Traserĉu tiun blogon

2013-02-28

'Fejsbuko' bonfaras al la cerbo

Seniorenpc1

fejsbuko_cerbo.mp3Listen on Posterous
Antaŭ kelkaj tagoj la Esperanta RetRadio prezentis  sonartikolon pri la utileco de "Fejsbuko" por la funkciado de nia radio kaj pri la kontakto inter Esperantistoj, ĝenerale. Ĝi vekis ŝajne sufiĉe vastan intereson. Sendepende de specifa utileco, tiu grandega, tutmonda retejo estas eksterordinara fenomeno, kiun oni ne rajtas ignori. Aparta trajto estas, ke per tiu retejo oni ne simple komunikas kaj akceptas informojn; oni ankaŭ "amikiĝas". Certe ĝi estas ilo, kiu faciligas disvastigon de ideoj kaj movadoj, kiel la Esperanta. 
    
Hodiaŭ mi petas permeson por reveni al tiu temo por iom da kompletigo: ĉu "Fejsbuko"  estas bonfara ankaŭ al individuoj? 
    
Esploristoj el Universitato de Arizono, en Usono, decidis esplori  tion kaj publikigis siajn rezultojn en internacia kunsido de neŭrologiistoj-psikologoj. Ili emis esplori la efikon de uzado de tiu retejo je la kogna  funkciado de maljunaj homoj. Por tio, ili dividis dekojn da homoj pli ol 68-jaraj en tri grupojn. La unua grupo trejniĝis por uzi la retejon, akcepti amikojn (kiuj partoprenis la saman esploron) kaj almeti ĉiutage po unu publikaĵo en ĝin; la dua grupo lernis verki taglibron per po kvin frazoj ĉiutage, sen socia interkontaktado; la tria grupo ne uzis la retejon, sed ricevis la informon, ke ili atendas trejniĝon.
    
Ĉiuj volontuloj respondis demandaron antaŭ la komenco de la esploro, por ke oni taksu ilian gradon de soleco, socia apogo kaj kognaj kapabloj. Post ok semajnoj da "Fejsbuka" uzado, ili denove submetiĝis al testo. La homoj en la unua grupo prezentis proksimume 25 % da pliboniĝo en sia kogna kapablo, kompare kun la unua testo. La partoprenintoj en la dua kaj tria grupoj  ne montris ian ajn progreson.
    
La esploristoj opinias, ke unu sola tia studaĵo ne sufiĉas por plena konkludo. Oni devas ripeti kaj eĉ plivastigi ĝin. Tamen, la dinamika funkciado de "Fejsbuko" ja probable forte stimulas la cerbon. Persona kontaktado kun homoj kaj novaj, ĉiumomentaj informoj postulas atenton kaj koncentriĝon, kiuj certe bonfaras al la cerbo, kvazaŭ "gimnastiko". Ili verŝajne funkcias eĉ pli bone ol videoludoj, kiujn oni uzas por la sama cerbostimula celo, eble pro   emocia influo de amikiĝoj en la retejo.
    
Se oni pensas pri kontaktado inter Esperantistoj, tiam certe amikeco ricevas apartan signifon, en "Fejsbuko" kaj en aliaj similaj retservoj.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

2013-02-27

Vintra ĝojo - filmeto

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

vintra_gxojo.mp3Listen on Posterous
Wintervogel1a

Hodiaŭ mi prezentos al vi filmeton. Mi ekpensis, ke antaŭ ol rigardi, vi tralegos la tekston, kiu aperas dum la laŭvicaj filmscenoj. En ĝi vi rigardos kelkajn gastojn de mia vintra ĝardeno. Ili estas pruvo, ke la vintro ne nepre estas morta periodo, kvankam oni pli ŝatas la sunon, verdecon kaj la varmetan aeron de la somera periodo. Mi do komence legas al vi la filmkomenton.

Granda moviĝo ekestis en mia ĝardeno ĉi-vintre, kiam mi pendigis nutraĵon por birdoj. De frumateno ĝis antaŭvespero alflugas ĉi tien multaj malsatuloj. Dum unuj jam nutras sin, la aliaj per rapida eksido forpelas ilin okupante mem la lokon, kiu ĵus iĝis libera.

Tiu ĉi malgrandulo nomiĝas sovaĝa kanario kaj vi vidas ŝajne kelkan similecon al la kutima kanario, kiu posedas flavan ventreton. Desupre ĝi rigardas sian manĝaĵon malproksime. Ĝi bekas grajnojn, kiuj falis malsupren. 
Jen ni povas vidi kelkajn individuojn de la sama specio, kiuj rekte sur la neĝo nutras sin, kvazaŭ purigante ĝian supraĵon.

Dum momento ni povis observi du birdojn, kiuj sidis sur la sama manĝbuleto. La estulo, kiu restis tie, iom similas al la ordinara grizkolora pasero. Ĝi tamen estas nomata montpasero, kiu kompare kun sia kuzo havas pli brunajn plumetojn kaj la karakterizan brunan ĉapeton.
Ni povas vidi paruojn, kiuj klopodas forpeli ĝin, dum ĝi ŝajnas tute ne rimarki ilin.

Kaj denove la purigado de la neĝo. Nun tiun ĉi rolon ludas la birdo nomata esperante merlo, kaj verŝajne ĝi estas merlino, kiu aspektas iom morne kaj similas iom al la sturno, ĉu ne?

Ho, kia kontrasto. Kiel nomiĝas la beluleto kun la dika beko?  Ĝi estas kokotraŭsto. Ĝi ne estas ofta gasto, sed ĝi ankaŭ deziras gustumi nian kuirejon, kvankam ĝia beko bone taŭgas por disrompado de malmolaj grajnoj kaj kernoj. Ni ĝuu ankoraŭ dum momento ĝian belan plumaron.

Kaj denove surprizo. Vizitis nin tipe arbara birdo, nome la pego. Verdire ĝis la arbaro estas ĉirkaŭ kilometro, do de kie ĝi eksciis pri la regalo en mia ĝardeno?

Rigardu, ĝi trovas iun laboron ĉe mia betulo, ĝuste pro tio oni nomas ĝin arbokuracisto. Videble la arbo ne estas tute sana? Mi do dankas al tiu ĉi specialisto pri trovado de vermoj, kiuj kutimas vintrumi en la arba ŝelo, eĉ se arbo unuavide aspektas bele.  Laboru, laboru, kara, kaj kuracu nutrante vin abunde!

Mirigis min ankaŭ frugilego, kiu intencis manĝeti sur mia betulo, kies maldikaj branĉetoj estus devintaj forteni ĝin de tiaj provoj. Ĝi tamen havis sian planon, kiun ĝi volis realigi. Ne estis facile, sed ĝi estis persistema. Kaj finfine ĝi profitis. La granda beko tute ne malhelpis kaj la manĝo bongustis. Dum momento ĝi perdis la kontakton kun sia frandaĵo, sed post kelkaj sekundoj la bankedo plu daŭris.
La branĉetoj de la betulo ne estas tro oportunaj por tiel grandaj birdoj, ĉar ili estas tre elastaj. Ili ankaŭ estas tro densaj, por ke la frugilego povu facile moviĝi inter ili.

Kaj jen la griza turdo, kiu ĵus alflugis de malproksime, kaj pro tio ĉi-jare ni povas vidi ĝin por la unua fojo. Kiel ni vidas, ĝi ŝajne soifas kaj pro tio manĝas la neĝon. Ĝi purigas sian bekon, kvazaŭ la neĝo estus malpura. 
Kaj nun ĝi komencas prizorgi siajn plumojn. Ĝia kapablo ĉiudirekte turni la kapeton estas tre impona. 
La „tualeto" daŭris multe pli longe ol montras ĉi tion tiu ĉi filmeto, kaj post ĉio la birdo denove komencis manĝi la neĝon kaj forflugis, ĉar aperis iu malamiko de la birdoj...

...la kato. Ĝi ekŝatis la arbojn en mia ĝardeno, kaj ankaŭ la betulon. La kato estas ĉiutaga gasto de mia posedaĵo. Kiam ĝi aperas ĉi tie, la birdoj ĉesas sin nutri. Komence, mi pensis, ke la kato intencas ĉasi. Ĝi iom post iom ĉirkaŭrigardis, ĉirkaŭrigardis... kaj fine transsaltis sur la surkreskitan de la hedero barilon. Ĝi faris kelkajn paŝojn kaj post momento malaperis.

La vintro estas ankaŭ la periodo de ĝojo, ne nur por la kromnutritaj birdoj. Rigardu mian hundon, kiu ne povas elteni hejme, kiam mi aŭ iu ajn komencas deneĝadi la korteton. Ĝi estas senlaca dum la okupo kaj kun ekscito atendas ĉiun laŭvican ĵeton de la blanka lanugo, volonte saltas post ĝi volante kapti ĝin. Ofte ĝi prenas la neĝon al sia buŝo kaj kvazaŭ manĝas ĝin. Krome estas bonega okazo purigi sian dense harkovritan felon. Kaj kia ĝojo!

La ĝojo videbliĝas ankaŭ, kiam oni rigardas la birdetojn, kiuj iomete timeme sed gaje paŝetas tra la neĝkovrilo, trovante plurajn grajnetojn, ebligantajn travintri la vintron.

Embedded media -- click here to see it.


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

2013-02-26

La blinda bankisto

Mopesa1a

blinda_bankisto.mp3Listen on Posterous
En la universitata kvartalo de la Kenyatta universitato ĉiuj konas lin kiel bankiston kiu ne kapablas vidi ion: Dennis Nyariaro, 25-jara, estas blinda kaj tio estas lia plej granda pluso: Ĉu monbileto estas falsa, tion li povas senti.

Pro lia blindeco li nur malrapide aliras sian celon, nome filion de banko por tie depreni kontantan monon. Reirante li portas kun si 100.000 kenjajn ŝilingojn en malgranda poŝo . La sumo en la valoro de pli ol 600 eŭroj estas la sesoblo de averaĝa kenja monata salajro. En la centro de Najrobio sufiĉas jam multe malpli por esti atakata de rabistoj, sed Dennis ridas: "Al mi nenio okazos", li diras kaj transiras relvojon helpe de sia blindulbastono.

Kio en Eŭropo ĵus estas tute laŭmoda, nome la nekontanta pago per mobilfono, tio en Afriko jam delonge estas konata. Dennis profitas de mobilfona pagsistemo kiu funkcias en Kenjo de 5 jaroj kaj kiu por multaj kenjanoj faras bankojn superfluaj. Kiu havas mobilfonon, tiu povas mendi kaj funkciigi en ĝi monĝiran funkcion. La gvidanto en tiu merkato estas la mobiltelefona servo Safaricom kun aktuale 20 milionoj da klientoj. Ĉiu dua kenjano telefonas en tiu reto. 14 milionoj el ili dum la pasinta jaro uzis la montranspagan servon M-Pesa. Tiel Safaricom fariĝis interalie la plej granda impostopaganto de la lando.

Sufiĉas telefonnumero por transpagi monon, ĉiu transpago postulas PIN-on (personan identigan numeron). Oni povas enpagi kaj depreni monon en malgrandaj kioskoj inter kiuj troviĝas ankaŭ tiu de Dennis. Depende de la sumo por elpago de mono pagendas inter 9 cendoj kaj 3 eŭroj da kotizoj kiujn inter si dividas la kioskulo kaj la mobilfona provizanto.

La verda budo de Dennis mezuras 2 kvadratajn metrojn, ĉe la antaŭa flanko ĝi havas kradon. Preskaŭ 28.000 budoj kiel tiu Dennis funkcias en tuta Kenjo kaj nur sur la merkato apud la universitato enŝtopiĝas almenaŭ 20 kioskoj por M-Pesa en malgrandajn niĉojn.

Por la kenjanoj la plej granda avantaĝo de la mobilfonaj kontoj estas ke ili nek bezonas kreditkartojn nek devas porti kontantan monon kun si. 100 ŝilingoj por la aŭtobuso sufiĉas. Unu vizito al frizisto, unu biero ĉe la baro, la aĉetoj en la superbazaro - ĉio estas pagebla jam preskaŭ ĉie per mobilfona transpago. Kaj kiu tamen foje bezonas kontantan monon aŭ volas enpagi ĝin, tiu iras al unu el tiuj verdaj budoj kun krado.

Dennis konas la riskon, li elektis bonvenan lokon por sia negoco, nome rekte ĉe la ekstera muro de la universitata kampo. El la tri pordegoj de la universitato elfluas studentoj, kelkaj el ili fariĝis fidelaj klientoj de Dennis. "Esti blinda estas por mi la ideala merkatika strategio", li diras. Kiam li trairas la universitatan kampon, li aŭdas la studentojn flustri, pri la frenezeta, blinda junulo kun la M-Pesa-budo. En merkato kun absurda trooferta situacio rilate al verdaj monbudoj lia handikapo estas unika eco kiu ĉiutage alportas al li novajn klientojn.

Sed lia blindeco ne estas la sola atuto en la granda konkurenco. Li malfermas sian budon matene duonan horon antaŭ la aliaj konkurantoj kaj fermas ĝin vespere duonan horon post la aliaj. Kaj li nur fermas kiam li estas atinginta sian ĉiutagan celon, nome enspezi 1000 ŝilingojn. Kaj tiel la negoco pri la mono vere bone vivtenas lin.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

2013-02-25

Ĉeĥa paradokso

Schwarzenberg2

cz_paradokso.mp3Listen on Posterous

En mia lando Aŭstrio la socialdemokratoj en la ĉefurbo Vieno kaj en aliaj grandaj urboj estas la plej forta partio. Ili koalicias en Vieno kun la Verduloj. Aliflanke la konservativa kristandemokrata Popolpartio estas plej forta en malpli grandaj urboj kaj en kamparaj kaj montaraj regionoj. Do oni povas diri ke maldekstraj progresemuloj regas en la grandaj urboj, dum konservativuloj regas ekster la grandaj urboj. Tio ne estas specifaĵo de Aŭstrio. Ankaŭ en aliaj okcidenteŭropaj landoj la situacio estas simila.

Tio tamen evidente ne validas por ĉiuj landoj de Eŭropo. En landoj en kiuj  dum 40 jaroj regis komunisma reĝimo la situacio povas esti tute alia. Bona ekzemplo por tio estas Ĉeĥio: Ĝis novembro de la jaro 1989 tie regis komunistoj. Tiam okazis "velura revolucio" kaj formiĝis novaj partioj kiel la "Demokrata Civitana Partio" aŭ la "Socialdemokrata Partio". Unua prezidento de la lando fariĝis eksa opoziciulo  kaj dramisto Václav Havel. Revenis al la lando homoj kiuj estis forlasinta Ĉeĥion pro la komunisma regado.

Unu el ili estis Karel Schwarzenberg kiu fariĝis sub Havel kanceliero de la prezidenta oficejo en Prago. La aristokrato Karel Schwarzenberg rericevis kelkajn posedaĵojn kiujn la komunistoj estis forprenintaj de la familio. Schwarzenberg vivis de 1948 ĝis 1989 en Aŭstrio kaj li - kvankam li estis naskita en Prago en la jaro 1937 - parolas la ĉeĥan kun iom stranga akĉento. Schwarzenberg post 1989 daŭre restis en Ĉeĥio kaj alprenis diversajn politikajn funkciojn. Li estas aktuale ministro pri eksteraj aferoj de Ĉeĥio. Li ankaŭ fondis propran partion.

Unu afero estas klara: Li tute ne estas progresema maldekstrulo. Tamen la junaj homoj en la grandaj urboj tre ŝatas lin, li dum longa tempo estis la plej populara politikisto de Ĉeĥio. Kaj li havis bonan okazon pruvi sian popularecon kiam unuafoje okazis en Ĉeĥio prezidentigaj balotoj dum januaro de tiu ĉi jaro. Li surprize atingis la duan raŭndon en kiu lia kontraŭulo estis Miloslav Zeman, eksa ĉefministro kaj eksa partiestro de la socialdemokrata partio.  Zeman venkis en la balotoj kaj tial estos la unua prezidento de Ĉeĥio kiu estas elektita rekte de la popolo.

Zeman venkis en ĉiuj regionoj de la lando escepte de unu: la ĉefurbo Prago. Kaj se oni pli precize rigardas la rezultojn, oni konstatas ke Schwarzenberg venkis ankaŭ en aliaj grandaj urboj. Jen la paradokso: En grandaj urboj kie en aliaj landoj regas socialdemokratoj kaj verduloj, en Ĉeĥio en tiaj urboj venkis konservativulo. Ĉu la homoj tie ne estas progresemaj? Tute ne. Ili tie subtenas la membrecon en Eŭropa Unio kaj entute estas malfermaj al la mondo. La modernigo de la lando okazas ĉefe en la grandaj urboj, dum la kamparaj kaj iamaj industriaj regionoj postrestas.

La homoj tie certe ankaŭ estas pli tradiciemaj ol en la grandaj urboj. Sed ilia tradicio estas tiu de la komunisma epoko kaj ili do preferas partiojn kaj kandidatojn kiuj iel daŭrigas tiun tradicion. La strukturaj ŝanĝoj ankaŭ atingos tiujn regionojn, sed kiel oni vidas, tio estas tre malrapida procezo kaj tio respeguliĝas en la politika situacio de la lando. Jen la kaŭzo por la ĉeĥa paradokso.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

2013-02-24

Pronunciamento do neto de Zamenhof, o criador do Esperanto



---------- Mensagem encaminhada ----------
De: Rosangela <klypto@uol.com.br>
Data: 24 de fevereiro de 2013 07:32
Assunto: [Programo Mia Amiko] Pronunciamento do neto de Zamenhof, o criador do Esperanto
Para:
 
 
Esse é Ludoviko Zaleski-Zamenhof (1925), filho de Adam Zamenhof, que era o filho mais velho de Lázaro Luís Zamenhof, o criador do Esperanto.
 
 
L. Z. Zamenhof, aos dezessete anos, conseguiu, "por milagre", escapar "do transporte da morte" durante a Segunda Guerra Mundial. Duas tias dele, Zofia e Lidia, filhas de L. L. Zamenhof, não tiveram a mesma sorte e foram transportadas para os campos de concentração nazi-fascistas, onde foram executadas, em 1942. O pai dele (Adam) também havia sido executado em mesmas circunstâncias, em 1939, logo no começo da guerra.
O Esperanto, contudo, já estava suficientemente incorporado na consciência superior da humanidade e já estava imortalizado. Não poderia ser destruído. Continua crescendo e cada dias mais forte na mente e no coração das pessoas humanitariamente inteligentes e defensoras da paz entre os povos, acompanhando as grandes transformações sociais e energéticas por que passa a Terra, rumo a um futuro inexoravelmente promissor, não só ainda durante a transição planetária, mas principalmente após a sedimentação da Nova Era. 
Tudo o que é feito com amor e para o Amor permanece eternamente e se incorpora aos ideais maiores de todos os povos, de todas as gerações. É o caso do Esperanto, que veio ao mundo não só para ficar, mas também para ajudar a transformar, a iluminar os novos rumos da humanidade.
  
Esse filme, de Roman Dobrzyński, é uma contribuição ao concurso de filmes "Esperanto 125 anos".
 

--
Programa "MiaAmiko" - Esperanto@Brazilo (http://esperanto.brazilo.org)
=====================================================
Para enviar mensagens para este grupo, envie um email para
miaamiko_listo@googlegroups.com
Para mais opções, visite este grupo em
http://groups.google.com/group/miaamiko_listo?hl=pt-PT?hl=pt-PT
---
Você está recebendo esta mensagem porque se inscreveu no grupo "MiaAmiko" dos Grupos do Google.
Para cancelar a inscrição neste grupo e parar de receber seus e-mails, envie um e-mail para miaamiko_listo+unsubscribe@googlegroups.com.
Para obter mais opções, acesse https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 



--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Fejsbuko jen kaj jen utilas

Fejsbukoreto1

fejsbuko_utilas.mp3Listen on Posterous
Kiam mi reaktivigis la Esperantan Retradion antaŭ 2 jaroj, miaj filoj konsilis al mi aliĝi ankaŭ al la socia reto "Facebook" por esti en pli proksima kontakto kun la geaŭskultantoj. Kvankam mi estis skeptika, mi aliĝis al Fejsbuko, sed ne donis iujn ajn personajn datumojn, do faris nur la absolutan minimumon por havi konton ĉe Fejsbuko. Kaj sufiĉe rapide alvenis amikiĝpetoj, ĉiutage, ĝis hodiaŭ. Mi kontrolis ĉe ĉiu amikiĝpetanto ĉu la koncernulo havas rilaton al Esperanto kaj do povas esti aŭskultanto de la RetRadio kaj post tiu kontrolo mi konfirmis la amikiĝpeton. Jen kaj jen tia nova "amiko" dankis aŭ sendis salutojn, sed ĝenerale post la amikiĝo nenio plu okazas.

Mi ĉiutage ricevadas multe da retpoŝtaj mesaĝoj de Fejsbuko, sed nur la amikiĝpetoj estas interesaj, la cetero estas forviŝinda. Mi ankaŭ supozas ke plej multaj novaj "amikoj" estas ankoraŭ komencantoj kaj ke por ili la aŭskultado de la programoj de la RetRadio estas tro fortostreĉa kaj tial ili rezignas. Sed tiuj amikoj certe reprezentas potencialon por la estonto. La amikiĝpetoj venas ĉefe el aliaj kontinentoj, plej multaj el Brazilo.

Miaj filoj vaste uzas Fejsbukon kaj ili ankaŭ havas eksterlandajn geamikojn. Sed montriĝas ke ne ekzistas iu internacia komunumo de geamikoj, dum en la propra lando, kaj tie ĉefe en la propra hejmregiono, tia komunumo ja ekzistas. Do por kunretigi sin kun aliaj en la propra hejmregiono Fejsbuko estas tre utila. Oni ja povas renkontiĝi ne nur en la virtuala mondo sed ankaŭ reale kaj Fejsbuko do servas por prepari realajn renkontiĝojn aŭ por interŝanĝi spertojn kaj fotojn post renkontiĝo aŭ iu publika evento.

Por la RetRadio aliflanke Fejsbuko ne estas aparte utila. La geaŭskultantoj ja povas komenti sonartikolojn rekte en Posteruso - kaj tio ja ankaŭ bonege funkcias - kaj ili povas sendi normalajn retmesaĝojn por peti aŭ proponi ion. Kaj por direkti sin al la geaŭskultantoj la parolado en la RetRadio estas la plej bona rimedo. Tial almenaŭ koncerne la RetRadion Fejsbuko restas en la ombro.

Kiel vi uzas Fejsbukon? Ĉu vi vere uzas ĝin por internaciaj kontaktoj aŭ ĉu vi ĉefe uzas ĝin por teni la kontakton kun viaj lokaj geamikoj?

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

2013-02-23

Nepra edukado pri socia sekso


Barraefaeli1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

socia_sekso.mp3Listen on Posterous

Supermodelinoj, en la nuna amaskomunikila mondo, revigas la plejmulton da viroj kaj verŝajne ankaŭ plej grandan parton de junaj virinoj. Fakte tiu ŝajna brila sukceso de virinoj emas subtaksigi la diskriminacion, pro kiu ili daŭre suferas eĉ en la tiel nomataj "liberalaj" landoj.

Hodiaŭ oni celebras la mondan tagon por rimarkigi la perforton kontraŭ "rufharuloj". Ne plu akceptebla estas situacio, en kiu ĉiu rufhara persono estas publike daŭre molestita per vulgaraj esprimoj kaj eĉ per korpaj fituŝoj. Rufharuloj estas seksperfortitaj multe pli ol aliaj personoj.

Se, malbonŝance, tiu estus reala situacio, ĉu la socio akceptus ĝin? Ĉu ĝi ne firmege postulus ĉesigi tiajn fiokazaĵojn per ĉiu rimedo? Ĉu ne estus amasaj demonstracioj, ne nur de rufharuloj, ĝis kiam tia fikonduto malaperus, aŭ almenaŭ tre malpliiĝus?

Kaj jen, ĉio tio reale okazas al homa grupo multe pli vasta ol rufharuloj, fakte temas pri pli ol duono de la monda loĝantaro:  virinoj! Sed la publiko, kaj eĉ la plejmulto, tute ne alarmiĝas kaj registaroj vere ne movas eĉ unu fingron por draste ŝanĝi la situacion. Indulgeme supozante, ke, almenaŭ rilate al okcidentaj registaroj, tiu ĉi hontinda senaktiveco ne devenas el malesto de volo ŝanĝi, sed el malĝusta ordo de prioritatoj, venis la tempo, ke la nepra ŝanĝo ricevu la pintan prioritaton.

Kune kun longa listo de nepre disponigendaj rimedoj kaj monsumoj
por garantii la malzorgatan sekurecon de virinoj kaj la forigon de ilia diskriminacio en multaj kampoj, ekzistas rimedo, sendube la plej grava, por atingi fundamentan kaj longdaŭran ŝanĝon: edukado pri "socia sekso". Socia sekso, ankaŭ soci-kultura sekso aŭ genro, estas la "socia" aŭ "psikologia" sekso de persono, kiu diferencas de biologia sekso.

Do edukado por ĉiu knabo kaj knabino, laŭ ilia aĝo kaj taŭga nivelo. 
En la israela eduka sistemo, tio ekzistas sed en limigita maniero, ĉar oni ne devus konsideri edukadon pri socia sekso kiel aldonon, iuspecan ornamon, fakon nedevigan depende de lernejo aŭ de volo  de instruistoj. Ĝi nepre devas fariĝi deviga fako en ĉiuj lernejoj. 
La kialo estas, ke malgraŭ la grava historia rolo, kiun virinoj ludis en la kreado de la ŝtato, nia socio fakte restis ĝis nun esence virecema. Kvankam la feminisma movado atingis plibonigon en la statuso de virinoj kaj malpliigis la pezan malobservon de iliaj rajtoj, la vojo al plena egaleco estas ankoraŭ longa. Des pli, ke estiĝis novaj problemoj.

Plie, multaj infanoj vidas en sia propra hejmo problemajn modelojn de familia vivo kaj spektas krudajn okazaĵojn surstrate kaj en televidaj programoj. Kie, ekzemple, lernos la knaboj, ke tuŝi nekonsentan knabinon tute ne estas montro de vireco sed fia kaj eĉ krima ago? Kiu klarigos al multaj el ili, ke tio, kion ili vidas en pornografiaj filmoj — kaj ili spektas tiajn filmojn ekde ĉiam pli juna aĝo — tute ne spegulas la realan vivon kaj (laŭ rezultoj de esploroj) eĉ malutilas al ili, al iliaj estontaj sekseco kaj ebleco krei amrilatojn? Kiu komprenigos al ili, ke samseksuloj ne estas malestimendaj homoj? Ĉu eblas daŭre neglektadi la gravecon de la mesaĝo nepre transdonenda al knabinoj, laŭ kiu ilia valoro troviĝas en iliaj humanecaj kaj mensaj kvalitoj, kaj ne nur en ilia korpo kaj aspekto, kiel multaj el ili povas kompreni el abundo de amaskomunikilaj kaj alispecaj mesaĝoj?

Tio ne estas ekstrema radikalisma feminismo, Dio nin gardu!, sed konvinkoj, kiujn geinfanoj kaj geknaboj nepre devas akiri en la procezo de edukado pri socia sekso. Eĉ tiuj, kiuj ne rekonas la decidan neceson de socia-seksa instruado en terminoj de rajtoj de Adamo kaj Eva, devus pensi pri la enorma profito, kiun tiamaniere la tuta socio povus akiri: redukto de perforto, plibonigo de rilatoj, ĝenerale inter homoj kaj speciale inter seksoj.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

2013-02-22

Enketo por INKO (revuo de KKE)




Ekcirkulas la nova InKo!

Jen la adreso: 
 
Frate, 
 
Fabiano Henrique
 

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Pudingo "Berlino"


Berlna_pud1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis Roland Schnell el Berlino, parolas Luiza Carol

berlina_pudingo.mp3Listen on Posterous

Recepto adaptita de Roland Schnell el Berlino.

Oni kuiras tason da kvinoo en 2 tasoj da lakto. Oni aldonas iom da "stevio" (ege dolĉa naturprodukto, uzebla anstataŭ sukero), 2 kuleretojn da cinamono kaj pinĉaĵon da kardamono.

Kiam la kvinoo estas mola, oni prenas ĝin de la fajro kaj aldonas 1 tason da avenflokoj kaj 2 ovoflavojn.  Oni preparas ŝaŭmon el 2 ovoblankoj kun 2 kuleroj da sukerpolvo kaj aldonas ĝin iom post iom al la tuta miksaĵo. Oni aldonas la pecojn de 1 senŝeligita pomo.

Oni  enmetas ĉion en pelvon kaj oni bakas en forno  je 200 gradoj C dum 30 minutoj.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Esperanta Retradio dujariĝas

Retradiologo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

err_dujara.mp3Listen on Posterous

Saluton, geamikoj!

Okaze de la 2-a datreveno de ERR, mi deziras al ĝi longan bonan vivon. Dankon al la geaŭskultantoj! Gratulon kaj dankon al Anton kaj al miaj kolegoj en la teamo!

Mi multe aprezas la valoron de ERR, ĉar ĝi estas tre grava ilo, per kiu oni povas senti, ke E-o vere funkcias en ĉiuj kampoj de la vivo. Danke al la oportuna prezentado de sondosieroj kune kun la koncernaj tekstoj kaj fotoj, ERR estas tre speciala, eble unika eksperimento tiaspeca. (Almenaŭ mi ne konas ion similan en alia lingvo.) Mi ĝuas ĝin precipe kiel aŭskultanto, ĉar mi kutimiĝis aŭskulti ĉiutage la belajn programerojn, do ERR iel eniris la rutinon de mia ĉiutaga vivo. Kaj mi ĝuas ĝin ankaŭ kiel kontribuanto, ĉar registri sondosierojn fariĝis unu el miaj plej amataj okupoj. 
    
Nu, bondezirojn al ERR kaj ĉiam antaŭen!
    
Ĝis revido!

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Itala Kongreso


 

ĈU VI ANKORAŬ NE ALIĜIS AL ITALA KONGRESO?

http://kongreso.esperanto.it/80/

Ni atendas vin! Se vi legas cxi tiun tekston kaj sendas vian intencon aligxi al laura.brazzabeni@alice.it vi pagos la kotizon de la unua periodo gxis la 25a de februxaro..


Kial veni?

Multaj el vi jam konas la etoson de nia kongreso plenplena je seminarioj, prelegoj, kursoj, ekskursoj. Nia kongreso estos ferio en belega loko apud la maro kaj la montaro kun ebleco resti en la kogresejo por la programo kaj bani en la nagxejo aux cxe la maro.  La suno kaj la maro estas senpagaj ĉeestantoj en tiu periodo en tiu parto de Italio, la tiel nomata "lazura marbordo" inter Ĝenovo kaj Francio.  Vi devas nur kunporti vian naĝkostumon.

KIE?

En Castellaro apud San Remo de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2013 por la 80-a Itala Esperanto-Kongreso

Humphrey Tonkin kaj Paul Gubbins kaj multaj aliaj prelegantoj kaj instruistoj venos ĝuste por vi.

Vi rajtas, kiel en ĉiuj kongresoj leviĝi matene kaj sekvi la programon dum la tagoSed vi ankaŭ rajtas dormi dum la tago kaj sekvi la programon dum la nokto. Nokte vi unuavice rajtas festi kun ni. Junuloj laŭ aĝo kaj koro rajtos partopreni la noktan programon: ni kune ludos, malkovros la trinkomanĝajn kulturojn internaciae kaj loke, ni spertos la belecon de la lazura marbordo inter Italujo kaj Francujo dum la someraj noktoj... kaj kunumos por iom da sana diboĉado internacia je la nomo de la zamenhofa interna ideo.

Por la tuta programo, aligxilo, logxado, ktpvidu cxe :   kongreso.esperanto.it

Ankoraux kelkaj eblecoj estas logxi en malmultekosta logxejo; kaj en la luksa, sed ankaux malmultekosta kongresejo la cxambroj estos por cxiuj.

Kontaktu tuj:

- Laura Brazzabeni,  laura.brazzabeni@alice.it

 

-- 

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

2013-02-21

Helpu infanon ami librojn

Helpulibron1

helpu_infanon.mp3Listen on Posterous
Mi havas amikon, kiu konstante ripetas: ekzistas du specoj de homoj -  tiuj, kiuj amas librojn, kaj la ceteraj homoj. Eble ĉi tiu frazo sonas iom diskriminacie, sed ĝi enhavas  esencan veraĵon, nome ke la kutimo legi bonajn librojn plialtigas la mensan kapablon. Legemuloj kleriĝas kaj tio influas ilian lernejan kaj profesian vivon.  Sed plej grave: legado elvolvas analizkapablon kaj pligrandigas la vortotrezoron; intimiĝo kun trafa formado de frazoj kaj sinsekvo de ideoj trejnigas leganton pensi  kaj esprimi siajn pensojn pli klare kaj subtile.

Amo al libroj, kiel oni scias, devas komenciĝi en infana aĝo. Tiel ĝi profunde enradikiĝas. Estas do  konsilinde, ke plenkreskuloj helpu infanojn al tio. Sed tiu tasko, kontraŭe al ĝenerala supozo, ne koncernas nur  lernejan instruiston. Ĝi koncernas precipe gepatrojn. Legado devas esti familia kutimo, same kiel higienaj normoj kaj sana nutrado.

Pedagogoj insistas, ke  kontaktado kun libroj devas esti plezuriga kaj okazi frue. Fakte, ĝi devas komenciĝi jam antaŭ ol infanoj scipovas legi. Ekzistas amaso da libroj sen tekstoj, enhavantaj nur  bildojn, kiuj faciligas rakontadon fare de patro aŭ patrino, dum la infano rigardas la sinsekvon de la paĝoj. Por beboj en la unua vivojaro, ekzistas eĉ ĉarmaj plastaj libretoj, kiujn ili povas rigardi dum baniĝo, en bankuvo. Por infanoj, legado komence devas egali al gaja ludo.

Poste, estas konsilinde sekvi strategion, por  allogi infanojn al la rava mondo de libroj. Se oni malprudente neglektas iujn bazajn regulojn, tio povas kaŭzi katastrofajn konsekvencojn. Mi jam vidis multajn homojn, kiuj akiris malsimpation al legado pro malsaĝa devigo fare de instruistoj, kiam ili estis infanoj. Ekzistas iuj simplaj, bazaj reguloj por helpi infanon ami librojn:

- Respektu la infanan ritmon. Same kiel plenkreskuloj, iuj infanoj legas kaj akompanas rakonton pli aŭ malpli rapide. Malobservo al tiu ritmo povas kaŭzi ĝenon kaj konfuziĝon. Se necese, ripetu frazojn aŭ tekstopecojn.

- Respektu la intereson de la infano. Permesu laŭeble, ke ĝi mem elektu sian legaĵon laŭ la temoj kaj ilustraĵoj. Evitu devigi, ke infano sekvu vian propran guston. Kaj ne forgesu proponi ankaŭ amuzajn poemetojn.

- Konduku infanon al ekskursoj kaj promenoj, kiuj ligiĝas al libroj. Ekzemple, post legado pri la vivo de bestoj, vizito al zoologia ĝardeno estos alloga sperto. Kaj ne forgesu regali ĝin per bongusta lunĉo!

- Kutimigu la infanon al legado en difinitaj horoj. Kelkaj minutoj antaŭ la nokta ripozo estas trafa momento. Iuj eldonejoj publikigis volumojn kun 365 nelongaj fabeloj sub la titolo "Po unu fabelo ĉiuvespere".

- Dramigu la legaĵojn. Per pupetoj aŭ per improviza teatrumado, legu al infanoj kun oftaj ŝanĝoj en la intonacio kaj gestoj kaj stimulu, ke ĝi mem partoprenu en la drameca legado.

- "Publikigu" libretojn verkitajn de infanoj. Ili amas mem desegni kaj verki  siajn historietojn. Kunigu la materialon libroforme kaj "eldonu"ĝin . Poste montru  ĝin al ceteraj familianoj kaj geamikoj.

- Organizu libroklubeton. Aliaj infanoj kaj plenkreskuloj povas interŝanĝi librojn. Ĉi tio stimulas komentojn pri la koncernaj verkoj inter la partoprenantoj.

- Helpu infanon pli flue kaj klare legi. Voĉlegado estas nepre grava. Delikate montru, ke infanoj devas trovi sian ritmon de legado, por ke aŭskultantoj bone komprenu.

- Eĉ kiam infanoj jam flue kaj nature legas, tamen plu legu kun ili ĝis certa aĝo. Teorie, ne estas aĝolimo por tio.  Ofta ĉeesto de amata familiano dum legado ligas libron al amosento.

- Ofte konduku infanojn al bela librovendejo, kiu havu fakan sekcion pri infanlibroj. Permesu, ke ili foliumu librojn kaj elektu sian preferatan.
Laste, ni ne forgesu: akompani infanojn en la mondon de libroj estas tre amuza kaj riĉiga sperto ankaŭ por plenaĝuloj.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

2013-02-20

Abundas tersimilaj planedoj

Rugxa_nano1a

abundas_tersimilaj.mp3Listen on Posterous

En nia galaksio, en la lakta vojo laŭ nova analizo abundas tersimilaj planedoj. Eĉ en nia proksima kosma najbareco devas ekzisti tiaj mondoj. Tion montras datumoj de la aluniversa teleskopo "Kepler".

"Ni ĉiam estis pensantaj ke ni devus traserĉi nemezureblajn distancojn por trovi tersimilan planedon," diras Cortney Dressing de la Harvard-Smithsonian-centro por astrofiziko. "Nun ni ekkonas ke plua tero verŝajne jam troviĝas en nia kosma najbareco kaj atendas nur pri malkovro".

La sciencistoj serĉis en la datumoj de la planedotrova teleskopo "Kepler" pri ruĝaj nanosunoj kun planedoj. Ruĝaj nanoj estas la plej ofta stelotipo en nia galaksio. Ili prezentas tri el kvar steloj en nia lakta vojo.

La teamo ĉirkaŭ Dressing analizis ĉiujn de Kepler alcelitajn 158.000 stelojn kaj ĉe tio identigis 95 planedo-kandidatojn ĉe ruĝaj nanoj - inter ili tri proksimume tergrandaj kun temperaturo kiu ebligas likvan akvon. Likva akvo estas baza premiso por vivo kiel ni ĝin konas.

La esploristoj tamen supozas ke ili per "Kepler" tute ne jam trovis ĉiujn planedojn ĉe la analizitaj steloj. La teleskopo povas nur montri la planedojn kiuj preterpasas rekte antaŭ la steloj. Altenkalkulo rezultigas ke proksimume 6 procentoj de ĉiuj ruĝaj nanoj posedas tersimilajn planedojn.

Se oni kalkulas ke en nia galaksio troviĝas 75 miliardoj da ruĝaj nanoj, tio signifus ke en la lakta vojo troviĝas 4,5 miliardoj da tersimilaj planedoj. La plej proksima estas atendebla en distanco de nur 13 lumjaroj. Oni komparu: La lakta vojo havas diametron de 100.000 lumjaroj.

Laŭ la astronomoj tiuj mondoj forte diferenciĝus de nia mondo. Ĉar ruĝaj nanoj estas signife malpli grandaj kaj malpli varmaj ol nia suno. Sekve planedoj devas orbiti ĉirkaŭ ĝi multe pli proksime por troviĝi en la tiel nomata priloĝebla zono kie akvo estus likva. En tiel malgranda distanco planedoj tamen laŭregule devus plenumi ligitan rotacion ĉirkaŭ ilia stelo, do montri al la stelo ĉiam la saman flankon - kiel okazas ĉe la luno rilate al la tero.

Tio laŭ la esploristoj tamen ne reduktus la ŝancon pri vivo. "Oni ne bezonas klonon de la tero por ebligi vivon", substrekas Dressing. Densa atmosfero aŭ profunda oceano ekzemple povus disdoni la varmon tra la tuta planedo.

La kunaŭtoro de la analizo David Charbonneau klarigas: "Ni nun konas la oftecon de priloĝeblaj planedoj ĉe la plej oftaj steloj de nia galaksio. Tiu ofteco subtenos la supozon ke estos signife pli facile serĉi pri vivo ekster nia sunsistemo ol ni antaŭe pensis". Ĉar ruĝaj nanoj atingas aĝon multe pli longan ol nia suno, la vivo povus eĉ esti atinginta pli altan ŝtupon de evoluo ol ĉe ni, spekulacias la esploristoj. Ili tamen ne jam trovis indikojn por ekstertera vivo.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

2013-02-19

Ranidoj servas kiel modelo


Ranidoj1a

ranidoj_modelo.mp3Listen on Posterous

Ranidoj kaj lacertuloj posedas mirindajn kapablojn: Se ili perdas sian voston, tutsimple post kelkaj tagoj ili havas novan. Esploristoj nun analizis la molekulajn mekanismojn de tiu regenero.

Al homo povas jen kaj jen rapide okazi akcidenteto: Oni frotvundiĝas aŭ pro malatento tranĉas sin en la fingron. Bonŝance la haŭto regeneriĝas kaj apenaŭ restas postsignoj de la malbonŝancaĵo. Sed nia korpo povas ripari nur malgrandajn vundiĝojn. Fortranĉita fingro ekzemple estas por ĉiam perdita se ĝi ne rapide realkudriĝas fare de specialistoj.

Ĉe ranidoj kaj lacertuloj la afero statas alie: Se ili perdas sian voston, ene de malmultaj tagoj rekreskas nova vosto. Britaj esploristoj nun analizis la molekulajn mekanismojn malantaŭ tiu fenomeno. La surpriza rezulto estas: Reakciaj specoj de oksigeno (ROS) ludas gravan rolon ĉe la regenero.

Por la eksperimentoj la esploristoj detranĉis la voston de ranidoj de la specio Xenopus kaj observis sekve la ŝanĝiĝojn en tiu korpa zono de la bestoj. El antaŭaj eksperimentoj la esploristoj jam sciis, ke post la fortranĉo de la vosto aktiviĝas genoj kiuj gravas por la produktado de reakciaj oksigenaĵoj.

Reakciaj oksigenaĵoj estas grupo da substancoj kiuj enhavas oksigenon, al tio apartenas ekzemple liberaj radikaloj (kiuj estas tre reakciemaj), sed ankaŭ ĥemiaj kombinaĵoj kiel hidrogenperoksido (H2O2). Sub stresaj kondiĉoj kiel UV-radiado aŭ varmego la koncentriĝo de reakciaj oksigenaĵoj signife pliiĝas. Ankaŭ en la procezo de kadukiĝo verŝajne ili ludas gravan rolon.

La teamo post tio detale esploris per mikroskopaj kaj molekulbiologiaj metodoj la kunligejojn ĉe la ranidoj. Por tio la sciencistoj uzis substancon kiu en ĉeesto de hidrogenperoksido en la ĉeloj ŝanĝas sian koloron.

Per tiu metodo ili povis jam ses horojn post la detranĉo pruvi pli altan koncentriĝon de hidrogenperoksido. Ili tre miris trovi dum la regenero de la ranidaj vostoj tiel altajn koncentriĝojn de reakciaj oksigenaĵoj.

Plue la esploristoj eltrovis ke rekciaj oksigenaĵoj havas reguligan efikon je certaj signalvojoj kies aktivigo kondukus al kreskado kaj dividado de ĉeloj. Se oni malebligis la produktadon de reakciaj oksigenaĵoj  per la aldono de certaj substancoj, la aktivigo de la tiel nomataj WNT-signalvojoj ne funkciis kaj la reformiĝo de la ranidaj vostoj ne okazis.

La esploritaj signalvojoj estas konataj ĉe multaj specioj. La samaj mekanismoj kondukas laŭ la esploristoj ankaŭ ĉe la homo al kreskado kaj dividado de ĉeloj - kaj ĝuste tio igas la aferon tiom interesa. Tiuj rezultoj ŝanĝas la pensmanieron - reakciaj oksigenaĵoj ŝajne ludas gravan rolon ĉe resaniĝo kaj regeneriĝo. Ili povas konduki al novaj terapiformoj en la kuraco de vundiĝoj ĉe la homo. Nun la esploristoj pliprofundigos ankoraŭ siajn esplorojn.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

2013-02-18

Fariĝu stelulo: estu voĉo en la filmeto por lernu!




---------- Forwarded message ----------
From: lernu! <nao_responda@lernu.net>
Date: 2013/2/18
Subject: Fariĝu stelulo: estu voĉo en la filmeto por lernu!


Kiel eble vi jam scias, post iom da tempo lanĉiĝos nova lernu!, kun nova kurso kaj servoj! Samtempe kun la plibonigoj al la retejo, ni ankaŭ volas ke lernu.net havu pli da uzantoj ĉie en la mondo, kaj por tio ni faros reklamkampanjon. Ni uzos la bonegan reklamfilmeton por lernu! fare de unu el niaj uzantoj, tre talenta Daniel Voss el Germanio, kiun li kreis en la germana lingvo okaze de la registriĝo de 100-mila uzanto. Vidu ĝin ĉe http://youtu.be/1j1hJO7SsOo (traduko estas sube).

Jam estas germana, angla, hebrea, itala, sveda, portugala, ĉeĥa kaj eĉ kurda versioj! Sed el la grandaj lingvoj mankas hispana, rusa, litova, ĉina, franca, hungara kaj pola (aliaj lingvoj ankaŭ bonvenas!). Por partopreni, skribu al Daniel (sciuro@online.de) – indiku en la titolo de la mesaĝo, kiun lingvon kaj kiun voĉon vi ŝatus fari (por ĉiu lingvo estas kvar voĉoj, du viraj: unu pli juneca, unu pli maljuneca - farata de viro pli ol 60-jaraĝa), unu virina kaj unu infana (6-10-jaraĝa, en la originala filmeto estas knabino, sed povas esti ankaŭ juna knabo). Vi povas fari tion en via loka grupo -- jen bona projekto por via sekva renkontiĝo! La formato de voĉ-dosiero estu prefere MP3.

Jen traduko de la filmeto:

Virino: \"Mi estas iom timida kaj ĉiam faris tion sola hejme.\"

Viro: \"Mi ĉiam kredis, ke mi estas la ununura kiu faras tion.\"

Knabino: \"Mi ne sciis, ke tio estas ankaŭ por infanoj.\"

Maljunulo: \"Io tia ne ekzistis en la pasinteco.\"

Viro aŭ virino: \" lernu.net - ĉi-tie la tuta mondo lernas Esperanton. Dividu tiun videon kun viaj amikoj kaj invitu ilin al lernu!\"




--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Ĉu troveblas fonto de juneco?

Jungbrunnen1a

fonto_juneco.mp3Listen on Posterous
La kaŭzo ke ni senteble plimaljuniĝas troviĝas en la streso kiun suferas niaj ĉeloj kun pliiĝanta aĝo kaj ke la rimedoj de la ĉeloj defendi sin kontraŭ tio, perdiĝas iom post iom. Sed nun oni trovis genon kiu povus ŝanĝi la situacion: SIRT3

"... dum tiu tempo cirkulis fabelo pri fonto kiu farus el maljunuloj denove junuloj. Tiu rakonto estis konfirmita de la ruĝhaŭtuloj ke kapitano Juan Ponce vagadis inter tiuj insuloj dum pli ol ses monatoj por serĉi tiun fonton." Li ne trovis ĝin, la konkeristo Juan Ponce de León kiu kiel unua hispano metis siajn piedojn sur la grundon de Florido (kaj kiu donis al la regiono la nomon pro la abundeco de floroj).  Nu, li almenaŭ fariĝis la plej fama serĉanto de la fonto de juneco. Kiel unua raportis pri la fonto la antikva greko Herodoto - ĉe li la fonto troviĝis en Etiopio - pli poste la alĥimistoj provis trovi bonŝancon kaj hodiaŭ tion faras la molekulbiologoj.

Alie ol iliaj antaŭuloj ili eĉ jam trovis ion tian, almenaŭ ĉe testbestoj kaj tie en la gengrupo resp. proteingrupo de la sirtuinoj. Tiuj sirtuinoj aktivas precipe en la mitokondrioj, tio estas la energicentraloj de la ĉeloj, en ili konvertiĝas la energio de la nutraĵo al energio de la korpo (ATP), tio estas riska procedo, ĉar dum la procedo ekestas agresemaj molekuloj, "liberaj radikaloj", ili alportas al la ĉeloj oksidigan streson. Pro tio necesas kapti ilin kaj forpreni ilian malmildecon. Tion interalie prizorgas sirtuinoj. Kaj tio verŝajne estas la kaŭzo ke genteknike enkonstruita aldona kopio de sirtuino - nome SIRT 2 - plilongigis la vivon de vermoj kaj muŝoj kaj ke SIRT6 same efikis ĉe musoj.

Tamen kelkaj el tiuj konstataĵoj estas disputindaj kaj ili ĉiuj ja bremsis la maljuniĝon - sed ili nenion kaj neniun plijunigis. Nun unu el la sirtuinoj vere kapablas tion, nome SIRT3, ankaŭ ĝi kaptas liberajn radikalojn kaj plifortigas la efikon de la enzimo kiu mildigas la radikalon (superoksiddismutazo), ĝi minimumigas samtempe la produktadon de la radikaloj per redirektado de la metabolismo de la karbonhidratoj al la graso.

Tio vere havas plijunigan efikon, kiel montriĝis ĉe musoj resp. ĉe iliaj hematopoetaj praĉeloj. Tio estas la ĉeloj kiuj ĉiam denove kreskigas sangoĉelojn. Sed pro la maljuniĝo ilia efikeco malkreskas, ili kreskigas malpli da ĉeloj je malpli bona kvalito. Malantaŭ tio kaŝiĝas  supozeble laŭaĝe malkreskanta aktiveco de SIRT3: Se oni reaktivigas la genon, ĉio inversiĝas. La praĉeloj rejuniĝas kaj fariĝas pli produktivaj.

Necesas tamen atenti: Ĉe musoj jam multe sukcesis kio poste ĉe homoj malsukcesis. Montriĝis ke alia miraklaĵo alportis duflankan efikon, temas pri rapamicino kiu estas produkto de bakterio. Ĝi ja donacis (denove al musoj) pli longan vivon, sed ĝi alportis ankaŭ diabeton.

La tria atentigo fontas jam el la epoko de León: "Estis jam sufiĉe granda bubaĵo kiun permesis al si la ruĝhaŭtuloj kiam ili raportis la rakonton pri la fonto de juneco, sed pli granda estis ankoraŭ la frenezo de la kristanoj kredi ĝin kaj malŝpari la tempon pri serĉado de tiu fonto."

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

2013-02-17

[GRAMATIKERO] DA





A preposição DA liga palavras que expressam quantidade de uma em relação à outra. A primeira palavra expressa a quantidade da segunda, que é a espécie medida.

1. En la botelo estas litro da lakto. (Na garrafa tem um litro de leite.)
2. Miloj da homoj falis en la granda batalo. (Milhares de homens cairam na grande batalha.)
3.La riĉulo havas multe da mono. (O rico tem muito dinheiro.)
4.Matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro . (Pela manhã havia uma camada de orvalho ao redor das barracas.)
5.Li havas pli da saĝo ol dekmil viroj. (Ele tem mais sabedoria do que dez mil homens.)
6. Ili ricevis neniom da mono. (Ele não recebeu nenhum dinheiro.)

Observação: Os numerais não precisam da preposição DA: Mi havas cent pomojn. (Eu tenho cem maçãs). Mas os substantivos derivados de numerais precisam: En la kesto estas cento da pomoj. (Na caixa tem uma centena de maças).


Programo MIA AMIKO

Retaj Kursoj de Esperanto


Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Esperanto@Brazilo

http://esperanto.brazilo.org


Twitter: @MiaAmiko

--
Postado por MIA AMIKO ESPERANTO no GRAMATIKERO em 2/17/2013 10:13:00 AM

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

[GRAMATIKERO] JU / DES




JU e DES são advérbios usados, impreterivelmente junto a PLI e MALPLI, para demonstrar que algo varia de acordo com o aumento ou diminuição da outra coisa. Demonstram uma correlação, direta ou inversa:

1. Ju pli da mono, des pli da zorgo. (Quanto mais dinheiro, maior o zelo.)
2. Ju pli rapide, des pli bone. (Quanto mais rápido, melhor.)
3. Mi des malpli lin ŝatas, ju pli mi lin konas. (Eu menos dele gosto, quanto mais o conheço.)
4. Homoj estas des pli feliĉa, ju malpli da bezonoj ili havas. (Homens são tão mais felizes, quanto menos necessidades eles tem.)

DES também pode aparecer sozinho, e nestes casos ele exprime significado equivalente a "tanto" (tiom):

5. La majstro, kiu malmulte parolis, des pli multe laboris. (O mestre, que pouco falou, tanto mais trabalhou.)
6. La ŝoforo ne veturigos min, des malpli vin. (O motorista não me levará, tanto menos você.)

Programo MIA AMIKO

Retaj Kursoj de Esperanto


Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Esperanto@Brazilo

http://esperanto.brazilo.org


Twitter: @MiaAmiko

--
Postado por MIA AMIKO ESPERANTO no GRAMATIKERO em 2/17/2013 10:22:00 AM