Esperanta Retradio: Vojaĝpreparoj

Vojaĝpreparoj

vojagxpreparoj.mp3 Listen on Posterous

airport.jpg

Antaŭ vojaĝo - precipe se temas pri flugvojaĝo - jam longe antaŭe komenciĝas la preparado. Unue necesas fiksi kien veturi kaj kiam proksimume. En mia konkreta kazo de Britio mi jam antaŭ unu jaro parolis kun mia unua filo ke mi ŝatus ankaŭ fari kun li vojaĝon, simile kiel mi estis farinta tian al Sudameriko kun mia dua filo. Sufiĉe baldaŭ ekestis la ideo veturi tra Britio por iom esplori la landon el socia kaj ekonomia vidpunkto. Kiel juristo kaj advokato li ja havas multajn rilatojn al partneroj en Britio, do tia vojaĝo estas certe interesa por li.

La daton ni fiksis antaŭ proksimume duona jaro. Tamen mi ne tuj mendis miajn flugojn ĉar mi ne tute precize sciis por kiam. Sed mi atendis iom tro longe ĉar la flugprezo konstante plialtiĝis kaj mi do perdis iom la favoran flugprezon kiun mi povus atingi pli frue. Do depende de la cirkonstancoj estas konsilinde mendi flugojn 6 monatojn antaŭ la antaŭvidata dato. Ĉiukaze la dua paŝo estas fiksi la itineron tra la lando kaj trovi la koncernajn transportilojn. En nia kazo tio estis sendube la fervojo kaj ni devis eltrovi kio estas la plej favora ebleco por akiri biletojn por nia itinero. Evidentiĝis ke ni povos aĉeti la biletojn tute normale ĉe giĉetoj aŭ aŭtomatoj sen antaŭmendo. La unuan veturon de Londono al Edinburgo ni tamen mendis en la interreto.

La tria paŝo estas trovi la tranokteblecojn. Unuavice ni serĉas pri tranoktejoj de la tipo junulargastejo aŭ iom pli bona. En la interreto ekzistas agentejo por tio: www.hostelworld.com kaj tie oni povas trovi la taŭgajn gastejojn. Tamen en nia kazo ni ne trovis tiajn gastejojn por la koncerna dato en du urboj kaj do ni serĉis malmultekostajn hotelojn kiujn ni ankaŭ trovis kaj tuj mendis en la interreto. Por Londono ni trovis studentan hejmon kiu dum la someraj monatoj funkcias kiel turista gastejo je tre favora prezo.

Post tio la kvara paŝo estas la organizado de lokaj transportoj, precipe en Londono, do la veturon de la flughaveno Stansted al Londono kaj la vojo al la studenta hejmo de la stacidomo de alveno. Montriĝis ke estas konsilinde aĉeti la biletojn por la flughavena transporto jam en la interreto ĉar eblas ŝpari tiel sufiĉe da mono. La biletojn oni povas jam hejme presi (aŭ printi) kiel mi ankaŭ jam faris pri la enpaŝaj biletoj por la aviadilo.

Antaŭ ol forveturi necesas fari pakliston kaj meti ĉion en valizeton kun maksimume 10 kilogramoj. Britajn pundojn mi ankaŭ kunportos kvankam la kreditkarto servas preskaŭ por ĉio. Kaj gravega helpilo ne manku: La komputileto kun la necesaj akcesoraĵoj. La Retradio ja devas funkcii ankaŭ dum la vojaĝo. Kaj al tio apartenas ankaŭ notlibro por la multaj vojaĝimpresoj. Dum aŭ post la vojaĝo mi raportos pri tio en la Retradio.

Posterous is the place to post everything. Just email us.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero