingeblos de tie: http://www.linguistic-rights.org/eventoj/
http://bit.ly/pw1fh7  - kaj serĉu ankaŭ en Facebook  de UEA, Ipernity, ktp.

Nun ni devas nin pretigi por Rio+20: http://www.uncsd2012.org/rio20/
Amike, Stefano Keller
[landa-agado]
--------------
N.d.l.r. - Estus interese scii, ĉu esperantistoj el diversaj landoj (ekz. ĉefdelegitoj...) vere kaptos la momenton por skribi leterojn al la estraro de PepsiCo kun aludoj al la ĵusa UN-konferenco? - Szilvási L.

La teamo de UEA aktive diskonigis la starpunktojn de UEA pri lingvaj rajtoj, komentante i.a. tion ke nur la angla estis laborlingvo de la konferenco. Al la demando de Keller pri la kialo, Maria-Luisa Chávez, ĉefino pri la rilatoj de UN kun NRO-j, respondis, ke tion kaŭzis nur manko de mono. Ankaŭ ŝi bedaŭris la neeblon uzi pli da lingvoj.
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
=================================================================================
 Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.eventoj.hu
=================================================================================