Pagi flugbileton laŭ pezo

Passagier1

pagi_pezon.mp3 Listen on Posterous
La homoj plidikiĝas - kaj tial flugkompanioj ricevas problemojn. Unu el ili en Samoa nun prezentas simplan solvon: La prezo por la flugbileto dependas de la korpa pezo. "Decidu mem kiom vi pagas", estas la reklamslogano.
Samoa Airlines estas sentolera. La eta fluglinio en la pacifika ŝtato Samoa estas la unua en la mondo kiu kalkulas la prezon de la flugbileto laŭ la pezo de la pasaĝeroj. Ekde nun la entrepreno kiu disponas nur pri tri unu- kaj dumotoraj avidadiloj, ekvalidigas tiun regulon ĉe sia sola internacia flugo al Usono.
Pli dikaj kaj pli longaj pasaĝeroj do devas porti pli altajn kostojn ol pli maldikaj kaj pli mallongaj. "Pagu nur por tiom kiom vi pezas". Tiel varbas la entrepreno kiu eklaboris nur en la jaro 2012 kaj tiamaniere provas turni al pozitivo la minacan anoncon por pli pezaj klientoj. "Nur tiom", sur Samoa ne estas malmulte, ĉar ĉirkaŭ 90 procentoj de la insulanoj estas konsiderataj tropezaj.
Ĉirkaŭ la tuta mondo flugkompanioj ne vere scias kiel pritrakti la fakton ke iliaj pasaĝeroj fariĝas pli kaj pli dikaj. Ili havas problemojn kun pasaĝeroj kiuj pro siaj korpaj mezuroj ne ligas sin sur la seĝon, kiuj ne malsuprenmetas la brakapogilojn kaj kiuj entute ne kapablas sidiĝi. Unuflanke en tiaj kazoj ili ne povas garantii la sekurecon de la tropezaj pasaĝeroj. Aliflanke tio povus limigi la komforton de seĝnajbaroj kio siavice kondukas al plendoj. Kaj nelaste plialtiĝas ankaŭ la kostoj por la flugbenzino.
La flugkompanioj ĝenerale ne adaptas la seĝojn laŭ la kreskanta longeco kaj larĝeco de la klientoj. La averaĝa sidloko sur longdistancaj flugoj en la "ligna klaso" havas larĝecon de 44 centimetroj kaj distancon de 81 centimetroj al la antaŭa sidanto, pri kio suferas ne nur larĝaj sed ankaŭ longaj pasaĝeroj.
Por solvi la problemon ĝis nun ĉe multaj usonaj flugkompanioj graskorpaj klientoj devis mendi kaj pagi duan sidlokon. Aŭ ili devis altengradigi la bileton por pli spacaj seĝoj en la negoca klaso.
En Eŭropo la problemoj ĝis nun ne jam estas tiel gravaj kiel en norda Ameriko. Tial la flugkompanioj estas pli toleremaj kaj nur jen kaj jen "rekomendas" pagi duan sidlokon.
Kaj kio pri la fluglinio de Samoa? Oni tie pagas laŭ la entuta pezo kaj oni rekomendas al la klientoj perdi pezon por pagi malpli. Tio kongruas kun la politiko de la la ministerio pri sano kiu volas eduki la samoanojn konsumi malpli da dikigaj nutraĵoj.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA