Traserĉu tiun blogon

2012-12-05

Infanoj kun komputiloj

Infanoj_tabuleto1a

Infanoj_tabuleto2a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

infanoj_komputiloj.mp3Listen on Posterous
See the full gallery on Posterous
Informojn en interreto oni  devas akcepti kun singardemo – oni kutime diras. La informoj  de organizo nomata "Al  Ĉiu Infano, po Unu Komputilo" (OLPC, en la angla lingvo) estas tiel mirigaj, ke oni emas preni ilin singarde. Temas pri impresa eksperimento kun infanoj en Afriko. Se la tuto estas absolute vera kaj serioza, tiam oni tuj devus starigi  du demandojn: "Ĉu ni estas ĉe la sojlo de revolucio en edukado? Ĉu maŝinoj faros tiun  revolucion  sen la bezono de instruisto? "


Legu la raporton mem:

"Foje iu demandis la astronomon Neil Tyson, kion fari por veki ĉe infanoj scivolemon  pri scienco. Li respondis: iru for de ilia vojo. Tio estas, lasu ilin esplori mem.

Laŭ li, infanoj jam naskiĝas sciencemaj, scivolemaj kaj esploremaj. La homoj en OLPC pruvis tion en la praktiko. Tiu entrepreno jam disdonis 3 milionojn da porteblaj komputiloj al infanoj en 40 landoj, en agado, kiu kunigas instruistojn kaj lernantojn. Sed kion fari en loko, kie ĉiuj estas nealfabetumitaj?

La homoj de OLPC lasis fermitajn  skatolojn  enhavantajn tabulkomputilojn en du etiopaj vilaĝoj, kie neniam estis io ajn skribita.Ili instruis al kelkaj plenkreskuloj kiel uzi la sunenergiajn panelojn, kiuj ŝarĝas la aparatojn, kaj tie lasis ilin plenaj je edukaj programoj, libroj, filmoj kaj ludoj. Unufoje semajne ili vizitis la vilaĝon por depreni la memorilojn, kiuj registris la uzadon de infanoj inter 4- kaj 8-jaraĝaj. Jen estas tio, kion ili montris:

- kvar minutojn post kiam la esploristoj foriris el la vilaĝo, la infanoj jam estis malfermintaj la skatolojn kaj ŝaltintaj la komputilojn, kvankam ili neniam antaŭe vidis ŝaltbutonon;

- post unu semajno, ĉiu infano jam uzadis mezume po 47 programaplikilojn ĉiutage;
- post du semajnoj, ili jam konkuris inter si pri literumado kaj jam kantis aboco-kanzonetojn;
- post kvin monatoj ili malkovris la protektan kodon de siaj komputiloj kaj sukcesis jam uzi la kameraon;
- unu el la infanoj, kiu ludis per alfabetumprogramo, malfermis desegnoprogramon kaj skribis la vorton "lion" (leono);
- kion unu infano malkovris en sia komputilo, tion ĝi tuj kundividis kun aliaj infanoj, kaj tiel ili spontane formis solidaran grupan lernadon.

Post kvin monatoj, la vilaĝo postlasis "ŝtonepokon" kaj survojiis al alfabetumiĝo kaj informadiko. Kio do okazus, se fluganta telero alteriĝus tien?"( … [Technology Review, Technology Review (2), B!t Publishing, Luis Nassif Online])

Mi ŝatus scii la opinion de aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio pri tiaj aŭdacaj informoj

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

1 comment:

  1. Mi pensas, ke la disvolvitaj landoj havas problemon pri troa produktado de certaj varoj. Ili jam ne scias, kion fari kun la varoj. Pli ol helpi la infanojn, mi vidas tie simple marĝenan postondon de la atingita troproduktado de kumputiloj. Pli-malpli same okazas en Germanio pri aŭtomobiloj. La tuta afero ŝajnas esti tre pozitiva, sed ĝi fuŝe ridindigas la piramidon de Maslow, ĉu ne?

    ReplyDelete