Esperanto Retradio: Pri muzikisto ne ŝatanta muzikon
Pri muzikisto ne ŝatanta muzikon
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando
Muzikisto_ne_satanta_muzikon.mp3 Listen on Posterous |
Ni povas fermi la okulojn, se ni ne volas vidi. Ni povas ne manĝi, se la manĝaĵo ne gustas al ni. Ni povas ne tuŝi objekton, kiu estas tro varma. Sed ĉu vi sukcesis iam efike ŝtopi la orelojn, por tute ĉesi aŭdi? Mi iam uzadis korkojn faritajn el mola, plasta maso, kiam mi revenadis hejmen matene post la tutnokta laboro. Ili helpadis al mi endormiĝi, kiam la ceteraj kunloĝantoj komencadis sian tagon. Sed nur kaze de granda laciĝo mi iom ĉesis aŭdi sonojn, kiuj ĉirkaŭis min de ekstere. Sed kiam vi ne estas laca, multaj sonoj kaptos vin tra via kranio, malgraŭ, ke vi iel ŝtopos la orelojn.
Memkompreneblaĵo? Jes, certe ĉiuj bone scias pri tio ĉi. Tamen multaj kondutas kvazaŭ ili ne konscius pri tiu ĉi komprenebla vero. Imagu motorcikliston, kiu je la tria horo nokte traveturas malplenajn stratojn vekante centojn da homoj. Neniel zorgas pri siaj najbaroj posedanto de moderna aŭdigilo, kiu devigas ilin aŭskulti laŭtan programon dum multaj horoj. Kaj mi povas longe listigi multajn fenomenojn, kiuj atestas pri la trista fakto, ke la homo estis senigita je unu el bazaj rajtoj - rajto por silento. Kiam oni atentigus sian najbaron, kiu laŭte aŭskultas, samtempe aŭdigante eksteren muzikon agrablan por si, povus okazi, ke renkontus vin riproĉo, ke vi ne estas tro impresiĝema. Mi, kiu mem komponis multajn muzikerojn, ne estas impresiĝema? Sed ne pensu, ke nur muzikistoj kaj komponistoj estas pridonacitaj per tiuspeca kapablo. Plimulto el ni nature scipovas travivadi diversajn specojn de muziko, sed ĉirkaŭite de perfortigaj sonoj de nia civilizacio iom post iom ni perdas tiun ĉi „talenton".
Mi tute ne estas malamiko de t.n. leĝera muziko. Ĝi servu al ĝiaj ŝatantoj, liverante al ili plezuron kaj ripozon. Sed pripensinda estas kutimo aŭskulti tiuspecan muzikon dum multaj horoj ĉiutage, kaj antaŭ ĉio devigi multajn homojn same aŭskulti ĝin. Persono, kiu aŭskultas nur radiodisaŭdigojn, post pli longa tempo estas sufiĉe preparita, por ne kortuŝiĝi aŭskultante kvarteton de Beethoven aŭ preludon de Debussy. En 1969 Unesko unuanime kondamnis neallaseblan perfortadon de persona libereco kaj rajto de ĉiu homo por silento per trouzado de muziko disaŭdigata en publikaj kaj privataj lokoj. Kun kia efiko? La rezulton ni vidas aŭ pli ĝuste aŭdas ĉiun tagon ĉiuloke. Nuntempe aperas aldone problemo aŭskulti laŭtan muzikon de junaj personoj. Dum grandaj koncertoj en publikaj lokoj de urboj kaj ne malofte en diversaj ripozlokoj, estas aŭdigata terura bruo. Pro troa laŭteco nia aŭdokapablo difektiĝas, se ne eĉ perdiĝas. La mondo estas plena da sonoj kaj susuroj de diversaj alteco, forto aŭ koloro. Nevideblaj voĉondoj ĉirkaŭas nin per densa, implikita reto de vibrado. Silento estas nur iluzio, kiu rezultas de beata malperfekteco de nia aŭdokapablo. Ni alkonformiĝas al la urba bruo, preterveturanta trajno, lifto, murhorloĝo aŭ grumblanta senĉese edzo aŭ edzino - post sufiĉe longa tempo ni ĉesas aŭdi ilin.
Se temas pri edzino, mi kelkfoje aŭdis specifan riproĉon. En multaj kazoj mi kaj ŝi havas similajn muzikgustojn. Estas ankaŭ esceptoj. Kelkfoje ŝi proponas al mi aŭskulti iun eron, kiu ege plaĉas al ŝi, sed tute ne al mi. Alifoje mi simple ne havas agordon aŭskulti ion ajn. Tiam mi povas aŭdi tian konstaton: „muzikisto, kiu ne ŝatas muzikon". Mi dirus: tute prave. Mi bezonas iom da silento. Ja muzikverko konsistas el notoj kaj paŭzoj. Ekzistas eĉ unu eksterordinara muzika komponaĵo, dum kiu muzikistoj „ludas" silenton. Temas pri "4'33" de la usona komponisto John Cage. Sed ĉiukaze kiam la muzika silento estas plenumata, ĝi estas nur iluzio.
Comments
Post a Comment