Traserĉu tiun blogon

2012-03-31

La bongusta ĉokolado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

bongusta.mp3Listen on Posterous

Ĉokolado estas parto de la homa kulturo, en la tuta mondo. Ĝi devenis de antaŭ-Kolumba epoko, kiam popoloj de Centra Ameriko kulturis la belajn flavajn ovoformajn fruktojn. De tie ĝi venis Eŭropon, kie la klimato ne favoras ĝian plantadon. Grandaj produktantoj estas Ameriko kaj Azio, sed svisaj markoj tamen fariĝis meritoplene famaj. Ĉokolado inspiris aŭtorojn de filmoj kaj libroj, fariĝis simbolo de popolaj festoj (ekzemple la alproksimiĝanta Pasko) kaj plezurigas homojn en formo de brikoj, ovoj, pulvoro, kukoj, biskvitoj, likvoroj, kremoj kaj trinkaĵoj. Ĉar la ekstraktaĵo de kakao (Theobroma cacao) estas tre amara, tial oni preparas ĝin mikse kun lakto kaj sukero.

Malofte oni trovas homon, kiu ne ŝatas ĉokoladon. Kontraŭe, ofte oni renkontas homojn, kiuj sin konsideras 'ĉokoladomaniuloj'. Kaj tiuj homoj kunportas kun si kulposenton, ĉar de longa tempo kuracistoj rekomendas, ke oni ne tro ofte kaj ne tro multe englutu ĉokoladon, ĉar ĝi estas grasa kaj sukereca. Sed medicinaj sciencoj estas ĉiam surprizaj: antaŭ nelonge, esploro en la Universitato de Kalifornio, en Usono, montris, ke regula manĝado de tiu bongustaĵo povas helpi malgrasiĝon!

Oni akompanis pli ol 1000 pacientojn, kiuj aĝis de 20- ĝis 85-jaraj, kiuj ne suferis de diabeto, nek de koraj aŭ angiaj malsanoj, koncerne dieton kaj korpan mason. Publikigis la rezulton la prestiĝa revuo 'Archives of Internal Medicine', kun la konkludo, ke kvankam ĉokolado estas kalorieca manĝaĵo, tamen ĝi enhavas substancojn, kiuj favoras malpeziĝon, anstataŭ akumuladon de graso. Tial eble ĝi povas helpi malpliigon de la korpa maso.

La esploro montris, ke ĉokolado plibonigas sangopremon, korpan reagon al insulino (nome hormono, kiu ensorbigas glikozon) kaj kolesterolon. Ĝi enhavas abundon da kontraŭoksidaj faktoroj – speco de 'rubaĵo' de la korpa metabolismo. Tiaj efikoj okazas sendepende de aliaj faktoroj, kiel korpekzercoj. Tamen, oni bone atentu: ĉar ĉokolado enhavas kaloriojn, gravas, ke oni ne manĝu ĝin grandakvante, sed modere kaj ofte. Krome, ke oni moderigu la englutadon de aliaj grasaĵoj kaj sukeraĵoj, por kompensi tion. La esploristoj emfazas, ke bona ĉokolado estas tiu de la tipo 'duone amara'.

Sed antaŭ ol la aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio rapidos preni kaj mordi sian ĉokoladan brikon, ni atentigu: multajn esplorojn pri tiu temo oni faris per musoj, kaj kvankam ĉio indikas, ke ili validas ankaŭ por homoj, tamen estas prudente atendi konfirmon kaj pliajn informojn.
______________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-03-30

Utilaj tricikloj


utilaj_tricikloj.mp3Listen on Posterous

La plej energiŝpara veturilo certe estas la biciklo. Kutime ĝi servas por transporti unu personon, nome la biciklanton mem kiu uzas sian muskolan energion por movi la veturilon. Sed per biciklo eblas ankaŭ transporti multe pli. Oni povas alpendigi ĉaron kun du radoj aŭ oni povas fikse alkroĉi la du malantaŭajn radojn kaj tiel atingas pli da stabileco kaj altigas la transportkapaciton. El la biciklo tiel fariĝas triciklo.

Tia triciklo povas eĉ servi por transporti homojn, en Azio la tricikloj anstataŭigas la iamajn rikŝojn. Sed hodiaŭ kompreneble en la ĉiutaga vivo oni apenaŭ uzas triciklojn kiuj funkcias per tretado de pedaloj, sed la modernaj tricikloj havas malgrandan motoron kaj la logika konsekvenco el tio estas ke tiaj tricikloj ricevas krome simplan karoserion aŭ por transportado de varoj aŭ por veturigi homojn. Tiuj tricikloj por persontransporto en aziaj landoj estas konataj kiel tuk-tuk-oj. Tiu nomo evidente imitas la bruon de la motoroj. La tuktukoj funkcias en multaj aziaj landoj kiel simplaj taksioj.

La simpla konstruo bone taŭgas en sufiĉe varmaj landoj kiel Hindio, Tajlando aŭ suda Ĉinio, sed la tuktukoj atingas eĉ jam nordeŭropajn landojn kie lertaj homoj adaptas ilin por ke ili servu eĉ dum vintro. Tiaj luksaj tuktukoj estas eĉ hejteblaj kaj do disponas pri la necesa komforto por esti uzeblaj dum malvarma sezono. Tamen en industriaj landoj de Eŭropo la tuktukoj povas funkcii nur en ekonomia niĉo. Ili pli servas por plezurigi homojn ol vere servi por regula persontransporto en la ĉiutaga vivo.

Bela ekzemplo kie tuktuko funkcias estas la kuracloko Bad Dürrheim en la sudokcidento de Germanio. Tie vivas Peter Langner kiu pro kormalsano devis retiriĝi el la profesia agado por vivi kiel pensiulo kiu ne jam atingis la normalan aĝon de pensiiĝo. Ĝuste tia homo bezonas taskon kaj tion li trovis per tuktuko. Li aĉetis tian veturilon en Aŭstrio, aldonis kelkajn elementojn kiel ekz. hejtilon kaj nun veturigas gastojn resp. pacientojn de la kuracloko tra la urbeto. Kaj tion li faras eĉ senpage!

La kostoj por la triciklo estas tre malaltaj, ĝi konsumas nur 3 litrojn da dizeloleo po 100 km kaj li pagas pojare nur 170 eŭrojn da imposto. Por Peter Langner la tuta afero estas granda plezuro ĝuste ankaŭ tial ĉar li povas doni plezuron al aliaj homoj. Do oni povas vidi ke "junaj" pensiuloj povas kontribui al la socia vivo per laboro kiu pliagrabligas la vivon por ĉiuj flankoj.
_________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-03-27

Labori en hejma paco


hejma_paco.mp3 Listen on Posterous
Post pli ol unu jaro da ĉiutaga laboro por la Retradio mi povas rakonti iom pri tiu laboro resp. pri la cirkonstancoj en kiuj ĝi okazas. Mia vivosituacio estas tia ke dum labortagoj mi estas sola hejme, ĉar mia edzino laboras en banko. Niaj filoj jam havas proprajn loĝejojn. Mi nur zorgas pri la dommastrumado kaj plenumas miajn ĉiutagajn promenojn sed restas multe da tempo por sidi ĉe la komputilo kaj okupiĝi pri aferoj kiujn la edzino kutime ne tre alte taksas, sed ŝi aliflanke estas kontenta ke mi faras ion kio tenas min bonhumora.

Kaj rilate al la temoj por la Retradio mi ofte parolas kun ŝi, ĉar temas pri aferoj kiujn ankaŭ ŝi legas en la gazeto kaj pri kiuj ŝi interesiĝas. Do mi havas ŝian benon kiam mi verkas artikolon pri tia temo. Tamen mi strebas plenumi mian retradian laboron ekster la horoj dum kiuj ŝi postulas mian atenton pri ŝi kaj pri endomaj aferoj. Tio koncernas precipe la semajnfinon. Mi profitas el la fakto ke ŝi en semajnfinaj tagoj kutimas dormi iom pli longe ol mi kaj mi do sufiĉe frue ellitiĝas, enŝaltas la komputilon kaj enretigas la programojn de la tago. Kiam la edzino vekiĝas, tiu laboro estas jam farita kaj ŝi ricevas la matenmanĝon kaj ni ekparolas pri la taskoj de la tago. Se temas pri verkado de sonartikolo dum semajnfino povas esti ke mi apenaŭ havas tempon resp. trankvilon. La afero estas pli facila se mi jam havas temon, kaj se temas pri traduklaboro mi povas uzi mallongajn tempofenestrojn por fari iom kaj daŭrigi poste. Sed dum sabato apenaŭ estas trankvilo por kapti ideon por sonartikolo. La serĉado pri temo povas okupi min dum la tuta tago kaj jen kaj jen mi ne sukcesas trovi ion. Tamen tio ne estas problemo ĉar mi ja ne devas mem produkti ĉiujn programojn dank'al la fervoraj kunlaborantoj. Mi rimarkis ke precipe dum mia ĉiutaga promenado tra la arbaro mi plej ofte trovas temon. Dum semajnfinoj tamen mi devas ĉefe atenti pri la familio.

Do mi sukcesas trovi sufiĉe da materialo por produkti programojn, sed la helpo de kunlaborantoj por mi estas ege grava. Kaj la programoj estu laŭeble variaj kun multaj diversaj voĉoj por teni, karaj geaŭskultantoj, vian atenton pri la Retradio kaj ĉefe pri la lingvo Esperanto en ĝia parolata formo. Kaj mi devas tre atenti ke Esperanto estu ankaŭ lingvo de hejma paco. Sed mi estas tre optimisma ke mi sukcesos kun la helpo de la kunlaborantoj daŭrigi ĉi tiun servon kaj ke iom post iom la afero plivastiĝos.

__________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-03-26

Kantu kun TARCISIO LIMA la muzikon IO LANTA

 
Dua trako de la kd Verdstelaj brazilaĵoj, produktita de Brazila Esperanto-Ligo.
IO LANTA
Komponis kaj kantas Tarcísio Lima
Eĥadas en mia mio laŭta ĝoj-ekkrio,
vekita de certa karto, per novaĵoj kaj arto
kaj revoj el Litovio.
El urb' eŭroporienta, nete nome Venta,
plenplena ĝi je feliĉo, venis al mia niĉo
brazile nordorienta.
Ĝin sendis hela knabino, bela sorĉfeino,
fratino fore loĝanta, kies nomo Jolanta
fariĝis espero-himno.
Tra la tuta mond' en grandaj amikretoj,
multe da Jolantaj, multe da poetoj;
multaj urboj "Ventaj" "forte" kunigataj;
distaj kontinentoj en resendoj frataj.
Ilin ja kunligas multaj esperantoj,
pere de l' praveco de belsonaj kantoj.
Inter ili mi, malgraŭ malgrave kaj modeste,
kantas antaŭ vi, almenaŭ poŝte tamen feste.
Landanoj foraj surmonde fratas amikronde,
per verda, viva mistero, kiu tra l' tuta tero
verŝiĝas ĉien maronde.
Versiĝas ĉi surpapere, sonas ĉi  aere,
la tonoj de ĉi poemo, kun la amo por temo,
sopire, forte, senpere.
La koro kvazaŭ senmova io iel nova;
Adiaŭ ... io frapanta, io peza, io lanta,
ĉe l' kanto brazil-litova...
La voĉo preskaŭ sen brila, ton´mismuzikila...
Adiaŭ... io ploranta, io trista, io lanta,
ĉe l' kanto litov-brazila.



Aspirino - reĝo aŭ reĝino?




Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

aspirino.mp3 Listen on Posterous

Se inter ĉiuj medikamentoj oni devus elekti reĝon, tiam oni certe devus elekti aspirinon. Aŭ, se vi preferas, reĝinon, konsidere al ĝia nomo mem. Ĝi estas ja la plej uzata kuracilo tra la mondo, kaj kvankam pasadas la tempo, ĝi ne perdas sian utilecon; male, tago post tago, novaj esploroj montras pliajn bonfarojn de tiu tre sukcesa substanco. Lastatempe, aldoniĝis al la listo de ĝiaj favoraj efikoj en la homa korpo gravan eltrovon: aspirino preventas kanceron kaj eĉ metastazojn.

Esploristoj en Oksfordo trovis, ke post kelkjara englutado de nealtaj dozoj de aspirino malpliiĝas la kazoj de morto pro kancero, precipe de la digestaparato: je 37 procentoj post kvin jaroj. Ili sekvis milojn da pacientoj, kiuj uzis tiun drogon por preventi korajn problemojn, kaj observis, ke ili krome protektiĝis kontraŭ kancero. Kaj plej mirige: ili suferis je malpli da recidivoj kaj metastazoj. Tia impresa eltrovo aldoniĝis al la jam longa listo da indikoj por uzado de aspirino: kontraŭ febro, kontraŭ kapdoloro kaj aliaj doloroj, kontraŭ artrito kaj aliaj inflamoj, kontraŭ diverslokaj trombozoj, kontraŭ kormalsanoj, kontraŭ demenco kaj arteriosklerozo, kontraŭ tro dolora menstruo. Kompreneble, aspirino, kiel ĉiu alia medikamento, povas kaŭzi damaĝon, kaj al kelkaj pacientoj oni devas eviti preskribon. Plej gravaj estas stomakaj malsanoj kaj problemoj rilataj al sangokoaguliĝo. Krome, iuj homoj suferas alergion kaj astmon, se ili prenas aspirinon. Kial mi diras, ke aspirino estas reĝino? Ĉar ĝi estas konata de jarmiloj. Fakte, Hipokrato, kvin jarcentojn antaŭ Kristo, jam menciis la sanigajn povojn de la ŝelo de blanka saliko – la arbo, el kiu oni elprenas la bazan substancon. En 1897, laboratorio Bayer unuafoje preparis ĝin kaj en 1899 oni ekproduktis ĝin komerce. Kurioze, ke nur en 1971 John Vane, en Londono, eltrovis kaj priskribis la kemian manieron, laŭ kiu ĝi funkcias en la korpo. Ĝis tiam, oni uzis la drogon tute empirie. Li gajnis Nobel-premion pro tio. Mi havas cinikan, maljunan kolegon, kiu kutime ŝercas: "Medikamentojn oni devas uzi tuj, dum ili estas laŭmodaj! Poste ili perdas sian efikon..." Verŝajne, aspirino estas escepto, ĉar post jarcentoj, eĉ post jarmiloj, ĝi plu sin montradas utila kaj efika. Kiel eterna reĝino.

_____________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-03-25

Ĉinio - gravega por Esperanto


gravega_por_eo.mp3 Listen on Posterous

Dum 1970-aj jaroj kiam mi estis studento en Vieno kaj esploris Esperantujon, mi eksciis ke Ĉinio uzas Esperanton en la eldonado de publikaĵoj. La plej konata verko de tiu epoko estis la t. n. "Mao-biblio" - kiel oni nomis ĝin en la okcidento - aŭ laŭ la oficiala titolo "Elektitaj verkoj de Maŭ Zedong" (granda gvidanto, prezidanto).

Sed el lingva vidpunkto estis pli interesa la revuo "El Popola Ĉinio" kiun mi tiam ofte legis ĉar mi povis multe lerni el ilia stilo. Nome ĝi uzis laŭeble malmultajn novajn vortojn sed lerte kunmetis novajn nociojn el konataj radikoj. Mi estis forte impresita pri tiu amaso da bonkvalitaj presaĵoj el la Popola Respubliko Ĉinio. Ŝajne tiu lando estis granda subtenanto de Esperanto kaj oni diris al mi ke en Ĉinio estas unu miliono da esperantistoj. Kompreneble tiu cifero estis akra troigo kiel ĉiuj indikoj pri la nombro de Esperanto-parolantoj en la tuta mondo. Ĉina Radio Internacia jam tiam regule elsendis en Esperanto, sed aŭskulti la elsendojn ne estis agrable ĉar la ricevokvalito sur mallongaj ondoj estis ofte sufiĉe malbona. Tamen mi havis la impreson ke Ĉinio estas granda aliancano en nia batalo por la disvastigado de Esperanto. Kaj evidente tiu situacio daŭre regas: Hodiaŭ en la epoko de la interreto el Ĉinio venas ĉiutage abundo da informoj, radioelsendoj kaj eĉ televidaj programoj kiujn oni povas kapti tute facile ĉie en la mondo pere de la interreto.

Sed Esperanto ja ne estas ilo por sakstrata, unudirekta trafiko. Esperanto ja nur povas kreski se okazas interŝanĝo de informoj. Do devas ankaŭ ekzisti oferto kaj riceveblecoj de programoj en Esperanto por Ĉinio. Mi supozas ke ĉinoj mem ne tro emas aŭskulti kaj spekti programojn en Esperanto el la propra lando. Por tio ili ne bezonas fremdan lingvon. Nur se ili pere de Esperanto povas havi kontakton kun la mondo ekster la propraj limoj, tiam eblas motivigi homojn tie lerni kaj praktiki nian lingvon. Kaj nun ja ekzistas oferto por E-parolantoj en Ĉinio. Nome mi kreis paralelan strukturon de interretaj serviloj kies sendaĵoj ankaŭ trairas la "grandan fajromuregon" kaj do ebligas al enloĝantoj de Ĉinio aŭskulti la programojn de la Esperanta Retradio. Kaj mi esperas ke mi spertos agrablan surprizon pri vigla aŭskultado. Mi nun povas ĉiutage kontroli kiom da homoj en Ĉinio alklakas la ligilojn al nia retradio kaj tio donos al mi ankaŭ pli klaran bildon pri la situacio de Esperanto en Ĉinio. Ĉiukaze Ĉinio estas gravega ankaŭ por Esperanto.
____________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-03-24

Tagoj de Teramikeco


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Tagoj_de_teramikeco.mp3Listen on Posterous
Teramikeco1a

En mia geografia sfero la vintro estas sufiĉe turmenta, ĉar malaltaj temperaturoj, nubeco kaj maloftaj sunradioj estas la ĉiutago ĉi tie dum almenaŭ ses monatoj. Dum tiu ĉi periodo pejzaĝo estas foje griza alifoje neĝoblanka. Bonŝance ĉi-jare ne estis eĉ tiel malbone. Frosto ne sukcesis gasti ĉe ni dum tro longa tempo. Se mi bone memoras, la kaŭzon por ĝoji havis eĉ lernantaro, ĉar januare-februare ĝuste dum ĝiaj feriotagoj falis iom da neĝaj flokoj ĉe mia apudmara ĉirkaŭaĵo. Mi povis rimarki tiam paĉjojn, kiuj volonte aĉetadis sledetojn kaj skiojn al siaj infanoj, kaj tiuj profitis la okazon laŭeble longe ĉiun tagon. - Do eblas skii ĉe vi tiom proksime al la maro? - iu demandos. Se vi iam vizitos la Triurbon (t.e. Gdansko-Sopoto-Gdinio), vi povos konvinkiĝi, ke oni povas trovi ĉi tie multajn lokojn por skii kaj gliti. Temas ne nur pri kelkaj hazardaj montetoj. Mi pensas pri zono de morenaj altaĵoj tre proksime al la Baltiko kaj pri t.n. Kaŝubia Svislando kelkdek kilometrojn iom pli malproksime. Ĉi-lasta regiono allogas turistojn kaj vintre kaj somere. Sed ni adiaŭu la vintron, simile kiel oni faras tion en Polujo, dronigante en rivero, lageto aŭ maro pupon kiu prezentas virinaĉon, kiel malbonan vintron.

La 21-an de marto komenciĝis la kalendara printempo. Pli malpli tiutempe la tero moliĝas kaj permesas karesi sin. Alvenas tempo bonvenigi kelkajn ĝardenajn ilojn kiel platfosilo kaj rastilo. Ĝuste ili nun povos amikiĝi kun tiu, kiu longan tempon estis dura kaj neatingebla por la homaj manoj, plantoj kaj multaj aliaj vivaĵoj. Aliflanke en grundo kaŝiĝas kaj travintras kelkaj el ili. Tamen desupre malfacile estas eniĝi suben sen peza ilaro kiel fosmaŝino aŭ pneŭmatika martelego. Sed nun, nia amata tero kvazaŭ malfermiĝas kaj diras al ĝardenisto: - Kombu min, masaĝu min iomete! Kaj la ĝardenisto prenas en siajn manojn fosilon kaj moligas ĝin enlasante ĉiam pli varman printempan aeron. Poste li rastas la surfacon plenan de terbuloj ebenigante ĝin. Kaj la tero respondas al li per sia vaporanta aromo kaj instigas: - Prisemu min kaj enplantu multe, mi jam estas preta! Kaj la ĝardenisto ĵetas semojn kaj enmetas plantaĵojn de diversaj floroj kaj legomoj. Kaj fine la tero petas: - Trinkigu min! Kaj la terkulturisto priverŝas la soifantan grundon per viviga akvo.

Pasos tagoj de similaj agoj flanke de ĉiu, kiu deziras rigardi ĝermantajn semojn kaj verdajn burĝonojn. Favoraj estos kaj suno kaj pluvo. Kelkfoje oni devos protekti junajn plantetojn kontraŭ birdoj. Iafoje estos necese kovri bedojn pro eblaj frostetoj. Kiu ne faris tion pli frue, tiu devos iom prinutri la plantojn per mulĉo. Poste tutcerte aperos herbaĉoj, kiujn oni devos iom post iom forigi. Okaze de noculoj aŭ malsanoj de plantoj bone estos iom priŝpruci la atakitajn lokojn per iuj biologiaj rimedoj. Ĉio devas esti farita ĝustatempe kaj ĝustakvante. La prizorgado de ĝardeno estas tre saniga okupo. Ĝi donas grandan ĝojon al la persono, kiu flegas tiun ĉi belan lokon ne nepre pro esperita rikolto. Tiu ne ĉiam estas kontentiga, ĉar ĝi dependas de multaj faktoroj. La plej granda profito ja estas la ĉiutaga preskaŭ kontakto kun la naturo, kiu por multaj el ni lastatempe terure mankas. Ni do amikiĝu kun la tero, eĉ se ni ne posedas nian propran ĝardenon. Ni povas festi la tagojn de teramikeco, kie ajn ni estas. Krom aŭskulti Esperanton, ni aŭskultu ankaŭ, kion diras al ni en sia lingvo, komprenata de ĉiuj, ĝuste tiu ĉi peco da tero, sur kiu ni sortodestine paŝas.
__________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-03-23

Venecio kaj la lagunaj pordegoj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Venecio_pordegoj.mp3 Listen on Posterous

La projekto MOSE

Ĉe la tri "buŝoj" (t.e. aperturoj) de la laguno de Venecio oni realigadas inĝenieran projekton konsideratan kiel unu el la plej kompleksaj kaj avangardaj iam ajn konstruitaj en la mondo. Kvankam la nomo de tiu ĉi projekto, kiu celas savi Venecion el la maro, iom aludas al Moseo, savita el la akvo, MOSE tamen estas la akronimo el la itala "MOdulo Sperimentale Elettromeccanico" (t.e. Eksperimenta Elektromekanika Bloko). MOSE estas giganta sistemo de kluzoj, kiuj, male al tiuj tradiciaj tutmonde disvastiĝintaj, donas genian respondon al absolute nepraj kondiĉoj ŝajne neeblaj: ĝi tute ne devas modifi la interŝanĝon de akvo inter maro kaj laguno, malhelpi la navigadon kaj ĉefe modifi iamaniere la pejzaĝon.

Ĉion tion oni povas iom humure resumi tiel: "La tuta sistemo de kluzoj kaj pordegoj devas magie aperi nur por haltigi la esceptajn tajdojn, kiuj subakvigas Venecion!". Sed, bedaŭrinde, homoj ne plu scias kiel funkciigi sorĉan vergon do fine grupo de kvindeko da inĝenieraj entreprenoj, plejparte italaj, prilaboris la projekton, kies konstruado komenciĝis en la jaro 2003. Ĝis nun la laboro, farita samtempe ĉe la tri aperturoj de la laguno, superas la 65 procentojn de la tuta projekto. Se, malgraŭ la nunaj financaj malfacilaĵoj de Italujo, la projekto ricevos la planitan financadon, la konstruado de MOSE finiĝos en la jaro 2014. La projekto konsistas el 78 submergeblaj akvobaraĵoj, kies pordegaj strukturoj estas metalaj skatoloj, 20 metrojn larĝaj, inter 20 kaj 30 metroj longaj kaj ĉirkaŭ 5 metrojn dikaj. Oni ilin difinas "moveblaj per gravito". En normalaj kondiĉoj ili estas plenaj de akvo kaj restas kuŝantaj sur la marfundo, loĝigitaj en grandegaj betonaj antaŭkonstruitaj bazamentoj. Kiam oni antaŭvidas tajdon pli ol 110 cm. altan, per kunpremita aero oni elpelas la akvon el la pordegoj; tiel, ili, dank' al la flosada puŝo, rotacias ĉirkau la laŭlonga akso, sin levas ĝis plena malmergiĝo kaj, izolinte provizore la lagunon de la maro, haltigas la tajdan fluon (vidu la supran dekstran bildon). La tempo de leviĝo de la pordegoj estas ĉirkaŭ 30 minutoj, dum la revena fazo daŭras ĉirkaŭ 15 minutojn.

La decidon pri 110 cm. de tajda alto por aktivigi la pordegojn, alprenis la koncernaj aŭtoritatoj opiniante ĝin kiel optimuma laŭ la aktuala mara nivelo. Tamen, estante MOSE fleksebla sistemo, oni povas ĝin utiligi ankaŭ laŭ aliaj kriterioj de ventoj, premo kaj alto de tajdo kaj fari malsimilajn aŭ partajn fermojn ĉe la tri lagunaj buŝoj. La 78 pordegoj estas subdividitaj en 4 vicoj (vidu la maldekstran bildon supre): du vicoj da 21 kaj 20 pordegoj ĉe la buŝo "LIDO" (la plej larĝa ol la tri) konektitaj per artefarita insulo; vico da 19 pordegoj ĉe la buŝo "MALAMOCCO" kaj lasta vico da 18 en la buŝo de la haveno "CHIOGGIA". Por certigi la navigadon, ankaŭ kiam la moveblaj akvobaroj funkciadas, oni konstruis rifuĝajn havenojn kaj navigeblajn basenojn, kiuj permesas la trairon de ŝipoj (grandaj ŝipoj tra Malamocco, sportaj kaj helpaj boatoj tra Lido kaj Chioggia). Ĉar temas pri nur tri ĝis kvin funkciigoj de la sistemo MOSE dum la tuta jaro kaj, malgraŭ la klopodoj, pri damaĝoj al delikata laguna ekosistemo, dum la jaroj ekestis akregaj disputoj inter favorantoj kaj kontraŭantoj al la "faraona" projekto.

La favorantoj firme opinias, ke la projekto estas nemalhavebla por savi Venecion kaj la insuletojn de ĝia laguno, dum la kontraŭantoj samfirme opinias, ke ĝi ne solvos la problemon de la inundoj, aparte pro la antaŭvidita rapida altiĝo de la mara nivelo. Krome ili asertas, ke ĝiaj grandegaj kostoj de konstruado kaj de daŭra bontenado fariĝos malfacile eltenebla ŝarĝo por la estonto de Italujo. Kiel skribis, antaŭ preskaŭ du jarcentoj, Alessandro Manzoni, unu el la plej famaj italaj verkistoj: "Al idoj / juĝ' malfacila".
_____________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Lasta tago aliĝi al NASK favorpreze!

Imagem inline 2


From: ESF <no_reply@esperantic.org>
Date: 2012/3/22
Subject: [esperantic.org] Lasta tago aliĝi al NASK favorpreze! / Last day to sign up for NASK at the early-bird rate!
To: asalibabr@gmail.com


 (English below)

 

Lasta tago aliĝi al NASK favorpreze!

 

Morgaŭ, la 23-an de marto, la aliĝkosto altiĝos je 50 dolaroj – aliĝu tuj kaj ŝparu!  Eblas pagi rapide kaj facile per PayPal: http://esperantic.org/eo/edukado/nask

 

 Por la dua fojo NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) prezentos mallongan kursaron (25 de junio ĝis 4a de julio), ĉi-foje en sunplena Dallas, Teksaso. Do, portu viajn ĉapelon, naĝkostumon, kontraŭsunan kremon, kaj eĉ vakerajn botojn! Alvenu la 25an de junio, kaj foriru la 4an de julio—jen ok plenŝtopitaj tagoj de lernado kaj amuzo. La frua registriĝo, cetere, jam komenciĝis: aliĝu ĝis la 22a de marto kaj ŝparu 50 dolarojn!

 

La Universitato de Teksaso en Dallas (UT-D) estas rapide kreskanta universitato kun multaj novaj konstruaĵoj, meze de la granda urbregiono Dallas/Fort Worth. La NASKanoj loĝos kune en aparta "NASKejo" sur la kvara etaĝo de nova dormejo. Partoprenantoj loĝos en tri-homaj ĉambraroj; ĉiu havos privatan dormoĉambron, sed dividos salonon, necesejon, kaj duŝejon. La dormejo estas klimatizita, kaj la klasĉambroj estas en la sama konstruaĵo.  En la dormejo estas granda lavejo kun senpagaj lavmaŝinoj kaj sekigiloj.  Oni havas senpagan aliron al interreto (sed devas kunporti propran kablon "ethernet"). La manĝejo estas je plaĉa sepminuta paŝado for de la dormejo, kaj tie troviĝas multaj diversaj pladoj kiujn oni elektas laŭvole. 

 

La internacia instruista teamo de Spomenka Štimec (Kroatio), Tim Westover (Usono), kaj Birke Dockhorn (Germanio) provizos tri nivelojn de lernado.  Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn.

 

Ĉi-jare la studentoj povos veni iom pli frue por la Landa Kongreso de Esperanto-USA, samloke kaj en la sama loĝejo (22-25 junio).  Oni faru apartajn aranĝojn ĉe www.esperanto-usa.org.

 

La tuta kosto por NASK 2012 (kursoj, loĝado, manĝado) estos: US$ 625.00 ĝis la 22a de marto, kaj US$ 675.00 poste. Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj loĝantoj en latinamerikaj landoj.

 

Por pli da informoj, kontaktu Ellen M. Eddy, administranto, eddyellen@aol.com, aŭ vizitu la NASK-retejon (http://esperanto.org/nask).

 

Se vi subtenas la ideon de NASK kaj aliaj Esperanto-instruaj iniciatoj de ESF, sed ne povas persone partopreni en NASK, konsideru donaci al la kampanjo "100.000 EUR por ESF": http://kampanjo.ikso.net/eo!

 

 

 

Last day to sign up for NASK at the early-bird rate!

 

Tomorrow, March 23, the NASK fee will increase by $50 – sign up now and save!  Make your payment quickly and easily by PayPal: http://esperantic.org/en/education/nask

 

The University of Texas at Dallas welcomes NASK 2012!For the 2nd time, NASK presents a short session, this time in sunny Dallas, Texas. So bring your hat, swimsuit, sunscreen, and even cowboy boots! Arrive on June 25th and depart on July 4th—eight days chock-full of learning and fun! Early registration has already started: sign up by March 22nd and save 50 dollars!

 

The University of Texas at Dallas (UT-D) is a rapidly growing university with lots of new buildings, right in the middle of theDallas / Fort Worth metro area. NASK students will reside in a separate area on the fourth floor of the new dorm and will share a three-person suite: each participant will have a private room with a shared common area, restroom and a shower. The dormitories are air conditioned, equipped with a large laundry room (free washers and dryers), and the classes will take place in the same building. Free Internet is also available (you must bring your own Ethernet cable). The cafeteria is a pleasant seven minute walk from the dorm, and it serves a variety of dishes to choose from.

 

The international team consisting of Spomenka Štimec (Croatia), Tim Westover (U.S.), and Birke Dockhorn (Germany) will provide three levels of instruction. Hoss Firooznia will serve as an assisting teacher and will organize extracurricular activities.

 

This year students can come earlier in order to participate in the Esperanto-USA convention June 22nd-25th (same place and the same dorm). If you would like to participate in the Esperanto-USA convention, you'll need to register and make necessary arrangements: www.esperanto-usa.org

 

The general fee for NASK 2012 (courses, lodging and board) is: US$ 625.00 until March 22nd, and US$ 675.00 thereafter. Scholarships are available for full-time students and teachers, and also for residents of Latin America.

 

Please contact Ellen M. Eddy, the administrator, at eddyellen@aol.com. For more information, please visit the NASK website (http://esperanto.org/nask).

 

If you support the idea of NASK and other Esperanto educational programs sponsored by ESF, but are unable to personally participate in NASK, consider donating to the "100,000 euros for ESF" campaign: http://kampanjo.ikso.net/en/ 

 

 


-----------------
La novaĵo estas sendita al vi de esperantic.org, ĉar vi aŭ iu alia abonis la novaĵojn pere de via retadreso. Se vi ne plu volas ricevi la novaĵojn, alklaku la suban ligilon:
http://esperantic.org/eo/?nf=0d1ffdd0bf



2012-03-21

Trovi vivopartneron


trovi_vivopartneron.mp3 Listen on Posterous

En nia hodiaŭa industria socio la junaj homoj ĝenerale povas mem elekti al kiu ili volas geedziĝi. En antaŭaj epokoj kaj hodiaŭ ankoraŭ en multaj landoj de la mondo la familio - do la gepatroj - decidis resp. decidas pri geedza partnero aŭ ili almenaŭ aplikas fortan premon pri tiu decido. La plej ekstrema kazo estas la perforta edzinigo kiu kompreneble en la landoj de EU estas kontraŭleĝa kaj puninda al la perfortantoj, sed pro la enmigrado el landoj kie perforta edzinigo estas praktikata, ankaŭ en landoj de EU tiuj kazoj aperas.

Tradiciemaj turkoj kiuj vivas en lando de EU ekzemple ne deziras ke ilia filo edziĝu al turkino kiu same estas kreskinta en EU-lando. Tiaj junulinoj ja jam konatiĝis kun la liberala vivostilo kaj ne plu estas taŭgaj edzinoj por filo de tradiciemaj turkoj. Tial la gepatroj serĉas por la filo estontan edzinon en Turkio por garantii ke ŝi daŭrigos la tradician vivostilon de la gepatroj. Tiuj gepatroj timas ke se ili ne faras tion, la familio iutage ne plu estos turka sed eŭropa. Se la filo edzinigus ne-turkan eŭropdevenan virinon tio signifus forlason de la familio kaj tio por tiaj homoj estas neimagebla. En antaŭaj epokoj la homoj plej ofte serĉis kaj trovis sian vivopartneron en sia proksima medio, eĉ en la propra parencaro. La homoj en vilaĝo plej ofte estis ĉiuj parencoj unuj al la aliaj.

Hodiaŭ la homoj havas multajn eblecojn vastigi sian socian horizonton: Ekzemple ne estas problemo veturi 50 km por viziti diskotekon. Dum ferioj ie en eksterlando denove estas multaj okazoj renkontiĝi kun samlandanoj aŭ kun samlingvaj eksterlandanoj kaj lingve lertaj homoj povas eĉ amikiĝi kun alilingvaj eksterlandanoj. Kaj hodiaŭ multaj junaj homoj studas aŭ praktikumas dum unu aŭ pluraj jaroj en eksterlando kaj tie ofte okazas ke "sago de la dio de amo Amor" trafas du homojn el malsamaj landoj kiuj troviĝas hazarde en tria lando. Bedaŭrinde tia amrilato ofte ne havas longan vivon ĉar la objektivaj cirkonstancoj malfavoras komunan vivon. Unu problemo povas esti la manko de komuna lingvo kiun ambaŭ regu je sufiĉe alta nivelo kaj alia problemo same lingva povus esti ke unu partnero ja devas forlasi sian landon por vivi en la lando de la alia kaj tiam devas lerni la lingvon de la lando por trovi taŭgan laborpostenon. Se temas pri komuna lingvo esperanto-parolantoj certe havas bonan komunan lingvan bazon kaj tial iliaj ŝancoj pri stabila rilato estas pli grandaj, sed ankaŭ ili frontas la problemon ke unu partnero devas lerni la lingvon kaj la kutimojn de la nova lando. Plej ofte estas la junaj virinoj kiuj forlasas sian hejmlandon por vivi en la lando de la estonta edzo, ĉar la profesia kariero al ili ne estas tiom grava kaj tial ili havas pli da tempo por familiariĝi kun la kutimoj de la lando. Evidente multaj tiaj miksitaj geedzaj paroj sukcese kunvivas ĉar ĉe la diversaj E-renkontiĝoj en centra Eŭropo oni renkontas tie multajn miksitajn familiojn kun iliaj infanoj. Esperanto tie funkcias kiel familia lingvo kaj tiel pruviĝas ke nia lingvo estas vere vivanta. Esperanto do servas por feliĉigi homojn. Kia ĝojo!
______________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-03-20

El sistema


el_sistema_.mp3 Listen on Posterous

En Vieno oni ĵus lanĉis iniciaton por helpi al infanoj el malriĉaj familioj. Ili ricevas senpagan kantinstruadon. La iniciato funkcias laŭ modelo kreita en Venezuelo. Kaj jen mi trovis en Vikipedio ampleksan artikolon pri la projekto "El Sistema":

El Sistema ("La sistemo", oficiale: "Fundación del Estado para el Sistema de Orquesta Juvenil e Infantil de Venezuela" - Ŝtata fondaĵo por sistemo de infan- kaj junulorkestroj de Venezuelo) estas tutlanda muzikprojekto en Venezuelo, kiu donacas muzikinstrumenton kaj muzikinstruadon al pluraj centmiloj da malriĉaj infanoj. Tiel stariĝis pli ol 30 profesiaj orkestroj, plej konata inter ili estas Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar. Ĝi estis fondita en 1975 de José Antonio Abreu, kiu per ĝi kaŭzis kvazaŭ revolucion en la batalo kontraŭ mizero, malespero kaj krimo kaj ricevis la Alternativan Nobelpremion 2001 pro tiu fondaĵo. Pli ol 75 % de la venezuela loĝantaro estas tre malriĉaj. Multegaj homoj en Karakaso vivas en ladkvartaloj, kie krimo kaj perforto disvastiĝas.

José Antonio Abreu iniciatis la muzikinstruadon por malpliigi la mizeron de infanoj kaj por doni ŝancon al ili. Li taksis muzikon bona rimedo por tiu celo. « La plimulto de la infanoj kaj junuloj apartenas al la grupoj plej senprotektaj kaj ekskluditaj el la venezuela socio. Partopreno en la orkestra movado "El sistema" ebligis al ili starigi novajn celojn, planojn, projektojn, revojn - kaj samtempe ĝi estas vojo por krei sencon kaj por helpi al ili en ilia ĉiutaga batalo por pli bonaj vivkondiĉoj per la multaj ŝancoj, kiujn "El sistema" proponas al ili. » En 1975 Venezuelo havis du sinfoniorkestrojn, en kiuj ludis plejparte eŭropaj profesiaj muzikistoj. Abreu invitis 11 junajn muzikantojn al provludado kaj klarigis la projekton. La dua provludado jam allogis 25 muzikantojn, la tria 46 kaj la kvara 75. Abreu fondis Venezuelan junularan sinfoniorkestron Simón Bolívar, kies nomo omaĝas la liberigiston Simón Bolívar. Sed Abreu celis multe pli ol nur fondiĝon de sinfoniorkestro, li volis efektivigi muzikon por la edukado kaj la psika kaj socia memfidigo de la junuloj, ĉefe de la malavantaĝigitaj infanoj. Kiam Venezuelo multe profitis de sia naftoprovizo, Abreu sukcesis konvinki la ministerion pri sano, subvencii la muzikpedagogian aktivadon. Tiel ekestis "El Sistema", la sistemo de infan- kaj junularorkestroj de Venezuelo. Ĝia kerno estas muziklernejoj de la sistemo. Ili akceptas infanojn de pli ol 2 jaroj. Dum ses tagoj en la semajno la infanoj rajtas senkoste uzi la muzikinstrumentojn kaj la muzikinstruadon de la muziklernejoj. Ili estas instruataj en instrumentaj grupoj, poste en ensembloj. La partopreno estas deviga. Krom trejnado en la instrumenta fako la infanoj multe kantas, dancas kaj moviĝas. En la muziklernejoj la infanoj ĝuas sekuran kaj senperfortan medion. La instruistoj kunlaboras kun la lokaj sociaj servoj, orfejoj kaj helpas eĉ prizorgi mankantajn nutraĵojn, vestaĵojn aŭ aliajn bezonataĵojn. La infanoj ricevas multan atenton kaj konfirmon. Ili estas kuraĝigataj en pozitiva etoso. Kiam ili eklernis iom ludi, ili jam povas instrui pli junajn infanojn. Multaj muzikinstruistoj laboras por la projekto - plejparte laŭ la metodoj de Kodály, Suzuki kaj Solfeĝo. De 1975 Abreu sukcesis ricevi la apogon de ĉiuj administracioj.

Tiel El Sistema havis (en 2007) 90 muziklernejojn kun pli ol 250.000 lernantaj infanoj, 125 junularorkestrojn, 57 infanorkestrojn kaj 30 profesiajn sinfoniorkestrojn. 1500 muzikinstruistoj laboras en la "sistemo". Entute la kostoj estas 29 milionoj da dolaroj, sumo eksterordinare alta por evoluanta lando. Abreu mem komentas: „La registaro subtenas mian projekton ĵus pro ties socia orientiĝo. La ŝtato bone komprenis, ke la projekto - kvankam funkcianta per muziko kiel rimedo - unuavice estas socia: projekto por apogado de ĝeneralaj homaj kvalitoj. Ĉar por la infanoj, kun kiuj ni laboras, muziko estas preskaŭ la sola vojo al digna homa vivo. Malriĉeco - tio signifas: soleco, tristeco, anonimeco. Orkestro - tio signifas: ĝojo, motivigo, teama spirito, strebado al sukceso. Ni estas granda familio serĉanta pri harmonio kaj tiaj belaj aferoj, kiujn nur muziko povas alporti al homo." Foje, kiam mankis mono por ekipi ĉiujn infanojn per muzikinstrumentoj, El Sistema eltrovis novan virton en tiu manko: la infanoj ricevis memfaritajn instrumentojn el papero kaj kartono kaj per tiuj ludiloj-instrumentoj ili trovis tre kreivan aliron al muziko. La "paperorkestro" montriĝis nova, tre ĝojiga vojo al muziko. - Ankaŭ handikapitaj infanoj ne estas ekskludataj, eĉ surdaj infanoj povas kunmuziki. La "sistemo" aperigis orkestrojn kaj muzikistojn de elstara kvalito. Altrenomaj dirigentoj kiel Claudio Abbado, Sir Simon Rattle kaj Zubin Mehta venas al Venezuelo ĉiujare por muziki kun la junuloj. Kelkaj el la junaj muzikistoj intertempe mem akiris mondfamon, interalie Gustavo Dudamel (dirigento de la Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar) kaj Aléxis Cárdenas (violono). Edicson Ruiz (kontrabaso) estis alvenigita al El sistema, kiam la patrino afliktiĝis pro pli kaj pli agresema konduto de sia filo; kiam li aĝis 17, la Berlina filharmonia orkestro akceptis lin, la plej juna muzikisto iam ajn akceptita en tiu orkestro.

Embedded media -- click here to see it.


http://www.fesnojiv.gob.ve/images/stories/videos/trailer/trailer-es.flv

Embedded media -- click here to see it.


http://www.fesnojiv.gob.ve/images/stories/videos/el-sistema-como-modelo/el-si...
_______________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-03-19

Monda Tago de Poezio


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

tago_poezio.mp3 Listen on Posterous

Laŭ Vikipedio kaj aliaj fontoj, la 21-a de marto estas la 'Monda Tago de Poezio'. Al mi ŝajnas, ke Esperantistoj ĝenerale, kaj aparte la aŭskultantoj de nia Esperanta RetRadio, ne emas ignori tian daton. Poezio ja estas grava literatura elemento por difiniĝo de kulturlingvo, kaj Esperanto multe ŝuldas sian firmiĝon al siaj poetoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj, kolego Gian Piero Savio prezentis belan artikolon pri la Nobel-premiita pola poetino Wisława Szymborska. Tiam li oportune ilustris sian materialon per bela verso de tiu aŭtorino:
     'Aŭdu, kiel forte batas en mi via koro' . Persone, tiu simpla verso vekis fortan impreson en mi. Mi ripetis ĝin al pluraj amikoj kaj familianoj, kaj mi rimarkis, ke ĉiuj kortuŝiĝis, same kiel mi. Ĝi estas trafa ekzemplo pri la povo de poezio. Foje, oni legas ankoraŭ en revuoj kaj aliaj amaskomunikiloj diskutojn pri la utileco de poezio. Iuj skeptikuloj argumentas, ke en la moderna, teknologieca mondo ĝi perdas sian influon. Ili diras, ke la junularo jam ne interesiĝas pri versoj, krom se ili alvenas en formo de kanzonoj. Mi pensas alie. La mondo ne devas pensi nur pri utileco. Pli subtila, malpli konkreta parto de la homa vivo estas la eterna serĉado de belo. Certe la homaro ne povus postvivi sen arto – kaj poezio estas unu el la plej elstaraj manifestiĝoj de arto. Kurioze, poetoj kaj aliaj intelektuloj ĉiam trovas tre malfacile klare difini poezion. Poezio ne estas nur rimoj kaj metriko, kvankam ĉi tiuj rimedoj povas esti en ĝi. Ĝia esenco ne sidas en rigidaj reguloj. Mi riskus esprimi mian propran opinion: magio de poezio troviĝas en la muziko de vortoj, en la muziko de sentoj, en la versa eltrovo de nova maniero kortuŝi. Ofte poeziamanto ne sukcesas klare esprimi la kaŭzon de sia emociiĝo, kiam li legas aŭ aŭskultas poemon. Ŝajnas, ke ĝi, same kiel muziko kaj aliaj artoj, tuŝas ian profundan, nevortigeblan dimension de la menso. Precize en tio konsistas ĝia forto. Homoj ne devas perdi kontakton kun tia kaŝita parto de si mem. Eble oni ne gajnas monon kaj prestiĝon per tio, sed sendube ĝi bonfaras al nia spirito. La konkreta fakto estas, ke la homojn poezio allogas, ekde de pratempoj. Ĝi estas profunde enradikiĝinta en ties animo, kaj indas konservi kaj elvolvi la kapablon tiel emociiĝi. Mi invitas niajn aŭskultantojn, je la 21-a de marto, sendi al almenaŭ unu amiko/amikino belan poemon de sia persona gusto. Mi garantias, ke tio al li/ŝi certe plaĉos. Miaflanke, mi proponas al vi ĉi tiun verson de la karmemora brazila Esperanto-poeto Sylla Chaves:
     'Do nur vi donos, lingvo Zamenhofa,
    Tutecon de la mond' al eto strofa...'
Lian emociigan deklamon de la Homara Epopeo vi povas aŭskulti per interreta registro:

Embedded media -- click here to see it.


http://www.ipernity.com/doc/55897/4809771 .
_____________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-03-18

Skoltismo


skoltismo.mp3Listen on Posterous
Skoltismo estas grandega junulara movado, komencita en Britio en la jaro 1907. La vorto "skolto" venas el la angla vorto "scout" kiu signifas "esploristo". La movado nun havas pli ol 25 milionoj da geinfanoj kaj junuloj kiel membroj, kaj plenkreskuloj kiel apogantoj de la junularaj agadoj.

Kunigas la landajn skoltajn asociojn la Monda Organizo de la Skolta Movado, kies Monda Skolta Oficejo estas lokita en Ĝenevo, Svislando.

La skoltismo celas provizi al infano kaj junulo medion kie li povas memeduki sin per la disvolviĝo de ĉiuj eroj de la personeco: socia, kreiva, psika, spirita kaj fizika. Baden-Powell difinis la edukcelojn de Skoltismo laŭ kvar punktoj:

    Karaktero
    Sano kaj forto
    Manlerteco
    Servo al la aliuloj

Laŭ Baden-Powel, Dio kaj religio ne estas aparta punkto, sed bazo de ĉio. Li klarigis ke ĉiu skolto havu religion.

Cele al tiuj kvar punktoj, oni povizas serion da aktivecoj kie ludo rolas ĉefe.

La ĉefaj iloj de la skoltaj metodoj, kiuj karakterizas skoltismon el aliaj organizaĵoj, estas:

    Skoltaj Leĝo kaj Promeso
    Malgrandaj Teamoj
    Progresaj Aktivecoj
    Simbola Kadro
    Ceremonioj
    En la Naturo

La fondinto de skoltismo estis lordo Robert Cecil Baden-Powell. La movado komenciĝis en la jaro 1907 per tendumado en la insulo Brownsea, Britio. Skoltismo rapide kreskis inter la junularo brita kaj la kolonioj de tiu imperio, sed baldaŭ iĝis internacia movado per la kreado de la Ĉilia Skolta Asocio en la jaro 1909, kiu fakte estis la unua skolta asocio ekster la Brita Komunumo.

Skoltismo kreskis en la mondo. Naziistoj kreis hitleran junularon, kiu baldaŭ anstataŭigis devige la skoltismon en Germanio, pro tio, en kelkaj landoj, oni ekrigardis skoltismon kiel kontraŭfaŝisma. En aliaj landoj, kiel en Brazilo, la militista aspekto de tiu orgazanizo, malestimigis ĝin al granda parto de la popolo.

La skoltina movado ekestis iom post la skolta, kaj havas asociojn en multaj landoj kaj mondan organizon (WAGGGS), kies centra oficejo estas en Londono. La rilatoj inter skoltoj kaj skoltinoj estas laŭlande diversaj: 
- en iuj landoj ekzistas du apartaj organizoj, skolta kaj skoltina; 
- kelkaj skoltaj organizoj havas ankaŭ inajn anojn, kaj inverse, sed malpli; 
- en kelkaj landoj skoltaj kaj skoltinaj organizoj unuiĝis en unu sola, kies anoj estas aligitaj al la mondaj organizoj laŭ ilia sekso.

Rilate al la uzo de Esperanto en 1934 la Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM) protokolis: "La Monda Komitato ne agnoskas la studadon de Esperanto ĉe Skoltoj, ĉar vidas en ĝi ne praktikan valoron". Tiu decido okazis post la Tutmonda Skolta Ĵamboreo de 1933 en Gödöllö (Hungarujo), kiam la organizintoj intencis uzi tri oficialajn lingvojn: anglan, francan kaj Esperanton. La tiama estraro de la MOSM oficiale malpermesis la uzadon de Esperanto dum la ĵamboreo.

Nun, post multaj klopodadoj de SEL, la estraro de MOSM decidis dum sia kunveno, fine de 1964: "La Monda Komitato konsentas jene: Esperanto, kune kun aliaj helplingvoj, pruvis sian utilecon en multaj medioj, kaj en pluraj Skoltasocioj. Ĝi estas permesata lingvo por la Interpretista Insigno. La Komitato decidis nuligi la protokoleron de 1934 sed ne fari pluan paŝon".

La protokolo de 1934 estis eĉ ne komprenebla, ĉar Baden-Powell, la fondinto de la Skoltismo mem instigis en sia libro jam en 1908 la skoltojn, lerni Esperanton "ĉar tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj".
______
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2012-03-17

Ĝui la lingvon dum la tuta jaro


lingvo_tutjare.mp3Listen on Posterous

Depende de sia loĝloko esperantisto povas esti bonŝanculo aŭ ne. Kiu vivas en granda urbo havas pli da ŝancoj renkonti aliajn E-parolantojn ol enloĝanto de fora kampara vilaĝo. Kaj kiu vivas meze de Eŭropo havas pli da eblecoj partopreni en internacia renkontiĝo ol iu kiu vivas rande de Eŭropo aŭ eĉ en alia kontinento.

Ĝuste en la mezo de Eŭropo situas Germanio. Tio ne nepre estas la geografia centro de la kontinento, sed ĝi estas la plej granda lando meze de Eŭropo. Kaj tial en Germanio jam de jardekoj regule okazas plej multaj internaciaj renkontiĝoj kun sume pli da partoprenantoj ol en Universala Kongreso. Kiu loĝas en najbara lando de Germanio povas relative facile atingi la lokon kie okazas la internacia aranĝo kaj germanoj ja ĉiukaze troviĝas kvazaŭ hejme.

Tiu situacio havas la pozitivan efikon ke jam tutaj generacioj de esperantistoj povis ĝui la etoson de internaciaj renkontiĝoj kaj tiel ili akiris la sperton pri praktika uzo de Esperanto. Kaj esperantisto kiu en sia hejmloko apenaŭ povas fari ion por akceli la lingvon tamen havas la senton ke ŝi aŭ li povas kontribui ion al la vivo de la lingvo. En la renkontiĝoj ja estas multaj eblecoj por esti aktivaj: Oni povas prelegi, diskuti, gvidi kurson aŭ prezenti artaĵon en internacia vespero. Kaj tie oni parolas Esperanton - dumtage kaj dumnokte. Oni ja kunloĝas dum tuta semajno. La lingvaj spertoj estas tre ampleksaj. Tial oni post la fino de renkontiĝo reveturas hejmen kun serena mieno pro la feliĉo kiun oni kaptis dum la pasinta semajno.

Kaj kio pri la malbonŝanculoj kiuj vivas en foraj landoj aŭ kontinentoj? Ankaŭ ili havas siajn regionajn renkontiĝojn, sed ofte mankas la internacia etoso ĉar estas apenaŭ gastoj el aliaj landoj. La lingvo tie ne funkcias same bone kiel en vere internacia aranĝo kaj la sento pri feliĉo estas malpli granda. Jen kaj jen al tiaj landoj venas la UK aŭ IJK, sed tio apenaŭ povas kontentigi la daŭran bezonon pri okazoj por praktiki la lingvon.

Tamen eĉ nur sidante hejme oni hodiaŭ povas ĝui la lingvon kaj la oferto eĉ pli kaj pli abundiĝas. Kaj la bona novaĵo estas ke en plej multaj kazoj tio eĉ nenion kostas. Oni nur bezonas aliron al interreto kaj jen malfermiĝas la virtuala Esperantujo: Eblas ĝui muzikon en Esperanto, eblas spekti filmetojn en Esperanto kaj eblas aŭskulti paroladojn en Esperanto - ne nur en la Esperanta Retradio.

Kaj kiu post tiom da pasiva ĝuado eksentas la bezonon mem kontribui, tiu ankaŭ havas eblecon: Eblas mem produkti filmetojn por Jutubo aŭ mem verki sonartikolojn kaj sendi ilin al la Esperanta Retradio por publikigo. Mem produkti ion donas ankoraŭ pli fortan feliĉon kaj vekas entuziasmon. Kaj tiu entuziasmo por la lingvo povas tiel fariĝi eĉ pli granda ol per la partopreno en internacia aranĝo. Tie oni ja povas ĝui la lingvon eble dum unu semajno, sed per la interreta agado la ĝuo povas daŭri la tutan jaron.

Tio estas vere bela perspektivo - ĉu ne?
_________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!