Traserĉu tiun blogon

2011-11-29

Antaŭkristnaskaj merkatoj

Christkindlmarkt2

Antaŭkristnaskaj merkatoj

antaukristnaskaj_merkatoj.mp3 Listen on Posterous

La kvar semajnoj antaŭ Kristnasko - la Advento - laŭ la origina intenco estu periodo de retiriĝo, de enpensiĝo, de rezigno pri laŭtaj distroj. La kristnaska nokto estas silenta nokto kiel diras mondkonata kanto el la vilaĝo Oberndorf en la lando de Salzburg. Niaj adventaj kantoj priskribas la malvarmon kaj malhelon kaj la sopiron je lumo kaj varmiĝo. La adventa florkrono havas 4 kandelojn kaj je ĉiu el la kvar adventaj dimanĉoj heliĝas plia kandelo. Tiu tuta tradicio konduku nin silentpaŝe al la granda festo de Kristnasko.

Lastan dimanĉon vere komenciĝis la advento kaj ĉie en la lando oni multe entreprenis por instigi la homojn viziti la ejojn kie oni organizas la adventan etoson. Jes, oni vere organizas tion, oni povas jam nomi tion eĉ industrion. Tiu advento ne okazas en preĝejoj sed en plej bona kazo antaŭ ili kaj la etoso certe ne estas silenta sed sufiĉe laŭta. Oni ja ludas adventajn kaj kristnaskajn kantojn, eĉ ofte prezentataj de lokaj ĥoroj, sed la kutima muzika alsonigo estas usondevenaj kanzonoj kiuj trudiĝas en la orelojn.

Sed plej gravas la multaj budoj en kiuj oni vendas ĉiajn etajn akcesoraĵojn, kaj por teni la homojn en la loko oni ofertas varmajn manĝaĵojn kaj precipe trinkaĵojn kiuj enhavas ankaŭ sufiĉe da alkoholo por ankaŭ varmigi la korojn. Tiun vendadon de "punĉo", kiel oni nomas la trinkaĵon, realigas diversaj asocioj, ĉu bonfaraj kiel la rotarianoj, ĉu sportaj aŭ politikaj. Do en tiu merkato estas unuflanke tute komercaj budoj, aliflanke sociaj budoj. Kaj depende de la proporcio de tiuj budoj la karaktero de la merkato estas aŭ tute komerca aŭ socikultura.

Belan kaj trafan ekzemplon de ambaŭ tipoj mi vidis lastan dimanĉon kiam ni promenis laŭlonge de rivero kaj je ambaŭ flankoj de la rivero okazis merkatoj. En unu regis la komercaj budoj kaj aŭdiĝis usondevenaj kanzonoj el la laŭtparolilo kaj en la alia estis preskaŭ nur budoj de lokaj asocioj kaj en la mezo staris granda kripo-aranĝo kun figuroj en plena vivograndeco. Tiu dua merkato okazis antaŭ muziklernejo kaj en la konstruaĵo oni prezentis verajn adventajn kantojn. Ni tamen ne restis tie ĉar pro la belega vetero ni daŭrigis nian promenon laŭlonge de la rivero.

La adventaj merkatoj nun jam okazas en preskaŭ ĉiu iom granda vilaĝo kaj kompreneble des pli en la urboj kie ili servas por altiri aĉetantojn por la enurbaj vendejoj. Mi persone preferas resti hejme aŭ promeni en apudrivera arbaro ol viziti merkatojn. Kaj la adventan etoson ni mem kreas en nia ĥoro dum nia adventa koncerto la 30-an de novembro.

Ĉiukaze necesas entrepreni ion por bone pasigi tiun antaŭkristnaskan tempon kaj la merkatoj kontribuas al tio.

2011-11-28

Modernaj teknologioj por Esperanto



Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA


Modernaj teknologioj por Esperanto, Eseoj, Espero, 2011. Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco "Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko", kiu okazis en Modra en novembro 2010. Prezo: 13.50 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8672



2011-11-27

Homoj sur la tero

Homoj sur la Tero

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

homoj_sur_tero.mp3 Listen on Posterous

Unu el la plej gravaj verkoj en la originala Esperanta literaturo estas sendube "Homoj sur la Tero", de la sveda stilisto Stellan Engholm (1899-1960). Verkita en la komenco de la 20-a jarcento, ĝi certe kontribuis, kune kun liaj aliaj libroj, al definitiva firmiĝo de nia kulturo. Mi bone memoras, kiam mi legis ĝin unuafoje, antaŭ multaj jaroj – mi estis ravita! Tial, mi forte rekomendas, ke ĉiu serioza Esperantisto, interesita kapti la esencon de nia lingvo, nepre legu kaj relegu ĝin, ne nur pro la belega, poezieca enhavo, sed ankaŭ pro la mirinde eleganta, esprimriĉa stilo. Temas simple pri la vivo de ordinaraj homoj, kiuj pasadas sur nia tero, generacio post generacio, tiel ke la ĉefa figuro en la verko estas la tero mem.

Ĉi tiuj pensoj venis en mian kapon, kiam mi legis la raporton pri monda loĝantaro, publikigitan en la interreta portalo de U.N.. Ĝi estas tre pensiga artikolo. La unua cifero, kiu vekis la atenton de la tuta mondo kaj ĉie fariĝis temo por komentoj, estas, ke la homaro atingis la rimarkindan kvanton de 7 miliardoj da teranoj. Antaŭ kelkaj jardekoj, tiu estus teruriga nombro, ĉar tiam estis modaj iuj profetaĵoj, ke la Tero baldaŭ suferos troloĝatecon. Nuntempe, tia profetaĵo fariĝis ekstermoda kaj jam neniun timigas. Male, oni eĉ iomete festas tiun fakton, ke kreskas la homaro pro tio, ke malpli da infanoj mortas en siaj unuaj vivmonatoj, kaj maljunuloj vivas pli kaj pli longe. Celebrinda progreso!

Tamen, aliaj ciferoj kaŭzas profundan malĝojon. Ĉirkaŭ unu miliardo da homoj suferas plej akran mizeron kaj malsaton, precipe (sed ne nur!) en Afriko kaj Azio. Kaj kroma signifa kvanto da homoj vivas en preskaŭ same senhavaj kondiĉoj. Resume, el ĉiu grupo de 5 teranoj, unu vivas mizere aŭ tre malriĉe. Alia tragika cifero: unu miliardo da plenkreskaj homoj estas analfabetoj, do enfermitaj en senŝanca socia kaĝo. Aliflanke, aliaj studoj montras, ke se kelkaj centoj el la plej riĉaj homoj en la mondo donacus duonon de sia mono, malsato malaperus ĉie!

Kion pensi pri tiaj ciferoj? La problemo pri grandaj tutmondaj kalkuloj estas, ke se simpla leganto ilin trarigardas, li sentas sin tute senpova rilate al tiaj problemoj. Tamen, ĉiu homo estas ero de granda familio, kaj ĉiu el ni partete respondecas pri la tuto. Ne eblas ignori aliulan mizeron, ĉar ni ĉiuj estas egale... "homoj sur la tero".

2011-11-26

Esperanta Retradio: La lerneja nigra tabulo fariĝas cifereca

La lerneja nigra tabulo fariĝas cifereca

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Cifereca_nigra_tabulo.mp3 Listen on Posterous
Interaga_nigra_tabulo

La tradicia nigra tabulo en lernejoj fariĝis unue blanka, kiam oni anstataŭigis la kretojn per fiodoraj forviŝeblaj feltoplumoj. Je la komenco de la 90-aj jaroj aperis la unuaj modeloj de cifereca tabulo aŭ pli precize de "plurmedia interaga blanka tabulo".

Komence ĝi disvastiĝis en Nord-Ameriko kaj poste en Britujo kaj Aŭstralio, kie oni vaste enkondukis tian elektronikan apararaton en baz- kaj mez-lernejoj. Dank' al perfektigo de la cifereca tabula sistemo (aparataro kaj programaro) hodiaŭ ĝi fariĝas pli kaj pli disvastiĝinta eĉ en evolulandoj.

Temas fakte pri tuta sistemo (vidu la bildon supre), kiu konsistas el cifereca tabulo (interaganta aŭ per elektronika plumo aŭ per fingroj), komputilo kaj projekciilo uzanta kiel ekranon la blankan tabulon mem. Aldone, la instruistaro havas je dispono taŭgan programaron kaj didaktikajn konformajn materialojn.

La projekciilo ricevas la bildojn el komputilo kaj ilin projekcias sur la tabulo. La indikoj kaj movoj faritaj (depende de la teknologio) per speciala plumo aŭ per fingroj sur la tabula surfaco, aktivigas la komputilajn funkciojn (io simila al tio kio okazas per uzo de kutima komputila muso).

Sur la cifereca tabulo oni povas skribi, desegni, projekcii filmojn, akiri tujajn informojn el la reto, movi bildojn kaj aliajn plurmediajn objektojn (ekz. muzikon kaj voĉon), konservi la lecionon pritraktitan sur la komputilo por plua reuzado kaj por disponigi ĝin al la lernantoj.

Temas do pri teknologia ilo, kiu permesas pluteni la klasikan didaktikan paradigmon fokusigitan sur la nigra tabulo sed potencigante ĝin per plurmediaj eblecoj kaj per kunpartiga ekspluatado de didaktika programaro.

Per helpo de la cifereca tabulo, lernejaj klasoj novmaniere fariĝas medio de lernado kaj formado, kie ĉiu povas interagi kun la okazintaĵoj sur la ekrano.

Kompreneble tute ne temas pri universala panaceo por ĉiuj problemoj de ĉiunivela instruado. Tamen, sekve de sufiĉe da spertoj akumuliĝintaj dum la lastaj dudek jaroj, oni povas sendube konkludi, ke tiu ĉi didaktika novaĵo sendube montris sian realan efikon sur plibonigo de lernado kaj lernantara partopreno. Krome kaj ne malpli grave, ĝi montras altajn favorindicojn fare de instruistoj kaj lernantoj.

Decidan rolon en la sukceso kaj disvastigo de la cifereca tabulo havas la programaro kaj aparte tiu por facile krei prezentadojn kaj plurmediajn lecionojn. Ofte kelkaj horoj sufiĉas por ekmastri la ĉefajn funkciojn de tiaj programoj.

Kelkaj komunaj komponantoj karakterizas la komputilajn programarojn por kreado de didaktika materialo. Jen la plej gravaj:

1. blanka laborareo sur la komputila ekrano, kiu poste dum la prezentado de la leciono fariĝos la tabulo mem. En tiu ĉi areo oni povas skribi, treni bildojn kaj aliajn plurmediajn objektojn el dosierujoj kaj datumbazoj.

2. dosierujoj de filmoj, fiksaj kaj moviĝantaj bildoj, kiujn, helpe de elektronika plumo aŭ fingroj sur la tabulo, oni povas modifi, turni, kloni kaj uzi kiel bazon por krei skemojn, kaj konceptajn mapojn.

3. ilaro por aktivigi funkciojn kiel skribadon per bunte koloraj kaj tipaj linioj, aperigon de tujaj geometriaj formoj kaj virtualaj klavaroj, ktp.

4. aktivigilo de ĉiuj konataj komputilaj programoj kaj, kompreneble, de specifaj jam pretaj didaktikaj programaroj.

Kiel komputila spertulo kaj volontulo de la asocio "Amikoj de edukado", mi havas la ŝancon akompani la enkondukon de ciferecaj tabuloj en la bazlernejo, kie, jam dum kelkaj jaroj mi gvidas rondojn pri Esperanto.

Jen do bonega okazo por adapti komence klasikajn porinfanajn esperantajn kursojn (ekz. "Urso kurso" kaj "Springboard ... to Languages") al tiu ĉi entuziasmiga didaktika medio nomata "cifereca tabulo".

Instruistoj, aparte la plej longservaj, estos devigitaj ŝanĝi sian aliron al instruado kaj tio postulos sufiĉe da streĉado: oni ja devos forlasi sekuran konatan vojon por eniri alian palpe esplorendan.

TEJO-aktuale, numero 291, 2011-11-25

tejo aktuale
Numero 291, 2011-11-25


La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

En la numero:


SINPREZENTO DE PROGRAMISTO DE PS 2.0-RETEJO

Saluton, karaj!

Mia nomo estas Daniel Bebelacqua, el Urugvajo. Eble kelkaj el vi jam konas min kiel kunrespondeculon pri Radio Aktiva, kaj ekde aprilo/majo de 2010 mi respondecas pri modifoj kaj aldonoj en la retejon de Pasporta Servo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1269


PROFILMODIFADO ĈE PASPORTA SERVO REEBLIGITA!

Dum ni solvas la problemon en la servilo, kiu ne permesas modifi la profilon, la retejo estis transpasita al portema servilo.

De nun eblas modifi la propran profilon kiel vi faris antaŭe.

Kiam vi eniros la adreson http://pasportaservo.org vi rimarkos avertmesaĝon pri redirektado al alia adreso (http://pasportaservo.danyuy.com). Ne zorgu. Tiu estas la adreso de PS en la nova servilo. Se post 5 sekundoj vi ne estos redirektita al tiu adreso, klaku sur la ligilo, kiu aperos en la paĝo.

Se vi spertas iun ajn problemon, ne dubu kontakti nin per la kontakt-formularo aŭ skribu al la retpoŝtadreso: info (ĉe) pasportaservo.org

[ESPERANTISTOJ] ESPERANTISTOJ EN LA EŬROPA PARLAMENTO

La 8-an de septembro ni, junaj esperantistoj, el pluraj landoj de la mondo alvenis al Bruselo, Belgio. La trajna vojaĝo tien estis sufiĉe longa kaj laciga por la plejmulto de ni, sed tamen indis iri. Sed fakte por kio ni veturis tien?

Tie okazis la duan fojon la Volontula Vilaĝo sur la placo antaŭ la Eŭropa Parlamento. Partoprenis tiun aranĝon delegitoj de eŭropaj junularaj organizoj, inter kies taskoj aperas ankaŭ volontulado/volontuligado. Ankaŭ TEJO estas tia organizo, tial ĝi ne povis manki. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1262

APERO ĈE VINILKOSMO DE "DUOPE" DE KAJTO KAJ LA KUBAJ AMINDAJ

Ekde oktobro la diskoj aĉeteblas en la retejo de Vinilkosmo. http://www.vinilkosmo.com

[ESPERANTISTOJ] ĈU VI KONAS LA MOVADON PRI "FREE HUGS" (SENPAGAJ BRAKUMOJ)?

Temas pri publika aktivado ofertante brakumojn al ĉiu ajn kiu volas, por ke ŝli sentu sin pli bone - sen ajna rekompenco aŭ atendo. Ni starigos tian oferton dum la venonta JES. Devas esti klare ĉu iu partoprenas aŭ ne, pro tio oni foje uzas ŝildon - sed nun pli facilas: portu esperantlingvan ĉemizon aŭ t-ĉemizon kaj homoj ekscios pri la oferto kien ajn vi vagadas. http://brakumoj.spreadshirt.fr/

[ESPERANTO] SUBTENA KAMPANJO AL VINILKOSMO PER MENDADO DE SAVITAJ DISKOJ

Rigardu kaj aĉetu. Subtenu Vinilkosmon: http://www.ipernity.com/blog/39007/349653 aŭ ĉe http://www.facebook.com/event.php?eid=185070594900431

[BAVELETO] RE: (ESPER-GERMAN) 1A ESPERANTISTA MIGRADO AŬTUNA KUN VIDEOFILMO EN LA RETO

(Novaĵoj de GEA)

La 1a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA) arigis 22 partoprenantojn el Svislando, Francujo kaj Germanujo, inter la 2a ĝis la 7a de oktobro 2011 ĉe Rejno. Gaja etoso regis inter la pliaĝuloj, kiuj estis la ĉefa celgrupo de tiu nova aranĝo de Germana Esperanto-Asocio (GEA).

Post sufiĉe streĉa marŝado kaj grimpado, vespere dorlotis la komforta hotelo, kaj ekde la dua tago la kelnero jam fervore lernis Esperanton. La grupo i.a. vizitis la "Kaiserpfalz", fama dogana fortikaĵeto sur Rejn-insulo antaŭ Kaub, kie haveblis dupaĝa gvidilo ankaŭ en Esperanto.

Sur la fama roko Loreley la grupo prezentis la internaci-lingvan version de la samtitola poemo de Heinrich Heine. Oni povas vidi videofilmon sub http://www.youtube.com/watch?v=JdH07MzPJ3A

La ĉeforganizanto Wolfgang Bohr anoncis la 2an EMAn por la venonta jaro, aŭ denove apud Rejno, aŭ apud Mozelo. Maksimuma nombro de partoprenontoj estu 30 por konservi la amikaran etoson.

Informis: Rudolf Fischer

28A PRINTEMPA SEMAJNO INTERNACIA (PSI), 2A ĜIS 9A DE APRILO EN BONN, GERMANIO

Ni invitas vin de la 2a ĝis la 9a de aprilo 2012 al la 28a Printempa Semajno Internacia (PSI). Ĉifoje ĝi okazos en la klerigejo domo Venusberg en Bonn. Kiel ĉiujare ni planas diversspecan programon kun prelegoj, ekskursoj kaj diversaj kursoj. Infanoj kaj junuloj havas kiel kutime sian propran programon. Kaj kompreneble la paska leporo vizitos nin! Legu pli: http://esperanto.de/psi

LA ESPERANTA GAZETEJO

Gazetejo.org kunigas informojn pri esperantaj gazetoj. Ĝi ebligas uzantojn ĝui plej diversajn esperantajn gazetojn kaj estas ankaŭ ilo por gazet-redaktistoj kaj verkistoj reklami pri siaj gazetoj kaj profitigi sian gravan kaj laŭdendan laboron al la tuta esperantistaro. Esploru ĝin: http://gazetejo.org

VENONTAJ RENKONTIĜOJ

[DEJ] PSKK en Belgio, 25a ĝis la 27-a de novembro http://www.fleja.be

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

28-a Internacia Festivalo - en Xanten - internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

JES: 27a de decembro 2011 ĝis 1a de januaro 2012, Gdansk, Pollando http://jes.pej.pl/

Jarfina Festo+Silvestra Festeno == 27.dec-02.jan.2012 == en franca E-kastelo Greziljono http://gresillon.org/jarfino

2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://novjaraaranĝo.wordpress.com

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

KOLOFONO

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org .

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj


2011-11-25

Esperanta Retradio: Ljubljano

Ljubljano

ljubljano.mp3 Listen on Posterous

Ljubljana_01

Ljubljano (slovene Ljubljana, kaj antaŭe ankaŭ konata sub la germana nomo Laibach) estas de 20 jaroj la ĉefurbo de la sendependa Slovenio. La urba areo havas 310.000 loĝantojn (2003) kaj situas ĉe la rivero Ljubljanica.

Slovenio, la malgranda lando inter Adriatiko, Alpoj kaj Kroatio, ĉi-jare festas jubileon: De 20 jaroj Slovenio estas propra ŝtato. Dum jarcentoj ĝi apartenis al la regno de la Habsburga dinastio, de 1918 ĝi estis parto de Jugoslavio. La 25-an de junio 1991 Slovenio deklaris sian sendependecon.

Kiu volas konatiĝi kun la lando devas viziti la urbon kiu situas en ĝia centro. Kaj kiu promenas tra la stratoj de Ljubljano, rapide eksentas ke la jugoslaviaj jaroj ŝajne sen postsignoj preterpasis: Ĉi tie estas pli da antikva Aŭstrio ol balkano, pli da "dolĉa vivo" ol socialismo.

Ljubljana ne estas granda, sed certe multflanka. La malnova urbo enhavas konstruaĵojn el multaj periodoj, kiel la Renesanco kaj la Klasikismo, sed ankaŭ troveblas multaj modernaj konstruaĵoj. La plej konataj konstruaĵoj estas la tri pontoj kaj la kastelo "Ljubljanski Grad". En la urbopartoj ĉirkaŭ la urbocentro ofte troviĝas konstruaĵoj el la komunista periodo. Multaj konstruaĵoj en la urbo estas formplanitaj de la slovena arkitekto Jože Plečnik, kiu emfaze premis sian stampon sur la urbon. Konstruaĵoj kiel la universitata biblioteko, diversaj kirkoj kaj la stadiono de Ljubljana estas de li formplanitaj, samkiel la vendoplaco, la tri pontoj kaj la tombejo.

Ljubljana havas propran flughavenon: Ljubljana Brnik. La aŭtobusa kompanio LPP ekspluatas interligojn inter la urbocentro kaj la urbopartoj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ Ljubljana. La urbo ankaŭ estas haltejo de internaciaj fervojlinioj el Munkeno kaj Venecio .

Dum la tempo de la romia hegemonio, de la 1-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 5-a jarcento post Kristo, oni nomis la kolonion, sur la loko de la hodiaŭa Ljubljana, 'Emona'.

Poste Emona diversfoje estis invadita de inter aliaj la barbaroj kaj en 452 post Kristo finfine estis detruita de la Hunoj sub gvido de Atilo. La slavoj eksetlis en tiu ĉi areo en la komenco de la 6-a jarcento post Kristo. Pri tiu slava koloniigo ne multo estas konata, sed la malnovaj slavaj tomboj, kiuj estis trovitaj en diversaj partoj de Ljubljana, konfirmas la iom-post-ioman disvolviĝon de la setlado. La unua feŭda superrego estis ĉirkaŭ la jaro 1 kaj Ljubljana fariĝis la centro de ĝi.

2011-11-24

Le Monde diplomatique en Esperanto

Reta eldono de 
Novembro 2011

Por kompreni la mondon en Esperanto:

En la Tunisio de 1956 , jam konstituciiga asembleo

China_offers_carbon_emissions_targets_for_the_first_time.jpg

La ses lastaj artikoloj publikigitaj en Le Monde diplomatique en Esperanto temas pri ses apartaj regionoj de la mondo. Redaktitaj de altnivelaj ĵurnalistoj, ili ne supraĵe sed funde traktas ĉiujn temojn, pri kiuj ili fakas. Laŭ kontrakto kun la franca revuo "Le monde diplomatique" en la esperanta reta eldono estas senpage alirebla de ĉiuj, tiel propoonante al esperantistoj de la tuta mondo tre altnivelajn ekonomi-politikajn kaj priekologiajn legaĵojn. Legantoj povas esprimi sian opinion pere de la forumoj, sube de ĉiu artikolo. 
J.-M. Cash

Esperanta Retradio: Nova politika movado en Pollando

Nova politika movado en Pollando

movado_palikot.mp3 Listen on Posterous

La politika pejzaĝo en Eŭropo ŝanĝiĝas: Tradiciaj partioj perdas fidon de la popolo, en la ŝuldokrizo dediversaj ŝtatoj nun enoficiĝas teĥnokrataj registaroj kiuj entute rezignas pri reprezentantoj de partioj. Kaj aperas novaj politikaj partioj aŭ movadoj kiuj sufiĉe rapide gajnas multe da fido. Mi jam parolis ĉi tie pri la fenomeno de la pirata partio en Germanio.

Ankaŭ en la kutime tre konservativa Pollando aperis nova politika movado kiu kvazaŭ el nenio en la parlamentaj balotoj de 2011 atingis 10,02 procentojn de la voĉoj kaj tiel enirigis 40 deputitojn en la Sejmon, kiel nomiĝas la pola parlamento. Tiuj novaj parlamentanoj ĝis tiam plejparte ne estis konataj pro antaŭa publika agado.

Temas pri la Movado de Palikot (pole: Ruch Palikota, RP) starigita de Janusz Palikot, registrita la 1-an de junio 2011. Apud la partio aktivas ankaŭ la asocio Movado de Subteno de Palikot (Ruch Poparcia Palikota), registrita la 18-an de oktobro 2010. Movado de Palikot estas la tria forto en la pola parlamento post Civitana Platformo (207 deputitoj) kaj Juro kaj Justeco (157 deputitoj).

Inter 35 postuloj de la partio troviĝis i.a. enkonduko de la plata imposto, malpligrandigo de la buĝeta deficito, redukto de burokrateco, promociado de entreprenemo, plialtigo de la aĝo de pensiiĝo, ĉesigo de instruado de la religio en lernejoj, liberaligo de la leĝo pri aborto, financado el la ŝtata buĝeto manieron gravedigi in vitro, enkonduko de registrita partnereco, agordo de salajroj al laboro, egaleco de seksoj en la balotlistoj, enkonduko de la majoritata balotsistemo, likvido de Senato, kunligo de Agentejo pri Sociaj Asekuroj (Zakład Ubezpieczeń Społecznych) kaj Kaso de Agrikulturista Socia Asekuro (Kasa Rolniczego Ubezpieczenia Społecznego), transdonado de 1% de MEP por kulturo, enkonduko de la regulo de "silenta akcepto" (aŭtomata akcepto de la peto direktita al ŝtataj instancoj kaze de manko de respondo post koncerna tempo), laŭleĝigo de la t.n. malfortaj drogoj, malplialtigo de la elspezoj por armeo ĝis 1% de MEP kaj ĉesigo de la partopreno en armeaj misioj.


deputitoj Robert Biedroń kaj Anna Grodzka

2011-11-23

Esperanta Retradio: Pri nia vojo

pri_nia_vojo.mp3 Listen on Posterous

902941386_6a0c368f8c_o.jpg

Zamenhof verkis la poemon "La Vojo" dum la komenca periodo de la disvastigado kaj envivigo de Esperanto. Tiu periodo de "densa mallumo" el kiu nin konduku la stelo estas jam delonge pasinta. Do tiu parto de la instruo de Zamenhof ne plu estas aplikebla.

Ĉu "cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante" ankoraŭ validas? Ŝajnas al mi ke precipe en la E-asocioj oni sekvas ankoraŭ tiun instruon pro manko de koncepto. La rezulto de tia "agado" estas mizera. Ĝi produktas ĉefe "eternajn komencantojn". En la lokaj E-kluboj plej ofte Esperanto nur vegetas, ofte estas nur preteksto por kunestadi en kluba etoso. Mankas tie la defio vere lerni la lingvon por apliki ĝin.

Sed Zamenhof skribis ankaŭ pri "guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan". Tiu instruo ŝajnas al mi trafa por la hodiaŭa tempo. Ni esperantistoj kiuj deziras disvastigi la lingvon - kaj ne nur la ideon pri ĝi - estas ege malmultaj homoj, eble manpleno, eble iom pli. Do ni ne havas la forton inundi la mondon per Esperanto, ni nur povas prezenti la vivantan lingvon en kvanto de gutoj.

Ni tamen povas atingi ion per konstanta agado. Bonŝance ni hodiaŭ havas la interreton kaj per ĝi eblas porti ĉion kion ni verkas kaj produktas al ĉiu angulo de la mondo kaj ni povas konservi niajn verkojn dum longa tempo en la reto. Kio povas esti tiu malgranda guto kiu kapablas "trabori monton granitan"? Tiuj gutoj estas etaj porcioj da Esperanto. "Konstante" en la konkreta kazo signifas "ĉiutage".

Por altiri homojn al la aŭskultado de paroladoj en Esperanto, necesas kapti ilian intereson. Nur unu temo ne sufiĉus. Ni bezonas vastegan gamon da temoj. Ju pli da homoj partoprenas en tia agado, des pli da intereso eblas veki kaj tiel altiri interesulojn al Esperanto. Inteligentaj homoj ne bezonas iri tiun ŝtonan vojon de E-kurso. Ili povas rekte aŭskulti kaj kompreni se la koncerna temo estas interesa por ili. La lingvon kun la reguloj ili povas lerni poste per memstudado.

La sinsekvo - de unue informado, due instruado kaj nur trie aplikado de Esperanto - sonas logika, sed estas erara. Por veki la intereson de homoj decidas konkretaj praktikaj ekzemploj de la lingvo, ne iuj ĝeneralaj ideoj. En la interreto eblas prezenti multajn praktikajn ekzemplojn kaj tiucele funkcias la Esperanta Retradio. Jen vojo kiun Zamenhof montris en sia poemo.

Embedded media -- click here to see it.


2011-11-22

Esperanta Retradio: Nova super-antibiotiko

Nova super-antibiotiko

superantibiotiko.mp3 Listen on Posterous

super-bacteria-2010.jpg

Teamo de esploristoj en Graz disvolvis super-antibiotikon. La nova efik-substanco havas la avantaĝon ke la danĝeraj ĝermoj ne povas fariĝi rezistivaj kontraŭ ĝi. La antibiotiko povus esti aĉetebla en la apotekoj post 7 jaroj.

De 10 jaroj la teamo de la graca instituto por biofiziko kaj nanosistemesplorado de la Aŭstra Akademio de Sciencoj esploradas pri la nova super-antibiotiko el modifitaj peptidoj. Intertempe la esploristoj jam eltrovis efik-substancon kaj jam patentigis ĝin en Usono.

La nova super-antibiotiko, kiu baziĝas sur kontraŭmibrobaj peptidoj, efikas tute malsimile ol ĉiuj tradiciaj antibiotikoj. Ili trovis efik-substancon kiu batas truojn en la bakteriojn, kvazaŭ oni faras truon per martelo en muron, kaj per tio la bakterioj detruiĝas tre rapide. Ili ne povas defendi sin kontraŭ tio.

Tradiciaj antibiotikoj laboras kiel ŝlosilo kiu perfekte enmetiĝas en la ŝlosilan truon. Se la bakterioj modifiĝas, tiu ŝlosilo ne plu taŭgas kaj la antibiotiko ne plu povas efiki. Tiel ekestas rezistivoj.

Tio ne povas okazi pri la nova efik-substanco. Oni kopiis la naturon, elirante el proteino de la patrina lakto, la laktoferino, pri kiu oni sciis ke ĝi havas anibiotikajn ecojn. La esploristoj prenis tiun parton, kiu estas respondeca por tio, kaj esence plisimpligis kaj malgrandigis ĝin por atingi specifan efikon.

Per la kuplado de grasacido al la peptido ne nur plialtiĝas la efikeco ĉe la detruo de la bakteria membrano, sed ankaŭ ekstreme altiĝas la ligo al toksikaj frakaseroj de la bakterioj (endotoksinoj). La nova efik-substanco per tiu duopa mekanismo povas kaj detrui la ĉelmembranojn de bakterioj, kiuj jam estas rezistivaj kontraŭ antibiotikoj, kaj povas protekti kontraŭ sepsaj komplikoj.

Necesas nun ankoraŭ antaŭklinikaj kaj klinikaj studoj. Se ĉio bone progresos kiel ĝis nun, la nova super-antibiotiko povus esti havebla kiel medikamento post 7 jaroj.


Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 434
2011-11-22


UEA EN AFRIKA KONGRESO PRI KULTURO

lome-siege-de-cdao.jpg

Nome de la Afrika Komisiono de UEA mi partoprenis la Unuan Tutafrikan Kongreson pri Kulturo. Ĝin organizis sub la aŭspicioj de la togolanda registaro la Afrika Reto de Kultur-Iniciatintoj kaj Entreprenistoj (RAPEC) kun la temo Kulturo, ilo por evoluo en Afriko la 17-an kaj 18-an de novembro en Lomeo.

Okazis laŭtemaj prelegoj kaj atelieroj, i.a. pri vivantaj spektakloj, eldonado/distriburetoj, modo, belartoj kaj bildarto/komunikado. En la lasta, kiun prezidis la ministro Cornélius Aidam, mi intervenis, kiam leviĝis la problemo pri harmoniigo de rilatoj inter kulturaj agantoj en Afriko. Mi proponis Esperanton por kontaktlingvo inter afrikanoj kaj inter Afriko kaj la cetera mondo. Kvankam mia propono ricevis komenteton flanke de la gvidanto, ĝi ne eniris la finan deklaron de la kongreso.

Mi ĝojas pri la partopreno en la diskutoj, ĉar tiel mi povis almenaŭ semi la grajnon en la kapojn pri nia lingvo. Plie, kun helpo de sinjoro Kouevigan Koffi, eksa sekretario de la landa asocio en Togolando, mi disdonis centojn da varbiloj al gekongresanoj kaj havis private kun kelkaj el ili viglan diskuton pri Esperanto.

Pluraj centoj da homoj el preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj ĉeestis la kongreson, kiun malfermis la nuna ministro pri artoj kaj kulturo s-ro Yacoubou Koumadjo Hamadou en la konferencejo de la regiona banko BIDC. La konkludoj de la laboroj de tiu tutafrika renkontiĝo estos prezentitaj al politikaj decidantoj de afrikaj landoj, al Afrika Unio kaj al diversaj institucioj.

Ĉar revi unufoje estas simpla revo, sed revi dufoje estas komenco de la realigado, la Afrika Komisiono kaj mi ĉiam pli decide intencas partopreni en tiaj aranĝoj por disvastigi Esperanton en la tuta Afriko. Tion ni povos fari nur helpe de donacoj al Fondaĵo Afriko de UEA.

Adjé Adjévi
Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA


Tutmonda, NUR SKRIBA ekzamensesio

11140134.8928cc80.560.jpg


ALVOKO al kurs- kaj klubgvidantoj

 

La ekzamenkomisiono de de UEA planas okazigi tutmondan, nur SKRIBAN ekzamensesion la 9an de junio 2012.

 

La nur skriba sesio

 

1)   -  konsistas nur el skribaj taskoj (testo pri gramatikaĵoj, skribaj memesprimoj, t.e. leterskribado kaj je C1 nivelo argumentado kaj kontrolo de 2 legitaj tekstoj. )

2)   -  daŭras 2/3 aŭ 4 horojn respektive al la niveloj B1/B2 kaj C1.

3)   -  signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon pri ajna el la du.

4)  -   kostas precize la duonon de la ktizo de la kompleksa ekzameno

5)   -  povos okazi sen ĉeesto de du ekzamenantoj, tamen inter rigore difinitaj kondiĉoj, sub la reĝisorado de por tiu celo komisiita persono, la t.n ekzamengvidanto.

6)   -  male al la ĝisnunaj sesioj, por aliĝi al la sesio en junio sufiĉas se en la sama loko kolektiĝos minimume 5 personoj sume el ajna(j) nivelo(j). Do, ne necesas, ke por unusola nivelo estu 10 kandidatoj.

 

Ni petas la kursgvidantojn kaj klubestrojn konsideri la eblon kaj se ili deziras aliĝi al la tutmonda ekzamentago, kontaktu la ekzamenkomisionon. 


Je la unua kontaktiĝo necesas indiki la sekvajn informojn:


 lando, urbo, loko de la planata ekzameno

2)       laŭnivela (proksimuma) kvanto de la kandidatoj

3)      nomo, kontakteblo (ankaŭ skajpa kaj telefona) de la kursgvidanto / loka organizanto 

4)      formo kaj intenceso de la preparo de la surlokaj kandidatoj

5)      bezonataj helpmaterialoj kaj informoj

6)      sugesto pri personoj, kiuj gvidos la sesion

 

Rimarkendas, ke la poŝtokostoj kaj eventualaj kostoj de la ekzamengvidontoj, luado de ekzamensalono kaj aliaj surlokaj kostoj ŝarĝos la organizontojn kaj ne UEA aŭ ITK.

 

Ĉiuj aliaj informoj pri la postuloj, niveloj, regularo, kostoj ktp. troveblas en la submenuoj de la ekzamenpaĝo: www.edukado.net/ekzamenoj/ker


Por vidi la jamajn aliĝintojn al la kampanjo serĉu samloke la subsekcion: Sesioj kaj aliĝoj


Legi pli pri la kampanjo kaj kondiĉoj: http://edukado.net/upload/enhavo/dosieroj/Ekzamenoj/Tutmonda%20Skriba%20Ekzamensesio.pdf



Skribu, anoncu vin ĉe ker-ekzamenoj@edukado.net.

--------------------------------
Dr. Katalin KOVÁTS, lingvoinstruisto, redaktoro
Retposxtadreso: katalin.kovats@gmail.com
Vizitu: http://www.edukado.net  la servon de Esperanto-instruistoj
Kaj sercxu Esperanton ankaux cxi tie: http://www.vggallery.com/index.html


2011-11-21

Esperanta Retradio: Vivi en favelo

Vivi en favelo

Tiun ĉi vojaĝraporton verkis mia filo Philipp en Rio de Janeiro

vivi_en_favelo.mp3 Listen on Posterous

Rio_von_favelinha

Rio bonvenigas nin kun pluvo. Pezaj gutoj falegas sur la betonon kaj asfalton de la flughavena areo. Bonŝance jam Bingo atendas nin. Bingo estas juna viro en siaj dudekumaj jaroj kaj li devenas el la malriĉa loĝkvartalo favelo Pereira da Silva en kiu ni pasigos niajn venontajn noktojn. La vera nomo de Bingo ja estas Ozman sed Bingo sonas pli virece, li opinias. Kiel ajn, ni eksidas en lia disfalema Opel-aŭtomobilo kaj atendas pri la okazaĵoj alvenontaj.

La supra enirejo de la favelo troviĝas en Santa Teresa, loĝkvartalo de la meza klaso kiu fariĝas ĉiam pli ŝika pro la progresanta suprenklasiĝo. Santa Teresa situas sur monteto kiu etendiĝas inter la centro de Rio kaj la suda zono (kie troviĝas la famaj plaĝoj Copacabana kaj Ipanema. En la deklivoj de la montetoj konstruiĝis pluraj faveloj, senstrukturaj setlejoj kies enloĝantoj ne estas laŭjure rekonataj posedantoj de la tereno; setlejoj kiuj estas enloĝataj precipe de la idoj de eksaj kamparanoj kaj sklavoj; setlejoj kiuj ne estas regataj de la ŝtataj aŭtoritatoj sed de karteloj de drogobaronoj, setlejoj kiuj estas fifamaj pro perforto, drogoj kaj malzorgiĝo.

Kun tiuj informoj (ĉu antaŭjuĝoj?) en la kapo ni eniras "nian" favelon. La enirejo kondukas tra malvasta trapasejo - kvazaŭ tra urba pordego - al la interno de la setlejo. Alveninte en ĝi oni trovas densejon de mallarĝaj stratetoj, borderitaj per prefere unu- ĝis duetaĝaj konstruaĵoj el brikoj aŭ el betono. Sur neniu domo manku 1000-litraj barelegoj por akvo kaj satelitaj antenoj.

La gastejo troviĝas en la supra triono de la favelo. Bingo rapidegas laŭ la vojo kaj ni rapidegas malantaŭ li. Por timo tute ne restas tempo. Niaj streĉiĝoj tamen estis kompensataj kiam ni estis alvenintaj en la gastejo. De la tegmenta teraso malfermiĝas belega vido super Rio, la monto Sukerpano kaj la panoramo de la urbo. La plej malriĉaj homoj ĉi tie loĝas en situejo kiu en aliaj urboj estus rezervita por la riĉa supra tavolo.

La gastejo, t. n. hostelo, estas gvidata de brazilanino kaj germana aventur-serĉanto. La gastoj kundividas multe da spaco kun la gemastroj. Oni sufiĉe intense kunvivas kun ili kaj oni povas aŭskulti ilian kvereladon aŭ festadon.

El ĉiuj antaŭjuĝoj kiuj sidas en nia kapo tiu pri la drogoj ŝajnas esti la plej konfirmebla. Super nia gastejo ŝvebas konstanta nubo de haŝiŝa fumo kaj aldone al tio eblas regule aŭskulti enlandan hiphopan muzikon.

Aliflanke pri krimoj aŭ perforto ni nenion povas percepti. Ŝajnas ke nia favelo jam de sufiĉe longa tempo estas pacigita. En la stratetoj la favelanoj afable salutas onin kvazaŭ oni estus en malgranda vilaĝo. Nia ĉeesto nenie altiras atenton, evidente oni alkutimiĝis pri gringoj el la nordo. Ĉio funkcias laŭ sufiĉe senstreĉa ritmo.

En la favelo troviĝas nutraĵvendejo, pluraj baroj kaj eĉ malgranda restoracio. Preĝejo ne jam troviĝas. Unu el la evidente ĝenerale forte reprezentataj evangelikaj kredokomunumoj tamen estas konstruanta preĝejon je la fino de la favelo. Ŝajne por la evangelikuloj eĉ en favelo troviĝas sufiĉe da bezono. Demando pri transcendopromesoj evidente estas sufiĉe granda.

Malgraŭ tio tute ne ŝajnus al ni necese atendi transcendan saviĝon. Kvankam je ankoraŭ tre malalta nivelo, estas tamen nia impreso, ke la favelanoj povas profiti el la ĝenerala suprenkresko de la brazila ekonomio. Ŝajnas ke en la tuta loĝkvartalo disponeblas tubaroj por akvo kaj rubakvo. Ankaŭ elektro kaj interreto troviĝas en la favelo. Multaj homoj trovas laboron ekster la favelo. Laŭdire murdoj jam de multaj jaroj ne plu okazis. Kaj okazas malpli da krimoj ol averaĝe en Rio.

Ĉiukaze ni sentis sufiĉe da bonfarto kaj ni nur povas varme rekomendi nian gastejon Pousada Favelinha (www.favelinha.com) al ĉiu kiu serĉas iom da aventuro kaj ne postulas tro da higieno.

2011-11-20

TEJO-aktuale

tejo aktuale
Numero 290, 2011-11-21


La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

En la numero:


3A NOVA - NOVJARA ARANĜO DE BEJO (BRAZILA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO), 11-A ĜIS LA 14-A DE JANUARO 2012 EN LA URBO FORMIGA, SUBŜTATO MINAS GERAIS, BRAZILO

La venonta NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) okazos inter la 11-a kaj la 14-a de januaro 2012 en la urbo Formiga, subŝtato Minas Gerais, en Brazilo. Kiel aranĝejo rolos la bieneto Pomaredo, kiu apartenas al s-ro Tobias Ferreira, grava subtenanto de la esperanta movado en tiu urbo kaj ĉirkaŭaĵoj.

En la bieneto estas ĉaledoj kaj domo kun dormoĉambroj, sed homoj kiuj kunportos tendojn povos tendumi. En la ejo ekzistas parkejo, ĉuraskiloj, korto, futbalejo, naĝejo, saŭno kaj pluraj aliaj strukturoj disponeblaj por la partoprenantoj.

Eblos tranokti en la bieneto ĝis la 15-a de januaro kaj tuj vojaĝi al la urbo Taguatinga por partopreni en la venontaj Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso( BEJK), kiuj okazos kune inter la 15-a kaj la 19-a de januaro. Por pliaj informoj kaj aliĝo, vidu la adreson http://novjaraaranĝo.wordpress.com. NOVA atendas vin!

VOLUNTULO SERĈATAS

Ĉuvaŝa Esperanto-junularo havas oferton al ĉiuj junaj eŭropanoj, kiuj volas ekde plej frue oktobro 2011 dediĉi 9 monatojn al Esperanto kaj al Ĉuvaŝa kulturo, kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS). Pliaj informoj: http://www.esperanto21.org/?q=eo/node/209

IJK 2013 EN VIA LANDO!

Kandidatiĝu por organizi la 69-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 10a de decembro 2011.

Kiel kandidatiĝi?

Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin ĝis la 10a de decembro 2011.
Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson

70A REGIONA STAĜO DE ESPERANTO, 23 / 24 / 25-AN DE MARTO 2012, LA PETITE PIERRE, FRANCIO

La suna reĝo, Ludoviko la 14a, faris el La Petite Pierre, militistan fortikaĵon kaj tia ĝi restis de 1675 ĝis 1870. De la 23a ĝis 25a de marto 2012, tie pace kunvenos, en la feriejo Ambroise Croizat, la esperantistaro el Orientfrancio, Germanio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando, Svislando, sed partoprenantoj el pli foraj landoj estos ankaŭ elkore akceptataj. Jam sin anoncis klerega preleganto el Pollando kaj ĉarma kanzonisto el Italio, nu, ĉarm-kanzonisto, diras la franclingvanoj. La staĝo disvolviĝos laŭ tradicia skemo, ĝi komenciĝos vendrede vespere je la 17a kaj finiĝos dimanĉe post la tagmanĝo. Ĝi entenos kursojn por komencantoj kaj komencintoj kaj prelegon por pli spertaj parolantoj. Ni piede rondiros la urbeton kaj konatiĝos kun ĉiuj lokaj vindindaĵoj : la pagana dometo, la preĝejo, la kastelo, la prisigela muzeo alzaca. Apud Lützelstein (La Petite Pierre) eblas viziti la enrokajn loĝejojn en Graufthal kaj tute novan kaj modernan Lalique-muzeon pri kristalaĵoj en Wingen sur Moder. La Petite Pierre, elstara turismejo en la Nordaj Vogezoj, meze de la samnoma Naturparko.

Malkovru pacan naturan regionon. Kaj helpu nin, per via ĉeesto, ankaŭ tie dissemi nian lingvon, ĉar estas planata informhoro por neesperantistoj.

http://www.la-petite-pierre.com (franclingve)

http://www.ot-paysdelapetitepierre.com (franclingve/germanligve)

http://www.vacances-petite-pierre.com (franclingve)

Aktualigitaj informoj kaj aliĝilo aperas en nia retejo: http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

[ESPERANTISTOJ] ELŜUTU FACILAN FIZIKLIBRON

Unu el niaj membroj estas verkanta fiziklibron por ĉirkaŭ 15-jaraj lernantoj. Jam estas pretaj du ĉapitroj. Vi povas elŝuti ĝin el nia retpaĝo. Se vi interesiĝas pri facila fiziklibro, rigardu ĝin. Bonvolu sciigi al ni kion vi pensas kaj eventualajn erarojn. http://esperantosudtirolo.wordpress.com/

IJF - INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO 2012, 4A DE APRILO ĜIS 10A DE APRILO 2012, CATTOLICA, ITALIO

Ĉu vi jam havas ion planitan por Pasko 2012? Ĉu ne?!!! Do, tuj aliĝu al IJF 2012, la plej mojosa junulara renkontiĝo en la tuta Esperantio!

Internacia Junulara Festivalo 2012 okazos en Cattolica, mara urbo en la provinco de Rimini, en Emilio-Romanjo. Ĉe la Adriatika maro, ĉi tiu loko estas tre fama en Italio kaj ankaŭ en Eŭropo ĉefe kiel somera loko, pro ĝia tutjara milda klimato, pro ĝiaj tagaj kaj noktaj trinkejoj, kaj pro la belega regiono, en kiu ĝi troviĝas. La festivalejo estos la hotelo Grand Paradais (misskribita angle, ;-) ), kiu troviĝas en la urbocentro, apud la maro!

De la 4-a ĝis la 10-a de aprilo 2012 pli ol cent junuloj, italoj kaj eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Novaj lingvaĵoj por novaj komunikiloj: de Leibniz al Zuckerberg, tra Turing", sed ankaŭ por amikumi kaj amuziĝi en junulara, internacia etoso. La programo abundos je interesaj kontribuoj, prelegoj, tablorondoj, laborgrupoj, ludoj, koncertoj, ekskursoj, kaj multo alia! Tenu vin ĝisdata, konsultante la paĝon pri la programo kaj, se vi havas proponojn, indiku tion en la aliĝilo aŭ sciigu nin per retpoŝto.

Ĝis la noktofin', kiel tradicie, aktivos drinkejo, diskejo kaj gufujo (speciala teĉambro, por babileti kun la novaj amikoj en trankvila etoso). Kaj, plej substrekinde, nenio estas deviga: ĉiu rajtas decidi por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon.

Ĉu ni sukcesis logi vin? Se jes, informiĝu pri la kotizoj kaj... tuj sendu la aliĝilon!

http://iej.esperanto.it/ijf/2012

[ESPERANTISTOJ] NOVA LIGO DE RETTELEVIDKANALO TELECENTRAL

Nur dum eta tempo nia rettelevidkanalo Telecentral nun spekteblas ĉe http://www.infocentral.com.mx kaj nia retadreso nova estas info ĉe infocentral.com.mx . Sekvu nin spektante kaj ĝuante nian programaron kaj esperanto-programon "me-informo" per tiu ĉi nova ligilo.

[ESPERANTO] LA VOJAĜO » ITINEROJ » LAŬ TRANSSIBERIO EN ĤANOJO

Jam diskutita plano pri vojaĝo al UK en Hanojo estas fin-fine difinita.
Rigardu: http://vojaĝo.info/2011/09/17/lau-transsiberio-en-hanojo/

EKOTURISMA VORTARO AĈETEBLA ĈE KAVA PECH

Ekoturisma Vortaro

60 paĝoj, (60 g), 11,5x16,5 cm, 5,70 Euroj, ISBN 978-80-87169-26-1

Mendebla ĉe la libroservoj aŭ rekte je la eldonejo: http://kava-pech.cz/book-Ekoturisma%20vortaroe-esperanto.html

VENONTAJ RENKONTIĜOJ

[DEJ] PSKK en Belgio, 25a ĝis la 27-a de novembro http://www.fleja.be

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

28-a Internacia Festivalo - en Xanten - internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

JES: 27a de decembro 2011 ĝis 1a de januaro 2012, Gdansk, Pollando http://jes.pej.pl/

Jarfina Festo+Silvestra Festeno == 27.dec-02.jan.2012 == en franca E-kastelo Greziljono http://gresillon.org/jarfino

2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

KOLOFONO

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org .

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj


Esperanta Retradio: Dialekta dialogo en dezerto

Dialekta dialogo en dezerto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Dialogo_en_Negevo.mp3 Listen on Posterous
Beduenoj_en_negevo

Kuracaj skipoj lernadas la beduenan araban dialekton

En la dezerto de Negevo, en la suda Israelo, loĝas beduena populacio de proksimume 180 miloj da personoj, ĉiuj oficiale plenrajtaj israelaj civitanoj. Ĉirkaŭ duono el ili loĝas en urbetoj kaj la aliaj en pli malpli provizoraj barakaroj aŭ en nomadaj tendaroj. Parto de la beduenoj parolas nur la araban kaj parto ankaŭ la hebrean.

Dank' al la ŝtata eduka strukturo, la junuloj lernas la hebrean ekde la tria bazlerneja klaso ĝis la fino de la supera lernejo. Pro tio kaj pro la daŭraj ĉiutagaj kontaktoj kun la juda loĝantaro, plejparto de la beduenaj viroj bone regas la hebrean kaj sufiĉe multaj eĉ kapablas ĝin legi kaj skribi je diversaj niveloj.

Malgraŭ tio, multe da beduenoj en Negevo tute ne komprenas la hebrean, aparte infanoj, virinoj kaj maljunuloj. Tre malfacile, per helpo de okazaj interpretantoj, ili povas interkompreniĝi kun la ŝtatoficistoj kaj tio aparte gravas kiam temas pri problemoj de malsano.

Multjare tiu ĉi lingva baro restis evidenta problemo nesolvebla. Dum la lastaj jaroj vigle agadas la malsanulejo de Beer-Ŝeva, la ĉefurbo de Negevo, por solvi la problemon per tute nova aliro. Kadre de la programo "Dialogo en Negevo", oni funkciigas specifan daŭran agadon, kies celo estas akirigi al la kuracaj skipoj, la rimedojn necesajn por senpere dialogi kun la beduenaj pacientoj.

Kuracistoj, flegistoj kaj aliaj profesiuloj, parolantaj la hebrean, lernas paroli la lokan beduenan araban dialekton je duobla nivelo: kutima konversacio pri ĉiutaga vivo kaj profesia dialogo pri temoj rilataj specife al kuracado.

Ĉar la beduena dialekto estas ekskluziva kaj tute ne troviĝas je dispono instruistoj pri ĝi, instruas al la kuracaj skipoj, instruistoj pri aliaj fakoj, kies gepatra lingvo estas tamen la loka beduena araba. Ili ĉiuj ricevis taŭgan trejnadon por instrui sian gepatran dialekton kiel L2-lingvon.

Cele al kreado de interproksimiĝa etoso kaj estigo de fidaj interrilatoj inter la skipoj kaj la beduenaj pacientoj, oni ankaŭ instruas manierojn kaj esprimojn, kiel salutojn kaj proverbojn, specifajn de la beduena kulturo. En ĉiu lernadciklo partoprenas 12 beduenaj instruantoj kaj ĉiu el ili respondecas pri du lernantoj kaj pri parto de la grupa intensa ekzercado, sub centra pririgardado de lingva respondeculo.

Tiamaniere, malgraŭ ke la tempo je dispono por lernado fare de la kuracaj skipoj estas tre limigita, oni povas konstati, ke tiu ĉi metodo certigas tre kontentigajn progresojn ĉe la celkonsciaj lernantoj, kies paroladkapablo en la beduena dialekto rapide plifortiĝas.

2011-11-19

Esperanta Retradio: Mirindaĵoj en la mondo

Mirindaĵoj en la mondo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

mirinda_mondo.mp3 Listen on Posterous

cristo_redentor_02.jpg

Naturaj belaĵoj fascinas la homojn. Vidado de majestaj, grandiozaj pejzaĝoj kaŭzas al la homa menso senton de ekstazo kaj mirego. Pro tio, oni emas vojaĝi centojn, milojn da kilometroj nur por kontempli ilin. Kaj eĉ rigardado al fotoj kutime ravas plej multajn spiritojn. Jen la kaŭzo de furora sukceso de poŝtkartoj kaj interretaj fotkolektoj.

Tiu kurioza apartaĵo de la homa sentemo lastatempe aliĝis al alia homa tendenco: konkuremo. Rezulte de tiuj du inklinoj, oni decidis krei internacian konkurson, por decidi, kiuj estas la sep plej belaj naturaj allogaĵoj en la mondo. Unuavide la subjektiveco de tia elekto faras la konkuron tute neebla, ĉar kiujn kriteriojn uzi? Kiel mezuri la gradon de beleco de iu pejzaĝo? Oni solvis tiun problemeton per... voĉdonado! Oni do transformis la elekton en aferon de socia movado por konservado de naturaj lokoj kaj por stimulado al turismo.

La svisa fondaĵo 'New 7 Wonders' jam antaŭe elektis la 'sep novajn mondajn mirindaĵojn', inter kiuj staras la fama statuo de Kristo Savanto, en Rio. Tuj poste, ĝi lanĉis la novan konkurson en la jaro 2007 kaj por ĉi tiu nova iniciato kandidatiĝis 440 lokoj el 220 landoj. En la fina etapo de la procedo fakuloj decidis pri 28 klasifikitaj lokoj. Brazilo estas aparta ĉampiono, ĉar du naturaj mirindaĵoj el nia lando sidas en la venkinta listo: Amazonia Arbaro kaj Akvofaloj Iguassu. Kompreneble, la unua estas komuna indikaĵo de Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Peruo, Surinamo kaj Venezuelo. Siavice, la akvofalon indikis kune Brazilo kaj Argentino. La aliaj kvin elektitaj naturaj mirindaĵoj estas Golfo Ha-long (Vjetnamujo), Insulo Jeju (Suda Koreujo), Insuloj Komodo (Indonezio), Montaro Meza (Sudafriko) kaj Puerto Princino (Filipinoj). Oni miras pri ekskludo de Morta Maro, kiu suferas gravan minacon, pri kiu oni emas veki publikan atenton: ĝin damaĝas malpurigado kaj devojigo de riveroj, kiuj fluas en ĝin. Ankaŭ forestas Vezuvia monto, insuloj Galapagoj kaj monto Kilimanĝaro – fortaj kandidatoj.

La finan rezulton oni anoncos en la komenco de la jaro 2012, kaj eble ankoraŭ okazos iuj ŝanĝoj, pro definitiva kalkulado de la voĉoj. Dume, preparu la valizojn! Neniu rajtas morti antaŭ ol surloke admiri tiajn mirindaĵojn!

Internacia komerco per Esperanto — ĉinoj staras sur la plej alta ŝtupo de la podio

China_Zhejiang_Hangzhou.svg

---------- Forwarded message ----------
From: Henri Masson <espero.hm@wanadoo.fr>
Date: 2011/11/18
Subject: (((Twitter_agado))) 2011.11.18 # Internacia komerco per Esperanto — ĉinoj staras sur la plej alta ŝtupo de la podio .

# Internacia komerco en Esperanto — ĉinoj staras sur la plej alta ŝtupo de la podio

El raporto de Ĉielismo 王天义 tra Renato Corsetti, kompletigita per ligiloj

La 29-30an de Okt. 2011 okazis IKEF-Ĉina 2011 — La 5a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj en la urbo Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-Provinco, oriente de Ĉinio. Ĉe la Jarkunveno estis 42 personoj, el kiuj estas 26 oficialaj delegitoj nome de kompanioj kaj entreprenoj inkluzive eksterlandaj brazila Da Vinci Ltda, hispana Suministros Agroindustriales Franquesa S.A., irana Magenta (Shanghai) Co., Ltd kaj itala Mondo del Vino. La jarkunvena programo estas reĝisorita de sro ZHAO Chenghua, membro de IKEF, vicprezidanto de Klubo de ĉinaj E-komercistoj (KĈEK). Ĉio estis en ordo.

Laŭ tiu interrete legebla "Raporto pri IKEF-Ĉina — la 5a Jarkunveno de Ĉinaj Esperanto-Komercistoj", kun foto, tiu ĉi Jarkunveno estis pli okulfrapa, kvankam malpli pompa ol tiu de la pasinta jaro. Salutoj venis ankaŭ de entreprenoj... "Kaj ne malmultaj reklamoj aperis en la kunvenejo, eĉ sur la podio. Tio estas nova stilo direktanta al la venonta Jarkunveno, kaj faris nian Jarkunvenon pli faka kaj profesia pli for de la tradicia kunveno de Esperanto."

Laŭ raporto de Ĉielismo WANG Tianyi, ĉina peranto kaj estrarano de IKEF kaj prezidanto de Klubo de Ĉinaj E-komercistoj, ĉinaj E-komercistoj gajnis novajn sukcesojn kaj progresojn en la pasinta tempo, ekz., Xi'an Da Vinci Importa-Eksporta Ko. Ltda kunlaboras  kun brazila Da Vinci Ltda, kaj eksportas averaĝe 20 kontenerojn po monato. La granda negoco okazas komunike per Esperanto. Ankaŭ Xiamen Chine Ko Ltda* regule importas italajn vinojn pere de Esperanto, eĉ importas specialan markon SALUTON, kiu oferis al la Jarkunveno okaze ĉe la tablomanĝo de ĉiuj kunvenanoj. Ja, la vino SALUTON allogis ĉiujn gustumintojn. Kelkaj el ĉinaj E-komercistoj jam decidis disvendi la vinon SALUTON. Ankaŭ kelkaj entreprenoj deziras havi E-stilan markon.

Prelege ĉe la kunveno Dir. Jose Franquesa rakontis sian komercon pere de Esperanto antaŭ ol 46 jaroj (1965), kiam li importis de japana E-komercisto. Kaj nun li importas hidraŭlikan tubon jam 7 jarojn pere de ĉina E-komercisto Chielismo WANG Tianyi. Okaze sro ZHANG Tiezheng rakontis pri sia sperto per Esperanto servi al Suzhou Lotusa Matracejo, kie li respondecas internacian merkaton. Ankaŭ irana komercisto Saed Abbasi rakontis malfacilan komercumon kun Irano nuntempe pro ekonomia sieĝo de Usono. Malgraŭ tio li ankaŭ atendas kunlaboron kun diversaj E-komercistoj. Sro Aldreno Speck venis de brazila Da Vinci Ltda, kaj jam laboras apenaŭ 2 jarojn per Esperanto ĉe s-ro Ĉielismo. Antaŭ du jaroj li ne povis imagi hodiaŭan fakton, ke li vivas kaj laboras Esperante en Ĉinio.

 
La 6a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj okazos en la urbo Changsha (ĉanŝa), ĉefurbo de Hunan-Provinco, sudcentre de Ĉinio. Varman bonvenon deziras sro LI Zong, Dir. de Hunan Internacia Transporta Kompanio XB, prezidanto de Changsha Esperanto-Asocio. Li informis, ke por la venonta jarkunveno Esperanton lernas 200 gestudentoj de Changsha Profesia Komerca-Turisma Altlernejo. Li promesas al ĉiuj partoprenantoj pli fruktdonan jarkunvenon ĉe Changsha.

Rimarkoj HM :
* Esperanto-flago aperas sur la retejo de Xiamen Chine Ko, sed ĝis nun sen alirebleco al informoj en Esperanto. Sekve temas verŝajne pri projekto pri plurlingva retejo inkludanta Esperanton...

Tiu ĉi raporto estas des pli interesa, ke ĉinaj entreprenoj aĉetas entreprenojn en stato de bankroto tra la mondo. Ekzemple, pri la entrepreno McCormick France SA, kiun aĉetis la ĉina firmao "YTO", ĝuste raportis hieraŭ la televid-kanalo "CANAL+" (video ekde 11:02 post ĉ. 15-sekunda reklamo). La 210 labristoj estas nur francoj. Nur la direkcio, kiu konsistas el kelkaj personoj, estas ĉina. La prezidanto-ĝenerela direktoro, s-ro Yanshui Zao, ne povas komuniki alimaniere ol per... la angla — fremda por ambaŭ — kun la franca direktoro, sed li tamen lernas la francan. Raporto de la urbo Saint-Dizier, kie estas la uzino : "McCormick devient Yto France" (McCormick fariĝas Yto France)
Ankaŭ en Argentino aperis televida filmeto en Esperanto por reklami la argentinan vinon : Unu vino, mil babiladoj... Youtube-video montras ankaŭ uzon de Esperanto en plurlingva reklamo fare de la brita firmao BT Global Services (antaŭe British Telecom) por diskonigi siajn servojn  : BTGS: Who we are, what we do (BTGS: Kio ni estas, tio, kion ni faras).

Esperanta Retradio: Vento en la fuelujo

Vento en la fuelujo

vento_fuelujo.mp3 Listen on Posterous

renewable-wind-energy-resources-0398.jpg

La vento blovas kiam ĝi volas - por ŝanĝi la energipolitikon tio ne estas problemo. Solvon ofertas hibridaj energicentraloj: Ili transformas ekologie ĉerpitan elektron al hidrogeno kaj tiu hidrogeno estas stokigebla. Proksime al Berlino nun tia centralo enfunkciiĝas. Energimastrumantoj prognozas grandan estontecon por tiu tekniko.

Elektra kurento ebligis la alte industriigitan socion - sed ĝi havas grandan malavantaĝon: Ĝi nur malfacile estas stokigebla. Tio ja eblas per pumpstokigaj centraloj aŭ helpe de grandegaj akumulatoroj sed ilia kapacito estas limigita. Precipe ekologie ĉerpita elektro el vento kaj suno estas la problemo. Ĉar la ĉerpopovo de ventoradoj aŭ sunĉeloj enorme oscilas - laŭ nubokovriĝo kaj venta situacio.

Nun povus troviĝi solvo: t. n. hibridaj centraloj. La tutmonde unua tia centralo ekfunkciis proksime de Berlino. Por la projekto kuniĝis ventenergia entrepreno kun naftokonzernoj kaj la germanaj fervojoj. La entutaj kostoj sumiĝas je 21 milionoj da eŭroj.

Fakte hibridaj centraloj havas certan ĉarmon. Ili produktas el superflua elventa elektro per elektrolizo hidrogenon kaj oksigenon. La hidrogeno estas forprenata kaj stokigata. Tiel el forfuĝema elektro fariĝas stokigebla, energiriĉa gaso. La hidrogeno povas esti uzata por la produktado de varmo kaj kurento - aŭ kiel fuelo por aŭtomobiloj en fuelaj ĉeloj. La centralo pohore produktas 120 kubajn metrojn da hidrogeno.

Multaj energiekspertoj kredas ke la transformado de ventoenergio al hidrogeno ne sufiĉas, ĉar hidrogeno apenaŭ estas taŭga por la naturgasa reto. Pro tio necesas produkti metanon el hidrogeno kaj karbondioksido. Tiu kroma transformado ja kostas iom da energio, sed metano havas kompare al hidrogeno decidajn avantaĝojn.

Landoj kiuj ne havas proprajn kuŝejojn de natura gaso povus mem produkti ĝin. Kaj la naturgasa reto ofertas grandajn rezervokapacitojn, do tiu reto povus esti uzata de hibridaj centraloj kiel bufro. Kaj metano povas esti rekte uzata kiel fuelo en aŭtomobiloj. Do oni povas revi pri tute ekologia produktado kaj konsumado de energio por la aŭtomobila trafiko.

2011-11-17

Esperanta Retradio: Ultraviola radiado

Ultraviola radiado

ultraviola_radiado.mp3 Listen on Posterous

image_astronomy_sol_sun_ultraviolet.jpg

Britaj esploristoj kredas ke ili trovis la magian formulon por prognozi la vintran veteron: Ili konkludis ke malpli forta UV-radiado povas kontribui al malvarmaj vintroj precipe en norda kaj centra Eŭropo, dum pli forta radiado havas laŭ ili la kontraŭan efikon. Ili prognozas ke ankaŭ la venonta vintro en la menciitaj eŭropaj regionoj alportos tre malvarman veteron. Ni vidos ĉu ili pravas.

Ĉiukaze la fenomeno de ultraviola radiado meritas atenton. El Vikipedio mi ĉerpis jenan informon:

Ultraviola aŭ transviola radiado estas elektromagneta radiado kun ondolongo inter 380 nm kaj 10 nm. La supran limon de ĝia ondolongaro formas la viola lumo, kiu estas la plej altfrekvenca lumo videbla por la homa okulo. La suba limo estas arbitre fiksita; radiadon kun pli mallongaj ondoj oni nomas rentgena.

Ofte oni jene dividas la ultraviolajn radiojn (UV) laŭ la ondolongo:

UVA, 380–315 nm; nomataj ankaŭ "nigra lumo"; tiaj radioj trairas ordinaran vitron kaj bronzigas la homan haŭton. Ili estas uzataj ankaŭ por fluoreskigi certajn substancojn. Interalie ili lumigas dentojn kaj tolaĵojn lavitajn per modernaj lavensoj.

UVB, 315–280 nm; tiaj radioj ne trairas ordinaran vitron; ili bronzigas, sed ankaŭ brulumigas la homan haŭton kaj kaŭzas haŭtan kanceron.

UVC, 280–10 nm; ĝi utilas por mortigi malutilajn mikroorganismojn; tiu efiko baziĝas sur la alta energio de la ultraviola fotono, kiu kapablas difekti la strukturon de vivantaj ĉeloj; sub 200 nm ĝi kapablas jonigi atomojn. Aero absorbas radiadon sub ondolongo de 200 nm. Pura nitrogeno tamen tralasas UV-radiojn ĝis ondolongo de 150 nm.

La Suno elradias ĉiujn tri specojn, sed pro la ŝirmo de la atmosfero preskaŭ nur UVA atingas la surfacon de la Tero; nur 1 % estas UVB kaj UVC. Pro la difektiĝo de la ozona tavolo tiu parto nun pligrandiĝas.

Precipe en la suda hemisfero tiu difektiĝo de la ozona tavolo estas sentebla. Oni devas tie limigi la sunbanadon resp. ŝirmi sin pli bone de la sunradiado kaj vesti sin tiucele por eviti bruliĝon de la haŭto aŭ kanceron de la haŭto.