Traserĉu tiun blogon

2012-04-29

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)





Se vi ankoraŭ ne uzis tiun mirindan kaj monde rekonitan vortaron, vi ankoraŭ ne plene tuŝis nian lingvon.
Vi povas nun konsulti ĝin rete: http://vortaro.net

Jen kelkaj tre grandaj avantaĝoj uzi ĝin: 

  • Senkosta!
  • Tre fidinda!
  • Ĝi entenas la plej uzatajn formojn de la radikoj kaj vortelementoj.
  • Fulme troveblaj radikoj kaj ties derivaĵoj.
  • Ĝi havas la referencojn pri zamenhofaj uzadaj formoj kaj ankaŭ de gravaj verkistoj.
  • Ekestas ligiloj al sinonimaj aŭ rilataj vortoj. (ex. traserĉu "saŭdado" kaj vi trovos multajn rilatajn vortojn: nostalgio, sopir(ad)o, hejmsopiro, hejmveo, ktp). Do, ĝi agas kvazaŭ tezaŭro (tamen, tiun vorton ĝi ne havas!)

Profitu, do, tiun donacon de nia Esperanto-Movado (SAT/E@I) al ĉiuj ni. Ek al studado, laboro kaj verkado en Esperanto uzante tiun admirindan retan instrumenton nun facile disponeblaj al ĉiuj. Esperanto nun atendas de vi ankaŭ verkproduktaĵojn. Kial ne paŝi al tiu grava ŝtupo de nia movado? Tio dependas de ni. Antaŭen.

Adonis Saliba
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 

Programa MIA AMIKO... Participe!

Proksima parolado


proksima_parolado.mp3Listen on Posterous

Se oni aŭskultas paroladojn en Esperanto - ĉu en kongreso ĉu en radio - la tono de tiuj paroladoj plej ofte estas oficialeca, ĉar ja ankaŭ la temoj pritraktataj ne venas el la privata sfero. Tiuj paroladoj plej ofte havu ja instruan kaj edifan karakteron. Tio certe levas la moralan motiviĝon de la geaŭskultantoj kaj por "pacaj batalantoj" la morala forteco certe estas grava.

Aliflanke por plikreskigi la lingvon en la homoj, tio ne sufiĉas: Tiu oficialeca parolado tenas tre grandan distancon inter parolanto kaj aŭskultanto. La lingvo iel ŝvebas super la homoj sed ĝi ne fariĝas parto de la homoj. Se ni konsideras la lingvon kiel ion sanktan, tiam tio signifas ke ni devas pritrakti ĝin tre singarde. Normala homo konsideras sin plej ofte ne sufiĉe digna kaj do iuj altranguloj, ekz. profesoroj, montru kiel la lingvo aŭdiĝu.

Vi certe jam rimarkis ke tia sinteno kondukas en sakstraton. Se la lingvo fariĝu parto de ni mem, ĝi estas same sankta aŭ ne, kiel ni mem. Ĝi ne ŝvebas super ni, ĝi estas en ni. Sed per kia sorĉado la lingvo povas fariĝi parto de ni? Pensu pri infano kiu lernas la gepatran lingvon. La infano lernas de proksimaj personoj: de la patrino, la patro, la gefratoj, geavoj, geonkloj kaj gekamaradoj. La tono de parolado kun infano neniam estas oficialeca. Tio nur komenciĝas en la lernejo, sed eĉ tie ne jam dum la unuaj lernojaroj.

Oni klopodas ĉie teni la distancon malgranda, do esti laŭeble proksime unu al la alia. Tiu proksimeco esprimiĝas ankaŭ en la lingvo. La infanoj volas paroli laŭeble simile kiel la aliaj. Ili imitas la parolmanieron unuj de la aliaj. Tio koncernas ankaŭ la parolmelodion - la kadencon. Tiu konduto restas ankaŭ ĉe plenkreskuloj, sed plenkreskuloj pli konscias pri la diferenco kiu estas proksimulo aŭ ne. Paroli laŭ "fremda" maniero por plej multaj homoj estas neebla.

Nur relative malmultaj homoj kapablas lerni paroli laŭ "fremda" maniero. Tio estas grava konstato por la parolado de Esperanto. Kiu lernas Esperanton en kurso hejmlande kun samlandanoj, tiu lernas paroli Esperanton laŭ la hejmlanda parolmaniero. Depende de la hejmlanda lingvo tiu parolmaniero povas aŭ tre bone taŭgi por Esperanto aŭ ĝi povas ekstreme malkongrui.

La kursgvidanto devas paroli sen tiu hejmlanda akĉento resp. la lernantoj devas aŭdi bonajn parolekzemplojn por elimini nekorektan prononcon kaj por konsciiĝi ke Esperanto ja havas sian propran parolsistemon kiun la lernantoj laŭeble bone alproprigu al si. Por atingi tion la tekstoj devas pritrakti temojn el la proksima homa sfero.

Se oni familiariĝas kun io, oni alproksimiĝas. Do se la distanco dekomence estas malgranda tiu familiariĝo plej bone funkcias. La homoj ja volas lerni Esperanton por esti kapablaj alproksimiĝi al homoj kiuj ja eble vivas je granda distanco sed kiuj tamen estas interesaj por konatiĝi kun ili. Oficialeca parolmaniero ne kontribuas al tio.
_______
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-04-27

Proksimeco sukcesigas



Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

proksimeco_sukcesigas.mp3Listen on Posterous
Vidu kompletan galerion ĉe Posterous


Dum ĉe aliaj entreprenoj de modaj vestaĵoj la situacio ne estas ĝojiga, konzerno el la hispana regiono Galicio fine de marto prezentis rekordan bilancon. Temas pri la Inditex-konzerno kies plej konata marko estas "Zara" kiu eĉ en tiu ekonomie tre malfacila monda situacio estas ege sukcesa.

Tiu sukceso estas rapide klarigebla: La entrepreno faras preskaŭ ĉion alie ol la konkurantaro kaj rezignas precipe pri produktado en Ĉinio. Tiu recepto baziĝas sur la principo de produktado en laŭebla proksimeco. 60 procentoj de la produktoj de la hispana konzerno venas el eŭropaj landoj aŭ el tute najbaraj landoj kiel Tunizio aŭ Maroko, se ne entute el la sidejo en la galicia Arteixo. Oni ja sin provizas ankaŭ per produktoj el foraj landoj kun malaltaj salajroj, sed plej ofte nur en formo de duone pretaj pecoj kiuj estas finproduktataj en Eŭropo kaj kiuj povas ankoraŭ submetiĝi al modifo.

Tio ja kaŭzas konsiderinde pli altajn produktokostojn, sed aliflanke ŝparas multe pli da mono laŭ la devizo "Tempo estas mono". Dum la konkurantoj ankoraŭ atendas pri la alveno de la kontenera ŝipo el Ĉinio, Inditex jam delonge havas siajn produktojn en la vendejoj. La konzerno fieras pri la kapablo elpendigi en la vendejoj imitaĵojn de portopretaj modaĵoj ene de 3 ĝis 6 semajnoj post ilia publika prezento.

Kaj dum la konkurantoj ne plu havas ŝancon iel modifi la decidojn pri la sortimento de la sezono kaj devas unue vendi la menditajn pecojn je konteneraj kvantoj, la fabrikoj de Inditex liveras plej malgrandajn kvantojn laŭ demando de la klientoj. La alta rapideco eĉ permesas modifi la dizajnon plurfoje dum sezono kaj diferencigi ĝin laŭ regionoj por esti pli proksime al la deziroj de la klientoj. Ĝis hodiaŭ oni kuraĝigas unuopajn kunlaborantojn de Zara transdoni iliajn observojn pri preferoj de la klientoj al la konzerna estraro.

La konkurantoj jam rimarkis ke la modelo "Zara" bone funkcias. Nun ankaŭ ili imitas ĝin. Kvankam ankoraŭ 75 procentoj de ĉiuj tekstilaĵoj vendataj en Eŭropo venas el orientaziaj malaltsalajraj fabrikoj, la inversigo de la tendenco tamen jam okazis. Antaŭ nelonge ekz. produktantoj de modaĵoj kiel La Perla kaj aliaj forprenis grandan produktadvolumon el Ĉinio kaj translokigis ĝin al Hungario, Moldavio, Bulgario, Rumanio, Portugalio, Tunizio kaj Maroko.

Averaĝe la pohora salajro de tekstila laboristino en Tunizio aŭ Turkio kostas ankoraŭ 50 procentojn pli ol en Ĉinio. Sed la salajra nivelo en Ĉinio ĉiujare plialtiĝas konstante je ĉirkaŭ 15 procentoj. Krome en la ĉinaj marbordaj regionoj el kiuj venas multaj tekstilaĵoj "faritaj en Ĉinio" superaveraĝe plialtiĝis. La nivelo de monata salajro tie jam situas ĉe 400 eŭroj kaj tiel preskaŭ duobliĝis dum la pasintaj 5 jaroj.

Tekstilaj laboristinoj en Moldavio aliflanke ricevas aktuale nur 200 eŭrojn, en Tunizio estas 160 eŭroj kaj en Maroko entute nur 152 eŭroj. Sed ne nur temas pri la salajro. En la ĉinaj tekstilfabrikoj la forpuŝa konkurado plejparte jam finiĝis. Tio signifas malpli da konkurado inter la tieaj produktantoj kaj tiel ili fronte al la eŭropaj mendantoj agas kun pli da memkonscio koncerne al liverotempoj, minimumaj kvantoj kaj pagado.

Do la modelo "Zara" estas bona ekzemplo por tio ke ekonomia sukceso kaj socia konscio povas bone harmonii.

2012-04-26

Bezono estas plej forta ordono


Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Bezono_ordono.mp3Listen on Posterous

Antaŭ kvar monatoj, revenante el konkluda vizito ĉe kuracisto, mi serioze pripensadis pri mia konduto, dum la lastaj jaroj post emeritiĝo, rilate al manko de zorgado pri mia korpa kondiĉo. Malgraŭ, ke mi klopodadis gimnastiki du foje semajne kaj rezignis kiel eble plej multe pri aŭtomobilveturado favore al piedirado, fakte mi ne zorgis pri taŭga laŭaĝa ekvilibra manĝado.

Unue, mi rememoris pri humura epizodeto el unu el la bildstriaj albumoj de Asterix kaj Obelix (vidu la suprajn bildstriojn), kiu siatempe tre amuzis min. Sed nun mi mem troviĝis en situacio simila al tiu de la gaŭla vilaĝestro: iom-post-iom mi tro dikiĝis, eble ankaŭ pro la fakto, ke nun mi troviĝas plejparte de la tempo hejme apud kuirejo kaj fridujo.

Krom aliaj ne tiel alarmaj problemoj de kolesterolemio, la sangotesto klare indikis tro altan nivelon de trigliceridoj, kiuj, aparte je mia aĝo, povus rekte kaŭzi kardio-vaskulajn malsanojn kaj ekaperon de diabeto. Tiuj ĉi estis la malbonaj iom timigaj novaĵoj, sed bonŝance, laŭdire de mia kuracisto, estis ankaŭ bona novaĵeto. Ĉar serio da aliaj analizoj tute ne evidentigis kronikajn simptomojn, serioza ŝanĝo de manĝokutimoj kaj de vivmaniero povus preskaŭ certe draste plibonigi mian sanstaton.

Do, jen mi fronte de tutnova defio: maldikiĝi je almenaŭ dek kvin kilogramoj, t.e. 16 procentoj de mia tiama pezo. Nu, bone! Mi neniam en mia vivo faris dieton kaj eĉ la vorto "dieto" mem vekis en mi malagrablajn sentojn. Des pli, ke sufiĉe bone konante min mem, mi sciis, ke por aferoj rilataj al vivkutimoj mia memdisciplino neniam tro bone funkciis.

La kutima solvo estis konsulti dietiston, ricevi liston de permesitaj kaj malpermesitaj manĝaĵoj kaj ĉefe la kvantojn tage permesitajn. Fakte oni devus dum la tuta tago baraktadi laŭHamlete "ĉu manĝi aŭ ne manĝi: jen demando". Fine mi decidis sole provi alian vojon.

Kompreneble, laŭ komuna saĝo, por maldikiĝi oni nepre devas tute forigi dolĉaĵojn, alkoholaĵojn, tro grasajn manĝaĵojn kaj taŭge redukti la kvanton de la aliaj. Mi adoptis la regulon de "duono". Antaŭ ol ekmanĝi, oni preparas ĉion, kion oni manĝos, kaj ĉiam temas pri la duono de la kutimaj ŝatataj kvantoj.

Dum la unuaj du-tri semajnoj la vivo ne estis tiel plezura: eĉ hazarda televida reklamo pri manĝaĵoj suferigis min. Por superi krizajn atakojn de malsato, aparte dum la enlitiĝo, mi kreis en mia menso, kiel imago de mia korpa metabolo, bildon de granda turniĝanta inercia rado, kies rotacian direkton mi klopodegis ŝanĝi el dikiĝo al maldikiĝo.

Tamen, kiam la memsugestio ne sukcesis, por kvietigi la malsaton, mi manĝis iom da fruktoj aŭ da krudaj legomoj kiel karotoj aŭ kapsikoj. Ankaŭ abunda trinkado de freŝa akvo helpis. Alia grava afero: oni nepre devas manĝi ege trankvile kaj treege malrapide.

Ekzistas ankaŭ aliaj artifikoj de memsugestio. Ekzemple, kiel italo mi tute ne povas rezigni pri pastaĵoj, do mi ofte ilin manĝas. Sed kompreneble ilia kvanto en la plado jam de la komenco devas esti malgranda (fakte duono, ĉu vi memoras?). Do, oni devas sin konvinki per memsugestio, ke oni jam englutis la mankantan kvanton kaj tiel ĝui frandante la restaĵon.

Fakte post la unuaj kelkaj semajnoj, kiam oni konstatas, ke la korpa pezo sufiĉe rapide malpliiĝas, eble pro la konsekvenca memkontentigo, oni psikologie kuraĝiĝas kaj iom-post-iom la antaŭa daŭra sento de malsato malaperas.

Sume, dum la lastaj kvar monatoj mi maldikiĝis je dek kvin kilogramoj, mi fartas tre bone kaj la nivelo de la trigliceridoj estas nun perfekte laŭ la normo.

Tamen, eble iom envieme, jam multaj konatuloj avertis min ne ĝojegi pro mia sukceso, ĉar maldikiĝi, ili asertas, ne estas tiom malfacile: konservi la atingitan pezon estas la vera eĉ pli grava defio. Nu, bone! Ni estos kaj ni vidos!
___________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Ilustritaj Fabeloj en Esperanto



--------- Forwarded message ----------
From: <kunlaboro@kunlaboro.pro.br>
Date: 2012/4/26
Subject: Ilustritaj Fabeloj en Esperanto
To: saliba@esperanto.org.br


Karaj Samideanoj,

Grupo da esperantaj tradukistoj kaj bildistoj tre ĝentile sendis al ni siajn belajn fabelojn por senkoste disdoni ilin sed la grupo petas anonimecon.

Jen la ligilo por senpaga elŝuto:

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/

Oni povas senpage kopii kaj disdoni la dosierojn!

Kore Salutojn,

Portal Kunlaboro
www.kunlaboro.pro.br



2012-04-25

Aĉa, haraĵa malbelaĵo


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando
Araneoj_rakonto.mp3 Listen on Posterous
Iufoje kiam mi revenis hejmen post mia laboro, mia edzino diris al mi:- Vi devas tuj iri al la kelo, kaj murdi monstron, kiun mi tie hodiaŭ ekvidis! - ŝi petegis. - Pri kio temas? - mi trankvile demandis. - Mi ne scias. Ĝi estas terure grandega! - ŝi klarigis al mi kun timego. - Mi petas vin, iru tuj, kaj kontrolu! - ŝi daŭrigis. - Kie mi trovos tion? - mi demandis ne tro sciante, ĉu kunpreni iun bastonon aŭ sufiĉos mia ŝuo. - Do eble montru al mi, kie ĝi estas - mi proponis, sed ŝi rediris kun tremanta abomeno: - Neniukaze mi iros tien! Vi trovos ĝin en la koridoro malantaŭ la papera teko kun miaj desegnaĵoj.
Mi malgraŭvole klopodis imagi la aspekton de io, kio tiel timigis ŝin. Kiam mi malsupreniris al la kelo, mi ŝaltis lumon kaj okule trovis la paperan tekon. Mi alrigardis malantaŭ ĝin. Sur la betona planko kuŝis iu nigra etaĵo. Mi devis kalkansidi por povi rekoni tion. Kaj konforme al mia antaŭvido ĝi estis negranda araneo, delonge malviva kaj seka, kaj ĝuste ĝi tiel tre timigis mian karulinon.

Neniu ŝatas mallumon, kiu kovras kelkan misteron, en kiu oni povas renkonti ion neesperitan. Ne ĉiu hejmano ĉe mi emas aŭ prefere kuraĝas enrigardi ekzemple al la kamero, kie oni konservas portempe malbezonatajn objektojn. Kiam de tempo al tempo oni devas eligi ion de tie kaj kiam iu malfermos ĝian negrandan pordon, la loĝantoj de tiu ĉi ejo fulmrapide forkuras, surprizite pro la neatendita lumo el la ekstero, aŭ ŝajnigas, ke ili estas nevideblaj restinte en senmovo. Sed kiam estas mallume, malpure kaj multe da polvo, regas perfektaj kondiĉoj por kaŝiĝi kaj trankvile atendi sian laŭvican viktimon kaj samtempe pladon. Por ke tio okazu, la kaptanto, pri kiu mi parolas, devas ŝpini siajn delikatajn kaj gluecajn retojn. Kaj ĝi faras tion vere majstre. Ĝenerale araneoj estas opiniataj kiel aĉaj, haraĵaj kaj malpuraj. Preskaŭ ĉiam ili disponas pri veneno, kiu tamen en apenaŭ 3 elcentoj da kazoj povas esti danĝera por la homo. La tuŝeton de araneo kelkaj resentas kiel malagrablegan, dum por la aliaj ĝi estas apenaŭ delikata tiklado. Sed kiam la besteto hazarde eniros ekzemle sub nian veston, ekzemple en la plena mallumo, nia imagokapablo sufloras al ni, plej diversajn bildojn, ĉu ne?

En mia geografia sfero araneoj ĝenerale ne estas danĝeraj. Tamen malgraŭ tio multaj personoj suferas grandan timegon pro ili. Kiel oni scias, temas pri araneofobio, kiu siajn radikojn havas ofte en nia infanaĝo. Okazas, ke oni timigas infanojn fermitajn en ŝranko, dirante ke troviĝas tie araneo kaj ĝi povas formanĝi ilin. Alikaze infano estas atestanto de panikaj reagoj de aliaj eĉ plenkreskaj personoj. Kelkfoje oni timas, ke araneo povas mordi kaj uzi sian venenon. La kaŭzoj de ĉi-specaj timoj povas esti diversaj. Multaj personoj vidante araneon reagas kriante "Murdu ĝin! Murdu ĝin!" Kelkaj reflekse piedpremas ĝin surplanke aŭ dispremas ĝin surmure. Estas al mi konata jena antaŭjuĝo. Nome kelkaj kredas, ke kiam oni mortigos araneon, tiam estos pluvo. Ne diru tion al mia edzino, sed mi ĝenerale toleras araneojn en mia kelo, ne pro la ĵus menciita antaŭjuĝo. Mi simple opinias, ke ili estas maldanĝeraj kaj utilaj kunloĝantoj, kaj tio, ke ili ne estas tro belaj, tute ne ĝenas min. Tamen, mi legis ie, ke oni kuracas la araneofobion laŭ du manieroj: ŝtupe aŭ rekte. En la dua kazo, oni ekzemple uzas grandegan, haraĵan araneon, kiun oni metas sur la vizaĝon de la paciento. Mi dezirus eviti ion similan. Eĉ tiel tre mi ne ŝatas ilin. Ili vivu plu. Ili estas tiom multnombraj kaj malgrandaj, ke ni devas simple akcepti ilin, kaj iliajn noktajn promenadojn sub niaj kuŝejoj aŭ malantaŭ niaj ŝrankoj. Do nun lasu min deziri al vi: - Trankvilan nokton!
____________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-04-24

Ses bonaj argumentoj por la elektra biciklo

E-bike

e-biciklo.mp3 Listen on Posterous

Premi butonon, treti en la pedalojn kaj la motoro ekzumas. Senpene glitas la e-biciklo sur la asfalto. Komence nia konscienco riproĉas nin ke ni trofaciligas al ni la tempon, sed baldaŭ la amuziĝo superas. La argumentoj por la normala konsumanto por transiri al la e-biciklo estas multfacetaj:

- 1e) Oni restas seka. Veturi al la laborejo sen havi ŝvitmakulojn sur la vestaĵo eble same gravas kiel la anima senstreĉiĝo dum la kroma libertempo survoje al la oficejo.

 - 2e) Oni restas pura: Ne necesas replenigi oleujon, nek benzinujon. La manoj restas puraj - kaj same ankaŭ la aero. Kaj tio kostas nur nekredeblajn 10 cendojn por bateria ŝargo kiu en la kazo de novaj akumulatoroj sufiĉas ĝis 120 km.

 - 3e) Oni povas veturi kune: Kiu ĝis nun apenaŭ povis sekvi la partneron aŭ la geamikojn, tiu nun ricevas la ŝancon daŭre resti kune kun ili dum la veuturado - sen neceso ke iu devas atendi la alian. Tio validas por la veturadoj en la ebenaĵo same kiel por montaraj veturadoj.

 - 4e) Oni estas forta: Se oni havas infanojn en la malantaŭa ĉareto aŭ multajn aĉetaĵojn sur la pakaĵportilo kaj se en tiu kazo la muskola forto ne sufiĉas - la elektra "dorsa vento" helpas.

 - 5e) Oni estas sendependa: Ne necesas serĉi parkumejon, ne okazas matene kunŝoviĝo de veturiloj, ne necesas longaj piediradoj. Oni ĝuas komforton eĉ se la celo estas en distanco de kelkaj kilometroj. La avantaĝoj de la biciklo ricevas eĉ pli da signifo per la elektra movebleco.

 - 6e) Oni subtenas la sanon: Ne nur grizaĝuloj kaj handikapitoj profitas. Ankaŭ tropezuloj kaj homoj kun korproblemoj aŭ astmo povas moviĝi sen tro granda peno. La elektra biciklo pli kaj pli populariĝas ankaŭ inter junaj homoj. Kaj eĉ en la sporta segmento de la biciklo-komerco la demando kreskas. Do la homoj pli kaj pli akceptas tiun tre taŭgan veturilon. Tamen necesas konsideri la prezon. Kvankam elektraj bicikloj estas haveblaj jam por 600 eŭroj, bonkvalita veturilo kostas ĉirkaŭ 2000 eŭrojn. Do ĉiu plezuro havas sian prezon.
______________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-04-23

La defio de la senkosteco


defio_senkosteco.mp3 Listen on Posterous

Jam kiam mi en la jaro 1997 unue regule aliris la interreton, mi rimarkis ke disponeblas tie senpagaj servoj. Unue mi ricevis de la regiona radiostacio 1 MB da senkosta retspaco por eldoni mian unuan propran retpaĝon. Poste mi eksciis pri Hotmail per kiu mi povis senpage retpoŝte komuniki tutmonde de iu ajn interreta komputilo. Tion mi profitis precipe kiam mi hejme ne jam havis aliron al interreto. Mi iris al la urbodomo kie eblis surfi senpage en la reto.

Fine de 1997 mi ricevis hejme aliron al interreto kaj sekve povis vastigi mian aktivadon en la reto. Kaj mi eltrovis ke senpaga retspaco estas havebla ĉe multaj provizantoj. Ankaŭ multaj akompanaj servoj kiel statistikoj, gastlibroj, formularoj estas senpage aboneblaj. El tiu tempo fontas la sinteno ke ĉio kion mi entreprenas en la interreto - precipe se temas pri poresperanta agado - estu senkosta.

Kiam mi komencis disaŭdigi programojn de Pola Radio en oktobro 1998 mi bone povis utiligi la senkostajn eblecojn, sed mi ĉiam devis pete mendi novan senpagan retspacon, ĉar la ricevitaj 20 aŭ maksimume 50 MB elĉerpiĝis sufiĉe rapide.

La interreto progresis kaj kun ĝi la eblecoj uzi ĝin. Aldoniĝis novaj retspacorabaj servoj, precipe se temas pri la spektado kaj enretigado de filmetoj. Bonŝance ankaŭ miloble pli granda retspaco estas senpage havebla, ekz. ĉe provizantoj kiel Jutubo kaj aliaj platformoj por filmetoj. Ankaŭ la rapideco de elŝutado kaj alŝutado de ĉiaj dosieroj kaj dokumentoj draste plialtiĝis. Kaj la monata pago por la interreta aliro restis malalta.

Do eblas hodiaŭ funkciigi servon kiel la Esperantan Retradion sen krome pagi ion al provizantoj de la diversaj interretaj servoj. Ĝis nun mi ne bezonis investi kroman monon por la Retradio. Komputilojn mi ja havas kaj uzas ilin por multaj aliaj celoj, la programoj por fari sonregistraĵojn estas senpage elŝuteblaj el la reto kaj la mikrofono kaj la kapaŭskultiloj kostas vere neglekteblan sumon.

Tamen la nivelo de la servo fariĝis jam tiel alta ke mi fojfoje atingas limon per miaj teknikaj rimedoj. Bonŝance mi eksciis ekz. pri Posteruso kiu estas bonega platformo por la Retradio. Nome ĝi liveras ne nur tre taŭgan strukturon sed ankaŭ bonegajn statistikojn kaj la eblecon por komentoj. Limigo estas ke ĝi - same kiel Jutubo - ne estas alirebla en Ĉinio kaj tial mi devis trovi por Ĉinio apartan solvon por ebligi al ĉinoj aŭskulti niajn programojn.

Lastatempe mi frontis alian defion: Mi volis certigi la aŭtomatan funkciadon de la ĉiutaga aperado de la sonartikoloj ankaŭ se mi pro feria restado eksterlande aŭ pro malsano foje ne povus plenumi tiun ĉiutagan laboron. Ankaŭ por tiu problemo mi trovis senkostan solvon: Simile al la javaskriptaj programetoj "Konvertilo" kaj "Duoblilo" por la entajpado de la supersignitaj literoj mi trovis per Javaskripto eblecon enprogramigi la programliston tiel ke ĝi aŭtomate aktualiĝas ĉiutage ankaŭ se mi dum kelkaj tagoj ne intervenas pri aktualigo.

La senkosteco de la agado estas necesa kondiĉo por ĝia funkciado. Nur sur tiu bazo eblas organizi la internacian kunlaboron en la Retradio. Ke tiu kunlaboro bonege funkcias, tion vi bele povas sperti ĉi tie. Mi estas ege optimisma ke surbaze de la senkosta agado la Retradio ankoraŭ multajn jarojn funkcios por ĉiutage disponigi al vi iom da parolata Esperanto je alta nivelo.
___
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-04-22

Maja revuo Esperanto en UEA.ORG




---------- Forwarded message ----------
From: UEA.ORG <reto@uea.org>
Date: 2012/4/22
Subject: Maja revuo Esperanto en UEA.ORG

La enhavlisto de la maja kajero:
  • 99 ... Malferme: Fantomo kuras tra la mondo: la kurso(j) 125 (Renato Corsetti)
  • 100 ... Esperanto prosperas en Vieno: Preskaŭ dek mil personoj vizitis la Esperantomuzeon en 2011 (Katalin Fetes/Herbert Mayer)
  • 101 ... LPLP: Pli ol 9 000 elŝutoj en du jaroj (Humphrey Tonkin)
  • 102 ... Civitana iniciato de EEU: Rekomendo kanti la eŭropan himnon en Esperanto (Seán Ó Riain)
  • 103 ... Esperanto kiel unu el la laborlingvoj (Zlatko Tišljar); Navige tra TTT-paĝoj (Marek Blahuš)
  • 104 ... TEJO tutmonde: Ĉu voĉdoni por Esperanto en RIO+20? (Szabolcs Szilva/Alvaro Motta)
  • 105 ... Esperantologia Konferenco en Hanojo
  • 106 ... Al filozofiaj fundamentoj de lingva universalismo (Mirek Čejka)
  • 108 ... Pri la aŭtoro d-ro Mirek Čejka
  • 109 ... Novaĵoj el la reto: Reta PIV jam enrete! (Peter Baláž)
  • 110 ... Bibliotekoj: OpenBiblio en Esperanto (Ana Manero)
  • 111 ... Bitoteko en Hispana… survoje al Europeana! (Ana Manero)
  • 112 ... Gaziantepo la heroa kaj la pistaka (Renato Corsetti)
  • 113 ... Laste aperis
  • 114 ... Recenzoj: Reinhard Haupenthal pri Plena verkaro de L.L. Zamenhof: La preparado de la Bulonja kongreso; Carlo Bourlet kaj La revuo; 1917, forpasis nia Majstro; Dummilitaj esperoj; Yenovk Lazian pri Mafio klarigata al turistoj kaj Esenca lernolibro de la itala lingvo
  • 115 ... Oficiala informilo; UEA retenis la membronombron; Japanio unualoke survoje al la Hanoja UK
  • 116 ... Printempaj tagoj super Mozelo (Lu Wunsch-Rolshoven); Tradicio kaj moderno en Vintraj Tagoj de EAF (Robert Bogenschneider)
  • 117 ... Esperanto estu pontlingvo inter sudazianoj (Bharat Ghimire); PSI 2012 okazis en Bonn (Petra Dueckershoff)
  • 118 ... Forpasoj

Amike,
Andrej Grigorjevskij,
volontula prizorganto de UEA.ORG



Nova fervoja oferto


fervoja_oferto.mp3Listen on Posterous

Fine de marto mia edzino kaj mi veturis al Vieno por pasigi tie unuan printempan semajnfinon. Ni ja estas bonŝancaj ĉar nia filo havas loĝejon en Vieno kiun li disponigis tiucele al ni. Rilate al la vetero ni tamen ne estis tiel bonŝancaj ĉar ja la lastaj tagoj de marto jam estis sufiĉe belaj kaj varmaj sed ĝuste kiam alvenis la monato aprilo la vetero fariĝis aprileca kio signifas ke ĝi estas tre ŝanĝiĝema kun multe da vento. Sed tio ne malhelpis nin ĉar Vieno ĉiukaze ofertas sufiĉe da interesaj eventoj kaj precipe por virino la granda nombro da vendejoj estas ege alloga por butikumado.

Ni havis ankaŭ tute specialan kaŭzon por realigi nian vojaĝon je tiu semajnfino, ĉar estis la lasta okazo veturi per trajno tiun distancon de 220 km je la tre favora prezo de 9 eŭroj po persono kio estas malpli ol la benzinkostoj. La kaŭzo por tiu speciala oferto estis varbado por akiri novajn klientojn resp. pasaĝerojn por la nova privata "Westbahn" (laŭvorte okcidenta fervojo) kiu ekde decembro konkuras sur la linio Salzburg-Vieno kun la ŝtata aŭstra fervoja kompanio ÖBB. Tiu Westbahn estas akcia societo en kiu la ŝtata franca fervoja kompanio tenas 40% de la akcioj.

La trajnoj estas tute modernaj. La vagonoj havas du etaĝojn. Oni vere glitas tute senbrue tra la pejzaĝo. La biletojn oni aĉetas en la trajno aŭ per interreto kiun oni povas ankaŭ uzi senpage en la trajno mem. La nova oferto estas alloga ankaŭ sen la porokazaj specialaj prezoj, ĉar la normale paganta vojaĝanto pagas nur la duonan prezon de la ŝtata konkuranto resp. oni ne bezonas pagi por rabatkarto per kiu oni ricevas favoran prezon por bileto.

Ni prenis la trajnon je la 6-a kaj duono sabaton matene ĉar tiel ni volis eviti plenplenan trajnon. Kaj fakte eĉ jam je tiu horo la trajno estis bone okupita de pasaĝeroj. Oni ja povus rezervi sidlokon sed tio kostus krome 5 eŭrojn po persono kio forprenus parton de la ŝparefiko.

La vojaĝo estis tre agrabla. Ĝi daŭris 1 horon 55 minutojn kaj la tempo por mi forflugis ĉar mi provis solvi Sudoku-enigmon kio okupis min dum pli ol unu horo. Kiam ni je la 8-a kaj duono tute akurate alvenis en la okcidenta stacidomo de Vieno, ni vidis en la apuda perono alian trajnon de Westbahn kiu evidente estis preta por forveturo. Ĝi jam estis tute plena kaj mi vidis homojn stari en ĝi ĉar ili ne plu ricevis sidlokon.

Oni povas nun demandi ĉu tiu paralela funkciado de du fervojaj kompanioj havas sencon. Ĉu ne unu forprenas la pasaĝerojn de la alia? Evidente tio ne okazas. Laŭ la plej novaj statistikoj la ŝtata fervojo apenaŭ perdis pasaĝerojn. Plej multaj homoj kiuj uzas la novan privatan fervojon faras kiel ni: Ili lasas la aŭtomobilon hejme kaj anstataŭe ĝuas la komforton de fervoja vojaĝo.

La novaj modernaj trajnoj kontribuas al protektado de la medio kaj - vide al la altaj prezoj por benzino - donas financan avantaĝon por la vojaĝantoj. Tial ni bonvenigas tiun novan oferton.
_________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Plej Bela Rozo de la Mondo - Hans Christian Andersen

---------- Forwarded message ----------
From: <kunlaboro@kunlaboro.pro.br>
Date: 2012/4/22
Subject: Plej Bela Rozo de la Mondo - Hans Christian Andersen
To: saliba@esperanto.org.br


Karaj Samideanoj,

Ni invitas vin koni la MP3 sondosieron de Fabelo de Andersen titolita "Plej Bela Rozo de la Mondo" kun la voĉoj de Flávio Fonseca, Cristina Pancieri kaj Clara Pancieri.

Jen la ligilo por senpaga elŝuto:

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/plej-bela-rozo-de-la-mondo/

Oni povas libere kopii kaj disdoni la sondosieron!

Kore Salutojn,

Portal Kunlaboro
kunlaboro@kunlaboro.pro.br



2012-04-21

Aliquando bonus dormitat Homerus

Aliquando bonus dormitat Homerus
Eĉ la bona Homero dormetas de temp' al tempo. Ĉi tiu konata diraĵo el la verkoj de la fama latina poeto Horacio, kies signifo estas "eĉ granda homo, ie ĉi tie plene eraras", tre trafe ap...
Ver ou comentar a postagem de Adonis Saliba »
O Google+ torna o compartilhamento na web mais parecido com o compartilhamento na vida real. Saiba mais.
Participar do Google+
Você recebeu essa mensagem porque Adonis Saliba a compartilhou com dokito.movado@blogger.com. Cancelar a inscrição desses e-mails.

Aliquando bonus dormitat Homerus


Aliquando bonus dormitat Homerus

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Aliquando_.mp3Listen on Posterous

Eĉ la bona Homero dormetas de temp' al tempo

Ĉi tiu konata diraĵo el la verkoj de la fama latina poeto Horacio, kies signifo estas "eĉ granda homo, ie ĉi tie plene eraras", tre trafe aplikiĝas, miaopinie, al la fama nuntempa usona lingvisto, filozofo, pridiskutata politika aktivulo, aŭtoro kaj prelegisto Noam Chomsky. Kiel duonjarcenta informadikisto kaj amatora lingvisto, mi tre taksas liajn sciencajn atingojn kaj konsentas kun li pri kelkaj el liaj politikaj vidpunktoj sed firmege malkonsentas pri aliaj.

Avram Noam Chomsky [Ĥomski, sed angle prononcita Tĉomski] naskiĝis en 1928 al judaj gepatroj en Filadelfio (Pensilvanio). Lia patro, venis de urbeto en Ukrajno kaj estis klerulo pri la hebrea lingvo. La patrino venis el kio nun estas Belorusujo, sed malkiel sia edzo, ŝi plenkreskis en Usono kaj parolis la "kutiman novjorkan anglan". Ilia unua lingvo estis la jida, sed laŭ Chomsky, estis tabuo paroli ĝin. Li priskribas sian familion, kiel vivantan en ia "juda geto," disiĝinta en "jidan flankon" kaj "hebrean flankon", kun sia familio aliĝinta al la hebrea kaj vartanta lin per hebrea kulturo kaj literaturo.

Dum mallonga tempo de sia junuleco, Chomsky loĝis en Israelo en la kibuco Hazorea. Li doktoriĝis pri lingvoscienco ĉe la Universitato de Pensilvanio en 1955. Li faris parton de sia doktoriĝa esplorado dum kvar jaroj ĉe la universitato Harward.

En sia doktoriĝa tezo, li ekevoluigis iujn el siaj lingvosciencaj ideoj, ellaborante ilin en sia libro de 1957, Sintaksaj Strukturoj, lia plej bone konata verko pri lingvoscienco. Ĝuste dum tiuj jaroj Chomsky ekevoluigis sian teorion pri generpova gramatiko, kiu profunde influis la lingvosciencon. Li establis la Hierarĥion Chomsky, enklasigsistemon de formalaj lingvoj laŭ ilia generpova potenco.

Chomsky ekdeĵoris ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) en 1955 kaj en 1976 li estis nomita Instituta Profesoro. Ekde tiam li instruadis senĉese ĉe MIT dum 53 jaroj. Li loĝas apud Bostono en Masaĉuseco kaj ofte vojaĝas por prelegi pri politiko.

Liaj vastatingaj kritikoj de usona fremda politiko kaj la legitimeco de usona potenco faris lin polemika kaj tre pridiskutata persono. Li tre ofte atakis kaj daŭre atakas la politikon de Israelo kaj la usonan apogon al ĝi.

Post tiu ĉi enkonduko iom longa sed necesa por klarigi la fonan kuntekston, mi povas nun prezenti miajn du ĉefajn kritikojn kontraŭ Chomsky: la unua kiel Israelano kaj la dua kiel Esperantisto.

Mi persone klopodas respekti la opiniojn de aliuloj sed ne kiam ili fontas el malagnosko de faktoj. Dum la somero de 2006, kiam sur la nordan Israelon kaj aparte sur la urbon Hajfo falis misiloj lanĉitaj el Lebanono, Chomsky en sia vastatinga interreta forumo asertadis, ke neniu misilo falas sur Israelon kaj temas pri nura propagando!

Alia tre surpriza deklaro de Chomsky rilatas rekte al Esperanto. Dum prelego (verŝajne en la jaro 2003) al demando, ĉu generpova gramatiko aplikiĝas al Esperanto, li respondis "Esperanto ne estas lingvo, sed vortaro kaj sugesto pri gramatiko. Homoj komprenas ĝin, ĉar ili uzas siajn proprajn intuiciajn sciojn. Do, al la demando ne eblas respondi". Tiu ĉi diro fare de unu el la pli eminentaj nunaj lingvistoj estas des pli ŝoka, ĉar inter lingvistoj simpatiantaj de Esperanto, ŝufiĉe multe opinias, ke ĝuste Esperanto estas sufiĉe taŭga pruvo de gramatika generpovo, kvankam oni neglate povus ĝin enkadrigi en Hierarĥio Chomsky.

Oni povus subteni, ke ankaŭ nia neakedemia lingvisto, Ludoviko Zamenhof, fuŝis kiam diris, ke neniamaniere la biblia hebrea lingvo povu revigliĝi kiel moderna lingvo. Sed indas konsideri la fakton, ke Zamenhof eraris pri estonta afero kaj Chomsky fuŝis pri Esperanto, la jam de longe sin pruvinta kiel realan efikan lingvon.
_____
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-04-20

Guernica - nebela, neforgesebla

Guernica - nebela, neforgesebla
Malfacile estas difini arton. Tradicie, oni tion faras per la ideo, ke arto estas esprimo de belo. Tamen, tiu difino foje alfrontas defiojn – kaj kondukas al alia demando: kio estas belo? Antaŭ 75 jar...
Ver ou comentar a postagem de Adonis Saliba »
O Google+ torna o compartilhamento na web mais parecido com o compartilhamento na vida real. Saiba mais.
Participar do Google+
Você recebeu essa mensagem porque Adonis Saliba a compartilhou com dokito.movado@blogger.com. Cancelar a inscrição desses e-mails.

Guernica - nebela, neforgesebla


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

Guernica.mp3Listen on Posterous

Malfacile estas difini arton. Tradicie, oni tion faras per la ideo, ke arto estas esprimo de belo. Tamen, tiu difino foje alfrontas defiojn – kaj kondukas al alia demando: kio estas belo?

Antaŭ 75 jaroj la hispana pentristo Pablo Picasso verkis unu el la plej epokfaraj pentraĵoj en la historio de arto: 'Guernica'. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi aludis al atako ordonita de Hitlero kontraŭ eŭska urbo, kio kaŭzis sangan masakron de civilaj loĝantoj. Tiutempe, Picasso vivis en Parizo, sub okupo de naziaj militistoj. La Hitlera freneza aventuro forpasis, sed la neforgesebla forto de tiu pentraĵo ŝajnas eterna. 'Guernica' estas iaspeca monumento por paco, ia kriego kontraŭ diktatoroj, ia simbolo de fido al humanismo kaj homamo. Ĝi portretas perfidan atakon kontraŭ sendefendaj viktimoj, en tempo, kiam oni tute ne povus imagi la venontan hororon de holokaŭsto. Ĝi miksas sur longa panelo elementojn de la hispana kulturo (toreado) kun universalaj simboloj (patrino kun infano surbrake, suno, rompita glavo). Ĉio tio kondukas la rigardanton al ideo, ke paco en la mondo estas atingebla nur per kunigo de lokaj kaj tutmondaj klopodoj. La pentraĵo, kiu apartenas al muzeo 'de la Reĝino', en Madrido, ne estas 'bela', laŭ konvenciaj analizoj. Ĝi estas preskaŭ senkolora, ĝiaj elementoj ĥaose sterniĝas sur la tolaĵo, ĝiaj figuroj estas freneze torditaj kaj nekompletaj, ĝiaj diversaj partoj ŝajnas, je unua rigardo, deliraj, halucinaj. Unuavide, ĝi ne estas agrabla vidaĵo. Suferego saltas el la pentraĵo. Precize tion intencis la aŭtoro: manifesto kontraŭ kruela, perforta ago de murdistoj ne povus esti 'bela', laŭ kutimaj kriterioj. Milito ne estas bela.

'Guernica' tamen fariĝis senmorta denunco kaj pensiga instigo: batalado por paco en la mondo estas tasko por ĉiu homo, kiu aprezas homecajn valorojn de toleremo, kunfratiĝo, egaleco kaj libero. Tiusence, ĝi estas belega.
____________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-04-19

Adonis Saliba adicionou você aos círculos dele e convidou você para participar do Google+

Adonis Saliba adicionou você aos círculos dele e convidou você para participar do Google+.
Participar do Google+
O Google+ torna o compartilhamento na web mais parecido com o compartilhamento na vida real.
Círculos
Uma maneira fácil de compartilhar algumas coisas com amigos da faculdade, outras com seus pais e quase nada com seu chefe. Assim como na vida real.
Hangouts
As conversas são melhores face a face. Participe de um hangout por vídeo a partir de seu computador ou telefone celular para botar a conversa em dia, assistir a vídeos do YouTube juntos ou trocar histórias com até nove amigos de uma só vez.
Celular
Bate-papo em grupo na velocidade da luz. Fotos que fazem o próprio upload. Uma visão panorâmica do que está acontecendo nas proximidades. Criamos o Google+ com dispositivos móveis em mente.
Você recebeu esta mensagem porque Adonis Saliba convidou dokito.movado@blogger.com para participar do Google+. Cancelar a inscrição desses e-mails.