Oscar Niemeyer, brazila geniulo

Oscar_niemeyer1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

niemeyer.mp3Listen on Posterous

La 5-an de decembro 2012 forpasis eminenta brazilano, post 104-jara fruktodona vivo. La tuta mondo sin klinas antaŭ lia genieco, kaj ni modeste aliĝas al la amaso da omaĝoj. Oscar Niemeyer estis grava homo en la moderna arkitekturo. Li kreis grandiozajn monumentojn, el kiuj plej konataj estas tiuj, kiuj staras en la brazila ĉefurbo, Brasília. Sed en pluraj lokoj ekster sia lando li lasis belajn heredaĵojn: li estis unu el la fakuloj, kiuj partoprenis en la konstruado de la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, en Usono; li projektis konstruaĵojn en Venezuelo, Francujo, Hispanujo, Alĝerio, Italujo. Krome, li profesoris en la usonaj universitatoj de Yale kaj Harvard. Kaj en Brazilo mem, staras multaj liaj artaĵoj, inter kiuj eble plej admirata estas preĝejo al Sankta Francisko el Asizo, en la ŝtato Minas Gerais.

Niemeyer naskiĝis kaj mortis en Rio, sed vojaĝis la tutan mondon. Li estis sincera komunisto, kaj tiu sinteno kostis al li persekutojn. Pro tio, en la jaro 1965 li translokiĝis en Parizon, kie li malfermis laborejon ĉe  avenuo Champs Élysées.  Li ricevis plurajn internaciajn premiojn  kaj laboris intense, ĝis la fino de sia vivo. Kiel grandanima homo, li neniam forlasis sian homaman politikan sintenon.

Laŭ siaj vortoj mem, li ricevis fortan influon de la fama svisa arkiteturisto "Le Corbusier", kiun oni konsideras revoluciulo en tiu fako, en Eῠropo. Sed la brazilano sekvis sian propran vojon. Karakterizas liajn verkojn la kurbaj linioj. Jen kiel li klarigis tion:
"Ne la rekta angulo allogas min, ne la rekta linio, malmola, nefleksebla, kreita de homoj.Allogas min la libera sensoplena kurba linio,kiun mi trovas ĉe la montaroj de mia lando, ĉe la sinua irado de ĝiaj riveroj, ĉe la ondoj de la maro, ĉe la korpo de preferata virino. El kurboj fariĝis la tuta universo, la kurba universo de Einstein."
    
Honoron al la granda Oscar Niemeyer!


Katedralo de Brasília


Palaco "Planalto", Brasília


Brazila Parlamento, Brasília


Palaco "Alvorada", Brasília


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

  1. Ververe Niemeyer vivis longe kaj produktive!

    Klauxdio el Niteroj'- Brazilo

    ReplyDelete
  2. Certe, li mortis tre felicxa, tial ke lia arto popularigxis en monda skalo, kvazau agnoskante lian idealon, kiu gxuste estis por mondo en kiu cxiuj estu respektataj en siaj civilaj raitoj do kapablaj vivi en paco, justeco kaj felicxo!!!

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA