Traserĉu tiun blogon

2011-08-03

Esperanto-RetRadio: Bele parolantaj infanoj

Bele parolantaj infanoj

bele_parolantaj_infanoj.mp3 Listen on Posterous

pub%20speak%201.jpg

Dum unu el la malmultaj belaj tagoj de ĉi tiu somero mi veturis kun mia edzino al la plej granda kaj plej bela lago de nia regiono por tie unue fari migradon dum 2 horoj kaj poste iri malsupren al la lago kaj tie sunumi kaj naĝi. Mia edzino por tio prenis feriotagon. La tago ja estis tre bela, sed ĉar estis la unua bela tago post multaj tagoj kun pluvo kaj malvarmo, la temperaturo atingis nur malrapide la 25 gradojn kaj estis sufiĉe forta vento kiu precipe en la ombro donis la senton pri malpli alta temperaturo.

Dum mia edzino nepre volis naĝi en la malvarma akvo kun 19 gradoj kaj tial restis en la sunumo, mi rezignis pri tio kaj sidiĝis en la ombro sur benko ĝuste ĉe infanludejo. Tie estis granda sablokesto kiun blanka tendotuko ŝirmis de la sunradioj kvazaŭ kiel plafono. Apude la infanoj trovis plezuron starante sur rado. Se mi parolas pri infanoj, fakte nur temis pri knabinoj en la aĝo de 2 ĝis 7 jaroj. Estis interese vidi ke tiufoje la patroj atentis pri ili. Unu patro ekzemple turnis la grandan radon. La knabinoj tie povis teni sin ĉe stangoj por ne fali de la rado. Ĉiukaze ili ĝuis tiun etan karuselon.

Kaj la knabinoj parolis ankaŭ kun la gepatroj. Dum la gepatroj parolis lingvaĵon kiu ĉe ni estas miksaĵo inter loka dialekto kaj normgermana, la knabinoj parolis preskaŭ puran normgermanan kvazaŭ ili estus gastoj el Germanio. Tamen ili estis etaj aŭstrinoj. Sed estas evidente ke la infanoj en la infanĝardeno kaj en la televido aŭdas la normgermanan kaj do tio influas ilian lingvouzon tre forte, ankaŭ ĉar la gepatroj ofte emas paroli kun la infanoj en bela, t. e. laŭeble norma lingvo kvankam ili ofte tion apenaŭ kapablas. Sed ĉiuj faktoroj kune efikas ke la infanoj almenaŭ en tiu aĝo apenaŭ parolas dialektece sed normgermane.

Esperantistoj ankaŭ ofte parolas Esperanton dialektece, do kun forta akĉento de la propra nacia lingvo aŭ de la loka dialekto. Ekzemple en Stirio (ĉefurbo estas Graz) la homoj parolas tre fortan dialekton kaj tio aŭdiĝas ankaŭ en ilia Esperanto kiu sonas alie ol la la Esperanto ekz. de vienano. Estas kompreneble dezirinde paroli internacian lingvon kun laŭeble internacia, neŭtrala prononco. Ŝanĝi tion eblas nur per multe da aŭskultado de senakĉenta Esperanto. Tial la E-RetRadio ofertas ĉiutagan aŭdigaĵon. Se vi ĉiutage aŭskultas, via lingvosento aŭtomate pliboniĝos.

No comments:

Post a Comment