Esperanto Retradio: Necesas bela skribado

Necesas bela skribado

necesas_bela_skribado.mp3 Listen on Posterous


utf-8.jpg

La 9-an de aprilo mi publikigis ĉi tie sonartikolon "Tajpi supersigne" en kiu mi priskribis eblecojn kiel entajpi tekston en Esperanto kun belaj supersignoj kaj tiel eviti la malbelan kaj ĝenan surogatan skribon kun h-oj kaj iksoj. Sen kritiki la homojn kiuj ankoraŭ uzas surogatan skribon mi varme rekomendis al ili transiri al supersigna tajpado laŭ la unikoda normo UTF-8.

Antaŭ kelkaj tagoj mi en alia kunteksto diris ke en Esperantujo ĉio iras tre malrapide. La normo UTF-8 nun estas aplikebla jam de 11 jaroj, sed esperantistoj obstine uzas surogatan skribon. Ili ne konscias kiom ili damaĝas la lingvon, ĉar tio estas nenio alia ol konfeso ke por ili laŭnorma skribado de la lingvo estas tro komplika kaj tiel entute la lingvo estas nepraktika, ke ĝi estas uzebla por "normala homo" nur en kripligita formo.

Mia celo estas akceli la progreson de la lingvo per pli da aplikado en praktiko kaj per pli alta lingva nivelo. La laŭnorma skribo estas neseparebla parto de tio. Kaj ne havas sencon deklari la h-skribon kiel duan, alternativan norman skribon. Tio kondukas nur al ĥaoso. Ekstreme malbelan ekzemplon de h-skribo mi vidis antaŭ kelkaj tagoj en "Libera Folio". La forumano tie skribis ekz. "morgauh, hodiauh", do a-u-h, kaj tion li faris eĉ en titolo. Por mi tio egalas al vangofrapo. Se mi petas tiajn homojn ke ili bonvolu transiri al supersigna skribo, ili diras ke ili ne volas instali la necesan kromprogramon en la komputilo, ĉar ili timas fuŝon de la sistemo. Sed tio ne pravigas fuŝan skribadon.

Eblas ankaŭ entajpi tekston al specialaj retpaĝoj por atingi supersignan skribon kaj de tie kopii la tekston al la celata tekstodokumento. Vi povas tute sendanĝere testi la funkciadon. En mia retpaĝaro ekzistas du retpaĝoj por entajpi tekston. La unua estas "Konvertilo" kiun mi faris jam antaŭ 9 jaroj kaj la dua estas "Duoblilo" kiu estas sufiĉe nova. En la "Konvertilo" la iksoj servas por produkti la esperantajn literojn, dum en "Duoblilo", la duobla klavopremo servas tiucele. Mi persone preferas la "Duoblilon" por entajpi sufiĉe longajn tekstojn kiel ekz. ĉi tiun, ĉar tiu metodo estas la plej rapida. "Duoblilo" estas ankaŭ memstara programo kiu funkcias sur vindozaj komputiloj.

Ekzistas ankaŭ multaj aliaj tajphelpiloj por la esperantaj literoj. Necesas nur iom informiĝi por trovi la plej taŭgan. Kontribuu al la bona reputacio de Esperanto - tajpu supersigne!

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero