Feliĉa vivofazo

Felicxemaljuna1


felicxa_vivofazo.mp3Listen on Posterous
Se temas pri maljunaj homoj oni ofte imagas malbelajn vivocirkonstancojn. Oni parolas pri mizero kaj soleco, pri la kreskanta nombro da flegenduloj, pri teruraj cirkonstancoj en prizorgejoj por altaĝuloj. Maljuniĝi ŝajnas por multaj maljunaj homoj signifi grandan ŝarĝon kaj por junaj homoj scenaron de teruro.


Sed ekzistas ankaŭ alia imago. La enketado de 4000 homoj inter 65 kaj 85 jaroj en Germanio montris ke la plimulto el ili signife pli bone fartas ol la antaŭaj generacioj antaŭ 20 aŭ 30 jaroj. La maljunuloj de hodiaŭ sentas sin averaĝe je 10 jaroj pli junaj ol tio korespondas al ilia aĝo. Kaj ili kondukas plej ofte aktivan, malenuigan kaj aŭtonoman vivon kiun ili volas konservi laŭeble longtempe. Aŭtonomio estas la centra temo de la maljunuloj: Oni volas resti sana por resti sendependa.

Ankaŭ rilate al la materiala situacio la hodiaŭa generacio de pensiuloj fartas signife pli bone ol antaŭaj generacioj. Averaĝe la 65- ĝis 85-jaruloj disponas pri monata neta kunviva enspezo de ĉirkaŭ 2200 eŭroj. Pli ol ĉiu dua vivas en propra domo. 63 procentoj prijuĝas la propran ekonomian situacion kiel bona ĝis tre bona. Kaj la plejmulto de la maljunuloj konsideras sian vivon kiel tre kontentiga: Sur skalo de nulo (tute ne kontentiga) ĝis 10 (plene kontentiga) 57 procentoj indikas pri sia vivo 8 poentojn aŭ pli.

Estas interese ke eĉ multaj el la pli-ol-75-jaruloj estas ankoraŭ aktivaj kaj mem veturigas aŭtomobilon. 45 procentoj de la enketitoj indikas esti engaĝitaj dum pluraj horoj en la semajno en libertempaj, sportaj, kulturaj aŭ ekleziaj institucioj. Kaj multaj subtenas siajn gefilojn kaj genepojn.

Do ĉu ĉio estas en ordo? Ne estas kontesteble ke la demografia ŝanĝo estas defio por la socialaj sistemoj. Sed same ne estas kontesteble ke maljunaj homoj kun sia mensaj, emociaj kaj tempaj, ofte ankaŭ financaj eblecoj kaj kapabloj povas doni rimarkindan kontribuon al la subteno de la sekvantaj generacioj.

Precipe maljunuloj povas ĝui la propran vivon pli bone kaj pli longe ol dum antaŭaj tempoj. Hodiaŭ la homoj povas atendi vivodaŭron de pli ol 80 jaroj kun kreskanta tendenco. Kun 60 jaroj plej multaj el ili do povas ankoraŭ atendi vivon de ankoraŭ 20 aŭ 30 jaroj. Se dum antaŭaj epokoj la vivo laŭ sento aŭ fakte jam finiĝis, hodiaŭ multaj el ili komencas ankoraŭfoje tute novan vivon, kun vojaĝoj, plej diversaj interesoj kaj jen kaj jen kun novaj partneroj.

Plej multaj enketitoj konsideras la trankvilan vivon kiel pozitiva. Multaj vidas la malrapidiĝon de la vivoritmo kiel esencan avantaĝon de la alta aĝo. Multaj mezaĝuloj kiuj staras meze en la profesia vivo sopiros pri tio. Kaj tiu vivofazo post pli malpli da tempo ankaŭ komenciĝos ĉe ili.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero