Traserĉu tiun blogon

2012-12-23

Vekiĝo (1-a parto)

Bjalistokaj_kajeroj1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Vekigo_1.mp3Listen on Posterous

Aŭtora laboraĵo por la konkurso sub la titolo "Mia fasciniĝo pri Esperanto" organizita de Bjalistoka Esperanto Societo, La Podlaĥia Libraro je la nomo de Łukasz Górnicki kaj Zamenhof-fondumo

La 1-a parto
         
Tiun tagon li subite vekiĝis dum agrabla sonĝo, do kiam li malfermis la okulojn, li tre ekmiris, ĉar li ekvidis murojn de sia ĉambro, dum ankoraŭ antaŭ momento en tute alia loko li estis interparolanta kun kelkaj personoj en la lingvo, pri kiu - pro ĝia longdaŭra neuzado - li preskaŭ tute forgesis. Li denove fermis la okulojn esperante, ke prosperos al li reveni al la situacio de antaŭ momento kaj klopodis rememori ĉiujn eblajn detalojn. Li ne memoris precize, pri kio ili estis interparolantaj, tamen li estis certa, ke dum la sonĝo li povis aŭdi klare la voĉojn de siaj interparolantoj kaj sian propran. Li rememoris, kiel antaŭ jaroj li deziregis tiajn interparolojn kaj serĉis aliajn volantojn paroli la lingvon, kiun li tiam estis lernanta. La deziro devis gravuriĝi en lia subkonscio tiel profunde, ke en la hodiaŭa sonĝo  li havis la eblecon okazigi dialogon de siaj revoj. Ja interparoli estas io alia ol skribi leterojn aŭ legi - estas rekta kaj tuja transdono de enhavoj kaj emocioj, estas ankaŭ la ebleco sperti, kiel sonas difinita lingvo, kiam ĝi estas artikulata de alia persono. Oni travivas ĉi tion eldirante eĉ siajn unuajn mallertajn frazojn, kaj des pli, kiam oni posedas jam parolfluecon.

Li rememoris, kiel ĉio komenciĝis pri Esperanto, kiam li kiel juna knabo rigardis en la televido viron, kiu estis rakontanta pri la lingvo kreita de doktoro Zamenhof.  "Domo", "raketo", "doktoro", "aktoro",  "redaktoro" - kiu ne scius, kian signifon povas havi ĉi tiuj vortoj? En la sama televidprogramo oni listigis kelkajn ekzemplajn frazojn. Ili ankaŭ ŝajnis facilaj. "Povi interkompreniĝi kun homoj tra la tuta mondo per unu lingvo estas bela afero!" - li raviĝis kaj ekpensis tiam, ke li volus ellerni ĝin.  Li rememoris, kiel li poste malpacience atendis la alvenon de lernomaterialoj por koresponda kurso por memlernantoj. Li memoris, kiel haste li elpakis la sendaĵon kun lernolibro, por jam post momento eldiri unuajn vortojn kaj ŝajne ankoraŭ la saman vesperon li por la unua fojo elaŭskultis radioelsendon en Esperanto pene kaptitan je mallongaj ondoj.

Malgraŭ ke aŭde li scipovis distingi tiam apenaŭ kelkajn unuopajn vortojn,  la voĉoj de geredaktoroj, ilia parolflueco, la sono kaj melodio de la nova lingvo - ĉio ĉi kune ravis lin. Rekoni unuafoje en la vivo lingvon, kiun oni neniam pli frue aŭdis, estas travivaĵo restanta en la memoro por ĉiam. Kaj tio ĉi estis ĝuste LIA LINGVO! "La lingvo vivas en la praktiko! - li ekpensis ĝojigita.

Por povi aŭskultadi disaŭdigojn elsendatajn realtempe, li surbendigadis ilin, malgraŭ ke ilia aŭdebleco estis ofte malforta, kaj magnetofonajn kasedojn oni devis konstante revolvi. Sed ne gravis! Li plu aŭskultis, lernis, parolis, skribis, legis, denove aŭskultis kaj praktikis, kaj ankoraŭfoje praktikis, por povi iam regi la lingvon samkiel la geredaktoroj de la Esperanta elsendejo de Pola Radio.

Pasadis monatoj da lernado. Aŭskultante ĉiutage la radion kaj surbendigojn li scipovis kompreni ĉiam pli multajn vortojn kaj la tutajn frazojn, do li sentis ĉiam pli grandan kontenton kaj samtempe apetiton por ankoraŭ pli. Do li denove diligente lernis, ekzercis ĉiujn elementojn de la lingvo kaj klopodis teni siajn unuajn kontaktojn. Lia Esperanto vere komencis vivi en aŭskultataj radioelsendoj, en legataj revuoj, en unuaj facilaj broŝuroj, en kantataj kanzonoj, en malkuraĝaj poeziaĵoj, en leteroj kaj - danke al tio - ĝi ĉiam sonis en lia kapo. Unuaj interparoloj, kiuj tiam okazis, ne ĉiam estis facilaj, ĉar iom ankoraŭ mankis vortoj, sed li tre volis paroli. Ofte li parolis al si mem. Li laŭte legis kaj aŭskultis, kiel sonas lia propra voĉo registrita per kasetofono. Pri sia elparolo li ne devis timi - kiel kutime okazas dum  lernado de fremdaj lingvoj - ĉar en Esperanto ĉiun literon oni legas precize ĉi tiel, kiel ĝi estis skribita, kaj oni akcentas ĉiam la antaŭlastan silabon simile kiel en la pola lingvo. 

Tiaj estis komencoj de lia lernado kaj samtempe aventuro kun Esperanto.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment