Ĝisdatigoj pri la pseŭdocerealo "kvinoo"

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

denove_kvinoo.mp3Listen on Posterous

Ĉiu medalo du flankojn posedas.

Unuflanke, la laŭmoda nuna monda sukceso de kvinoo indikas kuraĝigan tendencon adopti pli sanajn nutradkutimojn. (Vidu mian sonartikolon el la 1-a de junio 2012). Aliflanke, laŭ lastatempaj raportoj de la brita gazetaro, la ĉiam pli furora postulo de tiu pseŭdocerealo kaŭzas gravajn problemojn al andaj gentoj.  

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj kvinoo estis nekonata perua speco de greno, kiun oni povis aĉeti nur en specialaj butikoj. Nur konsciaj kaj asiduaj vegetaranoj aŭ veganoj laŭdis la kvalitojn de tiu ĉi noviga nutraĵo aldone al rizo kaj kuskuso, kaj dietistoj entuziasmiĝis pro ĝia malalta procento de graso. Poste, ĝia vendado grade kaj daŭre pliiĝis. Kvinoo fariĝis la mirakla greno de la Andoj: sana, moderna kaj etika surogato de viando. Kiel rezulto, ĝia prezo duobliĝis trifoje ekde la jaro 2006.

Do, ne tiel agrabla vero atendas tiujn el ni, kiuj tenas saketon da kvinoo en sia kuirejo. La postulo en multaj landoj de tiu greno kaŭzis plialtigon de ĝia prezo je tia nivelo, ke la malriĉaj loĝantoj de Peruo kaj Bolivio, por kiuj kvinoo estis iam kutima nutraĵo, ne plu povas pagi por aĉeti ĝin. Importitaj mismanĝaĵoj estas malpli karaj kaj pli atingeblaj. La prezo de kvinoo en Limo, ĉefurbo de Peruo, estas nun pli alta ol tiu de kokaĵo. Ekster la urboj, kaŭze de la postulo el eksterlando, pliiĝas la premo kultivi nur kvinoon en terenoj, kie antaŭe oni produktis alispecajn cerealojn kaj legomojn.

La komerco de kvinoo estas aldona malfeliĉa ekzemplo de la damaĝoj tutmondige kaŭzitaj de la interrilatoj inter la nordo kaj sudo de la mondo, kiam ĝuste konsumantoj kun bonaj intencoj pri sano kaj etika konduto senvole kaj senintence pligrandigas la malriĉecon en landoj kiel Peruo kaj Bolivio.

Io simila okazis ankaŭ kun la asparagoj. Peruo konkeris la tutmondan merkaton per siaj asparagoj. La rezulto estas, ke en la  arida regiono Ika, kie koncentriĝas la kultivado de asparagoj, la troa postulo plene elĉerpis la akvan disponaĵon de la loĝantaro de la areo. Neregistaraj organizoj informis, ke la kultivistoj de asparagoj laboras kaj vivas en tre malbonaj kondiĉoj kaj ne povas aĉeti manĝaĵojn por infanoj, dum altegajn profitojn atingas la grandaj eksportistoj kaj la plurnaciaj konzernoj.

Ankaŭ sojfabo, alia vegetala produkto bone taksata kaj uzata kiel surogato de laktaĵoj, estas importita manĝaĵo, kiu kaŭzas vastajn damaĝojn al la medio. Tio estas fonto de embaraso por tiuj, kiuj prezentas ĝin kiel alternativon al viando, kies ĉiam pli grandskala produktado detruas nian planedon. Sojfabo ja estas nun konsiderita unu el la ĉefaj kialoj por la detruado de la arbaroj de Suda Ameriko kune kun la vastegaj bredejoj de brutaro.

Ĉu ekzistas maniero eviti aŭ almenaŭ mildigi la malbonon de tiaj eraraj cirkloj? Esperante kaj atendante pli saĝajn kaj longvidajn mondajn gvidistojn, ĉiu el ni povus klopodi konsumi kiel eble pli multe da nutraĵoj, kiuj kreskas proksime de lia sojlo kaj kiel eble malpli da importitaj nutraĵoj, eĉ, se pro tio, oni devus elspezi iom pli da mono.

 

.... Esperanto, minha língua, mia lingvo!


Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

  1. Eble la konsekvenco por la UN-jaro 2013 pri kinuo povas esti, ke ni Esperanto-parolantoj ne varbas por aĉetado kaj manĝado de importita kinuo, sed por aliaj celoj. ekzemple:

    - Konsciiĝo pri la efikoj de importo de nutraĵoj el triamondaj landoj
    - Alvoko aĉeti ne importitajn manĝaĵojn (ankaŭ ne kinuon), sed ĉefe regione produktitajn
    (eble alvoko pri esploro, kiom ofte la devendeklaroj de la vendistoj ĝustas)
    - Stimuli la propraregionan kultivadon de kinuo
    - Stimuli la kultivadon de kinuo en regionoj de la tero, kie tio avantaĝas, ekzemple pro la alteco de la regiono aŭ ties sekeco

    ReplyDelete
  2. Pri sojfabo necesas aldoni, ke oni ĉefe kultivas ĝin por nutri porkojn. La rekta konsumo de sojo kompare estas neglektebla. Ŝlosilo al malpli da medidetruo estas redukto de viandmanĝado.

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA