Brazila pasio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

brazila_pasio.mp3 Listen on Posterous

Ofte oni ŝablone asertas, ke Brazilo estas lando de futbalo kaj karnavalo, sed al multaj brazilanoj tia aserto ne plaĉas, ĉar ĝi atribuas al nia lando ian spiriton de vulgareco kaj malseriozeco. Sed mi pensas, ke ambaŭ sintenoj estas tro radikalaj: Brazilo ne reduktiĝas al tiaj popolaj pasioj, sed oni ne rajtas nei, ke ili movas fortegan energion kaj estas signifa parto de nia kulturo. La pasintan dimanĉon, la 4-an de decembro, okazis la lastaj ludoj de la tutlanda futbalkonkuro, kaj senantaŭjuĝa observanto povis vidi, ke la etoso ĉie fariĝis tre emocia. Du teamoj havis ŝancon atingi ĉampionan lokon, kaj milionoj da homoj akompanis la ludojn ĉeeste, en grandegaj stadionoj, aŭ per la televido. Ĵurnaloj sur siaj unuaj paĝoj raportis pri la sinpreparoj de la koncernaj skipoj kaj longe analizis iliajn ŝancojn. Kiam la matĉo finiĝis kaj la teamo Corinthians Paulista – unu el la plej popularaj en nia lando – trafis la pinton, tiam eksplodis raketoj abunde, kaj homamasoj dancis kaj bruis surstrate por festi la atingon.

La tutbrazila futbalkonkuro estas grandega evento, unu el la plej grandaj en la mondo. Ĝi okazas ĉiujare, ekde 1956. De majo ĝis decembro, dudek teamoj el dek urboj ludis preskaŭ kvarcent ludojn, kun la intenco atingi la gloron de ĉampiono. Oni faris pli ol mil golojn, kaj inter ili oni fine premios la plej belan. Same oni elektos la plej talentan atleton en ĉiu ludpozicio. Miloj da homoj (foje pli ol 60000 homoj!) ĉeestis stadionojn dufoje semajne por krie apogi sian amatan teamon. Kompreneble, tiu tuta movado inkluzivas grandegan kvanton da mono, kaj estas mirinde, kiel altegajn salajrojn kelkaj tre talentaj atletoj ricevas. Unu el la plej furoraj nuntempaj futbalistoj, la juna Neymar, kiu apenaŭ fariĝis dudekjara, jam estas milionulo.

Multaj seriozaj homoj kritikas la futbalan movadon en Brazilo, kun la argumento, ke ĝi englutas milionojn da realoj – mono, kiun oni devus direkti al edukado kaj plibonigo de sano kaj sociaj kondiĉoj, en lando ankoraŭ malegaleca, laŭ socia vidpunkto. Aliaj diras, ke futbalo estas iaspeca moderna formo de milito, tiel ke du teamoj batalas inter si (foje per perfortaj frapoj) por venko kaj gloro. Eble ili iom pravas. Sed oni ne rajtas nei, ke tiaj pure homaj inklinoj estas reala parto de nia socio kaj de la popola animo. Ne eblas simple forigi ilin; oni devus nur elpensi manieron fari ilin pli civilizitaj, tio estas, turnitaj al la interesoj kaj favoro de la plej multaj. Dume, vivu Corinthians!


Comments

  1. Korekto: la unua turniro konsiderata tutnacia en Brazilo okazis nur en 1959, venkita de Bahio. Oni nur decidis konsideri ĝin speco de "Brazila ĉampioneco" en pasinta jaro, se mia memoro ne trompas min. Antaŭ tiu decido, oni nur konsideris la turnirojn post 1971...

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA