Sankta Nikolao kaj la Kristnaska Viro

Nikolaus1

kristnaska_viro.mp3Listen on Posterous

La sesan de decembro oni festas en Aŭstrio la nomtagon de Sankta Nikolao. Okaze de tiu tago la infanoj ricevas viziton de viro kun longa blanka artefarita barbo kaj en episkopa kostumo. Tiu "Sankta Nikolao" admonas kaj laŭdas la infanojn kaj donacas al ili dolĉaĵojn, nuksojn kaj fruktojn. Do Sankta Nikolao ĉe ni estas antaŭkristnaska figuro, dum en la kristnaska vespero estas la "Kristinfano" kiu sekrete vizitas la domojn kaj postlasas la donacojn por la infanoj sub la kristnaska arbo.

Tiun tradicion kontraŭas la Kristnaska Viro el Norda Ameriko kiu regas en la antaŭkristnaska komerca sfero. La homoj en nia lando ribelas kontraŭ tiu fremda influo kaj postulas la forigon de la Kristnaska Viro. Tamen tiu figuro estas vaste konata en la tuta mondo kaj tial li meritas pritrakton ankaŭ ĉi tie:

Kristnaska Viro, aŭ Santa Claus estas fikciulo, la nordamerika versio de Patro Kristnasko, Avo Frosto aŭ Sankta Nikolao de aliaj landoj. "Santa Claus" estas angligo de la nederlanda "Sinterklaas", do "Sankta Nikolao".

Laŭ fikciaj kristnaskaj libroj, kantoj kaj filmoj, la Kristnaska Viro estas maljuna dikulo kun longa, blanka barbo, kiu portas ruĝan kaj blankan kostumon, stiras flugantan sledon kiu estas tirata de boacoj kaj liveras donacojn dum Kristnaska antaŭnokto. Li loĝas en la Norda Poluso kun sia edzino, Sinjorino Claus. Tie li havas grandan fabrikon de ludiloj, kie laboras multaj elfoj tra la jaro. En la antaŭnokto de Kristnasko li liveras la donacojn per sia fluganta sledo. Li eniras domojn ne tra la pordego, sed tra la kamentubo. Li ne nur liveras la donacojn, sed ankaŭ enmetas dolĉaĵojn kaj ludiletojn en la ŝtrumpojn pendigitajn apud la kameno. (Tiu lasta kutimo devenas de la historia Sankta Nikolao). Li ofte ridas. La Kristnaska Viro estas ĉioscia: li scias ĉu infano estas bona aŭ malbona dum la jaro kaj havas grandan liston de infanoj kaj ilia boneco. Li ofte revizias kaj kontrolas la liston. Se vi estas malbona dum la jaro, li donacos al vi bulon de karbo, ne ludilon.

En la jaro 1964 Santa Claus akiris al siaj 7 boacoj kroman kun la nomo Rudolph, kies nazo estas ruĝa kaj lumas (por gvidi la sledon tra la nebulo).

Kvankam Santa Claus devenas de Sinterklaas de la nederlandanoj de Novjorko de la 17-a jarcento, Santa Claus nur en 20-a jarcento iĝis populara per propagando de The Coca-Cola Company, kiu produktas Kokakolaon. Tiu firmao faris propagandan kampanjon kun figuro de la Kristnaska Viro, kiu uzis la kolorojn de la kompanio, kaj tio forte popularigis la figuron, ne nur en Usono sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo influitaj de usona kulturo

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

  1. Bonan Kristnaskon kaj Plejbonan Jaron 2013! Sane kaj pace deziras Elma kaj familio.

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA