Traserĉu tiun blogon

2011-07-31

Esperanto-Retradio: Larĝvida blindulo

Larĝvida blindulo

braille_viana_.mp3 Listen on Posterous

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj registris Paŭlo S. Viana el Brazilo


Byst%20Louis%20Braille%20redigerad.jpg

Ekzistas homoj, kiujn grandaj suferoj detruas; ekzistas homoj, kiujn tiaj samaj suferoj kreskigas; ekzistas ankoraŭ aliaj, maloftaj homoj, kiujn turmentado dum la vivo transformas en majeste superajn estulojn. En januaro 2009, la tuta mondo omaĝis la memoron de reprezentanto de tiu tria speco de homoj: antaŭ ducent jaroj naskiĝis en Francujo unu el tiuj grandeguloj: Louis Braille. Plej multaj nuntempuloj scias, kiu estis tiu geniulo, sed malmultaj konas lian kuriozan, inspiran vivhistorion. Valoras la penon rememori ĝin.

La patro de Braille laboris kiel ledmetiisto en urbeto Coupvray, proksime al Parizo. Kiam la knabo estis trijara, dum momenta foresto de la patro, li akcidentiĝis pro misuzo de laborilo kaj vundiĝis je la okuloj. Infekto kondukis al kompleta blindiĝo, tiel ke la figuro de knabeto vaganta tra la stratoj kun bastono en la mano impresis la vilaĝanojn. Transirinte al alia urbo, la familio trovis pastron, kiu amikiĝis al la knabo kaj instruis al li legadon. Tiutempe, uzado de grandaj literoj faritaj per densa materialo konsistigis la solan manieron uzi alfabeton ĉe blinduloj, kio faris legadon preskaŭ nepraktikebla. Braille tamen elstaris per sia mensa lerteco kaj fariĝis instruisto por blinduloj. Kaj kiel instruisto, li ĉiam tre bedaŭris, ke blinduloj eminente povas percepti sonojn, odorojn, palpadon, sed estas forigitaj de la trezoro de libroj kaj aliaj tekstoj. Tiam, li deklaris: "Aliro al komunikado en plej larĝa senco estas aliro al scio, kaj tio estas plej grava por ni... Ni ne bezonas kompaton, nek ke oni rememorigu nin pri nia vundebleco. Ni deziras, ke oni traktu nin kiel egalajn homojn, kaj komunikado estas por ni la vojo por atingi tion."

Unu tagon, dum babilado kun amiko, li eksciis, ke kapitano inventis "noktan skribon", nome kodon por uzado dum noktaj militmanovroj, kiam oni ne riskas bruligi eĉ alumeton, por ne veki la atenton de malamiko. La kodo konsistis el boretoj sur papero, kun formado de kombinoj kaj respondaj signifoj. La menso de Braille ricevis lumegon: li tuj komencis konstrui sian faman metodon por uzado de alfabeto kaj aliaj lingvosignoj. Lia sistemo konsistis el dekoj da kombinoj de reliefaj punktoj sur papero, kiuj respondas al literoj kaj aliaj simboloj. La metodo ricevis kelkajn ŝanĝojn post la inventinto, sed esence ĝi estas la sama ĝis hodiaŭ. Ekzistas nuntempe tri niveloj de malfacileco, laŭ uzado de mallongigoj por oftaj vortoj kaj simboloj, tiel ke la trian nivelon nur malmultaj blinduloj regas. Ĉar la metodo postulas relative altan memorkapablon, tial la regado de la metodo fare de homoj, kiuj blindiĝis je granda aĝo estas kompreneble pli malfacila.

Kvankam lia inventaĵo estas mirinda, tamen dum longa tempo oni ne atentis pri ĝi, kaj eĉ intence ignoris la aferon. Tio multe suferigis lin. Post iom da tempo, li ampleksigis sian metodon ankaŭ al muziknotoj, kio permesis, ke blinduloj legu partiturojn. La afero komencis veki ĉies atenton. Kiam fine aŭtoritatuloj decidis okupiĝi pri la oficialigo de lia legsistemo, li jam estis proksima al sia vivofino. Oni atribuas al li la jenan frazon, diritan kiam li emociite ricevis la informon pri la agnosko de sia inventaĵo: "Trifoje mi ploris en mia vivo: kiam mi blindiĝis, kiam mi eksciis pri la 'nokta skribo' kaj hodiaŭ".

Louis Braille mortis 43-jara, de ftizo. Li forpasis kiel supera homo.

2011-07-28

N-ro 423 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 423
2011-07-28


REZULTOJ DE LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2011

POEZIO
Unua premio: Jorge Camacho Cordón (Hispanio) pro Sezonoj;
Dua premio: Ulrich Becker (Usono) pro Adiaŭa festo;
Tria premio: Jorge Camacho Cordón pro Lokoj;
Honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro Vivhorloĝo.
Partoprenis 43 verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj.

PROZO
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro Brokante;
Tria premio: Sten Johansson pro Nova amiko de Sinjoro Brunner;
Honora mencio: Ulrich Becker pro Malapero de knabo.
Partoprenis 20 verkoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj.

ESEO
Premio "Luigi Minnaja": Davide Astori (Italio) pro La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado;
Dua premio: Jan Werner (Slovakio) pro Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado;
Tra premio: Filippo Franceschi (Italio) pro Post legado de "La mava lingvo"';
Honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro Tutmondaj defioj de la klimatŝanĝiĝo.
Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 3 landoj

TEATRAĴOJ
Unua premio : ne aljuĝita;
Dua premio: ne aljuĝita;
Tria premio: Doron Modan (Israelo) pro Justa juĝo;
Honora mencio: João José Mendes Quiterno dos Santos (Portugalio) pro Aŭtodafeo;
Honora mencio: Georgo Handzlik (Pollando) pro Kompleta (preskaŭ) historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Partoprenis 8 verkoj de 8 aŭtoroj el 6 landoj.

KANTO
Premio "An-okin pri Kanto": ne aljuĝita;
Dua premio: Rogerio Borges kaj Eric Languillat (resp. muziko kaj teksto; Francio) pro Tatua Papili';
Tria premio ne aljuĝita.
Partoprenis: 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

FILMO
Unua premio: Roman Dobrzyński (Pollando) pro Japana pritempo – Oomoto 2009;
Dua premio: ne aljuĝita;
Tria premio: ne aljuĝita.
Partoprenis: 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

INFANLIBRO DE LA JARO
Avo Paŭlo, verkita kaj eldonita de Margrit Vollertsen-Diewerge, trad. Pit Hauge (Germanio).
Partoprenis 5 verkoj de 5 eldonejoj el 5 landoj.




Esperanto-Retradio: Sendrata komunikado en Afriko

Sendrata komunikado en Afriko

afriko_sendrata.mp3 Listen on Posterous

cell-phone-number-reverse-lookup-ask.gif

En la mondo daŭre estas multe da mizero. Kaj la ĵurnaloj estas plenaj kun raportoj pri tio. Tio validas precipe por Afriko, kontinento kie la mizero ŝajne havas sian hejmon. Ekzemple nun venas bildoj el Somalio kie homoj malsatmortas pro longdaŭra sekeco. Tamen malgraŭ ĉio tio, ankaŭ en tiuj landoj kiuj estas trafitaj de mizero, estas esperigaj signoj. Mi ne diras ke oni tie jam povas paroli pri evoluo al bonstato, sed la homoj akiras pli kaj pli da kapabloj kaj rimedoj pli bone organizi sian vivon kaj tiel iom post iom atingi vivnivelon kiu permesas al ili vivi sub dignaj cirkonstancoj.

La infrastrukturo en Afriko ĝenerale estas tre malbona. Ekzemple mankas stratoj kiuj kunligus la landojn. Kaj mankas ankaŭ drata telefonreto. La kostoj por starigi ĝin estus gigantaj kaj tamen la investo ne repagiĝus. Sed la moderna komuniktekniko ofertas solvon: la sendratan telefonreton. Por starigi ĝin sufiĉas mastoj en la vilaĝoj. La energio por provizi tiujn mastojn per elektro venas rekte de la suno kaj do eĉ elektra reto ne nepre estas bezonata por tio.

La porteblaj telefonoj - en multaj afrikaj landoj oni nomas ilin "mophos", vorto kunmetita el "movebla" kaj "telefono" - estas haveblaj je malalta prezo por ĉiu kaj la malaltajn telefonkotizojn oni antaŭpagas per telefonkartoj. Kaj jen tiu nova moderna rimedo "mofo" estas valora helpilo por organizi la ekonomion. Ekzemple paŝtistoj komunikas inter si, ĉu iliaj bestaroj transiru al alia loko kie estus pli bona herbo aŭ agrikulturistoj tiel sendependiĝas de la komercistoj en la urboj kiuj aĉetus iliajn produktojn je nur tre malalta prezo.

Kaj la "mofo" havas alian gravan funkcion. Eblas per ĝi transpagi. Tiel la homoj ne plu bezonas kontantan monon kaj do rabistoj estas senŝancaj. La "mofo" anstataŭigas la mankantan bankosistemon. Kompreneble eblas ankaŭ eniri la interreton per la sendrata telefonsistemo kaj do ĉiu en fora loko povas partopreni en la ekonomio kaj tiel supersalti la evoluŝtupon kun lokaj filioj ĉie por la diversaj servoj. Kaj centmiloj da afrikanoj kiuj loĝas en Eŭropo, ekz.en Francio per la telefono ĝiras monon al siaj familioj en Afriko.

Kiel oni vidas progreso en la komunikeblecoj alportas progreson de la vivocirkonstancoj. Komuniki per komuna lingvo certe ankaŭ apartenas al tio. Ĉu Esperanto iam ankaŭ povos kontribui al tio?

Posterous is the place to post everything. Just email us.

2011-07-27

Esperanto-Retradio: Por interkompreniĝi ni bezonas volon

Por interkompreniĝi ni bezonas volon

Por_interkomprenigxi.mp3 Listen on Posterous

Tiun ĉi sonartikolon plene verkis kaj produktis Andrzej Bach el Pollando.

Group_Discussion.jpg

Kiam mi komencis lerni Esperanton kiel junulo sufiĉis al mi, ke oni ebligis al mi ekposedon de tre facila medio, kiun mi rapide ellernos, kaj tio permesos senprobleme komunikiĝi kun aliaj lingvouzantoj. Kaj certe ĝuste tiel estas. Sed komunikiĝi ne devas signifi interkompreniĝon ĉu interkonsenton. Sed tiutempe mi pensis, ke Esperanto ebligas ĉiujn tiujn eblecojn. Nun mi iomete ŝanĝis mian opinion. Ie mi aŭdis tian konstaton: Esperanto ne ebligas interkompreniĝi kun propra edzino. Mi plene konsentas spertinte tion praktike en mia geedza vivo, kio tute ne signifas, ke mi ne estas feliĉa kiel edzo.

Al interkompreniĝo inter homoj kondukas ŝaĵne multaj vojoj. Esperantistoj ofte grupiĝas por agi, ne malofte eĉ batali por enkonduki Esperanton al diversaj branĉoj de la vivo. Kial tio okazas? Mi pensas, ke pro siaspeca malpacienco, ke eble Esperanto disvolviĝas iom tro malrapide. Sed ĉu vere malrapide? Eble jes, sed kio estas kaŭzo de tio? Lingvo uzata vivas sen speciala ekstera helpo, sed simple per sia propra interna vivo. Ĉu Esperanto estas vaste uzata? Ni ja preferas uzi ofte la gepatran lingvon en interparoloj kun esperantistoj por faciligi interkomunikiĝon, ja mankas tempo por trovi ĝustajn vortojn, kaj eblas miskompreniĝi. Ĉu vi neniam spertis ion similan? Do kiel montri eblecon de facila interkompreniĝado sen uzi bonkvalitan lingvon?

En diversaj diskutaj forumoj mi renkontiĝis kun interŝanĝo de opinioj, kie treege mankas interkonsento kaj toleremo, kiujn anstataŭas malamikecaj kvereloj, havantaj nenion komunan kun sana diskuto. Kiel do montri al eksteruloj la eblecon interkonsenti, se ni preferas uzi Esperanton por neniel rezigni pri nia propra opinio? Propra opinio estas nia proprieco, kaj tiel restu. Ekzistas tamen iuj superaj pravoj, pri kiuj oni devus nepre interkonsenti konsiderante la fakton, ke oni povas diversmaniere atingi niajn celojn. Tiu kiu vidas alian solvovojon ne nepre estas nia kontraŭulo aŭ malamiko. Mi opinias, ke antaŭ ĉio devas realiĝi interna neceso plialtigi la lingvan nivelon de Esperanto-uzantoj, por ke tiu komencu libere vivi. Mi volonte mem lernas kaj helpas lerni al kelkaj komencantoj. Okazas, ke ili diras: malfacila estas tiu ĉi plejfacila lingvo, iom forgesante la Zamenhof-atentigon: vi devas lerni, ĉar la lingvo mem ne venos en la kapon. Kaj tio koncernas kaj komencantojn kaj daŭrigantojn.

Finante miajn pripensojn mi elkore deziras al vi ĉiuj fortan volon disvastigi nian karan lingvon per ĝia ĉiutaga uzo en diversaj situacioj, kaj poste volon interkompreniĝi kaj interkonsenti super ĉiuj diferencoj. Samkiel mi jam pli frue diris: mi tute ne vidas sencon de iu nova kreaĵo, dum la plej perfekta por mi Esperanto sufiĉas kaj donas plezuron. Mi nur aldonu, ke pli senca estas montri la ideojn ligitajn kun la kreo de E-o al pli multaj, novaj homoj, ĉar kelkaj, kiuj jam konas la lingvon verŝajne enuas, do ne pri tiuj temas, temas nur pri tiuj, kiuj ne nur ekregus jam bone funkciantan komunikilon, sed samtempe volus surbaze de tiu ĉi komunikilo vere interparoli kun aliaj, tute diversaj personoj - alie nenio havas sencon.

Do estas por mi demando: ĉu hodiaŭaj uzantoj de Esperanto (morgaŭ de alia "pli perfekta, pli plena, pli riĉa ktp. lingvaĵo") ĝenerale volas fari ion gravan por nia mondo? Eble eĉ la plej bona komunikado ne sufiĉos por plibonigi nian planedon?!!! Monda interkompreniĝo bezonas nur pli grandan toleremon anstataŭ koncentriĝi pri iuj diferencoj kaj lingvaj pseŭdoproblemoj. Kiam iu ĉesas gvidi sin per toleremo, ankaŭ lingva, aperas eraraj pensoj pri alia vojo. Mi deziras al ĉiu komprenon de tiu ĉi simpla vero.

2011-07-25

Esperanto-Retradio: Praktiki paroladon

Praktiki paroladon

praktiki_paroladon.mp3 Listen on Posterous

jabberjaw.jpg

Praktiki paroladon de Esperanto plej bone eblas dum internaciaj aranĝoj en kiuj Esperanto servas kiel komuna lingvo. Tiaj aranĝoj povas esti kongresoj, seminarioj aŭ renkontiĝoj sub diversaj nomoj. La oficiala temo de la kongreso aŭ de la renkontiĝo ludas certan rolon por akceli la lingvon, sed ne la oficialaj paroladoj estas plej gravaj, sed la prelegoj pri diversaj temoj kaj precipe la personaj interparoloj inter la partoprenantoj.

En granda kongreso ekz. en UK la partoprenantoj renkontiĝas ĉefe en la kongresejo kaj tie povas konversacii kun aliaj kongresanoj, dum en malpli grandaj renkontiĝoj kun eble 200 - 300 partoprenantoj la homoj ankaŭ kune loĝas ekz. en junulargasteja domo kaj tie kune manĝas kio donas la okazon plurfoje tage renkontiĝi kun aliaj partoprenantoj por babili dum la manĝoj. Sed ne nur tiu konstanta babilejo funkcias sed ankaŭ kafejo, trinkejo, ankaŭ nomata "knajpo" kiu funkcias la tutan tagon kaj kie oni do povas restadi ĉiam kiam la koncerna oficiala programero ne estas sufiĉe interesa por ĉeesti ĝin.

Por tiuj kiuj ne jam sufiĉe bone regas la lingvon okazas diversnivelaj kursoj kiuj metas la akcenton sur la kapabligon al parolado. Se la homoj konversacias en Esperanto, multaj el ili faras iujn erarojn, sed ĉiu faras siajn specifajn erarojn kaj tiel en interparolo la kunparolantoj rimarkas tion, korektas kaj do tiel la homoj povas lerni unu de la alia, reciproke forigante la malafortaĵojn en la esprimo de la alia. Tio funkcias nur de certa lingva nivelo. Devas almenaŭ esti kelkaj kiuj parolas la lingvon je tre bona nivelo.

La plej grava afero estas ke ĉiu havas la eblecon mem paroli, kaj ne nur aŭskulti kiel dum la cetero de la jaro. Do la plej granda funkcio de internaciaj E-renkontiĝoj estas la praktikado de la parolata lingvo. La personaj kontaktoj kontribuas al motivigo daŭrigi tiun praktikadon iel post la renkontiĝo kio ja hodiaŭ bone eblas per la interreto.

Aliflanke la celo de kongreso aliri la publikon por atentigi pri Esperanto ofte estas apenaŭ atingebla kaj do ne plu estas tiel grava kiel dum la unuaj jaroj de Esperanto kiam la lingvo estis ankoraŭ ambicia projekto por kiu oni esperis ricevi subtenon de multaj flankoj. Hodiaŭ oni tiurilate devas esti tre modesta. Pli gravas plifortigi la lingvon interne de la E-komunumo kaj por tio internaciaj renkontiĝoj estas esencaj.

2011-07-24

LA 96-A UK MALFERMITA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 421
2011-07-24


Enhavo:

  1. La 96-a UK malfermita
  2. Salutmesagxo de Unesko al la 96-a UK
  3. Salutvortoj de L.C. Zaleski-Zamenhof al la 96-a UK


Ileana-Tivoli%20koncertsal.jpg

LA 96-A UK MALFERMITA

La 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago estis inaŭgurita dimanĉon, la 24-an de julio en la kongresejo Bella Center. Komence de la inaŭguro la kongresanaro omaĝis per impresa silenta minuto la viktimojn de la terorisma atako en la najbara Norvegio du tagojn pli frue. En la fina parto de la solenaĵo, kiam reprezentantoj de la partoprenantaj landoj salutis la kongreson, la publiko ankoraŭ duan fojon esprimis sian kunsenton aliĝante, starante, per longa aplaŭdo al la alvoko por amo inter homoj fare de Ingebjørg Rambjør el Norvegio

En la inaŭguro ĉeestis la belga ambasadoro J.-F. Branders, la kuba ambasadoro G. Vázquez Moreno, la slovaka aferŝarĝito M. Pospisilova kun konsilisto J. Reinvart, la franca ataŝeo A. Sgambato, la germana ambasada konsilisto Marko Lins kaj la honora konsulo de Bosnio-Hercegovino prof. K. Fledelius.

Kun forta aplaŭdo oni akceptis la salutmesaĝon de la ĝenerala direktoro de Unesko. Jam tradiciajn mesaĝojn sendis d-ro Louis Cĥristoph Zaleski-Zamenhof, urbestro Gerhard Walter de la Esperanto-urbo Herzberg kaj la prezidanto de la plenumkomitato de SAT Jakvo Schramm. Propravoĉe la kongreson salutis estrarano Nico Huurman por TEJO, prezidanto Stefan MacGill por ILEI kaj vicprezidanto Brian Moon por la Akademio de Esperanto.

La ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak anoncis la freŝan decidon de la Komitato pri elekto de tri novaj Honoraj Membroj de UEA: d-ro Detlev Blanke, d-ro Renato Corsetti kaj s-ro Rob Moerbeek. La kongresanaro gratulis la honoritojn per aklamo.

La 96-a UK estas dediĉita al la Internacia Jaro de Junularo, kies temo "Dialogo kaj interkompreno" estas ankaŭ la kongresa temo. Enkondukon al la temo faris la direktoro de la Kopenhaga oficejo de la Loĝantara Fonduso de UN (UNPF), s-ino Pernille Fenger, kiu traktis en sia parolado la agadon por la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN aparte koncerne junularon. Mallongan klarigon pri la posta traktado de la temo dum la UK faris la kongrestema reĝisoro José Antonio Vergara. La inaŭguro kulminis per la festparolado de la prezidanto de UEA prof. Probal Dasgupta.

La ĉefe parolan programon agrable interrompis muzika paŭzo. Konvene por la Jaro de Junularo prizorgis ĝin junula instrumenta kvarteto, kies ludado de popola muziko allogis la aŭdantaron al laŭritma manklakado. La kvarteto ankaŭ invitis la ĉeestantojn viziti la junularan programon, ĉi-foje forte videblan en la UK.

Post la ĉiam populara kavalkado de landaj salutoj, la solenaĵo finiĝis per komuna kantado de "La Espero".

En la inaŭgura tago la nombro de aliĝintoj al la 96-a UK atingis 1450
.

SALUTMESAĜO DE UNESKO AL LA 96-A UK

Mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko
okaze de la 96a Universala Kongreso de Esperanto

Estas por mi granda plezuro sendi miajn salutojn al ĉiuj partoprenantoj de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.

Koncentriĝante al "dialogo kaj interkompreno", la elektita temo de la nuna Internacia Jaro de Junularo de UN, vi kontribuas al la antaŭenigo de la idealoj de paco, libereco, progreso kaj solidareco, kiuj esencas por kapabligi la junularon kaj atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.

En tiuj noblaj celoj partoprenas ankaŭ Unesko, kies Membro-Ŝtatoj – cite el nia Konstitucio – "firme intencas evoluigi kaj kreskigi la rimedojn de komunikado inter siaj popoloj kaj uzi tiujn rimedojn cele al reciproka kompreno kaj pli vereca kaj perfekta konado de la vivo de aliaj".

Estante distinga karakterizaĵo de la homa ekzisto kaj kovrante la tutan gamon de homaj emocioj, opinioj kaj valoroj, lingvoj funkcias kiel nemalhaveblaj portiloj de dialogo, toleremo, kompreno kaj respekto inter popoloj, sociaj grupoj kaj generacioj.

La Esperanto-movado, fondita antaŭ pli ol cent jaroj, persiste promocias egalecon inter la lingvoj, kulturoj kaj popoloj de la mondo. Simile, Unesko estas konvinkita, ke multlingveco iĝis esenca por konservi la mirindan diversecon kiu karakterizas la homaron, precipe en la nuna epoko de ĉiam kreskanta tutmondiĝo. Plie, estante integra parto de niaj identecoj multlingveco iĝis vaste agnoskata kiel strategia faktoro por paco kaj daŭrigebla evoluo.

Unesko do aplaŭdas la grandegajn klopodojn de esperantistoj ĉie en la mondo dum la lastaj jardekoj. Tiurilate la 96a Universala Kongreso de Esperanto formas valoran kontribuon al la lukto por antaŭenigi lingvan diversecon kaj reciprokan komprenon.

Al Universala Esperanto-Asocio kaj al ĉiuj partoprenantoj en tiu ĉi 96a Universala Kongreso de Esperanto, mi volas esprimi miajn plej varmajn bondezirojn por fruktodonaj kaj stimulaj laboroj.

Irina Bokova

SALUTVORTOJ DE L.C. ZALESKI-ZAMENHOF AL LA 96-A UK

Estimataj Gekongresanoj, Geamikoj karaj, saluton !

Vi alvenis kongresi en la bela urbo Kopenhago por debati pri dialogo kaj pri interkompreno.

Fakte ĉiu esperantista kunveno estas la ĝusta loko kaj la ĝusta okazo por dialogi kaj por interkompreni; nia lingvo estis ja tiucele elpensita. En tiu ĉi jaro, la Internacia Jaro de Junularo, estas memorinda la fakto, ke nia lingvo estis elpensita de junulo, ĝuste por servi kiel rimedo de dialogo kaj interkompreno. Sekve, iniciatita de junulo, la lingvo kaj la ideoj kiujn ĝi portas, daŭre restos junaj.

La latindevena vorto dialogo signifas diskuton inter du aŭ pluraj individuoj; diskuton celantan ebligi la interkonsenton. Tamen ne eblus dialogi, se la dialogantoj ne komprenus unu la alian. La interkonsento ne povus esti realigata, se mankus interkompreno.

Ni, esperantistoj, ni dialogas kaj ni interkomprenas, tamen ofte ni malinterkonsentas. Tial la senco de miaj hodiaŭaj bondeziroj estas ke via dialogo dum la Kopenhaga kongreso konduku nin al la interkonsento pri la ghusta vojo al la fina venko.

Louis C. Zaleski-Zamenhof


Universala Kongreso de Esperanto: Kopenhago, Unua tago

farm1.static.flickr.com.56.157859199_2b6d004318.jpg?v=0

# Kopenhago : komenciĝas hodiaŭ la Universala Kongreso de Esperanto

La 96a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝas hodiaŭ en Kopenhago, Danio, kun 1413 partoprenantoj el 66 landoj* sen peza sistemo de interpretado. La unua okazis en 1905 en Francio, en Bulonjo ĉe Maro, kun ĉeesto de la iniciatinto de Esperanto, D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. En tiu ĉi kongreso partoprenas lia nepo Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, kiu vivas en la pariza regiono. Francio estas la plej reprezentita lando kun 174 partoprenantoj, spite de malfavora registara sinteno, dum Ĉinio, kie ne estas registaraj malhelpoj kontraŭ Esperanto, percepteble progresas de jaro al jaro.

Ĉeftemo :  "Dialogo kaj interkompreno".
Tio en la momento, kiam abomeninda faro de naciista ksenofoba ekstremisto okazis en Oslo, en la ĉefurbo de la najbara lando, Norvegio. Kiam politika aŭ religia doktrino generas tiajn monstrojn, ie ajn en la mondo, ĝi estas mem monstra kaj kondamnenda. En 1980, en la momento, kiam okazis la kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Rijeka, Jugoslavio, atenco de naciistaj ekstremistoj mortigis 85 homojn kaj vundis pli ol 200 en la stacidomo de Bolonjo, Italio. La kongreso 2011 de SAT okazos en Sarajevo tuj post tiu de Kopenhago.

Informoj de la Organiza Kongreskomitato en Esperanto : http://www.96uk-kopenhago.dk/
Informoj de UEA en Esperanto : http://uea.org/kongresoj/uk_2011.html
Informoj en la angla : UEA and its Congresses

Kongresa Informcentro kun diverslingvaj ekzemploj de komunikoj : http://esperanto.com/uk2011/

* (2007-07-23) Alĝerio 1, Armenio 2, Aŭstralio 12, Aŭstrio 10, Belgio 42, Benino 1, Bjelorusio 1, Bosnio-Herzegovino 3, Brazilo 60, Britio 27, Bulgario 16, Burundo 1, Ĉeĥio 20, Ĉilio 1, Ĉinio 15, Danio 88, Estonio 7, Finnlando 31, Francio 174 (+ 1 Nov-Kaledonio), Ganao 1, Germanio 140, Grekio 3, Gvajano, Hinda Unio 2, Hispanio 22, Hungario 45, Indonezio 2, Irano 6, Irlando 1, Islando 8, Israelo 16, Italio 57, Japanio 103, Kanado 18, Kazaĥio 3, DR Kongo 2, Korea Resp. 13, Kostariko 1, Kroatio 18, Kubo 8, Latvio 7, Litovio 33, Luksemburgio 4, Madagaskaro 1, Meksiko 4, Nederlando 62, Nepalo 7, Niĝerio 2, Norvegio 25, Pakistano 2, Peruo 1, Pollando 69, Portugalio 6, Rumanio 3, Rusio 56, Serbio 9, Slovakio 4, Slovenio 4, Svedio 53, Svisio 24, Ukrainio 1, Urugvajo 2, Usono 30, Uzbekio 10, Vjetnamio 6.

Esperanto-Retradio: Memzorgado

Memzorgado

memzorgado.mp3 Listen on Posterous

Pula_Aerial_View.jpg

Kiel mi jam rakontis mi pasigis belan feriosemajnon en la ĉefurbo de Istrio, en Pula. Tio estis feriado iom alia ol planita, ĉar mi ja intencis pasigi du semajnojn en kampadejo. Ĉi-foje ni tamen estis en hotelo en kiu ni ĝuis plenan prizorgadon rilate al la manĝoj kaj la ĉetablaj trinkaĵoj. Estas sendube bela afero esti plene prizorgata. Aliflanke mankas iom da okupiĝo kaj do post unu semajno oni satiĝas kaj volonte reveturas hejmen.

En kampadejo tio estas alia afero: Oni kunportas kvazaŭ sian dometon kaj ĉion kion oni bezonas por mastrumi tiun dometon dum la feriado. Oni devas zorgi pri la bona dormado, pri ricevado de radio kaj televido per satelito kaj kompreneble pri la manĝado. Kaj tio postulas multe da organiza laboro. Mi devas noti ĉiun unuopan, ofte eĉ malgrandan sed gravan peceton kaj zorgi ke ĉio estu laŭorde enpakita. Tiu preparlaboro kompreneble nur havas sencon se oni sufiĉe longe restados en la kampadejo, do proksimume du semajnojn.

En la kampadejo mi preparas principe ĉiujn manĝojn mem. Tion mi devas plani, ĉar mi devas kunporti multajn nutraĵojn kiujn mi ne ricevas surloke en taŭga formo. Ekzemple la plenvaloran panon por la matenmanĝo mi kunportas por ĉiuj tagoj. Por ne havi tro da laboro pri la kuirado mi kompreneble kunportas ankaŭ kelkajn konservojn kaj saketojn kun supopulvoro. Surloke mi aĉetas ĉefe salaton, tomatojn kaj aliajn legomojn kaj fruktojn. Tiel eblas havi freŝajn bongustajn pladojn je favora prezo sen tro da laboro. Kaj iom da laboro ja estas bona. Tio validas ankaŭ hejme, ankaŭ tie mi mem kuiras, do estas dommastro, dum mia edzino laboras en banko.

Zorgi mem pri sia vivo, ĉu hejme ĉu en feriejo donas senton de libereco kaj plifortigas la senton pri memvaloro. Jen kaj jen mi volonte akceptas esti prizorgata, sed ne tro. Memzorgado do ne nur povas okazi pro ekonomia neceso, sed ankaŭ por plibeligi la vivon. Kaj jen tion mi ĝuas.



2011-07-22

Esperanta Retradio: Duaranga informado

Duaranga informado

duaranga_informado.mp3 Listen on Posterous

India-Daily-Life-picski-1888.jpg

Se oni ĉiutage aplikas la lingvon Esperanto, verkante en ĝi kaj eĉ parolante ĝin, do se oni ĉiutage frontas la defion trovi bonan kaj belan stilon kombine kun interesaj enhavoj, tiam oni el tio ricevas alian vidon pri la lingvo ol tiuj kiuj parolas nur pri Esperanto sed apenaŭ en ĝi. Kaj tiu vido ricevita el ĉiutaga aplikado de la lingvo estas multe pli pozitiva, multe pli optimisma ol tiu kiun havas la "batalantoj ĉe la fronto de informado".
Informado pri la lingvo ja signifas nenion alian ol kion la komercistoj nomas "vendadon" aŭ la merkatikistoj "almerkatigon". Sed dum tiuj informadaj batalantoj cerbumas kiun strategion ili sekvu resp. laŭ kiu plano ili laboru, ili pretervidas la fakton ke por "vendi" aŭ "almerkatigi" ion necesas havi produkton kiu estas preta kaj taŭga por tio. Kaj Esperanto hodiaŭ tute ne estas preta por esti grandskale vendata aŭ almerkatigata.
Mankegas la altkvalita kaj eĉ mezkvalita parola aplikado de la lingvo. Estas granda bezono pluevoluigi la lingvon: Ĝi devas fariĝi pli flua, pli bela, pli riĉa je temoj kiuj estas pritraktataj en ĝi. Bonvolu noti: Mi parolas pri la neceso paroli en Esperanto pli flue, pli bele, kun riĉa temaro. Kontraŭe al tio la demando, ĉu la informado pri Esperanto bone funkcias, estas duaranga, ĉar la plua kreskado de Esperanto hodiaŭ certe ne dependas de la informado pri la lingvo, sed ĉefe de pli da altkvalita aplikado de la lingvo. Nome se tio okazas, la lingvo fariĝas "aŭtokuranto", do ĝi progresas aŭtomate sen grandaj eksteraj impulsoj.
En mia ĉiutaga laboro mi klare vidas ke mankas kuraĝo paroli lal lingvon kaj ke entute nur malmultaj homoj kapablas esprimi sin bone kaj bele en Esperanto eĉ nur skribe. Kaj mi vidas ke tio kion mi faras estas unika. Mi ja deziregas ke aliaj agu simile, daŭre kaj regule provizante la parolkomunumon per parolata lingvo, sed rilate al tio mi renkontas nur silenton. Sed spite al tio mi persistos.

2011-07-20

Esperanto Tago 2011

Esperanto-Tago 2011
esperanto6.jpg

Venontan  mardon, la 26-an de Julio, oni mondskale celebros la naskiĝtagon de Esperanto. 

En Britio oni ankaŭ kontaktos la amasmedion, ĵurnalojn, radion, televidon ktp por informi kaj pri la kongreso en Kopenhago kaj pri Esperanto-Tago.   Esperanto-Asocio de Britio uzos tiun eblecon informi ke, interalie, la Brita Registaro nun dungas Esperanto-tradukistojn kaj ke la grava firmao British Telecom uzas la lingvon por reklami siajn varojn. 

Vidu detalan konfirmon ĉi-tie  kaj  ĉi-tie.

Simile gravas, internacie, la kampanjo de Renata Ventura por gajni lokon en "Trending Topics" de Twitter.  Jen moderna metodo por reklami Esperanton

Se vi pepas do bonvole pepu dum tiu tago kaj ne forgesu metu la afiŝon #Esperanto al viaj pepaĵoj.  Vidu ĉi-tie ankaŭ - kaj bonvole partoprenu !!

Brian Barker

Esperanto Lobby


ILEI-konferenco - dua raporto

Komuniko 2 de la ILEI Konferenco

Kunsida denso, vespera etoso

copenhagen-cruises-31-196x300.jpg

Jam la suno ekbrilas sur la trian tagon de la 44a ILEI-konferenco en la Universitato de Kopenhago. Post la enkonduka prelego pri la konferenca temo pri lingvaj rajtoj en eduka kaj scienca agado, serio da pliaj sesioj sekvis diversajn fadenojn de la temo: lingvaj kaj kulturaj aspektoj de translimaj kontaktoj, teknologio je la servo de lingvo-instruado, interkulturaj lingvaj ludoj kaj metodikaj demandoj. Pliaj eroj de la faka programo temis pri ekzamenoj, subvenciserĉado kaj apogataj projektoj, E-kursoj en la Korea Respubliko, Ĉinio kiel fekunda kampo por Esperanto, la dana eksprese, kaj kunsidoj por prepari la lingvan festivalon, kiu okazos post du tagoj.

La lerneja komisiono kunsidis, kie okazis vigla transdonado de spertoj kaj diskuto pri obstakloj al la enkondukado de kursoj. Emfazite estis la graveco raporti ĉiun okazantan kurson, kaj krome arigi kaj resumi la leĝajn eblojn kaj barojn al la instruado de la lingvo. La komisiono planis manierojn efikigi sian internan komunikadon kaj pretigi gvidilojn por la sekcioj pri evoluigo de enlanda lerneja agado.

La komitato de ILEI dufoje kunsidis, kun 32 membroj. La jarraporto por 2010 estis prezentita kaj akceptita, inkluzive de la financaj rezultoj kaj la revizora raporto, sekve la estraro estas senŝarĝigita pri la agado de la pasinta jaro. La komitato post tio aprobis dekon da modifoj al la liga Statuto, kaj pri 2-3 pliaj punktoj decidis ke la komisiono pri regularoj la enhavon plue diskutu kaj traktu por reveni kun konkretaj vortum-proponoj. La ligo bonvenigas du novajn honorajn membrojn: Bertil Andreasson el Svedio, kiu estis la liga kasisto tra 17 jaroj kaj kiu organizis plurajn ligajn konferencojn, kaj Mauro La Torre el Italio, la prezidinto de ILEI inter 1997 kaj 2003 kaj multjara evoluiginto de lingvo-lernaj programoj kaj fondinto de la unua projekto Interkulturo. Malpli agrabla tasko estis la eksigo de tri sekcioj kiuj ne plu funkcias kaj ne estas refunkciigeblaj: en Britio, Irano kaj Rusio (kvankam pri tiulasta estas pozitivaj evoluoj por fondo de nova sekcio) – sekve la ligo nun havas 30 sekciojn. La elekto-komisiono estis reelektita kun sama konsisto kiel nun por la sekvaj tri jaroj. La komitato decidis altigi modeste la membro-kotizojn kaj abonojn por Juna amiko, sed akceptos ĝis la jarfino kotizojn por 2012 kaj 2013 lau nunaj tarifoj. La protokoloj de la unuaj du kunsidoj jam estas pretaj kaj estas distribuataj. En sia tria kunsido la komitato traktos novan sekcian aliĝpeton, rekompletigon de la estraro,  revizion de la Interna Regularo. Fine, ĝi diskutos la estontan agadon, inkluzive de la planoj por la sekva konferenco en Ĉinio, kaj por postaj jaroj.

La vesperaj programoj disvolviĝas bonetose kun multaj ebloj kontribui kaj aktivi. Post la interkona vespero sekvis dana vespero kaj internacia vespero kiu vere pravigis tiun adjektivon, kaj sekvos nun dancvespero, kun dancoj atendeblaj el Indonezio, Danlando, Nepalo, Kubo, kelkaj Afrikaj landoj, aldone al svarmo da europaj landoj.

Preparoj intensiĝas por la simpozio fine de la konferenco, pri kio ni raportos aparte. Ni atendas dudekon da pliaj partoprenontoj por tiu aranĝo, tiel ke la nombro de sumaj aliĝoj jam superas cent.


--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI

__._,_.___

2011-07-18

N-ro 419 - Gazetaraj Komunikoj de UEA


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 419
2011-07-18


44-A ILEI-KONFERENCO KOMENCIGxIS

"Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado" -- jen la kadra temo de la 44-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazanta en la Universitato de Kopenhago. En la inaŭguro la 18-an de julio enkondukis la temon la vicprezidanto de ILEI, Duncan Charters, kiu komence skizis la historion de aranĝoj en kiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico aldoniĝos simpozio dum la du lastaj konferencaj tagoj, organizita de ILEI, kunlabore kun Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj la humanistika fakultato de la Universitato de Kopenhago. Tiu simpozio uzos Esperanton, la anglan kaj la danan.

La vicprezidanto informis la publikon pri kontraŭaj evoluoj en decidoj pri lingvo-elektoj en edukado. Lastatempaj iniciatoj portas novajn interlingvojn al la mikso, sed tiujn ekzemplojn kontraŭpezas ĝenerale sentataj tendencoj pri kreskanta limigo de lingvo-elektebloj. Li donis serion da konkretaj ekzemploj pri malkontentiga funkciado de tradukservoj kaj komunikado en sciencaj konferencoj laŭ la nunaj modeloj.

Al la konferenco kaj simpozio aliĝis pli ol 90 personoj, do temas pri la plej granda konferenco de ILEI dum la lastaj 20 jaroj. La prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, en sia festparolo skizis la evoluon de la konferencoj. El la ses lastaj konferencoj, kvar okazis ekster Eŭropo, du el ili rekordaj laŭ partoprenantaro por ekstereŭropaj aranĝoj. La nuna konferenco, kvankam en Eŭropo, havas ege kaj rekorde internacian karakteron, kun partoprenantoj el i.a. Brazilo, Meksiko, Kubo, Benino, Ganao, Indonezio, Nepalo, Japanio, Korea Respubliko kaj Ĉinio. La daŭrigo resumis la tri pilierojn de ILEI-konferencoj: faka, labora kaj distra program-fadenoj, kun starigo de la tezo, kiu tiu vicordigo spegulas la relativan gravecon de ĉiu parto. La bunteco kaj denseco de la programo konfirmas la unuavican rolon de la faka kaj la labora programoj. Aliflanke, la tuja bona etoso de la interkona frandvespero montris, ke la distra flanko pozitive disvolviĝos tra la sekvaj konferencaj tagoj.

(Laux Stefan MacGill)


Klaku por malaboni la liston

Esperanto Retradio: Havano vigla kaj bunta

Havano vigla kaj bunta

havano_vigla.mp3 Listen on Posterous

Havana.jpg

Se la ŝtato en socialisma ekonomia sistemo ne plu povas doni laboron al la homoj, ĝi devas permesi al ili labori je propra konto. Ĝuste tio okazas nun en Kubo kie ekde la somero de la pasinta jaro eblas por privatuloj malfermi malgrandajn entreprenojn je propra konto. Ili nomiĝas tial ankaŭ "proprakontistoj" kaj aktivas jam en 178 memstaraj profesioj.

La ŝanĝo estas okulfrapa: En la stratoj de Havano aperas bunta bildo. Oni vidas multajn novajn rapidmanĝejojn, vendobudojn kaj malgrandajn atelierojn. Kaj ili ĉiuj havas siajn ŝildojn. Tiu bunteco superpentras la tristan staton de la renovigendaj disfalantaj domoj kaj subite la urbo fariĝas ne nur bunta sed ankaŭ brua pro la multaj diversaj aktivecoj kiuj tie funkcias, kvazaŭ la pasintaj tempoj revenus tien. Ekzistas nun ekz. en la centra urba kvartalo Vedado merkatoj por vestaĵoj, arta metio kaj modaj akcesoraĵoj. Eĉ privataj loĝejoj estas uzataj por ĝojigi la palaton de la gastoj. Malgrandaj restoracioj tie, t. n. "paladares" (palatejoj) logas ĝuemulojn per siaj bongustaj pladoj je tre malalta prezo. Por multaj tiaj servoj la etaj entreprenistoj ne devas pagi impostojn kaj tiel la prezoj povas resti malaltaj. Kaj nun la urbo allogas pli da turistoj.

Ĝis majo registriĝis 315.000 proprakontistoj kaj la ŝtato akcelas ilin disponigante al ili neuzatajn ŝtatajn konstruaĵojn. Tio tamen estas bona negoco por la ŝtato ĉar en la ŝtata sektoro oni devas redukti la nombron de postenoj je 500.000. Simple ne plu disponeblas la mono por subvencii neprofitodonajn ŝtatajn entreprenojn kaj ne plu eblas daŭre havi malsveltan ŝtatan aparaton. Oficialaj nombroj pri la ekonomia valoro de la privata sektoro ne ekzistas, sed evidente ĝi jam estas signifa. La negocoj bone kuras, ankaŭ pro la turistoj.

Tiuj reformoj rilate al ekonomia libereco memorigas pri Ĉinio kie tiaj reformoj laŭ la devizo "Ne gravas ĉu kato estas nigra aŭ ruĝa, ĉefaĵo estas ke ĝi kaptu musojn" kondukis al giganta kresko de la ekonomiaj kaj sociaj cirkonstancoj. Kompreneble en la kazo de Kubo oni devas esti pli modesta, sed la reĝimo povas esperi ke en kazo de sukceso de la reforma politiko ĝi havos ŝancon esti tolerata de la popolo. Ĉiukaze por la homoj en Kubo la ekonomiaj reformoj estas esperiga signo kaj ni nur povas deziri al ili bonan sukceson.

2011-07-17

Esperanto Retradio: Tofuo

tofuo.mp3 Listen on Posterous

298_M.JPG

En la tradicia ĉina medicino je 80 procentoj la ĝuŝta vivmaniero decidas pri la sano de homo. Kion kaj kiom manĝi, je kiu horo tio estas esenca por la vivo. Troviĝi sin "en sia mezo", do en stato de interna kaj ekstera ekvilibro, ĉion tion la homo plejparte povas decidi mem.

Laŭ la instruo de la tradicia ĉina medicino la konsumo de viando kaj de laktoproduktoj estas malrekomendinda. Por nutri sin per sufiĉe da proteino la produktoj el la sojfabo estas bonega rimedo. La sojfabo liveras kaj lakton kaj ion kio similas al viando, nome la tofuo. Ĝi apenau havas propran guston, do necesas prilabori ĝin kaj aldoni spicaĵojn.

Jen kion Vikipedio diras pri tofuo: Tofuo (aŭ toŭfuo aŭ sojkazeo) estas origine azia manĝaĵo farita el sojfaboj. Ekde la 20-a jarcento ĝi ankaŭ popularas en la okcidenta mondo pro la vegetarisma kaj veganisma movadoj.

El la sojfaboj oni unue faras sojlakton, kiun oni varmigas kaj tiam koagulas ekz. per citrona acido. Poste oni metas la paston en ujon, kaj premadas ĝin por formado kaj forigo de la superflua akvo. La rezulta produkto povas esti iom rigida aŭ mola aŭ likveca, depende de la celo de la produktanto, do ofte eblas aĉeti aŭ mem produkti diversajn specojn.

Oni povas manĝi sojkazeon krudan (ekzemple en salato) aŭ kuiritan. Pluraj aziaj kuirartoj (ĉina, taja, ktp) fritas aŭ vaporumas sojkazeon, ofte kun legomoj kaj akra saŭco. Iuj homoj bakas ĝin en bakitaj manĝaĵoj, ekzemple meksikaj enchiladas aŭ itala lasagna. Ĝi uzatas ankaŭ en supoj. Iuj uzas ĝin por anstataŭigi viandon aŭ fromaĝon en diversaj tradicie nevegetaraj manĝaĵoj por vegetarigi aŭ veganigi ilin. Sojkazeo estas fonto de proteino kaj aliaj bonaĵoj en la dieto de multaj vegetaranoj kaj veganoj.

Ĝi enhavas ĉiujn esencajn aminoacidojn, mineralojn kiel natrio, kalio, calcio, fosforo, magnezio, fero, zinko kaj vitaminojn kiel B1, B2 kaj B3. Tofuo tamen ne estas fonto de vitamino B12.

2011-07-16

N-ro 417 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 417
2011-07-16


Enhavo:

  1. 1400 aligxintoj unu semajnon antaux la 96-a UK
  2. Vergara pri la Kongresa Temo de la 96-a UK

96-A UK: 1400 ALIGxINTOJ UNU SEMAJNON ANTAUx LA KONGRESO

Precize 1400 kongresanoj el 66 landoj estis registritaj kiel aligxintoj al la 96-a Universala Kongreso de Esperanto unu semajnon antaux gxia komenco. La cxi-jara UK okazos en Kopenhago de la 23-a gxis la 30-a de julio. Al la tri antauxaj UK-oj en la dana cxefurbo aligxis 2200 esperantistoj en 1956, 1550 en 1962 kaj 1227 en 1975. La cxi-foja nombro kreskos ankoraux per surlokaj aligxoj dum la kongresa semajno. Aligxoj pere de la kotizperantoj de UEA aux cxe la Centra Oficejo ne plu estas akceptataj.

Ankaux cxi-jare la unuan lokon en la kongresa statistiko havas Francio kun 175 aligxintoj. Pli ol 100 aligxintojn liveris krome Germanio (140) kaj Japanio (101), dum el la gastiga lando Danio aligxis gxis nun 86 kongresanoj. Aliaj landoj kun minimume 25 aligxintoj sojle de UK estas Pollando (69), Nederlando (62), Brazilo (59), Rusio (56), Italio (55), Svedio (51), Hungario (45), Belgio (42), Finnlando (31), Usono (30), Litovio (29), Britio (27) kaj Norvegio (25).

VERGARA PRI LA KONGRESA TEMO DE LA 96-A UK

La 96-a UK en Kopenhago estas dedicxita al la Internacia Jaro de Junularo , proklamita de Unuigxintaj Nacioj. UN donis al gxi la temon "Dialogo kaj interkompreno", kiun la Estraro de UEA adoptis ankaux kiel la temon de la cxi-jara UK. Diference de aliaj specialaj jaroj de UN, la Internacia Junulara Jaro ne koincidas kun la kalendara jaro, sed gxi komencigxis je la pasintjara Junulara Tago de UN la 12-an de auxgusto kaj finigxos je la cxi-jara Tago. La 96-a UK estas do unu el la lastaj grandaj eventoj de la Jaro. La regxisoro de la Kongresa Temo, d-ro José Antonio Vergara, verkis jenan enkondukon por la dumkongresa traktado de la temo, aperontan en la Kongresa Libro.

-----

Internacia Jaro de Junularo: dialogo kaj interkompreno

Tra sia historio, nia fenomeno cxiam gxuis la vigligan, diversspecan kontribuadon de junaj homoj dauxre alvenantaj al gxi. En cxiu sinsekva generacio aligxis al Esperanto entuziasmaj junuloj, ricxigantaj gxin per siaj vibranta energio, senlima imagopovo kaj krea iniciatemo. Verdire, foje ekestis tensioj inter la agxogrupoj koncerne iujn strategiajn demandojn aux aliajn aspektojn de la agado cxirkaux Esperanto, kaj do ne cxiam la intergeneracia transdono de la movada torcxo estis plene glata. Fakte la spaco, rolo kaj idea etoso de la junularo igxis jam delonge unu el la cxefaj aspektoj de la socia vivo, kun rimarkebla, diversefika influo ankaux en Esperantujo, do.

En la nuna, draste sxangxigxinta kaj dauxre sxangxigxanta mondo, Esperanto kerne bezonas siajn junulojn por pluvivantigi sin kaj adaptigxi al la novaj kondicxoj kiel kunlabora, eduka, socie engagxigxinta iniciato, samkiel la tuta homaro bezonas sian junularon por alfronti la diversajn defiojn kaj krizojn de la nuna realo (soci-ekonomiajn, ekologiajn, politikajn ktp), cele al la komuna, paca kaj dauxropova estonteco de nia specio sur la Tero. Facilas retoriki ke Esperantujo kaj la mondo el kiu gxi estas konscia parto, nepre devus starigi tauxgajn instancojn por vera, fruktodona kaj respektoplena dialogo inter la generacioj, sed kiel fari tion?

Kion spertas kaj opinias la nunaj E-junuloj en sia rilato al la pliagxaj samideanoj? Cxu cxe ni fakte estas nekunlabora divido aux reciproka indiferenteco inter la agxogrupoj? Se jes, cxu gxi konstateblas cxie kie ekzistas Esperantaj movado kaj komunumo, aux aparte en iuj kulturregionoj pli ol en aliaj, ekz. cxefe en la t.n. Okcidento sed ne en Azio aux Afriko?

Cxu venos novaj ondoj de emancipa idealismo de la junularo en tiu cxi tutmondigxinta sed terure malegala, maljusta mondo, kaj se jes, cxu la Zamenhofa espero trovos sian lokon en tio?

Venu kunkonstrui necesan forumon pri/por nia junularo, por la estonteco de Esperanto. Por veraj dialogo kaj interkompreno.

José Antonio Vergara




2011-07-09

Esperanto Retradio: Iksodo

Iksodo

iksodo.mp3 Listen on Posterous

ixodes2.jpg

iricinis-dorsal2.jpg

En Aŭstrio ĉiujare dum printempo aperas grandaj afiŝoj kiuj atentigas pri la danĝero de infekto je meningito per mordo de iksodo kaj alvokas al vakcinado. Mi ĝis nun neniam sekvis tiun averton ĉar mi ne metis min en danĝeron trairante arbaron aŭ arbustaron. Nun mi ja promenas tra arbaro sed mi vestas min per longa pantalono kaj fermita ĉemizo kaj atentas ĉiun tuŝiĝon sur la korpo. Sed mi konscias ke la danĝero tamen restas.

Jen do bona okazo por pritrakti la temon de iksodoj. La sekvan priskribon mi trovis en Vikipedio.

Iksodo (Ixodes) estas genro de traĥeuloj el la ordo de akaruloj, kiu vivas sur herbo, arbetoj kaj gramo, sed suĉas sangon de mamuloj.

Ĝi transigas mikrobojn ke kaŭzas malsano de Lyme (Borrelia) kaj makula febro (Rickettsia rickettsii).

Ĝi forte multiĝas, se la vintro estas milda, la somera varmeta, pluva.

En Hungario vivas ekz. 42 specioj, sed la danĝerajn malsanojn (kiel la virusan meningiton kaj la bakterian morbon de Lyme) disvastigas nur la kutima iksodo. Sed tiuj malsanoj akireblaj eĉ per trinko de bovo-, kapro-, ŝafolakto.

La piko de la iksodo ne estas rimarkebla, ĉar iksodo anastezas la haŭton de viktimo antaŭ la piko. Ĝi nur suĉas la sangon en la unuaj kelkaj horoj, tiam oni povas ankoraŭ eltiri ĝin, tiam ĝi ankoraŭ ne infektas la homon. Sed post 4-6 horoj, ĝi infektas la homajn histojn. Laŭ ĝeneralaj spertoj, nur ĉiu 1000-a iksodo infektokapabla per meningita viruso kaj nur ĉiu 10-a per bakterio de la Lyme-malsano. La infekton montras ruĝiĝo ĉirkaŭ la pikloko.

Oni povas vakcini kontraŭ meningita infekto (la 2-a vakcino sekvas la unuan post 1-3 monatoj kaj la 3-a vakcino sekvas la duan post unu jaro. Tio protektas la homon kontraŭ la infekto de meningito por 3 jaroj. Kontraŭ la malsano de Lyme (boreliozo) ne ekzistas preventa vakcino.

Oni devas eviti la herbaron kaj arbarojn iksodoriĉajn, sed enirinte tian lokon oni devas bone sin vesti (longa pantalono, ŝtrumpeto, blanka ĉapelo). La iksodoj povas atendi la viktimojn fine de herbo, tiel evitindas kuŝi al inter la herboj.

2011-07-06

Bitlibroj en Esperanto


Bitlibroj de la eldonejo Mondial en Esperanto...

En la retejo http://bitlibroj.com estas troveblaj, provlegeblaj kaj aĉeteblaj nun 21 bitlibroj en Esperanto!

La libroj kun refluanta teksto estas legeblaj ne nur sur grandaj komputil-ekranoj kaj sur komputilaj tabuletoj, sed ankaŭ sur la legiloj Sony Reader kaj Nook kaj sur inteligentaj poŝtelefonoj (iPhone, Android) kun la programeto "Google Books" - ja la bitlibrejo de la eldonejo Mondial en Novjorko estas parto de la bitlibraj ofertoj de Guglo (Google eBooks).

La bitlibroj de Mondial estas aĉeteblaj dume nur en Usono. En aliaj landoj, vi tamen povas vidi ekzemplajn paĝojn (20 % de libro). Ni forte esperas ke Guglo tre baldaŭ malfermas sian bitlibran vendejon por la tuta mondo! Por legi bitlibron sur telefono, elŝutu la programon (app) Google Books!

[laŭ J. Camacho]


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


=================================================================================
  Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO :
http://www.eventoj.hu
=================================================================================







.





Esperanto Retradio: Biciklo

Biciklo

biciklo.mp3 Listen on Posterous

Biciklo estas home pedale pelata veturilo, kiu konsistas el kadro kun du radoj, unu malantaŭ la alia. Por sin movi per la biciklo la uzanto sidas sur selo kaj ruligas la radojn per piedpremo sur pedalojn. La biciklanto regas la direkton kaj la bremsojn per siaj manoj sur stirilo (ekzistas ankaŭ bremsoj funkciigataj per la pedaloj).

Unue uzataj en Eŭropo en la 19-a jarcento, bicikloj nun nombriĝas je pli ol unu miliardo tutmonde kaj estas ĉefa transportrimedo en multaj regionoj, i.a. en Ĉinio kaj Nederlando. Ili estas popularaj ankaŭ por distriĝo, kaj adaptiĝis al uzado en multaj aliaj kampoj de homa vivo inkluzive infanludilojn, korpan trejnadon, militajn kaj policajn agadojn, kurierservojn kaj sportojn.

La baza formo de tipaj biciklaj kadro, radoj, pedaloj, selo kaj stirilo apenaŭ ŝanĝiĝis depost kiam la unua ĉenpelata modelo estiĝis ĉirkaŭ 1885, kvankam multaj gravaj detaloj estas intertempe plibonigitaj, speciale depost la apero de modernaj materialoj kaj komputilhelpata desegnado. Ĉi tiuj permesas la disvastigon de specialaj modeloj por specifaj variaĵoj de biciklado.

La biciklo signife influis la historion kaj kulture kaj industrie. En siaj fruaj jaroj, biciklokonstruado uzis jam ekzistantajn teĥnikojn; pli novtempe, bicikla teĥniko kontribuis siavice novajn ideojn.

En multaj landoj oni rajtas uzi biciklojn sur iuj vojoj, kie motoraj veturiloj estas malpermesataj.

La biciklo estas la unua kaj ĝis hodiaŭ plej prezinda individua trafikilo. En Eŭropo ĝi atingis sian plej grandan disvastiĝon en la unua duono de la 20-a jarcento. Pro la kreskanta bonstato kaj pliiĝanta oferto de kompare prezindaj motorizitaj veturiloj la biciklo repuŝiĝis kiel ĉiutaga trafikilo per motocikloj kaj finfine aŭtomobiloj. En la pli malriĉaj regionoj de la mondo la biciklo ankoraŭ ludas simile gravan rolon kiel en Eŭropo komence de la 20-a jarcento.

Nur kiam kreskis la ekologia konscio de la 1970-aj jaroj la biciklo reatingis en la bonstataj nacioj de Eŭropo iom pli grandan signifon en la urbo loka trafiko. Intertempe multaj urboj provas plialtigi la kvoton de biciklantoj en la tuta gamo de trafiko per akcelo de la porbicikla infrastrukturo. Urboj kiel Münster kaj Kopenhago en kiuj la kvoto de bicikla trafiko superas 35 procentojn estas ĉi-rilate konsiderataj kiel modelaj.

Pli ol 50 procentoj de enurbaj vojveturoj ampleksas malpli ol 5 kilometrojn, do estas bone plenumeblaj per biciklo. Ekzistas ankaŭ la ebleco kunporti biciklojn en publikaj transportiloj, do en aŭtobusoj kaj fervojoj. Publikaj bicikloj ĉe stacioj por luado de bicikloj estas oferto en diversaj urboj por akceli la utiligadon kaj kontraŭbatali la ŝteladon. Ekzemple tio funkcias tre bone kaj senkoste por la uzanto en Vieno.

Precipe en Eŭropo dum la lastaj jaroj kreskas la signifo de la bicikla turismo. Konstruiĝis longdistancaj biciklaj vojoj kaj regionaj retoj de biciklaj vojoj kaj tiel en multaj regionoj oni sukcesas altiri turistojn por tiu ekologia varianto de feriado.


2011-07-04

E-RetRadio: Evoluigi la praktikan lingvon

Evoluigi la praktikan lingvon

evoluigi_praktikon.mp3 Listen on Posterous

blue.jpg

En la interreto mi ŝatas legi ion aktualan en Esperanto. Mi ja daŭre serĉas inspirojn por trovi ĉiutage novan temon por la Retradio. Bonega fonto por tio estas Vikipedio. Mi povas preni artikolon el Vikipedio, aldoni kelkajn proprajn frazojn kaj jen mi havas novan materialon por sonartikolo.. Tiuj kiuj metas artikolojn en Vikipedion pro tio estas ege valoraj kunevoluigantoj de la praktika lingvo. Ili restas en la ombro, sed ili estas tre gravaj.

Alia fonto en la interreto kiu povus doni inspirojn estas "Libera Folio". Sed dum la mondo progresas kaj ankaŭ Esperanto evoluas kiel mi ĵus montris, la primovadaj kaj prilingvaj artikoloj kaj diskutoj tie vekas alian impreson: Anstataŭ progreso estas stagno. Oni ludas la samajn diskojn kiel jam antaŭ jardekoj. Precipe la etoso tie estas tre malbona, nome acida. Oni ja daŭre devas kulpigi iujn pro la stagno. Atako sekvas atakon. Do instigon por verki ion pozitivan surbaze de artikolo aŭ diskutero en "Libera Folio" mi ne ricevas. Mi nur povas esprimi mian ĉagrenon.

Escepto estis kiam Lu Wunsch-Rolshoven tie verkis komentojn kaj donis pozitivajn informojn pri la evoluo de Esperanto. Li ja estas bonega aganto por Esperanto kaj plivivigas la lingvon per la multaj internaciaj aranĝoj kiujn li organizas kadre de "Esperantoland". Li ja ankaŭ mem parolis en du sonartikoloj en la Retradio.

Verki ĉiutage novan sonartikolon signifas ĉiutage okupiĝi pri la lingvo, ĉar necesas trovi vortojn kaj formulojn kiuj estas elegantaj kaj bone kompreneblaj. Tio estas sufiĉe granda defio. Estas ne nur la teknikaj terminoj kiuj povas kaŭzi kapdolorojn, sed ofte estas vortoj el la ĉiutaga lingvo kiuj ĝis nun apenaŭ aperis en Esperanto. La vortaro ofte ne helpas. Bonŝance mi parolas plurajn lingvojn kaj tial mi povas kompari la diversajn lingvojn kaj vidi kiel ili solvas certajn lingvajn problemojn. Do mia laboro estas tre kreiva ankaŭ en la senco de pluevoluigo de la lingvo. Kaj tio ankaŭ donas grandan kontentigon. Tio pozitive kontribuas al mia sano. Aliflanke mi apenaŭ povas imagi ke la diskutantoj en "Libera Folio" estas kontentaj. Precipe unu el ili dissemas amarajn sentojn. Mi bedaŭras tion ĉar mi ne vidas kaŭzon por pensi negative pri Esperanto. Jes, estas klare ke se oni havas iluziojn pri la ebla progreso de la lingvo, la seniluziiĝo sekvas aŭtomate.

La ĉiutaga konkreta laboro por Esperanto (verkado, parolado, publikigo de enhavoj) donas grandan kontentigon kaj pluevoluigas la lingvon. Tial mi volas daŭrigi tiun laboron ankoraŭ laŭeble longan tempon.

2011-07-03

N-ro 416 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 416
2011-07-03


Enhavo:

  1. ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon
  2. Denove helpo al Esperanto-bibliotekoj

ILEI KAJ UEA SUBTENAS LA UNIVERSITATAN TREJNADON

Tra la lastaj du jaroj UEA kaj ILEI kunlaboris por finance kaj praktike subteni la instruisto-trejnan programon de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, Pollando. Ili tion faris per disponigo de kvar stipendioj en la valoro de 250 euxroj, por mildigi al precipe junaj kursanoj el malpli pagipovaj landoj iliajn kurs- kaj vojagx-kostojn. Prioritaton oni donis al tiuj, kiuj povis montri klaran intencon aktive instrui la lingvon post aux ecx dum la studado.

Por 2011, UEA kaj ILEI denove anoncas la eblon pri la nove lancxota tri-jara kursaro pri interlingvistiko, kiu kovros vastan gamon de temoj: lingvo, kulturo, literaturo, tradukado, utiligo, kaj, nelaste, pedagogio. La kurso komencigxos en septembro 2011, kaj la stipendioj rilatos al la unuaj du semestroj de la ses-semestra tuto. La kurso estas en la universitato plene oficiala; kursfinintoj ricevos sxtate rekonatan diplomon.

Kandidatigxoj estos akceptataj gxis la 15-a de auxgusto 2011. Petoj por stipendioj akcepteblos gxis la 20-a de julio, aux surloke en la Universala Kongreso en Kopenhago gxis la 25-a de julio. La ricevontoj estos deciditaj en la UK de UAM (Ilona Koutny), UEA (Clauxde Nourmont), ILEI (Zsófia Kóródy) kaj Edukado.net (Katalin Kováts). Kandidatoj bv. liveri biografiajn informojn, kun emfazo al instruado de lingvoj kaj ekzistanta aux estonta instruado de aux pri Esperanto. Preferon ricevos junaj kandidatoj kun limigita pagipovo, kiuj povas klare montri intencon instrui Esperanton aux alimaniere aktivi movade dum kaj post la kurso. La ricevontoj de stipendioj devos subskribi kontrakton pri plenumo de la kursodevoj.

Kandidatigxojn oni sendu al: Ilona  Koutny (interlin@amu.edu.pl), Zsófia Kóródy (zsofia.korody@esperanto.de), Clauxde Nourmont (moonmont@pt.lu) kaj Katalin Kováts (katalin.kovats@gmail.com).

Pliaj informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

DENOVE HELPO AL ESPERANTO-BIBLIOTEKOJ

Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen helpas denove Esperanto-bibliotekojn por pliricxigi siajn kolektojn. Tiu fondajxo de UEA subtenos cxi-jare jam por la 15-a fojo bibliotekojn, kiuj ne estas financataj de sxtata, urba aux alia publika instanco. Lastjare naux bibliotekoj ricevis librojn je la valoro de 100 gxis 200 euxroj.

Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj. Diskoj k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA gxis la 15-a de oktobro papere (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aux rete al direktoro@co.uea.org.

Kun la vivo kaj agado de la dana Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bazan bonhavon de la fondajxo, eblas konatigxi per la retejo www.poulthorsen.dk .


Klaku por malaboni la liston

2011-07-02

Netolero de laktozo

Netolero de laktozo

netolero_laktozo.mp3 Listen on Posterous

intolerancia-a-lactose.jpg

Antaŭ kelkaj tagoj mi babilis kun najbarino kaj demandis ŝin ĉu ŝi planas fari diversajn feriovojaĝojn. Ŝi rakontis ke al ŝi estas tre malfacile restadi ie ekster la propra hejmo ĉar ŝi plej ofte ricevas gravajn digestoproblemojn dum vojaĝo. Dum longa tempo ŝi ne estis koninta la kaŭzon kaj nur post senrezultaj medicinaj esploroj kuracisto menciis la eblon ke ŝi suferas je netolero de laktozo. Ŝi do evitis manĝi ĉion kio povus enteni laktozon, do laktosukeron, kaj konstatis ke jes tio estis la vera kaŭzo por ŝiaj problemoj.

Ĉar sufiĉe multe da homoj suferas je tiu digesta problemo mi ĉi-sekve donas priskribon de la afero:

Netolero de laktozo estas digesta problemo, en kiu oni ne povas digesti la laktosukeron pro manko aŭ apenaŭ produktado de la malkombina enzimo, la laktazo. Laktazo aŭ β-galaktozidazo estas la enzimo partoprenanta en la hidrolizo de laktozo al galaktozo kaj glukozo.

En Azio kaj Afriko la netolero de la laktosukero trafas plimulton de la loĝantaro (90 % aŭ pli ), dum en okcidenta Eŭropo, Aŭstralio kaj Norda Ameriko nur 5 ĝis 15 % (ĉe blankuloj).

La netolero de laktosukero estas ne miksebla kun laktosentemo, en kiu lakto kaŭzas alergion.

La netoleron de laktozo povas kaŭzi manko de la enzimo laktazo pro genetika heredo aŭ ĝi elformiĝas post kelkaj malsanoj (provizore post uzo de antibiotikoj). Oni povas ekstrakti la industrie produktatan laktazon el gista fungo kiel speciale Kluyveromyces fragilis. La enzimo tiel ricevita surmerkatiĝas en formo de tablojdoj kaj kapsuloj. Ĝia ĉefa komerca uzo estas la malkonstruo de laktozo en la lakto al digesteblaj materialoj por la homoj suferantaj je laktoza netolero. Tiel tiaj homoj povas konsumi laktoproduktojn. Ankaŭ haveblas senlaktoza lakto, en kiu la laktozo jam estas malkonstruita per aldono de laktazo. Tiel lakto estas konsumebla por homoj al kiuj mankas la enzimo laktazo.