Esperanta Retradio: Mi ŝategas ripozi hejme

Mi ŝategas ripozi hejme

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andrzej Bach el Pollando
ripozi_hejme.mp3 Listen on Posterous
Ripozi_hejme
Ĉiu el la familianoj havas sian ŝatatan lokon en nia domo. Miakaze temas pri ripozoĉambro nomata ankaŭ salono. Ĝi estas aranĝita tiamaniere, ke oni povas oportune pasigi tie plimulton da tempo.
Meze staras malalta sed longa tablo, kie oni povas starigi diversajn objektojn. Kutime staras tie ligna plado kun nuksoj. Por rompi la nuksojn ni uzas nuksorompilon kaj poste ni povas iom ronĝi ilin rigardante televidon. Surtable kuŝas diversaj libroj, kiujn ni volonte legas aŭ nur trarigardas, gvidante interesajn interparolojn. Ni kutimas starigi ankaŭ kandelojn sur kandelingoj. Dum specialaj okazoj oni povas flamigi ilin. Danke al tio fariĝas pli solene. La tablon bele ornamas kruĉetoj por teo. Ili staras sur pleto kaj estas faritaj el arĝento. Multaj gastoj admiras ĉi tiujn belaĵojn.
Ambaŭflanke de la tablo staras du molaj sofoj kun kusenoj, kie ni tre oportune sidas, ripozas kaj dormas. Ene de ili facile ampleksas la tuta litaĵo: litotuko, litkovrilo, kusenoj kaj kompreneble piĵamo aŭ nokta ĉemizo.
En la ĉambro troviĝas unu granda kaj ankaŭ necesa objekto. Ĝi situas meze ĉe la muro, kvazaŭ iu altaro kaj agrable hejtas dum malvarmaj tagoj, kaj precipe vespere. Temas pri masonita kameno, kiu estas tiom alta, ke ĝi preskaŭ tuŝas la plafonon. Apud la kameno staras granda korbo kun brulligno kaj metala stableto kun iloj por hejti: ŝovelilo kaj hoko. Ambaŭflanke de la kameno troviĝas du truoj sen pordoj por libere eniradi ĉi tien aŭ eliradi de ĉi tie. La dekstra eliro kondukas al la ligna ŝtuparo kaj la maldekstra al la apuda dormoĉambro. Dekstre ĉe la kameno staras kolono kun la ora figureto de virino. Maldekstre sur la muro mi pendigis du bildojn.
Kiam vi volas ŝalti lumojn en la ejo, vi povas premi la ŝaltilon aŭ simple klaki viajn manojn. La kurtenojn el dika ŝtofo vi povas kunŝovi nur propramane pro ilia pezo. Domaĝe, ke ili ne funkcias aŭtomate. Sed ni ne troigu, danke al ĉiuj ceteraj oportunaĵoj mi opinias la lokon tre hejmeca.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero