Traserĉu tiun blogon

2012-12-30

Aŭguristino - de Karel Čapek

Karel_capek1

El "RAKONTOJ EL UNUA POŜO" - kompakta disko eldonita de ĈEA - legas Pavla Dvořáková

auxguristino.mp3Listen on Posterous
Ĉiu eksperto pri cirkonstancoj rekonos, ke ĉi tiu historieto povis okazi nek ĉe ni, nek en Francio, nek en Germanio, ĉar, en tiuj landoj, kiel konate, juĝistoj estas devigataj juĝi kaj puni pekulojn laŭ malviva litero kaj ne laŭ sia prudenta racio kaj konscienco. Ĉar en ĉi tiu historieto aperas juĝisto verdiktanta sen atento al paragrafoj, sed laŭ la sana homa racio, rezultas el tio, ke la sekvanta epizodo povis okazi nenie aliloke, nur en Anglio; kaj nome ĝi okazis en Londono, pli precize indikite en Kensingtono; sed atendu, ĝi estis en Bromptono aŭ Bays­water, mallonge ie tie. La juĝisto estis Master Justice Kel­ley, kaj tiu virino nomiĝis tute simple Myers. Mistress Edi­ta Myers.

    
Do sciu, ke ĉi tiu tute estiminda damo vekis atenton de la polica komisaro Mac Leary. "Mia kara," diris sinjoro Mac Leary iuvespere al sia edzino, "en mia menso daŭre restas tiu Mrs. Myers. Mi ŝatus scii, el kio tiu ino vivtenas sin. Konsideru, ke nun, en februaro ŝi sendas servistinon por asparago. Plue mi konstatis, ke ŝi akceptas ĉiutage dek du ĝis dudek vizitojn, de spicistino ĝis dukino. Mi scias, karulino, vi diros, ke versimile ŝi estas kartdivenistino. Bone, sed tio povas esti nur mantelo por io alia, ni diru por prostituado aŭ spionado. Rigardu, mi ŝatus vidi en tion."
    
"Bone, Bob," diris la eminenta sinjorino Mac Leary, "lasu tion al mi."      
    
Tiel do okazis, ke unu tagon poste sinjorino Mac Leary, kompreneble sen fianĉringo, sed des pli junece vestita kaj frizita kiel knabino havanta jam tempon ĉesigi stultaĵojn, kun timigita vizaĝeto sonorigis ĉe pordo de sinjorino Myers en Bayswater aŭ Marylebon. Ŝi devis iom atendi, antaŭ ol ŝin sinjorino Myers akceptis.      
    
"Sidiĝu, kara infano," diris la maljuna damo, post kiam ŝi tre funde pririgardis la timidan vizitantinon. "Kion vi volus de mi?"
    
"Mi," balbutis sinjorino Mac Leary, "mi. . mi ŝa­tus. . . mi havas morgaŭ la dudekan naskiĝtagon. Treege mi ŝatus scii mian estontecon."
    
"Sed, fraŭlino...hm, kiel, mi petas?" diris sinjorino Myers, kaj ekprenis amaseton da kartoj, kiujn ŝi komencis energie miksi.
    
"Jones," elspiris sinjorino Mac Leary.
    
"Kara fraŭlino Jones," daŭrigis sinjorino Myers, "tio estas eraro; mi ne okupas min pri la kartdivenado, sole memkomprene iam kaj tiam, pro amikeco, kiel ĉiu maljuna virino. Deprenu kartojn per la maldekstra mano kaj faru kvin amasetojn. Tiel. Iam por amuziĝi mi kartdivenas, sed alie - Ha," ŝi diris, turnante la unuan amaseton. "Karoo. Tio signifas monon. Kaj kera fanto. Tio estas bela karto."
    
"Aĥ," diris sinjorino Mac Leary. "Kaj kio plue?"
    
"Karoa fanto," diris sinjorino Myers, malkovrante la duan amaseton. "Verda deko, tio estas vojaĝoj. Sed jen," ŝi ekvokis", mi vidas trefojn. Trefoj ĉiam estas malplezuro, sed kera damo estas je fino." 
    
"Kion ĝi signifas?" demandis sinjorino Mac Leary, okulegante kiel eble plej bone ŝi kapablis.
    
"Denove karooj," meditis sinjorino Myers super la tria amaseto. "Kara infano, vin atendas multe da mono; sed ankoraŭ mi ne scias, ĉu faros pli longan vojaĝon vi aŭ iu al vi proksima."
    
"Mi estas veturonta al Soulhampton al la onklino," diris sinjorino Mac Leary.
    
"Tio estos pli granda vojaĝo," diris sinjorino Myers, turnante la kvaran amaseton. "Iu malhepos vin, iu nejuna sinjoro -"
    
"Versimile la paĉjo," ekvokis sinjorino Mas Leary.
    
"Jen do ni havas," diris sinjorino Myers solene super la kvina amaseto. "Kara fraŭlino Jones, ĉi tio estis la plej bela karto, kiun mi vidis iam. En unu jaro vi havos edziĝfeston; edziĝos al vi tre, tre riĉa juna viro, eble milionulo aŭ komercisto, ĉar li multe vojaĝas; sed antaŭ ol vi geedziĝos, vi devos venki grandajn obstaklojn, iu nejuna sinjoro kontraŭstaros vin, sed vi devas persisti. Kiam vi edziniĝos, vi transloĝiĝos malproksimen de ĉi tie, plej probable eĉ transmaren. Mi ricevos unu gineon por kristanaj misioj inter povraj negroj."
    
"Mi estas al vi tiom dankema," diris sinjorino Mac Leary elprenante el mansaketo gineon kaj unu ŝilingon, "tiom ege  dankema! Mi petas vin, sinjorino Myers, kiom ĝi kostus sen la malplezuroj?"
    
"La kartoj ne estas korupteblaj," diris la maljuna damo digne. "Kio estas via paĉjo?"
     
"Ĉe polico," mensogis senkulpe mienanta la juna sinjo­rino. "Sciu, en sekreta fako."
    
"Ha," diris la maljuna sinjorino, kaj eltiris el la amase­to tri kartojn. "Tio estas tre malbela, tre malbela. Diru al li, kara infano, ke lin minacas granda danĝero. Li devus veni al mi, por sciiĝi pli multe. Al mi venadas multaj el Scotland Yard, por ke mi aŭguru al ili el la kartoj; kaj ili diras al mi ĉion, kio ŝarĝas ilian koron. Venigu lin do al mi. Vi diras, ke li estas en politika fako? Mr. Jones? Komuniku al li, ke mi atendos lin. Adiaŭ, kara fraŭlino Jones. Plua!"
    
    
    ooo
    
    
"Tio ne plaĉas al mi," diris sinjoro Mac Leary, gratante enpense la nukon, "tio ne plaĉas al mi, Katarinja. Tiu ino tro interesiĝis pri via mortinta paĉjo. Krome ŝia nomo ne estas Myers, sed Meierhofer kaj ŝi estas el Lubeko. Damna germanino," murmuris sinjoro Mac Leary, "kiel nur ni su­perruzos ŝin? Mi vetas kvin kontraŭ unu, ke ŝi logas el homoj aferojn, kiuj neniom rilatas ŝin. Sciu do, mi raportos tion supre."
    
Sinjoro Mac Leary vere diris tion supre; mire, supre oni ne subtaksis la aferon, kaj tiel okazis, ke la respektin­da sinjorino Myers estis invitita al sinjoro juĝisto Kelley.
    
"Do, sinjorino Myers," diris al ŝi sinjoro juĝisto, "kio ja, miadio, estas kun via kartaŭgurado?"
    
"Aj, aj, sinjoro," diris la maljuna damo, "oni devas ja per io vivteni sin. En mia aĝo mi ne iros danci en varieteo."
    
"Hm," diris sinjoro Kelley. "Sed jen akuzo je vi, ke vi mise kartaŭguras. Kara sinjorino Myers, tio estas, kvazaŭ vi vendadus anstataŭ ĉokolado argiltabuletojn. Por unu gineo oni rajtas havi ĝustan aŭguraĵon. Mi petas vin, kiel vi povas aŭguri, ne sciante tion?"
    
"Iuj homoj ne plendas," defendis sin la maljuna damo. "Rigardu, mi profetas al ili aferojn, kiuj plaĉas al ili. Tiu ĝojo, sinjoro, valoras kelkajn ŝilingojn. Kaj iam oni vere bontrafas. ,Sinjorino Myers,' diris al mi antaŭ nelonge iu sinjorino, ,ankoraŭ neniu tiel bone kartdivenis kaj kon­silis al mi kiel vi.' Ŝi loĝas en St. John's Wood kaj divor­cas."
    
"Atendu," interrompis ŝin sinjoro juĝisto. "Jen ni havas unu atestantinon kontraŭ vi. Sinjorino Mac Leary, diru al ni, kiel ĝi estis."
    
"Sinjorino Myers kartaŭguris al mi," ekparolis vigle sinjorino Mac Leary, "ke dum unu jaro mi havos edziĝfes­ton; ke prenos min edzine tre riĉa juna viro kaj ke kun li mi transloĝiĝos transmaren-­"
    
"Kial ĝuste trans maron?" demandis sinjoro juĝisto. 
    
"Ĉar en la dua amaseto estis verda deko; laŭdire ĝi signifas vojaĝon," diris sinjorino Myers.
    
"Absurdaĵo," murmuris sinjoro juĝisto. "Verda deko signifas esperon. Vojaĝoj estas verda fanto; se estas kun ĝi karoa sepo, ĝi signifas grandajn vojaĝojn, promesantajn profiton. Sinjorino Myers, min vi ne trompos. Vi aŭguris do al la atestantino, ke ŝi edziniĝos dum unu jaro al riĉa junulo; sed sinjorino Mac Leary estas jam tri jarojn edziniĝinta al eminenta polica komisaro Mac Leary. Sinjorino Myers, kiel vi klarigos ĉi tiun absurdaĵon?"
    
"Pa, miadieto," diris la maljuna damo kviete, "tio oka­zas. Ĉi tiu homineto venis al mi facilanime paradvestita, sed ŝi havis la maldekstran ganton ŝiretitan; ŝi ne havas do superfluan monon, sed volas pavi. Ŝi diris ke ŝi havas dudek jarojn, sed dume ŝi estas dudek kvin jara -"
    
"Dudek kvar," hastdiris sinjorino Mac Leary.
    
"Egale; do ŝi ŝatus edziniĝi - nome ŝi prezentis sin kiel fraŭlino. Tial mi aŭguris laŭ karto edziniĝon kaj riĉan fianĉon; tion mi opiniis plej konforma."
    
"Kaj la malplezuroj, la nejuna sinjoro kaj la transmara vojaĝo?" demandis sinjorino Mac Leary.
    
"Por ke da tio estu pli multe," diris simple sinjorino Myers. "Por unu gineo oni devas babili grandan kvanton."
    
"Do tio sufiĉas," diris sinjoro juĝisto. "Sinjorino Myers, nenio helpas, tiel kartaŭguri estas trompo. Kartojn oni de­vas kompreni. Estas ja diversaj teorioj, sed neniam, memoru tion, neniam signifas la verda deko vojaĝon. Vi pagos punpage kvindek pundojn, kiel tiuj, kiuj falsas nutraĵojn aŭ vendas senvalorajn varojn. Vi estas en suspekto, sinjo­rino Myers, ke krome vi okupas vin per spionado; sed mi opinias, ke tion vi ne konfesos."
    
"Kiel Dio estas super mi," ekvokis sinjorino Myers, sed sinjoro Kelley ŝin interrompis: "Nu, nu, ni lasu tion; sed ĉar vi estas fremdulino sen regula profesio, politikaj oficoj uzos sian rajton kaj ellandigos vin. Adiaŭ, sinjorino Myers, mi dankas vin, sinjorino Mac Leary. Sed mi diras al vi, tiel false kartaŭguri estas cinika kaj senkonscia agado. Memo­ru tion, sinjorino Myers."
    
"Kion mi faru," ekĝemis la maljuna damo. "Ĝuste, kiam la metio komencis prosperi-"
    
Proksimume post unu jaro renkontis juĝisto Kelley komisaron Mac Leary. "Bela vetero," diris sinjoro juĝisto afable.
    
"Parenteze, kion faras sinjorino Mac Leary?"
    
Sinjoro Mac Leary ekmienis tre acide. "Nome. . . sciu, sinjoro Kelley," li diris kun ioma embaraso, "ŝi, sinjorino Mac Leary. . . nome ni divorcis."
    
"Ha," ekmiris sinjoro juĝisto, "tia bela juna sinjorino!"
    
"Jen ĝuste tio," murmuris sinjoro Mac Leary, "sed su­bite enamiĝis al ŝi iu juna nenifarulo, iu milionulo aŭ ko­mercisto el Melburno. . . mi kontraŭis, sed. . ." Sinjoro Mac Leary senespere mansvingis. "Antaŭ semajno ili kune forveturis en Aŭstralion."


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment