Traserĉu tiun blogon

2012-12-28

Vekiĝo (2)

Bjalistokaj_kajeroj_iia

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Vekigo_2.mp3Listen on Posterous
Aŭtora laboraĵo por la konkurso sub la titolo "Mia fasciniĝo pri Esperanto" organizita de Bjalistoka Esperanto Societo, La Podlaĥia Libraro je la nomo de Łukasz Górnicki kaj Zamenhof-fondumo

La 2-a parto

      
Pasis kelkaj tagoj de tiu vekiĝo. Li pripensadis: "Kion fari plu?" Al kiu el inter konataj al mi esperantistoj mi povus min turni? Ĉu ili ankoraŭ agas?"

Kaj jen unu posttagmezon eksonis lia telefono. La voĉo en la aŭskultilo ekdemandis, ĉu li plu sentas sin esperantisto. Li iom timetis ĉi tiun demandon, do li respondis ne tro firme, sed konfirme, ke jes. Ĉar li ja ŝajne ĝuste ĉi tion atendis, kaj eble eĉ profundanime deziris. La persono, kiu telefonis al li, estis pli aĝa kolego, la prezidanto de loka rondo de esperantistoj, kiu ĝuste serĉis helpantojn konantajn la lingvon lige kun okazonta post kelka tempo grava aranĝo en la urbo, en kiu ili ambaŭ loĝis. Tiamaniere li eksciis, ke plu ekzistas homoj, al kiuj li povas turni sin kaj krome aperis antaŭ li ekscita perspektivo plenumi novajn poresperantajn taskojn, pri kies detaloj li estis ekscionta baldaŭ. 
Ĉu povis okazi io ankoraŭ pli inspira?        
 
      
Dum kelkaj laŭvicaj jaroj okazis tiom multe da eventoj, kiuj konfirmis, ke lia sonĝo estis prefere ia destino ol nur hazarda koincido. Li konvinkiĝis nome, kiel ĉio intertempe ŝanĝiĝis kaj ke sendube ĉiu, kiu okupiĝas pri Esperanto, havas nuntempe multe da okazoj por utiligi siajn scipovojn. La hodiaŭa mondo kun ĝiaj precipe teknikaj eblecoj komunikiĝi, fariĝis multe pli favora ankaŭ por la lingvo internacia. Li nun povis rete skribi kaj ricevi multajn leterojn de amikoj de la tuta mondo plurfoje ĉiutage. Li povis rigardi filmraportojn kaj fotojn de diversaj esperantaj eventoj, kvazaŭ mem partoprenante ilin. Kaj kio plej gravas - li gvidis per Skajpo interparolojn kun esperantistoj loĝantaj eĉ en la plej foraj mondanguloj. Pri tiaj eblecoj de rapida komunikado, kaj samtempe amikiĝado, iamaj adeptoj de la lingvo povis maksimume nur revi.

Danke al la teknika evoluo li disponis nun pri ne nur tradiciaj sed ankaŭ ciferecigitaj esperantaĵoj: libroj, periodaĵoj, kanzonoj aŭ filmoj, kaj  samtempe pri pluraj retaj radiaj aŭ televidaj elsendejoj. Li orientiĝis ankaŭ, ke en kelkaj landoj, kiuj jam hodiaŭ perceptas novajn eblojn de la lingvo, estas dissendataj tradiciaj radiaj kaj televidaj programoj. Sekve la plej populara serĉilo Guglo, la Vikipedio kaj pluraj aliaj retejoj disponigas la esperantlingvajn versiojn de siaj retpaĝoj. Li konvinkiĝis, ke esperantistoj tra la tuta mondo vaste priparolas plej diversajn temojn kaj inter ili mankas ŝajne neniu reprezentanto de ajna profesio.

Kompreneble la interreto estas ne unusola loko, kie multnombre renkontiĝas la Esperanto-komunumo. En diversaj lokoj tutmonde daŭre estas organizataj pluraj aranĝoj, kie reprezentantoj de diversaj nacioj, simple kiel homoj kun homoj, interparolas en la lingvo por ili neŭtrala, ĉar Esperanto kutime ne estas ilia gepatra lingvo. Praktikante la parolon sen idiomaĵoj aŭ superabundo da nuancoj enestantaj kutime en fremdaj lingvoj, oni povas ĝui la neripeteblan etoson libere komunikiĝi, kio por ĉiam pli granda aro da homoj signifas efektivan emancipiĝon.

Tial esperantistoj povas ĉiun matenon vekiĝi kun agrabla konscio, ke Esperanto kaj ilia agado anticipas nunajn tempojn. Ili konscias, ke tio, kion ili jam faris kaj kion ili nun daŭrigas, alportos abundajn fruktojn en estonteco, kiam la mondo sen nunaj lingvaj baroj konservos la tutan sian kulturan - kaj ankaŭ lingvan - variecon.


Tiajn kaj aliajn konsiderojn ŝpinis la heroo de la historieto, kiu por la fino volus dividi kun vi, kara leganto, ankoraŭ jenan pripenson.

Multaj aferoj en la historio de la mondo ŝajnis al ni nerealigeblaj, sed la homo ĉiam trovadis solvojn simpligantajn la vivon. Unu el ili estas praktike funkcianta, ĉar uzata de multaj personoj de diversaj nacioj, la internacia lingvo - Esperanto. Sed ĉar ni ne elprofitis ĝis nun vastskale ĉi tiun ilon, ni bezonas siaspecan VEKIĜON!

Antaŭ ol tio ĉi realiĝos, la nuntempa fasciniĝo pri Esperanto kaj ĝia ĉiutaga praktikado tutcerte daŭros ankoraŭ longan tempon, tiel kiel tio ĉi okazas jam de 125 jaroj, tio estas de la momento, kiam ni ricevis tiun ĉi lingvon donace de ĝia genia kreinto.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment