Mi lernis de la printempo lasi min tranĉi kaj reveni ĉiam tutplena. Aprendi com a primavera a deixar-me cortar e voltar sempre inteira. (Cecília Meireles ) Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org * Facebook: http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 11/07/2014 09:00:00 AM
Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio fejsbuko_cerbo.mp3 Listen on Posterous Antaŭ kelkaj tagoj la Esperanta RetRadio prezentis sonartikolon pri la utileco de "Fejsbuko" por la funkciado de nia radio kaj pri la kontakto inter Esperantistoj, ĝenerale. Ĝi vekis ŝajne sufiĉe vastan intereson. Sendepende de specifa utileco, tiu grandega, tutmonda retejo estas eksterordinara fenomeno, kiun oni ne rajtas ignori. Aparta trajto estas, ke per tiu retejo oni ne simple komunikas kaj akceptas informojn; oni ankaŭ "amikiĝas". Certe ĝi estas ilo, kiu faciligas disvastigon de ideoj kaj movadoj, kiel la Esperanta. Hodiaŭ mi petas permeson por reveni al tiu temo por iom da kompletigo: ĉu "Fejsbuko" estas bonfara ankaŭ al individuoj? Esploristoj el Universitato de Arizono, en Usono, decidis esplori tion kaj publikigis siajn rezultojn en internacia kunsido de neŭrologiistoj-psikologoj. Ili emis esplori la efikon de uzado de tiu r...
VASTAJ LABOROJ EN BONA ESPERO 21 DE DEZEMBRO DE 2015 Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia informas nin: Koncerne niajn aktualajn eduk-programojn en Bona Espero ni sendas al vi fotojn kaj informon pri nia nuna projekto kunlabore kun la Universitato de Brasilia UNB, pere de sia Centro de Estudos do Cerrado en Alto PARAISO. Temas pri dujara projekto subvenciata de CNPq, por instruado pri agroekologio, familia legomproduktado, protekto de akvo-fontoj, nutra sekureco, socia komunikado ktp. por 50 adoleskantoj elektitaj en 5 " assentamentos" , setlejoj,de nia regiono. La kurso okazas en la grundoj de la familioj, sed periode la gejunuloj kaj profesoroj gastas tutan semajnfinon en Bona Espero por plenumi teoriajn aktivecojn. Ni sukcesis subvencion de 2 Rotary kluboj por liverado al la gelernantoj de 180 diverstipaj agrikulturaj laboriloj en la valoro de 6 mil realoj. Celo de la projekto estas eviti la fuĝon el la kamparo, gravega problemo en nia regiono de Gojas. Krome ni o...
Comments
Post a Comment