Traserĉu tiun blogon

2012-12-13

La magio de "Casablanca"

Casablanca1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

magio_casablanca.mp3Listen on Posterous
En ĉi tiu jaro 2012, la kinoamantoj en la tuta mondo celebras jubileon de ĉefverko de la kinoarto. Antaŭ 70 jaroj spektantoj unuafoje eklarmetis, vidante sur la ekrano, ke aviadilo forflugas portante belan virinon kaj lasante surtere amantan ĉarmulon. En 1942, dum mondmilito furiozis en Eŭropo, Hollywood produktis filmon, kiu markis por ĉiam la kulturon de la 20-a jarcento: "Casablanca". Ĝis nun, ne eblas resti indiferenta al la magio de tiu ikono de romantiko. La magnetismo de la paro de ĉefgeaktoroj,  la neforgesebla muziko,  la arte esprimpova nigreblanka fotografio kaj la lerte konstruita historio faras ĝin preskaŭ perfekta. Kompreneble, kompare kun la nuntempa tekniko de filmofarado, ĝi aspektas eble iom naiva kaj simpleca, sed ĉi tio nur aldonas pli da nerezistebla allogo al la filmo.

La mirindaj  Ingrid Bergman kaj Humphey Bogart formas hipnotajn figurojn. La tuta rakonto, prenita el teatraĵo, kaptas la atenton ĝis la lasta sceno. Temas pri la iom cinika Rick, kiu posedas drinkejon en la maroka urbo Casablanca. Tie, meze de kanzonoj, fumado kaj drinkado, li fakte helpas homojn fuĝi de nazioj al Lisbono, kiu estis neŭtrala urbo. Por tio oni bezonis falsajn dokumentojn. Venas momento, kiam grava homo el la rezista kontraŭnazia movado en Ĉeĥio devas forkuri. Lia edzino, Ilsa, estas eksamatino de Rick, kaj la rerenkontiĝo denove ekbruligas la amon. Jen la larmiga situacio. Rick devas helpi, ke la ĉeĥo forflugu kune kun Ilsa, kaj tio okazas meze de diversaj incidentoj. La etika dilemo estas evidenta sed trafe kortuŝa: inter la plenumado de  amafero kaj la plenumado de  politika devo, venkas la dua. En la lasta sceno, du viroj malaperas en la nebulon kaj unu el ili diras: "Ĉi tio povas esti la naskiĝo de granda amikeco."

La filmo ricevis diversajn Oscar-premiojn, interalie kiel "la plej bona tiujara filmo". Oni apenaŭ povas kredi, ke la aviadilo, kiu aperas en la finaj scenoj, estis kartona muntaĵo! La sukceso tamen ne estis tuja. Nur iom post iom la spektantoj en la tuta mondo kaptiĝis de la sorĉopovo de "Casablanca" kaj ĝis nun ĝi konstante partoprenas en la listoj de la 10 plej bonaj filmoj en ĉiuj tempoj. Ne estas facile klarigi la kialon de tiel granda sukceso. La filmo estas simpla, tuj komprenebla, sen subtilaĵoj koncerne la enhavon mem. La subtilaĵoj, eĉ nevortigeblaj, restas ĉe la superegaj talento kaj karismo de Bogart kaj Bergman. Kaj precipe en la sorĉa povo de kinoarto kapti kaj tuŝi la sentojn de la spektantoj. Se vi estas nostalgiema, tiam valoras la penon rete spekti duminutan propagandan filmeton faritan kiam oni lanĉis la epokfaran "Casablanca":

 http://www.adorocinema.com/filmes/filme-2645/trailer-19349366/
-- 
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment