Esperanto Retradio: Organizi sian vivon

Organizi sian vivon

organizi_vivon.mp3 Listen on Posterous

Photoshop_Jogging_018789_.jpg

Ke homoj kiuj staras meze en sia profesia vivo estas multe okupitaj kaj tial ne havas multe da tempo por fari tion kion ili ŝatas resp. por fari nenion, tio estas klara. Sed ankaŭ pensiuloj, pri kiuj oni supozas ke ili havas multe da tempo, estas sufiĉe okupitaj. Certe ĉe ili estas aliaj aferoj ol ĉe la profesiuloj, sed pensiuloj aŭ havas multajn taskojn en la familio aŭ en la domo aŭ ili bezonas multe da tempo por prepari la libertempadon.

Ĝui la vivon ja signifas esti multe survoje kun la neceso prepari ĉion tion: Ĉu temas pri vizito al koncertoj aŭ teatroj, ĉu estas ekskursoj, migradoj aŭ feriovojaĝoj. Ĉion oni devas unue serĉadi, trastudi, elekti, enprogramigi, mendi kaj pagi kaj organizi la foreston el la propra hejmo por finfine entrepreni tion kion oni verŝajne jam delonge intencis fari. Kaj se tio ne sufiĉas oni povas ankaŭ havi iun specialan dediĉon aŭ iun hobion. Por esperantisto tio signifas sidi ĉiutage sufiĉe longe ĉe la komputilo por traserĉi la interreton pri novaj esperantaĵoj kaj novaj kontaktoj, resp. por tenadi la kontaktojn skribante kaj skajpante.

Ĉu ne eblas simple vivi sen tiom da pripensado? Homoj kiuj vivas en la naturo ŝajne havas ĉiutage la samajn impresojn kaj oni povus supozi ke ili ofte enuas. Sed se oni parolas kun ili, ili diras ke la okupiĝo pri bestoj kaj plantoj donas tiom da vivimpresoj kaj vekas tiom da sentoj ke ili ne sentas la bezonon forlasi sian vivlokon por vidi aliajn - ofte multe pli belajn - lokojn, kaj ili certe pravas. Tiu daŭra organizado kaj ankaŭ vojaĝado kostas multe da energio. Ĝi sendube ankaŭ alportas energion sed necesas ankaŭ enkalkuli la multajn penojn kiuj necesas por atingi la ĝuon. Kaj se ĝuo ne alvenas aŭ nur nesufiĉe, tiam la bilanco povas esti negativa.

Do entrepreni multe signifas ankaŭ riski multe. Per tio mi ne volas konsili redukti vian entreprenemon, sed mi nur volas atentigi ke ĉio konduku al pli da harmonio. Do evitu ekspluati vin mem. Faru tion pri kio vi povas esti sufiĉe certa ke vi kapablas fari ĝin kaj ke ĝi alportos sukceson.

Mi rimarkas ke mia ĉiutaga promenado, migrado aŭ marŝado tra la naturo plifortigas la vivenergion. Kaj mi rimarkas ke se mi eĉ ĉiutage iras laŭ la sama vojo tra la arbaro, la impresoj ĉiutage estas aliaj. Kaj tiun travivaĵon mi havas senkoste kaj sen bezono organizi ĝin. Kaj tiu moviĝo liberigas la cerbon, multaj aferoj ordiĝas kaj organizi siajn aferojn fariĝas pli facile. Kaj mi rimarkis ke la skribado en taglibron aŭ la verkado de sonartikoloj ege pozitive kontribuas al pli bona ordo de pensoj kaj sentoj. Mi nur povas varme rekomendi tion.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero