Traserĉu tiun blogon

2013-04-26

Polvosuĉilo/senpolvigilo

Staubsauger1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando
- muzikfragmentoj de Valery Yerokhin

Senpolvigilo1.mp3Listen on Posterous
Skribado de sonartikoloj estas por mi siaspeca vortludo. Mi plej ŝatas mem elpensi temon kaj ŝpini laŭvicajn pensojn elektante vorton post vorto, konsiderante iliajn signifon kaj taŭgecon, kaj mi klopodas antaŭvidi ilian kompreneblecon por la legontoj-aŭskultontoj. Estas por mi okazo por admiri la utilecon de nia fleksebla lingvo, kiu ebligas ofte multe pli precize priskribi ĉion unuvorte kaj kiu post kelka praktikado ebligas intuicie kaj libere krei ĉiam pli novajn vortojn. La vortoj venas al mia kapo tute neatendite, malgraŭ ke ofte mi ankoraŭ neniam pli frue ilin uzis. Mi ŝategas pripensi ĉion, kio certe por multaj el vi estus sensignifa kaj ne indus la dediĉon de la tempo, kiun ni ĉiuj ricevis por travivi ĝin kiel eble plej valore. En tiu ĉi ludo, kontraŭe al tiu komputila, ĉiu havas nur unu vivon. Malgraŭ tio permesu min iomete mediti hodiaŭ pri unu el tiaj bagatelaĵoj.


Polvosuĉilo estas ilo por suĉi la polvon, rezulte de kio ĝi estas forigita. En mia gepatra lingvo oni prefere nomas tiun ĉi elektran instrumenton en la laŭvorta traduko senpolvigilo. Mi devas diri, ke ambaŭ difinoj ne redonas ĉion, kion kapablas fari tiu ĉi hejma helpilo. Ĝi ja ne nur suĉas (forigas) la polvon, ĉar ni bone scias, ke ofte vole ne vole falas al ĝia tubo ne nur etaj, kiel polvo, eroj. Multaj el ni utiligas ĝin por entiri ĉion, kio kuŝas sur nia planko aŭ sub niaj lito, ŝranko, malantaŭ glaciŝranko kaj ni estus verŝajne plej feliĉaj, se la aparato „englutus" objektojn multe pli grandajn. Tial ni ofte konvinkiĝas, ke eĉ la plej forta polvosuĉilo, eĉ tiu industria, povas ŝtopiĝi, kaj tiam ni devas ĝin malŝalti kaj pacience malŝtopi, kio postulas kroman tempon, kiun ni laŭpremise intencis ŝpari. Tiam ni venas al la konvinko, ke pli bone estus, se ni klinus nin, por mem levi la objekton, kiu ne povis ampleksiĝi en la suĉtubo. Komforto estas la afero dezirata, sed ĝi ĉiam kostas aŭ monon aŭ pensadon.

Elektraj senpolvigiloj iam servis ankaŭ por farbi, uzante specialan ŝprucflakonon alkroĉitan al la finaĵo de la elasta tubo. Tiukaze tamen oni devis enŝtopi la tubon en la truon, el kiu normale elvenas la aero. Tiel, danke al la kreiĝinta en la ŝprucflakono subpremo, la suĉata farbo elfluis kvazaŭ nebulo sur la surfacon, kiun oni volis kovri per ĝi. Tre sprite, des pli ke  tiam ankoraŭ ne ekzistis ĉiuj tiuj hodiaŭaj elektroaparatoj. La ŝprucilo estis ofte utiligata precipe por laki propran aŭtomobilon, ĉar tia farbado ebligis rezultojn similajn al tiuj de profesiaj lakistoj sed malpli koste.

Mia edzino, instigite de reklamoj, kelkfoje klopodis instigi min aĉeti akvosenpolvigilon, por pli efike purigi tapiŝojn, tamen mi ankoraŭ ne maturiĝis por realigi la postulon, malgraŭ ke mi aŭdis de iu, kiu uzas similan aĵon, ke ĝi bonege funkcias. Eble pro tio, ke estas en mia hejmo jam kelkaj senutilaj aparatoj, aĉetitaj por – se kredi televidreklamon – faciligi niajn ĉiutagajn devojn. Ne okazis tiel, do ili nun troviĝas en nia sekreta „muzeo" de (nur) foje (aŭ maksimume kelkfoje) uzitaj kaj flankenmetitaj objektoj.

Dume tamen niaj du deĵorantaj normalaj, hejmaj polvosuĉiloj, servas al ni tre bone. Precipe, se ni konsideros nian longharan hundon, ofte vizitantan niajn ejojn kaj „helpantan" nin teni la ordon sur plankoj kaj tapiŝoj. Sen timo ni ofte uzas ilin, ĉar la produktinto, ĉe ilia aĉeto, donis 4 jarojn da garantio pri la uzado. Ili estas provizitaj je paperaj saketoj ebligantaj per puraj manoj forĵeti ilian maloportunan, malpuran enhavon post la purigado. Sed mi preferas ne pensi, kiom da utilaj malgrandaĵoj perdiĝis okaze de nia polvosuĉado en la rubaĵujo.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

No comments:

Post a Comment