Traserĉu tiun blogon

2011-12-31

Prosperan Novjaron!



Jen bela momento por amikiĝo kaj interfrata salutado!
Ni, el la administracio de nia lanĉita programo, MIA AMIKO,
nur por povas aŭguri al ĉiuj Feliĉegan Novjaron
kaj prosperegan evoluon de nia programo por la
bono de nia internacia lingvo Esperanto.

--
Amike via,
Adonis Saliba
Programa MIA AMIKO - Administração



Restu optimismaj!

Bonege_preta_-_sukceso_en_2012_

restu_optimismaj.mp3Listen on Posterous
La bildstrion kreis Gian Piero Savio

La hodiaŭa tago estas la lasta tago de la jaro 2011. Ĉu estis bona jaro? Kaj kion alportos la nova jaro? Tiujn demandojn ĉiu el ni povas starigi por si persone, por la familio, la urbo, la lando aŭ la tuta mondo. Kaj esperantisto povas demandi ĉu la nun finiĝanta jaro alportis progreson por Esperanto kaj ĉu en la nova jaro montriĝos pozitivaj signoj por nia afero. Estas malfacile trovi inter fanfarona propagando kaj kompleta senespero realisman respondon. Ĉiu el ni havas siajn proprajn okulvitrojn tra kiuj multe videblas kaj multe ne.

Ĉu la bildo estas sufiĉe klara? Tiu demando okupas min jam de multaj jaroj kaj mi konstatas ke miaj tiurilataj esploroj alportas pli kaj pli da kompreno pri la situacio de Esperanto kaj pri la faktoroj kiuj regas la nunan staton, aliflanke mankas al mi multe da informoj por vere povi diri kun plena certeco ke io estas tia kaj tia. Tamen mi ekkonas tendencojn kaj tiuj tendencoj bedaŭrinde ne estas tre kuraĝigaj: Kvankam la interreto malfermis kaj daŭre malfermas novajn eblecojn por disvastigi kaj apliki Esperanton, mi vidas daŭran malprogreson de la tradicia Esperanto-movado kaj de la altnivela uzo de la lingvo.

La transdonado de la lingvo al la juna generacio ne funkcias kontentige. Se oni rigardas la nombrojn ekz. de lernantoj en lernu.net oni povus kredi ke la afero bone progresas, sed se oni rigardas la kvaliton de la uzata lingvaĵo oni trovas plej ofte nur nivelon de komencantoj. Alivorte dirite: La nivelo estas terure malalta. La korekta uzo de la akuzativa finaĵo ŝajnas esti neatingebla celo. Kaj se jam la akuzativo kaŭzas problemon, oni povas imagi kiel statas la afero se temas pri la formulado de frazoj aŭ pri parolado.

Pri tio mi konscias sed tio ne senkuraĝigas min ĉar m ja vidas ke tiu problemo daŭros ankoraŭ kelkajn jarojn ĉar la lingva edukado de nova generacio bezonas sufiĉe da tempo kaj ĉar necesas allogi homojn al Esperanto kiuj havas pli ol averaĝajn lingvajn kapablojn. Sed finfine la situacio pliboniĝos kaj Esperanto regajnos reputacion inter kleraj homoj.

Ĝis tiam ni devas persisti. Ni devas produkti la ĉiutagan dozon da Esperanto en nia RetRadio. Miaj kunbatalantoj estas tre fervoraj kaj kuraĝaj kaj tial mi kredas kun plena optimismo ke la jaro 2012 fariĝos sukcesa jaro en nia klopodado antaŭenigi Esperanton. La Esperanta Retradio fine de februaro festos la jubileon de unu jaro da funkciado post la reaktivigo. Ĝi fariĝis intertempe nepretervidebla fenomeno kaj mi konsilus al movadaj respondeculoj akcepti kaj uzi la eblecojn de tiu nova iniciato.

Karaj geaŭskultantoj! Mi deziras al vi kaj viaj familioj feliĉan kaj sukcesan novan jaron. Gardu vian sanon kaj restu optimismaj pri nia komuna estonteco!
______________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2011-12-29

Genetike modifitaj nutraĵoj: La polemiko daŭras




Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

genetike_modifitaj.mp3 Listen on Posterous
La bildstrion kreis Gian Piero Savio
Bonege_preta_-_paca_kresko_en_2012

Antaŭ kelkaj tagoj, semajnrevuo 'Veja', legata en Brazilo je milionoj da ekzempleroj, rebruligis polemikan temon. Per bone redaktita artikolo, ĝi klare defendis la uzadon de 'genetike modifitaj nutraĵoj' (GMN). Jen estas temo, kiu koncernas ĉiun homon tra la tuta mondo – ne nur sciencistojn kaj politikistojn. Kaj mia persona sperto, kiel nefakulo, estas, ke ju pli oni klopodas informiĝi, des pli duba ĝi aperas. Jen kial mi tuŝas ĝin, por ekscii la opiniojn de aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio.

Ĉiuj scias, kio estas 'geno': ĥemia strukturo en la nukleo de la ĉeloj de ĉiu vivanta estulo, respondeca pri transdono de ĉiuj korpaj karakterizaĵoj, de gepatroj al idoj. Tio validas por animaloj, plantoj, mikroboj. Kion faris sciencistoj, ekde la jardeko post 1970? Ili sukcesis enmeti genojn de unu specio en la genetikan kodon de alia specio. Ekzemple, oni enmetis homan genon de kreskad-hormono en ratojn, kaj rezultis gigantaj ratoj. Oni modifis la genetikan kodon de sojplanto kaj rezultis sojo rezista kontraŭ fiinsektoj. Oni modifis genojn de tomato kaj rezultis tomato, kiu maturiĝas pli malrapide. Kompreneble, la avantaĝo de GMN estas tuj videbla: eblas produkti nutraĵojn per tia tekniko multe pli abunde – kaj nia mondo ĵus atingis la ciferon de 7 miliardoj da nutrendaj buŝoj. Krome, eblas produkti nutraĵojn pli sanigajn, kiel, ekzemple, rizon kun granda kvanto da vitamino A. Alia argumento favora al ĝeneraligo de GMN estas, ke ĝis nun oni ne observis damaĝojn al la homa sano aŭ al la naturmedio, kvankam oni jam uzas ĝin amase: en Usono, preskaŭ duono de la tuta produktata sojo estas genetike modifita! Tamen... forta movado tra la tuta mondo, inkluzive flanke de seriozaj sciencistoj, rekomendas prudenton. Ili argumentas ke ankoraŭ ne ekzistas sufiĉe da esploroj por garantii la sekurecon de GMN. Eventuale, povas okazi kazoj de alergio kaŭzata de tiaj nutraĵoj, same kiel ŝanĝoj en la flaŭro kaj faŭno, observeblaj nur post longa tempo. Krome, kalkuloj indikas, ke la mondo kapablas produkti sufiĉe da nutraĵoj por la tuta homaro per aliaj agrokulturaj teknikoj. Alivorte: ne mankas nutraĵoj; mankas justa, solidara distribuado! Laŭ mia opinio, la polemiko pri GMN apartenas esence al la kampo de scienco. Do, seriozaj, kompetentaj sciencistoj devus doni al ni klarajn vojoindikojn, kaj tio postulos tempon. Tamen, pro evidentaj ekonomiaj interesoj, ĝi transiris al la kampo de politiko, kaj ĝi estas tro serioza afero por ke oni lasu ĝin nur en la manoj de politikistoj!
_____________________________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2011-12-28

Festa jarfino

Bonege_preta_-_kreemo_en_2012

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Festa_jarfino.mp3Listen on Posterous

La bildstrion kreis Gian Piero Savio

Fine de decembro, ĉirkaŭ de la 20-a de la monato en mia 38-miliona lando komenciĝas festa tempo. Tiam ĝuste intensiĝas antaŭfestaj preparoj, do aĉetoj, bakado, kuirado kaj nemalofte necesa riparado de hejmaj aranĝaĵoj. Poste rapide venas la ĝusta, tritaga festoperiodo, okazo de reciprokaj familiaj vizitoj kaj kompreneble festenoj ĉe komuna tablo, sur kiu abundas multaj bongustaĵoj. Manĝado de ĉio tio kaj ties pritrinkado estas tre laciga, do ĉiam pli ofta estas kutimo de interrompaj, diverslokaj promenoj okazantaj post tagmanĝo aŭ vespere.

La tri tagoj pasas tre rapide kaj kelkaj malbonŝanculoj devas reveni al siaj laborlokoj, kie vole ne vole, spite la homan naturon, oni devas dediĉi sin ankoraŭ iomete al sia labordevo. Malantaŭ ni ja preskaŭ la tuta pasinta peza jaro, travivitaj festoj kaj antaŭ ni ankoraŭ perspektivo de la Silvestra balo. Averaĝa konsumanto elspezas tiutempe grandajn monsumojn, kio poste ofte estas kaŭzo de ĉagrenoj. Bonŝance en multnombraj fridujoj troviĝas ne konsumitaj festopladoj, kio iomete plibonigas la humoron de bankrotintoj. Ĝenerale tamen ĉiuj monujoj ege maldikiĝis, pro kio laŭŝajne kulpas sole ni mem. Ĉiu volas inde festi, tamen neniu devigas nin aĉeti troaĵojn. Ofte pli bone estus apogi bezonantojn - eble ni pensu pri tio venontjare. Malgraŭ ĉio ĉi, la komercistoj klopodos elsuĉi niajn ŝparitaĵojn aŭ eĉ instigi preni krediton, kelkaj ja ankoraŭ ne konas iliajn artifikojn.

Fine de la jaro oni havas la impreson, kvazaŭ la tempo malprapidus. Kiu povas, prenas libertempon por iomete ripozi, kaj precipe se oni devas festokaze viziti siajn parencojn, kiuj loĝas en malproksima loko - vojaĝoj ja kostas kaj lacigas. Kelkaj vendejoj elprofitas tian iom malvivan tempon kaj simple fermiĝas, aliaj faras inventarojn. Nur la urbaj oficejoj funkcias kutime normale, por ebligi aranĝi necesajn aferojn aŭ enpagi impostojn. Ĉiu, kiu devas, rapidas por realigi ĉion antaŭ la lasta tago de la pasanta jaro, kiu kutime estas malpli longa labortempe. Enirbiletoj por pli atrakciaj jarfinaj baloj jam delonge estas disvenditaj, kaj tiuj, al kiuj prosperis pli frue aĉeti ilin, preparas sin al tiu ĉi speciala vespero. Tial multe da laboro havas interalie frizistoj, ĉar ne nur la virinoj sed ankaŭ la viroj zorgas pri bona aspekto de sia hararo. La ceteraj pasigas la Silvestran nokton antaŭ televidilo, dum multnombraj urbaj koncertoj aŭ organizas dancludojn kun amikoj kaj konatoj en siaj hejmoj.

La okazon perlabori havas pluraj porokazaj vendejoj de piroteknikaĵoj, kiel raketoj aŭ petardoj. Bedaŭrinde ne havas facilan vivon tiutempe la hejmbestoj, kaj ĉefe la hundoj, kiuj fariĝas ege maltrankvilaj, pro ĉiam pli oftaj eksplodbruoj. Sed kiu kortuŝiĝas pro timo de bestoj, oni ja devas sin distri kaj ne helpas ajnaj malpermesoj. Ju malpli da tempo restas ĝis la lasta noktomezo de la jaro, des pli la mondo hastas. Ne povas manki trinkaĵoj kaj alkoholaĵoj, kaj oni produktas eĉ la porinfanan ĉampanon. Ho, kia stultaĵo, ĉu ne?! Jen la tempo, kiam la mondo ŝajnas freneziĝi pro malfacile klarigeblaj kialoj. Festi, festi kaj ankoraŭfoje festi! Kiu nur vivas, kiu nur estas sana, ne gravas ĉu riĉa aŭ malriĉa. „Panon kaj olimpikojn!"- kriis jam la antikvaj romianoj kaj tio ĝis hodiaŭ ne ŝanĝiĝis.




__________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2011-12-26

Ideoj kaj konceptoj


ideoj_konceptoj.mp3 Listen on Posterous

Jam pli ol 300 sonartikoloj estas nun disponeblaj en la Esperanta Retradio. Tio jam estas bela kvanto aŭ - en minutoj de produktitaj programoj - ĉirkaŭ 1200, tio estas 20 horoj da programo. Laŭkvante tio eble ne ŝajnas multe, sed la defio estas ĉiutage pritrakti novan temon.

Unue necesas havi ideon kaj trovi la temon kaj due necesas kolekti la informojn por verki tekston. Kaj ĝuste tiu ĉiutaga trovado de temo estas la plej malfacila tasko. Ja ne povas esti iu ajn temo: Ĝi devas esti sufiĉe interesa por altiri atenton de la geaŭskultantoj kaj ĝi devas esti laŭeble pozitiva por krei bonan senton. Tiu bona sento estas esenca ĉar ĝi transiras al la sento pri la lingvo. Se la temo vekas simpation, tiu simpatio restas ankaŭ por la lingvo. Pro tio necesas eviti ĉion kio povus krei la kontraŭan sintenon, do tiklaj temoj postulas tre zorgeman traktadon. Hodiaŭ ekzemple mi pensis ke mi povus redakti sonartikolon pri Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. En tia kazo mi unue rigardas en Vikipedion. Kaj kompreneble tie troviĝas artikolo pri Bonaero: kaj en la germana kaj en Esperanto. Tamen dum la artikolo en la germana estas tre detala kaj pritraktas diversajn aspektojn pri la urbo, la artikolo en Esperanto estas nur tre mallonga kaj do en tiu formo neuzebla. Mi devus tial traduki parton el la germanlingva artikolo. Resumi ĝin estus sufiĉe pena kaj longa laboro. Mi do rigardis ĉu mi povas preni ĉapitron kiu estas sufiĉe longa por preni ĝin kiel bazon por sonartikolo. Kaj jen mi vidis ke la ĉapitro pri malpuriĝo de la medio kaj la problemoj pri la rubo estas sufiĉe longa. Sed tion mi ne povas uzi. Se mi publikigus artikolon pri Bonaero kaj parolus nur pri problemoj de malpuriĝo, mi certe ne gajnus amikojn en Argentino. Principe mi ja ŝatus havi artikolon pri la Tango, sed en Vikipedio mi ne trovis taŭgan tekston. Do estus bone ricevi koncepton por artikolo pri Bonaero el la lando mem. Kaj tio povus esti io kio ne estas trovebla en Vikipedio. Kaj kompreneble estus plej bone se bonaerano eĉ mem parolus. Bonŝance mi havas "kunbatalantojn" kiuj liveras al mi ĉirkaŭ trionon de la sonartikoloj. Mi estas tre kontenta pri tio, sed se estus pli da kontribuantoj mi estus eĉ pli kontenta kaj certe ankaŭ vi, ĉar tiam la Esperanta Retradio fariĝus ankoraŭ pli alloga. Do ne hezitu se vi havas ideon kaj koncepton por sonartikolo. Kontaktu min sub retradio@aldone.de . Mi antaŭdankas pro via subteno.
______________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


2011-12-25

Granda Agado por 125 jaroj de Esperanto


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 441
2011-12-25


EK AL LA AGADO 125!

Kiel informis Gazetaraj Komunikoj n-ro 440, la Estraro de UEA nomumis laborgrupon por la agado okaze de la 125-jariĝo de Esperanto en la jaro 2012. Jen la unua alvoko de ĝia kunordiganto Renato Corsetti.

Fakte antaŭ 125 jaroj Zamenhof presigis kaj dissendis la Unuan Libron de Esperanto kun la famaj slipetoj: Mi promesas lerni, se 10 milionoj promesos. El tiu ago sekvis grandaj rezultoj.

Kion ni povas fari nun por inde festi tiun datrevenon? Mi kredas, ke ni devas fari ion similan al tio, kion faris Zamenhof.

Post 125 jaroj de seninterrompa progreso la komunikeblecoj je nia dispono estas nekompareble pli grandaj ol tiuj, pri kiuj disponis Zamenhof, sed la fido je la estonteco, pri kiu disponas ni, estas nekompareble pli malgranda ol tiu de la tempoj de Zamenhof. Kaj ankaŭ la kuraĝo pensi, ke ni po! vas ŝanĝi la mondon estas tre pli malgranda. Bonŝance ne en ĉiuj mondopartoj la etoso estas sama.

Esence la laborgrupo proponas du agadliniojn:

- ĉiu landa asocio provizu sin per reta kurso pri Esperanto en sia lingvo, kio estu integra parto de la laboro por Esperanto en tiu lando, kun landaj studgvidantoj, kiuj gvidu la lernantojn al la ekzistanta komunumo. Estas vero, ke en multaj landoj ankoraŭ funkcias relative bone ankaŭ ĉeestaj kursoj, sed ankaŭ tie oni lanĉu siajn retajn kursojn. Stefan MacGill , la prezidanto de ILEI, respondecas pri laborgrupeto, kiu pretigas novan tekston por reta kurso, la Kurso 125, sed ne atendante la aperon de la unuaj lecionoj, kiu tamen ne estas tre malproksima, vi jam komencu vidi tion, kio ekzistas aŭ ne ekzistas en via lingvo;

- ĉiu landa asocio (aŭ loka grupo aŭ alia grupiĝo) provizu sin pri respondeculo pri informado. Ni scias, k! e en pluraj landoj ili ekzistas, sed ni scias ankaŭ, ke en pluraj landoj/lokoj ili ne ekzistas aŭ ne regule funkcias. En kiom da landoj, ekzemple, oni regule sendas informojn al la amas-komunikiloj? Tiu respondeculo kunlaboru kun Brian Barker por traduki, adapti kaj dissendi enlande la gazetarajn komunikojn, kies tekstojn Brian Barker liveros. Krome li aŭ ŝi kunlaboru por ke la 26-a de julio, la Esperanto-tago en 2012, estu rimarkata de multaj, kaj espereble ankaŭ de Google.

Ĉar la laboro estos farata ne ĉefe centre sed ĉefe lande kaj loke, ni bezonas daŭran kontakton kun kiom eble plej multaj landoj. Pro tio aldoniĝis al la centra labor-grupo Adjé Adjévi respondeca pri la agado en Afriko kaj LEE Jung-kee , same pri Azio. Ni ege bonvenigus kunordigantojn de aliaj kontinentoj aŭ landaroj.

Ĉar la labor-grupo jam eklaboris antaŭ la oficialiĝo, jam ekzistas iom da materialo, kiu montras, ke multaj landoj jam promesis kunlabori, sed ne ĉiuj por ambaŭ agadoj, kaj kelkaj entute mankas.

Do, fina alvoko: pruvu al vi mem, ke vi kapablas imiti Zamenhof-on! Kontaktu la laborgrupon kaj prezentu vin kaj la ideojn, kiujn vi volas mem realigi dum ĉi tiu jubilea jaro. Skribu al la adreso de la laborgrupo kaj vi trafos samtempe ĉiujn ĝiajn membrojn.

Nur per kunlaboro de ĉiuj ni povas esperi realigi la duonon de tio, kion realigis Zamenhof sola kaj sen komputilo.

Renato Corsetti
kunordiganto  
__________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!

Rumanio

Rumanio01

Rumanio.mp3 Listen on Posterous

Rumanio (rumane România) estas lando en Balkana duoninsulo, ĉe la Nigra Maro. Ĝi estas lando situanta sudoriente de Centreŭropo, membro de NATO ekde 2004 kaj de Eŭropa Unio ekde 2007. Ĝi estas la sepa lando de la Eŭropa Unio laŭ loĝantaro kaj la naŭa laŭ areo.

Bukareŝto (en la rumana: București), estas unu el la plej gravaj turismaj allogaĵoj, krom esti la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Rumanio. Rumanio kaj Moldavio estas la unikaj landoj de Orienta Eŭropo kies oficiala lingvo estas de deveno latinida, kaj plej multaj rumanoj fieras pri sia latina deveno. La figuro de la granda romia imperiestro Trajano (kiu konkeris parton de Dakio) aperas en la nacia himno de la lando, komponita dum la Revolucio de 1848. Rumanio havas surfacon de 238.391 km². Ĝi estas la plej granda lando de sia regiono kaj la dekdua de Eŭropo. Ĝi troviĝas en Orienta Eŭropo, pli ĝuste en la regiono de la Karpatoj kaj la malalta valo de la rivero Danubo. Ĝi limas kun Ukrainio norde kaj oriente, Moldavio oriente, Hungario okcidente, Serbio sudokcidente kaj Bulgario sude. Sudoriente ĝi limas kun la Nigra Maro. La lando estas dividita en tri ĉefajn regionojn: la altebenaĵo de Transilvanio, en la centro de la lando, la Karpatoj, kiuj ĉirkaŭas la centran altebenaĵon kaj etendiĝas al la Nordo kaj la Sudo, kaj la malaltaj teroj de la Okcidento kaj Oriento. Danubo, la ĉefa rivero de Rumanio, formas la plej grandan parton de la limo kun Bulgario kaj estas uzata por la transporto kaj la produktado de energio hidroelektra. Nuntempe, la Delto de Danubo aperas en la Unesko-listo de lokoj kvalifitaj kiel Rezervejo de la Biosfero. Ĝi havas ĉirkaŭ 2.733 km² da areo strikte protektata dise inter 18 zonoj. Aliaj gravaj riveroj estas Mureș kaj Olt. Ankaŭ estas pli ol 10.000 lagoj en la lando. La klimato oscilas inter modera kaj la kontinenta klimatoj, laŭ la regionoj de la lando, la Karpatoj estante unu el la ĉefaj kondiĉigiloj de la klimato. La pluvokvanto oscilas inter 1.000 mm en iuj montaj areoj kaj malpli da 400 mm ĉe la bordo de la Nigra Maro. La reliefo de Rumanio estas dividita en areoj kun simila proporcio de montoj, montetoj kaj ebenaĵoj. Ĉi tiu geografia diverseco reflektiĝas ankaŭ en la diverseco de la flaŭro kaj faŭno de Rumanio.
==================================
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!

2011-12-24

Nokto de paco


nokto_de_paco.mp3Listen on Posterous

Neniu vespero kaj nokto de la jaro vekas tiom da emocioj kiel la hodiaŭa. En la norda hemisfero regas vintro kaj do malvarmo kaj mallumo. La festo de Kristnasko heligas niajn mienojn kaj varmigas niajn korojn. Tiun efikon de Kristnasko sentas ne nur tiu kiuj praktikas la kristanan religion sed ankaŭ homoj kiuj je aliaj okazoj ne partoprenas religiajn festojn, ĉar Kristnasko alparolas fortan emocian bezonon: la kunestadon en la sino de la familio. La infano de Bet-Leĥemo simbolizas la daŭrigon de la vivo trans la generacioj.

La mesaĝo "Pacon sur la tero al la homoj kiuj havas bonan volon" estas daŭre aktuala. Kvankam paco progresas, interna kaj ekstera malpaco ankoraŭ abundas. La bezono pri bonvolaj homoj por akceli pacon ĉie estas ankoraŭ granda. Ĉiu povas kontribui al tio, ĉiu povas pozitive influi sian medion. Kaj ni adeptoj de la tutmonda ideo de komuna lingvo por kunligi la homojn sur la tuta tero, havas specialan respondecon: Ni estu pacaj batalantoj por nia afero.

La emociojn de Kristnasko plej bone esprimas la kristnaskaj kantoj. Aŭskultu ĉi tie "Ama Kristnasko - Adeste Fideles" kantata en Esperanto de Neide Barros Rego en Brazilo, poste la polan "Bóg się rodzi - Dio naskiĝas" kantata en Jerusalemo de Violetta Brzezińska kaj fine la mondkonatan "Paca nokt' - Stille Nacht" kantata en Esperanto de Vicente Valdés Bejarano el Meksikio.

Mi deziras al ĉiuj geaŭskultantoj kaj tute speciale al la kunlaborantoj de la Esperanta Retradio ĝojplenan feston kaj pacan nokton.

Embedded media -- click here to see it.

Embedded media -- click here to see it.

Embedded media -- click here to see it.

_____________________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!

Datreveno de romantikulo

Franz_liszt

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

romantikulo_liszt.mp3Listen on Posterous

En ĉi tiu komenco de la 21-jarcento, nomi artiston – aŭ eĉ simplan homon – 'romantika' kaŭzas senton de miro kaj eble rideton de amuziĝo. Ŝajnas, ke romantikismo estas de longe ekstermoda. Ŝatata estas kruda realismo, en arto kaj en la vivo. "Lasu viajn piedojn sur firma grundo!" - rekomendas la profetoj de objektiveco. Sendi florojn kaj poemon al la amatino, aŭ serenadi sub ŝia balkono jam estas nepenseblaj scenoj por junuloj, kiuj sin vestas per ŝiritaj ĝinzoj, amas kriaĉan rokmuzikon kaj facile amoras post ĵusa konatiĝo...

Ĉu vere? Ne tute!

Ni ne rajtas permesi, ke la jaro 2011 forpasu sen omaĝo al granda, neforgesebla romantikulo: Franz Liszt. La tuta mondo dediĉis ĉi tiun jaron al tiu eksterordinara geniulo. Multaj koncertoj kaj similaj eventoj okazis ĉie. Speciale signifa por ni, brazilanoj, estis la lanĉo de mirinde bela kompakta disko, fare de nia plej talenta pianludisto, Nelson Freire, kun la titolo "Liszt: Harmonies du soir" (Decca, 2011). Mi forte rekomendas ĝin!

Tamen, nomi Liszt "romantikulo" estas nesufiĉe. Li efektive markis la historion de muziko. Naskita en la Regno de Hungarujo, en vilaĝo Raiding, kiu nuntempe apartenas al Aŭstrujo, li estis talenta pianludisto ekde sia infanaĝo. En la komenco de sia kariero, li ravis eŭropajn ĉeestantarojn ĝis ekstazo, per sia sentoplena, rafinita ludmaniero. Li sin prezentis en multenombraj koncertoj kaj fariĝis tre populara artisto. Liaj plej konataj komponaĵoj estas 19 hungaraj rapsodioj, sed li verkis ankaŭ belajn sonatojn, simfoniojn, konĉertojn, kanzonojn kaj religiajn komponaĵojn. Li eĉ kreis novan formon de muzikverko, nomatan "simfonipoemo".

Kiel romantikulo, Liszt havis iom "donĵuanecan" vivon. Liaj multaj amaferoj donis al li famon de granda amdeloganto. En tempo de rigida moralismo, li ligiĝis al ruspola princino Karolino, kiu estis jam edziniĝinta. La fakto estas, ke la elstara figuro de tiu granda artisto kaj elstara personeco de la 19-a jarcento neniam forviŝiĝos de la kultura panoramo de la homaro. Danke al tiaj homoj, Romantikismo neniam malaperos el nia mondo. Malgraŭ ŝiritaj ĝinzoj kaj brua rokmuziko...

Se vi emas aŭskulti 6-minutan prezenton, jen spektu filmeton en Youtube: la fama brazila pianludisto Nelson Freire interpretas "La morto de Isolde", de Liszt (1811-1886):

Embedded media -- click here to see it.


___________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!

2011-12-22

Kreskigi la signifon de la lingvo


kreskos_signifo.mp3 Listen on Posterous

En "Libera Folio" diskutantoj plendas pri la mankanta signifo de Esperanto en la mondo. Kaj oni serĉas kulpulojn por tiu situacio. Mi pensas ke reciproka kalumniado ne kontribuas al la plibonigo de la situacio, sed laŭ mi necesas enprofundiĝi en la demandon kiel planlingvo kiel Esperanto povas establiĝi kiel vivanta lingvo en plej diversaj medioj tutmonde. La revo pri grandskala, tutmonda enkonduko de supre estas vana.

Lingvo ne estas nur teknika sistemo kiun oni povus laŭplane instali. Lingvo estas parto de la homa vivo, do ĝi vivas kune kun la homoj kaj precipe inter la homoj. Lingvo ne estas ordonebla de supre, sed homoj devas lerni ĝin por poste paroli ĝin kaj por tio ili bezonas motivojn. La uzo de iu difinita lingvo anstataŭ alia devas doni avantaĝon, ekz. la avantaĝon de pli bona kaj pli efika komunikado. En internacia uzo de lingvo regas la aplikado je distanco: La kazoj en kiuj homoj persone renkontiĝas estas malpli oftaj ol la kazoj en kiuj la homoj komunikas je granda distanco. Per la modernaj rimedoj, precipe per la interreto la homoj povas tutmonde komunikadi kvazaŭ la kunparolanto estus najbaro. Tio validas kaj por la skriba kaj por la parola sfero de la lingvo. Tio ebligas ke homoj kun komunaj interesoj povas virtuale kuniĝi, komunikadi kaj kunlabori. Do povas ekesti diversaj virtualaj kulturaj subsistemoj kiuj iom post iom disvolvas sian kreskopotencialon. Tio signifas ke la lingvo en tiuj kulturaj subsistemoj povas kreski. Kiel dirite lingvo estas io viva kaj kiel ĉiu vivaĵo ĝi estas amebla kaj mi ankaŭ opinias ke precipe la lingvo Esperanto estas aminda. Tio ne nur validas pro ĝia ebla belsoneco, sed ĉefe pro la potencialo kiun ĝi levas. Per la uzado de Esperanto homoj povas levi sian intelektan potencialon. La amo al la lingvo ne nur spronas la homojn daŭre okupiĝi pri ĝi, sed ĝi vekas ankaŭ inspirojn kiel uzi ĝin en la praktiko. Kaj homoj kiuj kundividas tiun amon al la lingvo emas interŝanĝi siajn ideojn kaj tiel inspiras unu la alian. Tiun efikon de la amo al la lingvo mi spertas tute klare ĉi tie en la Esperanta Retradio: Inter la kunlaborantoj regas inspira etoso kiu entuziasmigas ankaŭ geaŭskultantojn. La amo al la lingvo sola ne sufiĉus se ĝin ne akompanus la amo al la homoj: Lingvo sen mesaĝo valoras nenion. Nur kiu volas servi al aliaj homoj, tiu povas ankaŭ antaŭenigi la lingvon. Ĉio tio funkcias malrapide kaj ĝi ne estas planebla aŭ eĉ ordonebla de supre. La investo de monrimedoj certe povas akceli la kreskadon, sed nur por projektoj en kiuj koro kaj cerbo harmonie regas. Proverbo diras: Helpu al vi mem, tiam Dio helpos al vi. Alie dirite tio signifas: Antaŭ ol peti financan helpon de publikaj organizaĵoj, unue konkretigu la aferon, starigu modelon kaj prezentu tiun modelon. La signifo de Esperanto per tia agado kreskos, malrapide sed firme. Kaj tio donas feliĉon al ĉiuj kiuj partoprenas en ĝi.

=============================================

Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!

2011-12-21

Metrocable - telfero pacigas urbon

Metrocable


metrokablo_medelino.mp3 Listen on Posterous

Estis vere kuraĝega projekto: Ĉirkaŭ la jaro 2000 la urba registaro de Medellín en Kolombio decidis konstrui telferojn ĝis la supraj mizerkvartaloj Santo Domingo kaj La Aurora ĉe la deklivoj de la Abburá-valo. La dua plej granda urbo de Kolombio tiam estis konsiderata la plej krimdanĝera en la mondo. Furoris la drogomilito. Ankoraŭ en la jaro 2009 la kvoto da murdoj de Medelino superis tiujn de usonaj urboj je pli ol la 20-oblo.

Kaj tiam sekvis miraklo: La nova telfero "Metrocable" forpelis la problemojn - tagon post tago. Malaperis ne nur la armitaj drogsolduloj. Malaperis ankaŭ aŭtobusetoj kaj kolektivaj taksioj kiuj antaŭe en senfinaj kolonoj estis pestigintaj per siaj rubgasoj la aeron de la montoj ĝis la valo. Hodiaŭ 30 000 homoj ĉiutage komutas en la centron trans 9 stacidomoj dum maksimume 15 minutoj. La biletosistemo ebligas al ili la rektan aliron al la metroo de la urbo. La telfero fariĝis samtempe homtaŭga kaj klimatotaŭga urba transportilo: Ĝis la enkonduko de Metrocable tiu ideo mondvaste estis senekzempla. "Ni ne sciis ĉu tio sukcesos" diras Miguel Melo Ruales, planada direktoro de la metroo en Medelino, "sed ni havis sur la stratoj tro da aŭtobusetoj kaj samtempe en la fervojoj apenaŭ estis pasaĝeroj. Ni devis entrepreni ion." Helpis al la projektantoj de la telferoj la UN-koncepto por la protektado de la klimato per komercado de rubgasaj emisioj. Per tiuj 2000 tunoj da karbondioksido kiujn pruveble elŝparas la telfera sistemo ĉiujare, Medelino povas vendi emisio-certifikatojn kaj tio garantias al la urbo la necesajn enspezojn por funkciigi kaj plukonstrui la telferan reton ĝis estonte 6 linioj. Sed la historio pri la klimata ŝanĝo en Medelino ankoraŭ daŭras - supre en la montoj kie nun stacidomoj portas la nomojn de antaŭe kontraŭleĝaj setlejoj: Santo Domingo, Vallejuelos, La Aurora. "Tiaj senplane kreskintaj lokoj subite havas centron" entuziasme rakontas la urba socia planisto Juan Álvaro Gonzáles. Li gvidas ĵurnalistojn tra merkato ĉirkaŭ la telfera stacidomo kaj tra interreta kafejo en ĝi. La kvoto da krimoj reduktiĝis danke al infrastrukturaj kaj sociaj realigaĵoj al preskaŭ nulo. Vandalismo laŭ li preskaŭ ne plu okazas. "Niaj plej fidindaj sekurecofortoj estas niaj pasaĝeroj", diras González. Intertempe Medelino fariĝas modelo. Ankaŭ en Panamo-urbo, en Karakaso kaj en Rio de Ĵanejro la enspezoj el protektado de la klimato el telfero devos kunfinanci la urban disvolvon. Estas vere atentokapta ideo. Kuraĝega jam delonge ĝi ne plu estas.

Very cool metrosystem in Medellín, Colombia. With this line of MetroCable uphill...
=====================================================

Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!



2011-12-20

La unuaj mikrokreditoj


unuaj_mikrokreditoj.mp3 Listen on Posterous

Muhammad Yunus estas profesoro pri ekonomiko en Bangladeŝo. Kiam li revenis el Usono kie li same estis profesoro li rimarkis ke inter la teorio kiun li instruis kaj la realaj cirkonstancoj en lia lando ekzistas akra kontraŭeco kaj do li deziris ĝisfunde esplori la kaŭzon por tio.

En la jaro 1974 kiam en la lando regis granda malsatado, Yunus konatiĝis kun virino kiu produktis belegajn seĝojn el bambuo. Post longa diskuto li eltrovis ke ŝi perlaboris per tio nur 20 usonajn cendojn potage kaj por li estis nekredeble ke iu pretas plenumi tiom da penega laboro por tiel eta profito. La klarigo estis ke la virino ne havis la monon por aĉeti la bambuon sed ŝi ricevis ĝin de komercisto por la produktado sub la kondiĉo ke ŝi vendos la seĝojn nur al li - je ridinde malalta prezo. Yunus ŝin demandis kiom kostas la bambuo por la seĝo. Ŝi respondis "Ho, 20 cendojn, por bonega bambuo 25 cendojn". Yunus pripensis ĉu li donacu al ŝi la "startkapitalon" de 20 cendoj, sed li tiam havis pli bonan ideon: Kun unu el siaj studentoj li travizitis dum pluraj tagoj la vilaĝon kaj ili faris liston kun 42 homoj en kompareblaj situacioj. Kiam ili kunkalkulis la necesan kapitalon ili atingis 27 dolarojn. Profesoro Yunus hontis esti parto de socio kiu ne kapablis disponigi eĉ nur 27 dolarojn al 42 kapablaj kaj laboremaj homoj. Li donis al ili la monon el sia propra poŝo kiel kredito repagebla kiam ili havus la monon. La homoj entuziasmiĝis kaj eklaboris. La repago baldaŭ alvenis kaj li rericevis ĉion ĝis la lasta cendo. Tiu sukceso spronis lin kontakti la direktoron de la loka banko por ricevi kreditojn por pli da homoj. La bankdirektoro estis tute mirigita kaj deklaris ke malriĉuloj ne estas kreditindaj, ili ne havas garantiojn kaj tiel etaj kreditoj ne alportas profiton kaj entute la regularo de la banko malpermesas tion. Yunus ne havis alian eblecon ol mem garantii por la kredito kaj li pludonis la monon kiel "mikro-kreditoj". Tio funkciis en 5 vilaĝoj kaj baldaŭ en 10 kaj 100 vilaĝoj. Sed la bankistoj tute neŝanceligeble opiniis ke malriĉuloj ne estas fidindaj ke ke Yunus iutage "falos sur la nazon". Finfine Yunus klopodis akiri propran koncesion por banko kiun li vere ricevis post plurjaraj intertraktoj: Tiel okazis la fondo de la Grameen Banko en la jaro 1983 kaj tio estas la komenco de historio de sukceso. La recepto por la sukceso de la Grameen Banko konsistas el tio aliri la homojn en la vilaĝoj, ĉu bicikle ĉu piede se la stratoj post monsuno ne estas travetureblaj kaj paroli kun la homoj por eltrovi iliajn verajn bezonojn kaj kion ili fakte povas kontribui kaj konsili al ili kiel ili per malgrandaj investoj povas havigi al si pli da porviva enspezo kaj tiel pli da bonstato. En alia sonartikolo mi donos pli da informoj pri mikrokreditoj.


2011-12-19

TEJO-aktuale


tejo aktuale
Numero 294, 2011-12-19


La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

En la numero:


[INSTRU-GERMAN] 2012: KER-EKZAMENOJ KAJ LINGVOKURSOJ EN HERZBERG

La 9an de junio 2012 okazos UEA-ITK KER-ekzamenoj, la unuan fojon la SKRIBA parto samtempe dise en la mondo. Tio signifas, ke paralele povos okazi ekzamenoj en B1, B2 kaj C1 niveloj en pluraj urboj, en pluraj Esperanto-grupoj. La jam anoncitaj ekzamenlokoj estas videblaj ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

GRAVE: en Herzberg am Harz okazos ANKAŬ la PAROLA parto, do kompleksaj ekzamenoj en ĉiuj tri niveloj!:

Do laŭ datoj la lingvokursoj okazos ĝis julio 2012: februaro 3-5, aprilo 27- majo 01, junio 7-10 (kompleksaj (skribaj+parolaj) B1, B2 kaj C1 ekzamenoj). La ekzamentago estos la 9a de junio 2012.

Pri la kondiĉoj vi povas legi pli da informoj ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=186

Por inspiriĝi spektu kiel varbas por la ekzamenoj la konata Esperanto-kantisto: JoMo: http://www.youtube.com/watch?v=8qQolY9h9a0

La jarkalendaron de Interkultura Centro Herzberg vi trovas ĉe http://esperanto-urbo.de/

Al la lingvokursoj kaj al la ekzameno vi pvovas aliĝi ĉe

Zsofia Korody

Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg

37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6

zsofia.korody ĉe esperanto.de

PREZENTO DE LA 4 APERINTAJ DISKOJ ĈE VINILKOSMO EN LA RETEJO DE "LA BALTA ONDO"

Mi invitas vin vidi ĉi tie la prezenton de la 4 aperintaj diskoj ĉe Vinilkosmo en la retejo de "La Balta Ondo" http://sezonoj.ru/2011/12/flo206

Donaci diskojn por la jarfinfestoj estas bona ago por subteni esperanto-muzikon, la esperanto-artistojn kaj Vinilkosmo-n

Antaŭdankojn kaj plej muzikajn bondezirojn !

Flo !

[BAVELETO] INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO-KONGRESO 19.05.2012 - 25.05.2012 EN HERZBERG AM HARZ - LA ESPERANTO-URBO

La Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso (IFK) estas unu el la plej grandaj Esperanto-Kongresoj.

Temas pri unika internacia kongreso, ne nur por fervojistoj. Ni atendos 150 - 200 gepartoprenontojn el ĉ. 20 landoj!

Ĝi okazos de la 19a ĝis la 25a de majo 2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo (Germanio).

Granda kulturprogramo kun interesaj ekskursoj atendos vin. Ĝuu la specialan urban Esperanto-atmosferon kaj vizitu la plej belajn lokojn de la regiono, de la Harz-montaro.

Ankaŭ ni ofertas etan antaŭkongreson (16.05.2012 - 19.05.2012) kun migradoj kaj ekskursoj. La postkongreso (GEK) okazos dum pentekosto 2012 en Berlin-Lichtenberg.

La specialan IFK-hejmpaĝon kun elektronika aliĝilo vi trovas sub: http://ifk64.esperanto-urbo.de

Bv. baldaŭ aliĝi, ĉar ni volas ĉion bonorde prepari. Dekoj da aliĝintoj jam elektis por si ekskursojn, tranoktadon. LKK helpos al vi, se vi havas demandojn.

Ne forgesu: la kotizoj altiĝos ekde februaro 2012!

Amike kaj samideane salutas via surloka LKK

Petro Zilvar Zsofia Korody kaj la ICH-teamo

TEJO SUBTENAS LA KAMPANJON DE FOJE (EUROPEAN YOUTH FORUM) POR SENDEPENDA PROGRAMO PRI "JUNULARA AGADO".

KIEN VI IRAS?

Dum krizoj kaj periodoj ekonomie severaj, junuloj bezonas ne afablajn vortojn sed fortan investadon. Junuloj devas esti politika kaj financa prioritato por Eŭropo.

Ni petos de la Eŭropa Parlamento kaj de la ŝtatmembroj de EU fortan kaj sendependan programon pri "Junulara Agado" por neformala lernado, porjunulara laboro kaj demokratiaj porjunularaj organizoj kaj ambician planon pri junulara dungado. Junuloj kaj ties organizoj meritas almenaŭ tion! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1399

TEJO SERĈAS VOLONTULON!

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 6-9 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde januaro/februaro (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 28a de decembro 2011. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1399

NOVA ELDONO DE LA NOVAĴLETERO "LA RIVEREGO" DE ESPERANTO-SOCIETO KEBEKIA APERIS

La novaĵletero troveblas en la sekva retpaĝo: http://www.esperanto.qc.ca/eo/riverego

TEATRO-STAĜO DE LA 7-A ĜIS LA 17-A DE JULIO 2012 EN MINSKO, BELARUSIO

Teatra staĝo en Esperanto, en kiu Esperanto ne estas celo, sed ilo !

Malkovru rusajn kulturon kaj teatron

Vizitu Vilnon kaj vivu 10 tagojn en Minsko

Partoprenu frenezan travivaĵon

La sistemo de Stanislavski adaptita en Esperanto

Plibonigu vian scipovon de Esperanto

Venu ludi spektalon dum Kongreso de EEU

Malkovru Irlandon kaj ĝiajn pejzaĝojn

Ni invitas vin partporeni dektagan intensan staĝon laŭ tradicia rusa metodo de Stanislavski kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro, scena esprimado, klakdancado, parolprononcado, kantado, bio-mekaniko…

La staĝo akceptas komencantojn kaj profesiulojn de teatro, kiuj estos gvidataj de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko en la rusa lingvo. Samtempa interpretado al Esperanto, permesos al vi plene malkovri la teatro-lernadon tiel, kiel oni instruas ĝin en rusparolantaj landoj.

Je la fino de la staĝo okazos spektaklo por la publiko. Poste ni proponas al vi veturi kune al Galivo en Irlando por ludi esperantan spektaklon dum la EEU-kongreso 2012. La spektaklo utiligos la ekzercojn kaj verkojn ellaboritajn dum la staĝo.

Instruistoj, sendu viajn gelernantojn sperti esperanton !

Kosto laŭ la dato de via aliĝo:

300 € ĝis la 15-a de februaro 2012, 350 € ĝis la 15-a de aprilo 2012, 400 € post la 16-a de aprilo 2012

Asocio MORGAŬ LA PRINTEMPO

http://www.morgaulaprintempo.eu

morgau.la.printempo ĉe gmail.com

14 rue de la Tour d'Auvergne

75009 Paris

Francio

tel : +33 142 813 396

[ESPERANTISTOJ] JULA INFORMLETERO DE VINILKOSMO N-RO 32

Jula Informletero de Vinilkosmo n-ro 32 pri aktuala esperanto-muziko.

Legu ĝin ĉi tie : http://www.ipernity.com/vinilkosmo/364844

DANKLETERO OKAZE DE LA 10-JARIĜO DE EDUKADO.NET

Katalin Kovats kore dankas kaj raportas pri edukado.net. Legu pli: http://edukado.net/novajhoj?id=197

VENONTAJ RENKONTIĜOJ

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

28-a Internacia Festivalo - en Xanten - internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

JES: 27a de decembro 2011 ĝis 1a de januaro 2012, Gdansk, Pollando http://jes.pej.pl/

Jarfina Festo+Silvestra Festeno == 27.dec-02.jan.2012 == en franca E-kastelo Greziljono http://gresillon.org/jarfino

Seminario SANO-2 (28.12.11 - 02.01.12) en Herzberg - la Esperanto-urbo http://esperanto-urbo.de (multlingva)

2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://novjaraaranĝo.wordpress.com

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

PRINTEMPE 2012, ĉ. 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012 http://www.esperantoland.org/printempe

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

KOLOFONO

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org .

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj




Miseduka lerneja uzado de interreto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Uzado_de_interreto.mp3 Listen on Posterous
Necertaj informoj anstataŭ scioj
En nia cifereca erao, fariĝis la aliro al informoj senkompare facila. Dum la atingo de malpli da informoj postulis de antaŭaj generacioj penigan laboron, nuntempe ĝi nur postulas delikatan premon de muskavo. Surekrane senpere aperas artikoloj (kaj iliaj resumoj), libroj (kaj iliaj resumoj), prelegoj (kaj iliaj resumoj kaj la resumo de iliaj resumoj).
Kompreneble oni ne povas scii kiel fidindaj estas la informoj senpage troveblaj en la reto, male al certigitaj datumbazoj, kies uzado tamen devigas pagon. Oni prave povas uzi senpagajn informojn por meminformado aŭ por popularigado sed certe ne por plenumi seriozajn esplortaskojn, ekz. por la abiturienta diplomekzameno aŭ, eĉ pli maloportune, por universitataj esplortaskoj. La oficiala edukadsistemo tiom ekscitiĝadis pro tia facila senpaga aliro al informoj, ke ĝi ĉefe celis instrui al lernantoj kiel uzi komputilojn unue kaj specife por informserĉado. Sed survoje ĝi terure fuŝadis kaj la rezulto estas misedukitaj lernantoj. Unu el miaj parencoj, lernantino en supera lernejo, rakontis al mi, ke ŝi prepariĝas por alfronti la 5-poentan ekzamenon pri sociaj sciencoj, kiu estas parto de ŝia abiturienta ekzameno. Ĉi tie en Israelo, la 5-poenta nivelo en iu ajn fako reprezentas gravan defion kaj pro tio tre valoras en la abiturienta diplomo. Por tion atingi, ŝi devas verki finstudadan sociologian raporton pri "Antaŭjuĝoj rilate al novaj enmigrintoj". La raporto devas enhavi teorian fonon kaj limigitan esploron bazitan sur demandaroj aŭ mallongan enketon. La referanto estas ŝia instruistino mem. Kiam la raporto estos preta kaj oficiale liverita, ekzamenanto de la ministerio pri edukado kontrolos ĝin kaj voĉe pridemandos la kandidaton. La instruistino, interalie, donis al la ekzamenkandidatoj la jenan direktivon: "Por prepari la teorian fonon vi devas interrete trarigardadi taŭgan materialon, trovi artikolojn verkitajn pri la temo kaj enmeti ilin en vian raporton. Nur citu la fonton kaj paŭsu la tekstojn senŝanĝe. Ne provu ŝanĝi la enhavon; tiel vi povos atingi la maksimuman poentaron!". La celo de la finlernada tasko pri ekz. sociologio devus esti evoluigo ĉe la lernanto de sendependa elpenso, scivolemo, spertiĝo pri esploro, analizo kaj eltirado de konkludoj. Tio ĉio per verkado de serioza raporto bazita sur multnombraj kaj variaj fontoj. Bedaŭrinde el tia listo de indaj postuloj restis nur la direktivo: "Ek! Paŭsu el interreto kiel eble plej multe!". Kvankam honta, ĝi fariĝis kutimo en tro da edukaj medioj.
Tamen, publika denunco, povas ekkaŭzi repripensadon ĉe la iom letargiaj edukaj institucioj.

Rakonta parola stilo


rakonta_parola_stilo.mp3 Listen on Posterous

Kiam mi komencis verki sonartikolojn por la Retradio, do antaŭ pli ol duona jaro, mi konsciis ke mi devas verki la tekstojn tiel kvazaŭ mi rakontas ion sen skriba bazo. Kaj kiam mi rakontas tiel, tiam la lingvo havas iom alian strukturon ol teksto por silenta legado.

La unua konsekvenco el tio estas eviti nekonatajn vortojn, aŭ se aperas nekonata vorto, tuj klarigi ĝin, ĉar la aŭskultanto ja ne havas la eblecon konsulti vortaron. La parolata lingvo estas malpli densa ol la skribita. Tio signifas ke por esprimi ion en la parola lingvo la frazoj jen kaj jen estas pli longaj, ĉar ili havas pli da vortoj. Uzi pli da vortoj havas ankaŭ la avantaĝon ke la aŭskultanto ricevas pli da tempo por prilabori la aŭdaĵon en sia cerbo kaj tial la aŭdkompreno fariĝas pli bona. Dua konsekvenco rilate al la strukturo de frazoj estas eviti malfacilajn gramatikajn formojn. Tio koncernas ĉefe la uzon de pasivo. Mi devas konfesi ke ankaŭ mi foje dubas ĉu uzi la finaĵon -ata aŭ -ita kaj mi tiam serĉas eblecon uzi anstataŭ la pasivo frazkonstruon sen pasivo. Tio funkcias ankaŭ sufiĉe bone. Dum en la pure skriba uzo de la lingvo, ekz. en oficialaj dokumentoj, la pasivo ofte estas tre taŭga, ekz. se la subjekto estas iu ĝenerala publiko, tio plej ofte ne konvenas en la parola lingvo. Antaŭ jaroj mi aŭdis ekz. en Pola Radio: "Estas sciate". Miaj haroj ekstaris kiam mi aŭdis tion, sed ŝajne en la pola lingvo mankas tiu tre utila pronomo "oni" per kiu facile eblas diri "oni scias" anstataŭ tiu terura "estas sciate". Mi ŝatas tiun pronomon "oni" kaj mi vaste uzas ĝin por la sonartikoloj. Alia ebleco por eviti la pasivon estas la finaĵo -iĝi: Per ĝi ofte eblas elegante preternavigi la problemon de la pasivo kaj ankaŭ de la refleksiva formo: "Ni informiĝis" estas alternativo al "Ni estis informitaj" aŭ al "Ni informis nin". Kaj eblas ankaŭ diri "Oni informis nin". Tiuj ekzemploj montras ke en Esperanto ekzistas multaj alternativaj formoj por esprimi ion kaj la aŭskultado de sonartikoloj familiarigas vin kun formoj kiuj eble en via lingvo ne troviĝas respektive. Por plifaciligi la komprenon servas ankaŭ ripetoj de vortoj aŭ de frazopartoj. Kaj eblas ankaŭ enŝovi vortojn kiel "do" aŭ "nu" kiuj kreas etan paŭzon kiu donas iom pli da tempo por prilabori la aŭdaĵon. La rapideco de la parolado devas ebligi kaj bonan fluon de la frazoj kaj bonan komprenon. Mi esperas ke tio funkcias kontentige ĉi tie en la Retradio. Mi bonvenigas viajn tiurilatajn komentojn.


2011-12-17

Johano Hevelius (Hevelio)

Dsc01092

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Hevelio.mp3 Listen on Posterous
Dsc01086

 Pri la fame konata tra la mondo pola astronomo Nikolao Koperniko oni diras, ke li „haltigis la Sunon, kaj movis la Teron". Tial la alia polo Johano Hevelius (pole: Jan Heweliusz) estis devigita okupiĝi pri la Luno kaj ĝuste li estas menciata kiel la dua plej fame konata pola astronomo, kiu sendube plene meritas tiun ĉi duan lokon.

Johannes Hevelius, kiel latine sonas lia nomo, naskiĝis en Gdansko en la 1611 jaro. Ĝuste pro la paso de 400 jaroj de post tiu ĉi fakto, en Pollando ni festis la jaron dediĉitan al li. Lia patro kaj avo estis bierfaristoj kaj posedantoj de kelkaj ŝtondometoj, do kiel la urbaj patricioj ili sendis la junan knabon studi juron kaj ekonomion en nederlanda universitato en la urbo Leiden. Sed jam pli frue dum la lernado en la gdanska gimnazio Hevelius tre interesiĝis pri astronomio, fiziko kaj matematiko intstigita de sia bona instruisto, astronomo kaj matematikisto - Peter Krüger. Pro tio lia ŝatokupo dum la studoj en Nederlando estis ĝuste observado de la ĉielo. Poste, danke al sia bonega scio, dum siaj pluraj vojaĝoj ĉie en Eŭropo li estis tre taŭga partnero por fakaj diskutoj kaj interŝanĝo de spertoj kun aliaj famaj sciencistoj. En Gdansko li establis la plej grandan en tiu epoko observejon kaj unu el plej mirindaj instrumentoj faritaj de li estis ĉ. 45-metra lorno, kiu kuŝis sur ĉ. 27-metra apogilo, kaj por priservi ĉion estis bezonataj 12 homoj. Krome li memstare faris multajn aliajn instrumentojn, per kiuj estis ekipita lia observatorio.

Pridonacita per eksterordinara vidokapablo li scipovis rimarki kelkoble pli forajn objektojn de la ĉielo, ol estis kapablaj fari tion aliaj homoj. Eĉ sen teleskopo, kies inventinto li estis, li vidis tre malproksimajn stelojn aŭ kometojn. Sendita tiutempe de la angla Reĝa Societo por kontroli observaĵojn priskribitajn de la pola astronomo la juna sciencisto Halley post kelkaj semajnoj da esploroj transsendis al Londono sian jesigan raporton kun ekzemplero de teleskopo. Oni devas scii, ke la fama astronomo Kepler notadis en la sama tempo pli malpli mil stelojn dum Hevelius povis listigi eĉ tri milojn da ili. Li estis la unua kartografo, kiu prilaboris detalajn mapojn de la Luno. Ne ĉiu scias, ke kiel observanto de multaj kometoj li kiel la unua malkovris la faman kometon de Halley, kiu portas la nomon de ĝia posta priskribinto. Hevelius malkovris fakte kvar kometojn kaj observadis sume sep. La pola astronomo estis ankaŭ la unua, kiu pruvis, ke kometoj moviĝas per kurvaj, parabolaj linioj, kion baldaŭ konfirmis ankaŭ Isaac Newton, kaj kion pli frue kontraŭis Kepler.

La gdanskan ĉielesploriston vizitadis tiutempaj eminentuloj, inter kiuj estis ankaŭ konata tiama militestro Johano la Tria Sobieski, la venkinto (jam kiel la pola reĝo) de la fama batalo apud Vieno en 1683. Li turnis sin al la sciencisto kun la peto prilabori diversajn ilojn, por ke liaj militistoj pli facile kaj pli precize povu orientiĝi en la tereno dum siaj batalaj taskoj.

Hevelio, kiel kelkfoje provas nomi lin esperantistoj, donis nomon al diversaj stelaroj, ekzemple Ŝildo de Sobieski, malkovris novajn parojn de t.n. duoblaj steloj, kaj ankaŭ observadis la Sunon. Ekzamenado de la aktiveco kaj de la makuloj sur la Suno havas ĝis hodiaŭ apartan signifon. Bedaŭrinde ne ĉiuj prilaboraĵoj de Hevelius saviĝis pro granda incendio en lia posedaĵo. Malgraŭ la faka engaĝiĝo pri la kunmeto kaj eldonado de la esplormaterialoj fare de la dua edzino de la sciencisto post lia morto, ni hodiaŭ ne disponas pri ĉiuj el ili. Tamen liaj plej gravaj laboraĵoj en la formo de libroj estis tradukitaj en diversajn lingvojn kaj ili ankaŭ estas troveblaj en kelkaj diverslandaj bibliotekoj en ciferecigita formo.

Mi ŝuldas al vi ankoraŭ malgrandan mencion pri la bierfarejo de Hevelius. Siatempe ankaŭ tie estis produktata la fama, gdanska biero, kiu estis densa trinkaĵo, tre aprecata pro siaj kuracigaj proprecoj, kaj konata kiel Jopenbier. La bierfarejo de Hevelius famis pro la plej alta kvalito de la biero. Dum miaj oftaj promenoj tra la belegaj malnovaj stratoj de Gdansko, kie vivis kaj tiom multe agis la heroo de mia hodiaŭa sonartikoleto, miaj pensoj kvazaŭ revenas al tiama periodo.

Ankaŭ vin mi kore invitas tien, kie ankaŭ agas kelkaj E-kluboj. Sed antaŭ ol veni, bonvolu skribi al jena retadreso: esperanto.gda@gmail.com