Traserĉu tiun blogon

2012-12-31

Recepto de Novjaro


Recepto de Novjaro
Carlos Drummond de Andrade

Por ke vi gajnu belegan Novjaron
ĉielark-koloran aŭ kun la koloroj de via paco,
Novjaro nekomparebla al ĉiu jam vivita tempo
(malbone vivita aŭ eble sensenca).
Por ke vi gajnu jaron 
ne simple novfarbita, flikita je l´ hasto,
Tamen nova, en siaj etaj semoj por ekburĝono,
nova ĝiskore el eroj apenaŭ percepteblaj
(komencante el la eno de via memo)
spontane nova, el tioma perfekto, ke oni apenaŭ rimarkas.
Sed kun ĝi oni manĝas, promenas,
amas, komprenas, laboras.
Vi ne bezonas trinki ĉampanon aŭ ajnan drinkaĵon,
vi bezonas nek elsendi, nek ricevi mesaĝojn
(Ĉu plantoj ricevas mesaĝojn? sendas telegramojn?)
Oni ne bezonas fari liston da bonintencoj
por arkivi ilin en ia tirkesto.
Ni ne bezonas plori pro pentado
pro malsaĝaĵoj jam faritaj,
nek naive kredi,
ke per dekreto de la espero,
ekde januaro ŝanĝiĝu la aferoj
kaj ke ĉio estu klareco, rekompenco,
justeco inter la homoj kaj la nacioj,
libero kun flaro kaj gusto de matenpano,
rajtoj respektitaj, ekante
el la moŝta rajto pri vivado.
Por gajni Novjaron,
kiu meritas tiun nomon,
vi, mia kara, bezonas meriti ĝin,
devas fari ĝin nova, mi scias, ke tio ne facilas,
tamen klopodu, provu, konscie.
Estas ene de vi, ke la Novjaro
dormetas kaj esperas ekde ĉiam.

Tradukita de Adonis Saliba

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Altkvalita televida bildo

Augefrau1

altkvalita_televido.mp3Listen on Posterous
Jam de kelkaj jaroj troviĝas en nia hejmo televidiloj kiuj permesas spekti televidajn kanalojn kiuj elsendas bildon kun alta difino. La televida bildo en tiu kazo havas pli da bildpunktoj kaj tial ĝi montras pli da detaloj kaj la konturoj estas pli klaraj. Kvankam do ni posedas taŭgajn televidilojn por altdifina televido, ĝis nun ni tamen ne povis spekti altdifinajn programojn, ĉar la cifereca televido elsendis nur en la tradicia difino.  Altdifina televido nun de kelkaj jaroj eblas nur per satelitaj sendiloj, sed la relative alta prezo de la satelitaj riceviloj por altdifina televido fortenis min de la aĉeto de nova ricevilo kaj la teknika kvalito de la cifereca televido ja estis sufiĉe kontentiga.

Kiam ni la 25-an de decembro vizitis familion en najbara vilaĝo, ni vidis tie tute novan televidilon kun grandega ekrano. Mi petis la 20-jaran filon enŝalti la aparaton ĉar mi sciis ke ili tie kaptas altdifinan televidon per la satelita anteno kaj taŭga cifereca ricevilo. La diversaj ekzemploj estis vere tre impresaj kaj mia edzino demandis min kial ni ne jam ankaŭ havas aparaton kiu liveras tiel belan bildon. Mi respondis ke mi jam delonge pensas aĉeti taŭgan ricevilon sed ĝis nun hezitis pro la prezo de ricevilo kun kodokarto.

Ni ja estas bonŝancaj ke la plej multaj televidaj stacioj el Germanio estas libere kapteblaj ankaŭ en alta difino, sed por la aŭstra televido necesas kodokarto por deĉifri la televidan signalon. Nu, la demandon de la edzino mi komprenis kiel komision plenumi ŝian deziron kaj mi do post la festotagoj aĉetis ricevilon kiu ĵus estis rabatita kaj tial kostis nur 129 eŭrojn. Tiu tute moderna ricevilo estas tre malgranda kaj permesas registri televidajn programojn sur USB-memorilo resp. fiksdisko.

Reveninte hejmen mi tuj elpakis ĉion kaj konektis la novan aparaton al la satelita anteno resp. interkonektis la televidilon kaj la ricevilon per HDMI-kablo. Kiam mi enŝaltis la ricevilon, ĝi startis simile al komputilo kaj mi povis vidi la unuan bildon en alta difino. Mi enŝaltis diversajn programojn kaj sentis grandan ĝuon. La altdifina bildo ne nur montras pli da detaloj, sed ĝi estas ankaŭ pli agrabla, pli trankvila, ĉar pli laŭnatura. La homaj vizaĝoj elradias pli da varmo kaj simpatio. La homoj en la televido tiel aperas pli proksime. Tiun efikon mi sentis ankaŭ dum la spektado de koncertoj en kiuj aperis kantistoj resp. kantistinoj kaj la ĉarmo de la muziko kombiniĝis kun la ĉarmo de la artistoj. La floraj ornamoj plifortigis tiun senton. Kaj en prinaturaj filmoj la impreso estas same bela kaj impona.

Mi ofte ŝaltis al normala televido por kompari ĝin kun la altdifina. La rezulto de la komparo estas ke mi apenaŭ plu enŝaltas tiajn kanalojn kaj kaptas ĉiun okazon por spekti la novan belan altdifinan televidon. La teknika progreso vere pliriĉigas nian vivon.

Mi deziras al ĉiuj geaŭskultantoj de la Esperanta Retradio feliĉan novan jaron en sano kaj paco.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

2012-12-30

Aŭguristino - de Karel Čapek

Karel_capek1

El "RAKONTOJ EL UNUA POŜO" - kompakta disko eldonita de ĈEA - legas Pavla Dvořáková

auxguristino.mp3Listen on Posterous
Ĉiu eksperto pri cirkonstancoj rekonos, ke ĉi tiu historieto povis okazi nek ĉe ni, nek en Francio, nek en Germanio, ĉar, en tiuj landoj, kiel konate, juĝistoj estas devigataj juĝi kaj puni pekulojn laŭ malviva litero kaj ne laŭ sia prudenta racio kaj konscienco. Ĉar en ĉi tiu historieto aperas juĝisto verdiktanta sen atento al paragrafoj, sed laŭ la sana homa racio, rezultas el tio, ke la sekvanta epizodo povis okazi nenie aliloke, nur en Anglio; kaj nome ĝi okazis en Londono, pli precize indikite en Kensingtono; sed atendu, ĝi estis en Bromptono aŭ Bays­water, mallonge ie tie. La juĝisto estis Master Justice Kel­ley, kaj tiu virino nomiĝis tute simple Myers. Mistress Edi­ta Myers.

    
Do sciu, ke ĉi tiu tute estiminda damo vekis atenton de la polica komisaro Mac Leary. "Mia kara," diris sinjoro Mac Leary iuvespere al sia edzino, "en mia menso daŭre restas tiu Mrs. Myers. Mi ŝatus scii, el kio tiu ino vivtenas sin. Konsideru, ke nun, en februaro ŝi sendas servistinon por asparago. Plue mi konstatis, ke ŝi akceptas ĉiutage dek du ĝis dudek vizitojn, de spicistino ĝis dukino. Mi scias, karulino, vi diros, ke versimile ŝi estas kartdivenistino. Bone, sed tio povas esti nur mantelo por io alia, ni diru por prostituado aŭ spionado. Rigardu, mi ŝatus vidi en tion."
    
"Bone, Bob," diris la eminenta sinjorino Mac Leary, "lasu tion al mi."      
    
Tiel do okazis, ke unu tagon poste sinjorino Mac Leary, kompreneble sen fianĉringo, sed des pli junece vestita kaj frizita kiel knabino havanta jam tempon ĉesigi stultaĵojn, kun timigita vizaĝeto sonorigis ĉe pordo de sinjorino Myers en Bayswater aŭ Marylebon. Ŝi devis iom atendi, antaŭ ol ŝin sinjorino Myers akceptis.      
    
"Sidiĝu, kara infano," diris la maljuna damo, post kiam ŝi tre funde pririgardis la timidan vizitantinon. "Kion vi volus de mi?"
    
"Mi," balbutis sinjorino Mac Leary, "mi. . mi ŝa­tus. . . mi havas morgaŭ la dudekan naskiĝtagon. Treege mi ŝatus scii mian estontecon."
    
"Sed, fraŭlino...hm, kiel, mi petas?" diris sinjorino Myers, kaj ekprenis amaseton da kartoj, kiujn ŝi komencis energie miksi.
    
"Jones," elspiris sinjorino Mac Leary.
    
"Kara fraŭlino Jones," daŭrigis sinjorino Myers, "tio estas eraro; mi ne okupas min pri la kartdivenado, sole memkomprene iam kaj tiam, pro amikeco, kiel ĉiu maljuna virino. Deprenu kartojn per la maldekstra mano kaj faru kvin amasetojn. Tiel. Iam por amuziĝi mi kartdivenas, sed alie - Ha," ŝi diris, turnante la unuan amaseton. "Karoo. Tio signifas monon. Kaj kera fanto. Tio estas bela karto."
    
"Aĥ," diris sinjorino Mac Leary. "Kaj kio plue?"
    
"Karoa fanto," diris sinjorino Myers, malkovrante la duan amaseton. "Verda deko, tio estas vojaĝoj. Sed jen," ŝi ekvokis", mi vidas trefojn. Trefoj ĉiam estas malplezuro, sed kera damo estas je fino." 
    
"Kion ĝi signifas?" demandis sinjorino Mac Leary, okulegante kiel eble plej bone ŝi kapablis.
    
"Denove karooj," meditis sinjorino Myers super la tria amaseto. "Kara infano, vin atendas multe da mono; sed ankoraŭ mi ne scias, ĉu faros pli longan vojaĝon vi aŭ iu al vi proksima."
    
"Mi estas veturonta al Soulhampton al la onklino," diris sinjorino Mac Leary.
    
"Tio estos pli granda vojaĝo," diris sinjorino Myers, turnante la kvaran amaseton. "Iu malhepos vin, iu nejuna sinjoro -"
    
"Versimile la paĉjo," ekvokis sinjorino Mas Leary.
    
"Jen do ni havas," diris sinjorino Myers solene super la kvina amaseto. "Kara fraŭlino Jones, ĉi tio estis la plej bela karto, kiun mi vidis iam. En unu jaro vi havos edziĝfeston; edziĝos al vi tre, tre riĉa juna viro, eble milionulo aŭ komercisto, ĉar li multe vojaĝas; sed antaŭ ol vi geedziĝos, vi devos venki grandajn obstaklojn, iu nejuna sinjoro kontraŭstaros vin, sed vi devas persisti. Kiam vi edziniĝos, vi transloĝiĝos malproksimen de ĉi tie, plej probable eĉ transmaren. Mi ricevos unu gineon por kristanaj misioj inter povraj negroj."
    
"Mi estas al vi tiom dankema," diris sinjorino Mac Leary elprenante el mansaketo gineon kaj unu ŝilingon, "tiom ege  dankema! Mi petas vin, sinjorino Myers, kiom ĝi kostus sen la malplezuroj?"
    
"La kartoj ne estas korupteblaj," diris la maljuna damo digne. "Kio estas via paĉjo?"
     
"Ĉe polico," mensogis senkulpe mienanta la juna sinjo­rino. "Sciu, en sekreta fako."
    
"Ha," diris la maljuna sinjorino, kaj eltiris el la amase­to tri kartojn. "Tio estas tre malbela, tre malbela. Diru al li, kara infano, ke lin minacas granda danĝero. Li devus veni al mi, por sciiĝi pli multe. Al mi venadas multaj el Scotland Yard, por ke mi aŭguru al ili el la kartoj; kaj ili diras al mi ĉion, kio ŝarĝas ilian koron. Venigu lin do al mi. Vi diras, ke li estas en politika fako? Mr. Jones? Komuniku al li, ke mi atendos lin. Adiaŭ, kara fraŭlino Jones. Plua!"
    
    
    ooo
    
    
"Tio ne plaĉas al mi," diris sinjoro Mac Leary, gratante enpense la nukon, "tio ne plaĉas al mi, Katarinja. Tiu ino tro interesiĝis pri via mortinta paĉjo. Krome ŝia nomo ne estas Myers, sed Meierhofer kaj ŝi estas el Lubeko. Damna germanino," murmuris sinjoro Mac Leary, "kiel nur ni su­perruzos ŝin? Mi vetas kvin kontraŭ unu, ke ŝi logas el homoj aferojn, kiuj neniom rilatas ŝin. Sciu do, mi raportos tion supre."
    
Sinjoro Mac Leary vere diris tion supre; mire, supre oni ne subtaksis la aferon, kaj tiel okazis, ke la respektin­da sinjorino Myers estis invitita al sinjoro juĝisto Kelley.
    
"Do, sinjorino Myers," diris al ŝi sinjoro juĝisto, "kio ja, miadio, estas kun via kartaŭgurado?"
    
"Aj, aj, sinjoro," diris la maljuna damo, "oni devas ja per io vivteni sin. En mia aĝo mi ne iros danci en varieteo."
    
"Hm," diris sinjoro Kelley. "Sed jen akuzo je vi, ke vi mise kartaŭguras. Kara sinjorino Myers, tio estas, kvazaŭ vi vendadus anstataŭ ĉokolado argiltabuletojn. Por unu gineo oni rajtas havi ĝustan aŭguraĵon. Mi petas vin, kiel vi povas aŭguri, ne sciante tion?"
    
"Iuj homoj ne plendas," defendis sin la maljuna damo. "Rigardu, mi profetas al ili aferojn, kiuj plaĉas al ili. Tiu ĝojo, sinjoro, valoras kelkajn ŝilingojn. Kaj iam oni vere bontrafas. ,Sinjorino Myers,' diris al mi antaŭ nelonge iu sinjorino, ,ankoraŭ neniu tiel bone kartdivenis kaj kon­silis al mi kiel vi.' Ŝi loĝas en St. John's Wood kaj divor­cas."
    
"Atendu," interrompis ŝin sinjoro juĝisto. "Jen ni havas unu atestantinon kontraŭ vi. Sinjorino Mac Leary, diru al ni, kiel ĝi estis."
    
"Sinjorino Myers kartaŭguris al mi," ekparolis vigle sinjorino Mac Leary, "ke dum unu jaro mi havos edziĝfes­ton; ke prenos min edzine tre riĉa juna viro kaj ke kun li mi transloĝiĝos transmaren-­"
    
"Kial ĝuste trans maron?" demandis sinjoro juĝisto. 
    
"Ĉar en la dua amaseto estis verda deko; laŭdire ĝi signifas vojaĝon," diris sinjorino Myers.
    
"Absurdaĵo," murmuris sinjoro juĝisto. "Verda deko signifas esperon. Vojaĝoj estas verda fanto; se estas kun ĝi karoa sepo, ĝi signifas grandajn vojaĝojn, promesantajn profiton. Sinjorino Myers, min vi ne trompos. Vi aŭguris do al la atestantino, ke ŝi edziniĝos dum unu jaro al riĉa junulo; sed sinjorino Mac Leary estas jam tri jarojn edziniĝinta al eminenta polica komisaro Mac Leary. Sinjorino Myers, kiel vi klarigos ĉi tiun absurdaĵon?"
    
"Pa, miadieto," diris la maljuna damo kviete, "tio oka­zas. Ĉi tiu homineto venis al mi facilanime paradvestita, sed ŝi havis la maldekstran ganton ŝiretitan; ŝi ne havas do superfluan monon, sed volas pavi. Ŝi diris ke ŝi havas dudek jarojn, sed dume ŝi estas dudek kvin jara -"
    
"Dudek kvar," hastdiris sinjorino Mac Leary.
    
"Egale; do ŝi ŝatus edziniĝi - nome ŝi prezentis sin kiel fraŭlino. Tial mi aŭguris laŭ karto edziniĝon kaj riĉan fianĉon; tion mi opiniis plej konforma."
    
"Kaj la malplezuroj, la nejuna sinjoro kaj la transmara vojaĝo?" demandis sinjorino Mac Leary.
    
"Por ke da tio estu pli multe," diris simple sinjorino Myers. "Por unu gineo oni devas babili grandan kvanton."
    
"Do tio sufiĉas," diris sinjoro juĝisto. "Sinjorino Myers, nenio helpas, tiel kartaŭguri estas trompo. Kartojn oni de­vas kompreni. Estas ja diversaj teorioj, sed neniam, memoru tion, neniam signifas la verda deko vojaĝon. Vi pagos punpage kvindek pundojn, kiel tiuj, kiuj falsas nutraĵojn aŭ vendas senvalorajn varojn. Vi estas en suspekto, sinjo­rino Myers, ke krome vi okupas vin per spionado; sed mi opinias, ke tion vi ne konfesos."
    
"Kiel Dio estas super mi," ekvokis sinjorino Myers, sed sinjoro Kelley ŝin interrompis: "Nu, nu, ni lasu tion; sed ĉar vi estas fremdulino sen regula profesio, politikaj oficoj uzos sian rajton kaj ellandigos vin. Adiaŭ, sinjorino Myers, mi dankas vin, sinjorino Mac Leary. Sed mi diras al vi, tiel false kartaŭguri estas cinika kaj senkonscia agado. Memo­ru tion, sinjorino Myers."
    
"Kion mi faru," ekĝemis la maljuna damo. "Ĝuste, kiam la metio komencis prosperi-"
    
Proksimume post unu jaro renkontis juĝisto Kelley komisaron Mac Leary. "Bela vetero," diris sinjoro juĝisto afable.
    
"Parenteze, kion faras sinjorino Mac Leary?"
    
Sinjoro Mac Leary ekmienis tre acide. "Nome. . . sciu, sinjoro Kelley," li diris kun ioma embaraso, "ŝi, sinjorino Mac Leary. . . nome ni divorcis."
    
"Ha," ekmiris sinjoro juĝisto, "tia bela juna sinjorino!"
    
"Jen ĝuste tio," murmuris sinjoro Mac Leary, "sed su­bite enamiĝis al ŝi iu juna nenifarulo, iu milionulo aŭ ko­mercisto el Melburno. . . mi kontraŭis, sed. . ." Sinjoro Mac Leary senespere mansvingis. "Antaŭ semajno ili kune forveturis en Aŭstralion."


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Cxu vizaĝo de esperantisto sur svisa posxtmarko?



---------- Forwarded message ----------
From: E-Centro Eventoj, Szilvási L. <oficejo@eventoj.hu>
Date: 2012/12/29
Subject: [ret-info] Cxu vizagxo de esperantisto sur svisa posxtmarko?
To: asalibabr@gmail.com

Ĉu vizaĝo de esperantisto sur svisa poŝtmarko?

La svisa poŝto lanĉis kampanjon, enkadre de kiu ĝi aperigos en 2013 oficialan poŝtmarkon kun vizaĝoj de 111 svisaj personoj, kiuj ricevos plej multe da poentoj en publika interreta konkurso.

La konkursantaj personoj devas esti svisaj loĝantoj. Unu el ili estas esperantisto, Rolf E. Ernst, konata por multoj kiel ĉefrolanto de la esperantlingva sciencfikcia filmo "Verda stelulo" (reĝisorita de Francisko Randin), aŭ kiel lanĉinto de "EsPodkasto" en epoko, kiam podkastoj ankoraŭ estis pioniraj (tre novaj, vojserĉaj) aferoj.

En la nuna, lasta rundo ĝis la 2-a de januaro en 2013 la konkursantoj kolektas poentojn, kiuj kreskas ankaŭ per "ŝato-klakoj" de amikoj, vizitantoj en la konkursa retejo: http://www.stampoffaces.ch/?code=3606450c4b0042b67c

Dankon al vi, se per "ŝato" vi helpas aperon de esperantista vizaĝo en la svisa poŝtmarko!

Rekta kontakt-adreso: "rolfo@esperan.to"

Szilvási László-- 

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

2012-12-29

Lumfonto de la estonteco

Lcihtquelle1

lumfonto_estonteco.mp3Listen on Posterous
Eĉ se la potencialo de la aktuala generacio de lumigiloj ne jam estas plene elĉerpita, oni laboras en la laboratorioj de la lumigila industrio jam pri la venontaj teknologioj. Usonaj esploristoj de la Wake Forest Universitato en Norda Karolinio nun disvolvis lumigilojn el plasto kiuj laŭdire estos ankoraŭ pli engergiefikaj ol la lumelsendaj diodoj (LED).

Sen mediaj venenoj kaj elektroniko, varmblanke lumantaj, senrompaj, senflagraj kaj senbruaj, produkteblaj en ĉia formo kaj koloro kaj krome ankaŭ malmultekostaj - tio estas ecoj kiuj aŭdiĝas kiel la kristnaska dezirolisto de la konsumantoj pri la perfekta lumbulbo kaj jen usonaj esploristoj asertas ke ili kombinis ĉiujn tiujn ecojn en nova lumigilo.

"Ni trovis vojon por produkti lumon kaj ne varmegon", deklaras la projektestro David Carroll. La teknologio de la kampinduktitaj elektre lumantaj polimeroj (angla mallongigo FIPEL) konsistas el pluraj tavoloj da plasto kiuj enhavas malgrandan kvanton da nanopartikloj. Se oni elektre osciligas la partiklojn, ili produktas blankan lumon, kiu laŭ la indikoj de la esploristoj tre similas al la kolora temperaturo de la natura sunlumo. Tion la homa okulo sentas kiel tre agrabla.

La FIPEL-oj estos produkteblaj en ĉia formo kaj koloro kaj tiel ankaŭ por plej diversaj aplikokampoj. En la oficejoj ekzemple grandareaj lumantaj matoj sur la plafonoj povus anstataŭi lumtubojn. Tamen ankaŭ eblas la produktado de lumigiloj en la tipa lumbulba formo kun ŝraŭbumo.

Krome la nova lumfonto kontraŭe al la aktuala energiŝparlampo tute ne enhavos hidrargon aŭ aliajn medidamaĝantajn venenojn kaj ĝi ankaŭ tute ne estos rompebla ĉar ĝi estos tute farita el plasto. Oni povos ankaŭ rezigni pri multekostaj elektronikaj komponentoj kaj tiel la produktado laŭ Carroll estos malpli kosta ol la produktado de la efikegaj lumelsendaj diodoj. Plua avantaĝo laŭ tio estos la longviveco de la FIPEL-oj kiu estas taksata je pli ol 10 jaroj.

Kvankam fakuloj atribuas al la teknologio ankoraŭ malgrandajn ŝancojn, la usona firmao CeeLite kiu estas specialisto por lumantaj kaj flekseblaj plastaj folioj volas avane almerkatigi la FIPEL-ojn. La starto devos okazi meze de la venonta jaro en kunlaboro kun la Wake Forest Universitato. Ankaŭ en Eŭropo la nova generacio de lumigiloj estos havebla. Rilate al la prezoj la produktonto ne volis jam malkaŝi multe sed deklaris ke la prezoj estos "tre konkurencivaj".

La nuna energiŝparlampo kiu enhavas hidrargon ja tute ne estas populara pro diversaj kialoj. Ĝia lumo sentiĝas pro la blueco kiel malagrabla. Pro tio lumelsendaj diodoj pli kaj pli konkeras la merkaton, ĉar tiuj lumigiloj ne havas tiujn malavantaĝojn.

Por la fakuloj plej probabla estos la venko de la organaj lumelsendaj diodoj (OLED-oj).  Ili estas tre fekseblaj kaj bonege taŭgas por ĉiuspecaj ekranoj. Tamen Carroll, la disvolvisto de FIPEL-oj, estas konvinkita ke lia plasta lumigilo superas la taŭgecon de la OLED-oj. Laŭ li OLED-oj ne havas longan vivodaŭron kaj ne donas tre helan lumon. Se tro la elektro trafluas ilin, ili povas fandiĝi.

Por la konsumantoj ĉiukaze baldaŭ montriĝos kiu teknologio venkos en tiu batalo pri la plej bona lumigilo. Ni povas esperi pri pli hela estonteco.

Embedded media -- click here to see it.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

2012-12-28

SUNO, MARO kaj GUBBINS: kion vi elektus?

Castellaro: i panorami e il cielo
*********************************************************

INFORMITALE 173
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************

SUNO, MARO kaj GUBBINS: kion vi elektus?

La itala Esperanto-kongreso havas tro riĉan programon kaj metas vin antaŭ
malfacilaj elektoj.

En Castellaro (Katelaro) apud San Remo (Sanremo) de la 3-a ĝ is la 10-a de
aŭgusto 2013 okazos la 80-a Itala Esperanto-Kongreso. La suno kaj la maro
estas senpagaj ĉeestantoj en tiu periodo en tiu parto de Italujo, la tiel
nomata "lazura marbordo" inter Ĝenovo kaj Francujo. Vi devas nur kunporti vian
naĝkostumon.

Sed Paul Gubbins venas ĝuste por vi. Li estas Direktoro de la Sekcio pri
Literaturo de la Akademio de Esperanto, Cefredaktoro de MONATO, verkinto de
granda anglalingva antologio pri la literaturo en Esperanto. Li gvidos la
seminarion pri "Eŭropa kulturo tra Esperanto".

Tio estas nur unu el la multaj facetoj de la itala kongreso. Legu pri ili en
http://kongreso.esperanto.it/80/

80-a Itala Esperanto-Kongreso
kongreso@esperanto.it

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <fei@esperanto.it>
Itala Esperantista Junularo - <iej@esperanto.it>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperantoitalia.it/
Kontribuojn sendu al: f.amerio@libero.it
Kompilanto: Francesco Amerio <f.amerio@libero.it>
_______________________________________________
Informitale mailing list
Informitale@lernado.it
http://lists.lernado.it/mailman/listinfo/informitale

_
--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

La amikaj tigroj

Kion ni povas depreni el tiu foto?


Marŝi apud plej danĝeraj estaĵoj povas esti eble. 
Tamen, tio dependas de ni.
Se oni scias dresi niajn sovaĝajn instinktojn, 
por akcepti la limojn de nia eventuala damaĝanto,
jen oportuno por kuna vivsperto.

Mi ne diras, ke tio estas facila, 
Ĉar ni devas esti konstante singardaj.
Bestoj el ni povas ŝpruci tempeste kaj ataki sovaĝe.
Memkontrolo kaj metoda interrilato ĉiam necesas.
Kaj certe racio emas eduki malglataĵojn.

Por malondigi la turmentojn, ĉe apudaj danĝeroj,
nur paco kaj sindeteno transformos la riskon en ŝancon.
Tio estas nepagebla amika perlo.

Adonis Saliba, preparante por eniri 2013-jaron. 
Ĉu ni kune frontu la dresitan beston?



--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Vekiĝo (2)

Bjalistokaj_kajeroj_iia

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Vekigo_2.mp3Listen on Posterous
Aŭtora laboraĵo por la konkurso sub la titolo "Mia fasciniĝo pri Esperanto" organizita de Bjalistoka Esperanto Societo, La Podlaĥia Libraro je la nomo de Łukasz Górnicki kaj Zamenhof-fondumo

La 2-a parto

      
Pasis kelkaj tagoj de tiu vekiĝo. Li pripensadis: "Kion fari plu?" Al kiu el inter konataj al mi esperantistoj mi povus min turni? Ĉu ili ankoraŭ agas?"

Kaj jen unu posttagmezon eksonis lia telefono. La voĉo en la aŭskultilo ekdemandis, ĉu li plu sentas sin esperantisto. Li iom timetis ĉi tiun demandon, do li respondis ne tro firme, sed konfirme, ke jes. Ĉar li ja ŝajne ĝuste ĉi tion atendis, kaj eble eĉ profundanime deziris. La persono, kiu telefonis al li, estis pli aĝa kolego, la prezidanto de loka rondo de esperantistoj, kiu ĝuste serĉis helpantojn konantajn la lingvon lige kun okazonta post kelka tempo grava aranĝo en la urbo, en kiu ili ambaŭ loĝis. Tiamaniere li eksciis, ke plu ekzistas homoj, al kiuj li povas turni sin kaj krome aperis antaŭ li ekscita perspektivo plenumi novajn poresperantajn taskojn, pri kies detaloj li estis ekscionta baldaŭ. 
Ĉu povis okazi io ankoraŭ pli inspira?        
 
      
Dum kelkaj laŭvicaj jaroj okazis tiom multe da eventoj, kiuj konfirmis, ke lia sonĝo estis prefere ia destino ol nur hazarda koincido. Li konvinkiĝis nome, kiel ĉio intertempe ŝanĝiĝis kaj ke sendube ĉiu, kiu okupiĝas pri Esperanto, havas nuntempe multe da okazoj por utiligi siajn scipovojn. La hodiaŭa mondo kun ĝiaj precipe teknikaj eblecoj komunikiĝi, fariĝis multe pli favora ankaŭ por la lingvo internacia. Li nun povis rete skribi kaj ricevi multajn leterojn de amikoj de la tuta mondo plurfoje ĉiutage. Li povis rigardi filmraportojn kaj fotojn de diversaj esperantaj eventoj, kvazaŭ mem partoprenante ilin. Kaj kio plej gravas - li gvidis per Skajpo interparolojn kun esperantistoj loĝantaj eĉ en la plej foraj mondanguloj. Pri tiaj eblecoj de rapida komunikado, kaj samtempe amikiĝado, iamaj adeptoj de la lingvo povis maksimume nur revi.

Danke al la teknika evoluo li disponis nun pri ne nur tradiciaj sed ankaŭ ciferecigitaj esperantaĵoj: libroj, periodaĵoj, kanzonoj aŭ filmoj, kaj  samtempe pri pluraj retaj radiaj aŭ televidaj elsendejoj. Li orientiĝis ankaŭ, ke en kelkaj landoj, kiuj jam hodiaŭ perceptas novajn eblojn de la lingvo, estas dissendataj tradiciaj radiaj kaj televidaj programoj. Sekve la plej populara serĉilo Guglo, la Vikipedio kaj pluraj aliaj retejoj disponigas la esperantlingvajn versiojn de siaj retpaĝoj. Li konvinkiĝis, ke esperantistoj tra la tuta mondo vaste priparolas plej diversajn temojn kaj inter ili mankas ŝajne neniu reprezentanto de ajna profesio.

Kompreneble la interreto estas ne unusola loko, kie multnombre renkontiĝas la Esperanto-komunumo. En diversaj lokoj tutmonde daŭre estas organizataj pluraj aranĝoj, kie reprezentantoj de diversaj nacioj, simple kiel homoj kun homoj, interparolas en la lingvo por ili neŭtrala, ĉar Esperanto kutime ne estas ilia gepatra lingvo. Praktikante la parolon sen idiomaĵoj aŭ superabundo da nuancoj enestantaj kutime en fremdaj lingvoj, oni povas ĝui la neripeteblan etoson libere komunikiĝi, kio por ĉiam pli granda aro da homoj signifas efektivan emancipiĝon.

Tial esperantistoj povas ĉiun matenon vekiĝi kun agrabla konscio, ke Esperanto kaj ilia agado anticipas nunajn tempojn. Ili konscias, ke tio, kion ili jam faris kaj kion ili nun daŭrigas, alportos abundajn fruktojn en estonteco, kiam la mondo sen nunaj lingvaj baroj konservos la tutan sian kulturan - kaj ankaŭ lingvan - variecon.


Tiajn kaj aliajn konsiderojn ŝpinis la heroo de la historieto, kiu por la fino volus dividi kun vi, kara leganto, ankoraŭ jenan pripenson.

Multaj aferoj en la historio de la mondo ŝajnis al ni nerealigeblaj, sed la homo ĉiam trovadis solvojn simpligantajn la vivon. Unu el ili estas praktike funkcianta, ĉar uzata de multaj personoj de diversaj nacioj, la internacia lingvo - Esperanto. Sed ĉar ni ne elprofitis ĝis nun vastskale ĉi tiun ilon, ni bezonas siaspecan VEKIĜON!

Antaŭ ol tio ĉi realiĝos, la nuntempa fasciniĝo pri Esperanto kaj ĝia ĉiutaga praktikado tutcerte daŭros ankoraŭ longan tempon, tiel kiel tio ĉi okazas jam de 125 jaroj, tio estas de la momento, kiam ni ricevis tiun ĉi lingvon donace de ĝia genia kreinto.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

2012-12-27

Kreskigi la lingvon sen multe da mono

Monoregas1a

kreskigi_sen_mono.mp3Listen on Posterous

Oni diras ke mono regas la mondon. Eĉ se tio grandparte estas vero, la mono ne estas la absoluta reganto de la mondo. Homoj havas krom financaj interesoj ankaŭ aliajn interesojn kiuj apenaŭ aŭ tute ne estas ligeblaj kun mono. Certe preskaŭ ĉiu homa aktiveco kostas monon, eĉ por labori kaj tiel perlabori monon plej ofte necesas unue investi certan sumon antaŭ ol eblas komenci la laboron. Kaj se iu havas bonan, eĉ bonegan ideon, la vojo al la realigo postulas multe da mono.

Ankaŭ se temas pri la ideo havi komunan neŭtralan lingvon la afero principe ne estas malsama kaj do la ĝis nun nur tre limigita sukceso de Esperanto en la mondo ŝajnas konfirmi tion. Kaj ja estas tute klare: Se oni ofertas Esperanton kiel solvon por ekonomiaj problemoj, tiam oni eniras la sferon de la mono kie Esperanto apenaŭ povas sukcesi, ĉar la laŭnaturaj ligiloj al tiu sfero estas tro malfortaj. La enkonduko de Esperanto tiel postulus grandegajn monsumojn kiuj estus investendaj antaŭ ol la pozitiva efiko de la lingvo povus realiĝi.

Zamenhof ne kreis la lingvon ĉefe tiucele, sed por doni al la simplaj homoj la eblecon komuniki inter si por kontraŭpezi la potencon de la regantoj kiuj ja disponas pri la monrimedoj por organizi internacian komunikadon. En Eŭropa Unio oni havas la monrimedojn por financi la multlingvecon kiu regas en ĝiaj institucioj. Eĉ se tie Esperanto povus esti utila por la interna komunikado, oni tie ankaŭ bone vivas sen ĝi. Kaj tiu situacio plaĉas al la regantoj ĉar la socia kaj kultura divido inter la popoloj plifaciligas la regadon laŭ la devizo: "Dividu kaj regu!"

Tiel la situacio por la simpla popolo rilate al komuna neŭtrala lingvo estus senespera, se oni ne havus la interreton. La interreto facile transsaltas naciajn limojn kaj tiel komunikado inter simplaj homoj estas facile realigebla se ili povas interkompreniĝi per komuna lingvo. Tiu komuna lingvo por multaj homoj estas hodiaŭ la angla lingvo, sed nur malmultaj tiel bone regas ĝin ke eblus komunikadi per ĝi je iom pli alta nivelo. Ni scias ke Esperanto povas plenumi tiun rolon multe pli bone. Sed nur malmultaj homoj scias pri tio kaj nur tre malmultaj regas la lingvon sufiĉe bone.

Tiun situacion ni ne povas ŝanĝi de hodiaŭ al morgaŭ. Ni devas mem kreskigi la lingvon per nia agado. Ni bezonas kombinon el instruado kaj aplikado de la lingvo. Ambaŭ bonege eblas en la interreto kaj helpe de Skajpo. Organizi internacian instruadon kaj aplikadon de la lingvo en la interreto ne kostas multe da mono. Sed ĝi postulas personan engaĝiĝon de kapablaj homoj. La ŝlosilo al sukceso do troviĝas en niaj manoj: Ni povas verki tekstojn pri ĉio ajn kio povus esti interesa por aliaj homoj kaj publikigi tion en la interreto. Kaj ni povas paroli la lingvon kaj publikigi sonregistraĵojn. La praktikaj ekzemploj allogos novajn homojn al la lingvo kaj tiel ĝi povos plukreski.

La Esperanta Retradio funkcias ĝis nun sen mono, sed per persona engaĝiĝo de siaj kunlaborantoj. Estus dezirinde ke laŭeble multaj esperantistoj transprenu tiun modelon, ĉar tio plifortigus la multobligan efikon de la agado. Ni havas ŝancon se ni nur deziras tion kaj engaĝiĝas!

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Aktualaĵo de Vikipedio en Esperanto

19-a de decembro
  • Flago-de-Germanio.svg Mortis la germana socialdemokrata politikisto Peter Struck, eksa nacia ministro pri defendo.
12-a de decembro
11-a de decembro
9-a de decembro
8-a de decembro
6-a de decembro
  • Flago-de-Egiptio.svg Sep homoj mortis kaj centoj da aliaj vundiĝis dum protestoj kontraŭ la egipta ŝtatprezidanto Mohamed Mursiĉe Kairo.
5-a de decembro
3-a de decembro

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

2012-12-25

MESAĜO DE LA PAPO URBI et ORBI KRISTNASKON 2012


«Veritas de terra orta est!» - «Vero elkreskis el la tero!» (Psa 85,12).

Karaj fratoj kaj fratinoj de Romo kaj de la tuta mondo, bonan Kristnaskon al vi ĉiuj kaj al viaj familioj!

Mian kristnaskan bondeziron, en ĉi tiu Jaro de la kredo, mi esprimas per ĉi tiuj vortoj, ĉerpitaj el Psalmo: «Vero elkreskis el la tero». En la teksto de la Psalmo, reale, ni ilin trovas je futuro: «Vero elkreskos el la tero»: ĝi estas anonco, promeso, akompanata de aliaj esprimoj, kiuj en sia tuto sonas ĉi tiel:

«Bono kaj vero renkontiĝos,

justeco kaj paco sin kisos.

Vero elkreskos el la tero,

kaj justeco rigardos el la ĉielo.

Certe, la Eternulo donos sian bonon,

kaj nia tero donos siajn produktojn.

justeco iros antaŭ Li

kaj faros vojon por Liaj paŝoj.

(Psa 85,11-14).

Hodiaŭ ĉi tiu profeteca vorto plenumiĝis! En Jesuo, naskita en Betlehemo de Virgulino Maria, reale amo kaj vero renkontiĝis, justeco kaj paco sin kisis; vero elkreskis el la tero kaj justeco rigardis el la ĉielo. Sankta Aŭgusteno klarigas kun trafa koncizeco: «Kio estas vero? La Filo de di Dio. Kio estas tero? La karno. Demandu de vi mem, de kie naskiĝis Kristo, kaj vi vidos kial vero elkreskis el la tero… la vero naskiĝis el Virgulino Maria » (Kom. pri Psa. 84,13). Kaj en parolado pri Kristnasko li asertas: «Per ĉi tiu  festo, kiu datrevenas ĉiujare, ni celebras do la tagon, en kiu plenumiĝis la profetaĵo: "Vero elkreskis el la tero, kaj justeco rigardis el la ĉielo". La Vero, kiu estas en la sino de la Patro, elkreskis el la tero por ke ĝi estu ankaŭ en la sino de patrino. La Vero kiu regas la tutan mondon elkreskis el la tero  por ke ĝi estus subtenata de la manoj de virino… La Vero, kiun la ĉielo ne sufiĉas enteni, elkreskis el la tero por esti kuŝigata en staltrogon. Avantaĝe al kiu, iu Dio tiom elstara fariĝis tiom humila? Tutcerte neniel al propra avantaĝo, sed kun granda avantaĝo por ni, se ni kredas» (Sermonoj, 185, 1).

«Se ni kredas». Jen la potenco de la kredo! Dio faris ĉion, Li faris la neeblaĵon: Li fariĝis karno. Lia ĉiopovo realigis tion, kio iras preter la homan kompreneblecon: la Senfino fariĝis infano, eniris en la homaron. Kaj tamen, ĉi tiu sama Dio ne povas eniri en mian koron se mi ne malfermas al Li la pordon. Porta fidei! La pordo de la kredo! Ni povus resti timigitaj, antaŭ ĉi tiu nia renversita ĉiopovo. Ĉi tiu povo de la homo fermiĝi al Dio povas nin timigi. Sed jen la realo kiu forpuŝas ĉi tiun malhelan penson, la espero kiu venkas la timon:vero elkreskis! Dio naskiĝis! «La tero donis sian frukton » (Psa 67,7). Jes, ekzistas tero bona, tero sana, libera el ĉiu egoismo kaj el ĉiu fermiteco. Ekzistas en la mondo iu tero, kiun Dio preparis por ekloĝi inter ni. Iu restadejo por lia ĉeesto  en la mondo. Ĉi ti utero ekzistas, kaj nakaŭ hoidaŭ, en 2012, el ĉi ti utero elkreskis la vero! Pro tio ekzistas espero en la mondo, iu fidinda espero, ankaŭ en la plej malfacilaj momentoj kaj situacioj. Vero elkreskis alportante amon, justecon kaj pacon.

Jes, la paco elkresku por la siria loĝantaro, profunde vundita kaj dividita de konflikto kiu eĉ ne ŝparas la senhelpulojn kaj falĉas senkulpajn viktimojn. Unu plian fojon mi alvokas, por ke ĉesu la sangoverŝado, oni plifaciligu la helpojn al la rifuĝintoj kaj al la delokitoj, kaj, pere de dialogo, oni alstrebu politikan solvon por la konflikto.

La paco elkresku en la Tero kie naskiĝis la Elaĉetanto, kaj Li havigu al Izraelanoj kaj Palestinanoj la kuraĝon ĉesigi troajn jarojn da bataloj kaj disiĝoj, kaj ekiri decide la vojon de intertraktado.

En la Landoj de Norda Afriko, kiuj trairas profundan transiron je la serĉo de nova estonteco - aparte en Egiptio, lando amita kaj benita de la infanaĝo de Jesuo - la civitanoj kune konstruu sociojn bazitajn sur la justeco, la respekto de la libero kaj de la digno de ĉiu homo.

La paco elkresku en la vasta azia Kontinento. Jesuo Infano rigardu favorkore al la multnombraj Popoloj kiuj loĝas en tiuj landoj kaj, en speciala maniero, al tiuj kiuj kredas je Li. La Reĝo de la Paco turnu krome sian rigardon al la novaj Regantoj de Ĉina Popola Respubliko por la alta tasko, kiu ilin atendas. Mi petdeziras, ke ĝi plivalorigu  la kontribuon de la religioj, en la respekto al ĉiu el ili, tiel ke ili povu kontribui al la konstruo de socio solidareca, profite al tiu nobla Popolo kaj al la tuta mondo.

La Kristnasko de Kristo akcelu la revenon de paco en Malio kaj de la konkordo en Niĝerio, kie kruelaj terorismaj atencoj daŭre falĉas viktimojn, aparte kristanajn. Ke la Elaĉetanto alportu helpon kaj konsolon al la rifuĝintoj de la orienta parto de demokratia respubliko Kongolando kaj donu pacon al Kenjo, kie sangoplenaj atencoj trafis la civilan loĝantaron kaj la kultejojn.

Ke la Infano Jesuo benu la multnombregajn fidelulojn, kiuj celebras Lin en Latinameriko. Ke Li kreskigu iliajn humanajn kaj kristanajn virtojn, subtenu tiujn, kiuj estas devigataj migri el siaj familioj kaj el sia tero, ke Li plifortigu la Regantojn en ilia sindevigo por la progreso kaj por la lukto kontraŭ krimado.

Karaj fratoj kaj fratinoj! Amo kaj vero, justeco kaj paco renkontiĝis, enkarniĝis en la viro naskita en Betlehemo el Maria. Tiu viro estas la Filo de Dio, kaj Dio aperis en la historio. Lia naskiĝo estas burĝono de nova vivo por la tuta homaro. Ke ĉiu tero povu fariĝi bona tero, kiu akceptas kaj burĝonigas la amon, la veron, la justecon kaj la pacon. Bonan Kristnaskon al ĉiuj!

(traduko de Antonio De Salvo)


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Mondmuziko

mondmuziko.mp3Listen on Posterous

Kiu interesiĝas pri fremdaj lingvoj, ŝatas fremdajn kulturojn kaj ĝuas fremdajn sonojn, tiu certe ankaŭ ŝatas fremdan muzikon resp. muzikon kiu enhavas fremdajn elementojn. Tiu intereso pri fremda resp. alilanda muziko povas jam komenciĝi ĉe la muziko de la najbaraj landoj. La aŭstra-hungara regno estis vere multetna ŝtato kaj tial la kultura diverseco estis tre granda. Oni aŭdis en la orienta parto la judan Klezmer-muzikon, la tipan hungaran muzikon kiel Csárdás aŭ blovmuzikon el Bohemio. Lertaj komponistoj kiel Johann Strauß en siaj komponaĵoj uzis tiujn muzikajn elementojn kaj tial Vieno fariĝis la urbo en kiu kunfandiĝis multaj muzikaj elementoj kaj tio akcelis la evoluon de la muziko.

Tiaj kunfandiĝoj ankaŭ hodiaŭ okazas. La diferenco estas nur ke hodiaŭ tio okazas je tutmonda nivelo. Oni nomas la rezulton el tio "Mondmuziko" resp. "mondaj muzikoj", ĉar ja ne temas pri io unueca aŭ eĉ uniforma, sed tiu termino priskribas la fenomenon de tutmondeco en la muziko. Unuflanke nome estas la diversaj aŭtoroj, muzikistoj kaj kantistoj kiuj ekz. kantas originalajn kanzonojn el la propra lando laŭ la propra stilo kiel ekz. Cesaria Evora de la Kaboverdaj Insuloj. Aliflanke ekzistas la eŭropa kaj nordamerika moderna populara muziko kiu prenas muzikajn elementojn el la tuta mondo kaj enplektas ilin en siajn proprajn verkojn.

Tiu fenomeno ekestis en la 1960-aj jaroj. Mi rememoras ke kiam mi estis junulo, George Harrison de la tiam famega popgrupo "The Beatles" pasigis restadon en Hindio/Barato kaj entuziasmiĝis pri la muziko ludata per la tipe hinda kordinstrumento - la sitaro. Post tio multaj popkanzonoj de Beatles enhavis tiun novan muzikan elementon. Ankaŭ usonaj popmuzikistoj transprenis muzikajn elementojn el aliaj landoj, ekz. el Brazilo. Nuntempe la "Mondmuziko" jam estas pli ol nur niĉo en la muzikmerkato, sed ekzistas specialaj vendejoj kiuj vendas produktojn el ekstereŭropaj evoluantaj landoj kaj tie oni bone povas aĉeti kompaktdiskojn kiuj kontentigas la guston de ŝatantoj de fremda muziko.

Kompreneble ankaŭ Esperanto povas ludi rolon en tiu transetna monda muziko. Pere de Esperanto tio kio estas fremda povas fariĝi parto de nia kultura posedaĵo. Tiel la mondaj muzikoj kaj Esperanto povas feliĉigi nin.

La temo de kultura diverseco estas tiel vasta ke eblos verki multajn sonartikolojn. Eble vi havas ion kion vi povus kontribui. La mondo estas bunta. Partoprenu en ĝi!

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

2012-12-24

Feliĉan Kristnaskon!



Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj niaj lernantoj kaj amikoj de Programo Mia Amiko!
Ke Esperanto estu nia granda donaco, ĉijare kaj ĉiam!
--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Lasta Kiso - Edmond Privat (video)



Miaj karaj partoprenantoj de PMA kaj amikoj,

Jen la rezulto de nia ensemblo deklamante la poemon de Privat: Lasta Kiso.


Feliĉan Kristaskon al ĉiuj kaj ke ni komencu 2013 laborante forte por nia lingvo internacia.

Adonis

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Kristnaskaj kaj jarfinaj kunvenoj

Weihnachtsbeleuchtung1a

kristnaskaj_kunvenoj.mp3Listen on Posterous

En la norda hemisfero la Kristnaska festo kaj la jarfino okazas dum la plej malhela tempo de la jaro. Dum tiu tempo la homoj tial sentas pli grandan bezonon pri varmo kaj lumo. Koncerne la lumon oni pendigas en la urboj lumĉenojn kaj tiel ornamas konstruaĵojn tiel ke ili estas dumnokte bone rekoneblaj pro iliaj lumigitaj konturoj. Ankaŭ ĉe privataj domoj en vilaĝoj, setlejoj aŭ eĉ solaj kamparaj domoj aperas tiuj lumĉenoj. Kaj en lanternoj kandeloj elradias varmigan lumon.

La sopiro pri varmo kulminas en la deziro kunveni kun karaj homoj en agrabla etoso. La festo de Kristnasko tiel alparolas ne nur religiemajn homojn, sed ankaŭ ĉiujn aliajn ĉar ĝi memorigas je la naskiĝo de homo sub tre modestaj cirkonstancoj, nome en stalo, kaj la unua lito por la bebo estis kripo. Tial Kristnasko estas familia festo.

Sed oni ne nur festas ĝin en la familioj, sed ankaŭ en la firmaoj, en organizaĵoj, do ĉie kie homoj kunlaboras. La sociaj rilatoj tie ja ofte estas sufiĉe malvastaj kaj ofte la kunlaborantoj havas kvazaŭ familiajn sentojn rilate al la kolegaro. Se oni dum tuta jaro kunlaboras kaj tiel kundividas la pezon de la laboro, oni volas finfine senpezigi sin en varma etoso. Kaj la ĉefoj ankaŭ ŝatas tion. Ankaŭ ili volas montri sian humanan flankon kaj ili en siaj paroladoj okaze de la antaŭkristnaskaj kaj jarfinaj kunvenoj ankaŭ akcentas tion ke ili konsideras la entreprenon granda familio. Ili parolas je tiu okazo pri la laboro de la finiĝanta jaro, pri la sukcesoj kaj defioj, kaj ili laŭdas la iniciatemon kaj kunlaboremon de la kolegaro.

Ankaŭ en asocioj kaj kluboj okazas antaŭkristnaskaj kunvenoj. La etoso tie estas eĉ pli familieca ĉar oni dum la jaro ne devas kundividi la pezon de la laboro, sed tute male povas kundividi la ĝojon de la asocia vivo.  Ankaŭ ni esperantistoj festas antaŭ Kristnasko. Ni havas eĉ kroman kaŭzon, nome la Zamenhof-Tagon kiun ni celebras en "rondo familia". Ĉi-jare mi estis bonŝanca partopreni tian festan kunvenon en Prago. En varma amika etoso ni kantis kristnaskajn kantojn kiel vi povas spekti tion en filmeto de Petro Chrdle.

Mi deziras al ĉiuj geaŭskultantoj de la Esperanta Retradio feliĉajn festotagojn.

Embedded media -- click here to see it.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

2012-12-23

Vekiĝo (1-a parto)

Bjalistokaj_kajeroj1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Vekigo_1.mp3Listen on Posterous

Aŭtora laboraĵo por la konkurso sub la titolo "Mia fasciniĝo pri Esperanto" organizita de Bjalistoka Esperanto Societo, La Podlaĥia Libraro je la nomo de Łukasz Górnicki kaj Zamenhof-fondumo

La 1-a parto
         
Tiun tagon li subite vekiĝis dum agrabla sonĝo, do kiam li malfermis la okulojn, li tre ekmiris, ĉar li ekvidis murojn de sia ĉambro, dum ankoraŭ antaŭ momento en tute alia loko li estis interparolanta kun kelkaj personoj en la lingvo, pri kiu - pro ĝia longdaŭra neuzado - li preskaŭ tute forgesis. Li denove fermis la okulojn esperante, ke prosperos al li reveni al la situacio de antaŭ momento kaj klopodis rememori ĉiujn eblajn detalojn. Li ne memoris precize, pri kio ili estis interparolantaj, tamen li estis certa, ke dum la sonĝo li povis aŭdi klare la voĉojn de siaj interparolantoj kaj sian propran. Li rememoris, kiel antaŭ jaroj li deziregis tiajn interparolojn kaj serĉis aliajn volantojn paroli la lingvon, kiun li tiam estis lernanta. La deziro devis gravuriĝi en lia subkonscio tiel profunde, ke en la hodiaŭa sonĝo  li havis la eblecon okazigi dialogon de siaj revoj. Ja interparoli estas io alia ol skribi leterojn aŭ legi - estas rekta kaj tuja transdono de enhavoj kaj emocioj, estas ankaŭ la ebleco sperti, kiel sonas difinita lingvo, kiam ĝi estas artikulata de alia persono. Oni travivas ĉi tion eldirante eĉ siajn unuajn mallertajn frazojn, kaj des pli, kiam oni posedas jam parolfluecon.

Li rememoris, kiel ĉio komenciĝis pri Esperanto, kiam li kiel juna knabo rigardis en la televido viron, kiu estis rakontanta pri la lingvo kreita de doktoro Zamenhof.  "Domo", "raketo", "doktoro", "aktoro",  "redaktoro" - kiu ne scius, kian signifon povas havi ĉi tiuj vortoj? En la sama televidprogramo oni listigis kelkajn ekzemplajn frazojn. Ili ankaŭ ŝajnis facilaj. "Povi interkompreniĝi kun homoj tra la tuta mondo per unu lingvo estas bela afero!" - li raviĝis kaj ekpensis tiam, ke li volus ellerni ĝin.  Li rememoris, kiel li poste malpacience atendis la alvenon de lernomaterialoj por koresponda kurso por memlernantoj. Li memoris, kiel haste li elpakis la sendaĵon kun lernolibro, por jam post momento eldiri unuajn vortojn kaj ŝajne ankoraŭ la saman vesperon li por la unua fojo elaŭskultis radioelsendon en Esperanto pene kaptitan je mallongaj ondoj.

Malgraŭ ke aŭde li scipovis distingi tiam apenaŭ kelkajn unuopajn vortojn,  la voĉoj de geredaktoroj, ilia parolflueco, la sono kaj melodio de la nova lingvo - ĉio ĉi kune ravis lin. Rekoni unuafoje en la vivo lingvon, kiun oni neniam pli frue aŭdis, estas travivaĵo restanta en la memoro por ĉiam. Kaj tio ĉi estis ĝuste LIA LINGVO! "La lingvo vivas en la praktiko! - li ekpensis ĝojigita.

Por povi aŭskultadi disaŭdigojn elsendatajn realtempe, li surbendigadis ilin, malgraŭ ke ilia aŭdebleco estis ofte malforta, kaj magnetofonajn kasedojn oni devis konstante revolvi. Sed ne gravis! Li plu aŭskultis, lernis, parolis, skribis, legis, denove aŭskultis kaj praktikis, kaj ankoraŭfoje praktikis, por povi iam regi la lingvon samkiel la geredaktoroj de la Esperanta elsendejo de Pola Radio.

Pasadis monatoj da lernado. Aŭskultante ĉiutage la radion kaj surbendigojn li scipovis kompreni ĉiam pli multajn vortojn kaj la tutajn frazojn, do li sentis ĉiam pli grandan kontenton kaj samtempe apetiton por ankoraŭ pli. Do li denove diligente lernis, ekzercis ĉiujn elementojn de la lingvo kaj klopodis teni siajn unuajn kontaktojn. Lia Esperanto vere komencis vivi en aŭskultataj radioelsendoj, en legataj revuoj, en unuaj facilaj broŝuroj, en kantataj kanzonoj, en malkuraĝaj poeziaĵoj, en leteroj kaj - danke al tio - ĝi ĉiam sonis en lia kapo. Unuaj interparoloj, kiuj tiam okazis, ne ĉiam estis facilaj, ĉar iom ankoraŭ mankis vortoj, sed li tre volis paroli. Ofte li parolis al si mem. Li laŭte legis kaj aŭskultis, kiel sonas lia propra voĉo registrita per kasetofono. Pri sia elparolo li ne devis timi - kiel kutime okazas dum  lernado de fremdaj lingvoj - ĉar en Esperanto ĉiun literon oni legas precize ĉi tiel, kiel ĝi estis skribita, kaj oni akcentas ĉiam la antaŭlastan silabon simile kiel en la pola lingvo. 

Tiaj estis komencoj de lia lernado kaj samtempe aventuro kun Esperanto.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil