Energiŝpara tekniko por kompufonoj


energio_kompufono.mp3Listen on Posterous

Vi certe miras aŭdi kaj legi novan vorton: Kompufono. Mi kreis ĝin por tiu ĉi sonartikolo ĉar mi bezonis taŭgan tradukon de la angla vorto "Smartphone" por porteblaj telefonoj kiuj funkcias ankaŭ kiel malgrandaj porteblaj komputiloj. La plej konata el ili estas "iPhone", sed jam ekzistas multaj aliaj markoj kun la linuksa mastruma sistemo "Android". Mi esperas ke la nova vorto plaĉas al vi kaj ke vi akceptos ĝin.

Oni povas diri ke estonte plej multaj porteblaj telefonoj estos kompufonoj. Estas konstateble ke la junaj homoj ĉe ni aĉetas nur tiujn novgeneraciajn telefonojn. Por "normalaj" porteblaj telefonoj restas apenaŭ merkato. La maljunuloj preferas specialajn telefonojn kun grandaj klavoj. Mi persone uzas ankoraŭ tute simplan ĉeltelefonon ĉar mia ja havas ankaŭ malgrandan porteblan komputilon de la tipo "retlibro" kaj do ne jam bezonas kompufonon.

Ĉiuj tiuj modernaj aparatoj suferas je unu problemo, precipe se oni uzas ilin por surfi en la interreto: Post iom da tempo de uzado subite la bela ludilo ne plu funkcias ĉar malpleniĝis la baterio. Kaj ĝuste se oni estas survoje, plej ofte mankas ebleco reŝargi la baterion. Do necesas mastrumi la energikonsumon. Tio necesas des pli en landoj kie entute elektro malabundas ekz. en Afriko. Ĝuste la uzo de interreto sur kompufono konsumas multe da energio, nome ne por la komunikado mem sed por la komputado de la bildoj kaj sonoj.

Esploristoj de la universitato de Aalto en Finnlando proponas sistemon kiu povas ŝpari 74 procentojn de la energikonsumo de kompufonoj, nome la kompufono laŭ tiu sistemo ne komunikas kun la diversaj interretaj serviloj kiel kutime okazas, sed ili komunikas kun nur unu peranta "proksi"-servilo kiu plenumas la tutan laboron de kunmetado de la bezonata retpaĝo kun bildoj kaj sonoj kaj tiu servilo liveras la kompletan retpaĝon al la kompufono.

Tiu tekniko ne estas vere nova. Ĝi jam estas uzata en multaj aplikaĵoj. Kaj ĝi havas gravan malavantaĝon: Eblas manipuli la datumtrafikon en la servila centro, ekz. oni povus forfiltri politike aŭ komerce nekonvenajn enhavojn. Do ne estas klare ĉu tiu koncepto vere grandskale realiĝos, sed en Afriko la bezono pri komunikado per porteblaj telefonoj inkluzive de la kompufonoj estas grandega, ĉar eblas per tio kompensi la mankon de infrastrukturo en multaj regionoj kaj landoj.

Estas vere mirinde kiel tiuj modernaj komunikiloj atingas jam la lastajn angulojn de la mondo kaj estas uzataj de homoj kiuj antaŭe tute ne povis uzi modernajn komunikilojn.
____________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

  1. Saluton el Nepalo.
    Bonega kaj utila blogo por ni.
    Gratulon al vi. Mi deziras vian dauxran kaj cxiam enhavoplenan blogadon!!

    Kore,
    Razen Manandhar

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA