Kreskigi la signifon de la lingvo


kreskos_signifo.mp3 Listen on Posterous

En "Libera Folio" diskutantoj plendas pri la mankanta signifo de Esperanto en la mondo. Kaj oni serĉas kulpulojn por tiu situacio. Mi pensas ke reciproka kalumniado ne kontribuas al la plibonigo de la situacio, sed laŭ mi necesas enprofundiĝi en la demandon kiel planlingvo kiel Esperanto povas establiĝi kiel vivanta lingvo en plej diversaj medioj tutmonde. La revo pri grandskala, tutmonda enkonduko de supre estas vana.

Lingvo ne estas nur teknika sistemo kiun oni povus laŭplane instali. Lingvo estas parto de la homa vivo, do ĝi vivas kune kun la homoj kaj precipe inter la homoj. Lingvo ne estas ordonebla de supre, sed homoj devas lerni ĝin por poste paroli ĝin kaj por tio ili bezonas motivojn. La uzo de iu difinita lingvo anstataŭ alia devas doni avantaĝon, ekz. la avantaĝon de pli bona kaj pli efika komunikado. En internacia uzo de lingvo regas la aplikado je distanco: La kazoj en kiuj homoj persone renkontiĝas estas malpli oftaj ol la kazoj en kiuj la homoj komunikas je granda distanco. Per la modernaj rimedoj, precipe per la interreto la homoj povas tutmonde komunikadi kvazaŭ la kunparolanto estus najbaro. Tio validas kaj por la skriba kaj por la parola sfero de la lingvo. Tio ebligas ke homoj kun komunaj interesoj povas virtuale kuniĝi, komunikadi kaj kunlabori. Do povas ekesti diversaj virtualaj kulturaj subsistemoj kiuj iom post iom disvolvas sian kreskopotencialon. Tio signifas ke la lingvo en tiuj kulturaj subsistemoj povas kreski. Kiel dirite lingvo estas io viva kaj kiel ĉiu vivaĵo ĝi estas amebla kaj mi ankaŭ opinias ke precipe la lingvo Esperanto estas aminda. Tio ne nur validas pro ĝia ebla belsoneco, sed ĉefe pro la potencialo kiun ĝi levas. Per la uzado de Esperanto homoj povas levi sian intelektan potencialon. La amo al la lingvo ne nur spronas la homojn daŭre okupiĝi pri ĝi, sed ĝi vekas ankaŭ inspirojn kiel uzi ĝin en la praktiko. Kaj homoj kiuj kundividas tiun amon al la lingvo emas interŝanĝi siajn ideojn kaj tiel inspiras unu la alian. Tiun efikon de la amo al la lingvo mi spertas tute klare ĉi tie en la Esperanta Retradio: Inter la kunlaborantoj regas inspira etoso kiu entuziasmigas ankaŭ geaŭskultantojn. La amo al la lingvo sola ne sufiĉus se ĝin ne akompanus la amo al la homoj: Lingvo sen mesaĝo valoras nenion. Nur kiu volas servi al aliaj homoj, tiu povas ankaŭ antaŭenigi la lingvon. Ĉio tio funkcias malrapide kaj ĝi ne estas planebla aŭ eĉ ordonebla de supre. La investo de monrimedoj certe povas akceli la kreskadon, sed nur por projektoj en kiuj koro kaj cerbo harmonie regas. Proverbo diras: Helpu al vi mem, tiam Dio helpos al vi. Alie dirite tio signifas: Antaŭ ol peti financan helpon de publikaj organizaĵoj, unue konkretigu la aferon, starigu modelon kaj prezentu tiun modelon. La signifo de Esperanto per tia agado kreskos, malrapide sed firme. Kaj tio donas feliĉon al ĉiuj kiuj partoprenas en ĝi.

=============================================

Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!

Comments

  1. Dekomence de mia e-ta lernado, mi ne estis certa, se Esperanto tenus sin je iu principo de mondskala komunikado.Unue mi sendis kelkajn leterojn al eksterlandaj amikoj kaj poste Esperanto iĝi lingvo de interreta medio je meteora rapideco.Hodiaŭ Esperanto estas "KANALO " por amaso da homoj malpligrandigi interhomajn distancojn.Mi estas certa pri la utileco kaj graveco de Esperanto en tiu nova epoko de homaj interrilatoj sed ankoraŭ mi ne klare povas paroli pri la granda mistero , kio estas Esperanto.Esperanto forte agas en nia spirito.Ĝi kreskigas la revon por plibona mondo kaj helpas la kunvivadon interhoman kiel bona medikamento al la bonhumoro... pro tio Esperanto estas aminda ĉar ĝi bone funkcias kiel tutmonda komunikilo kaj donas feliĉon al nia vivo. Karesema.

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA